ROMO. Ne perdu la memoron. Tiu ĉi estas la slogano de la grupo de volontuloj el la Itala Esperanto-Federacio (http://www.esperanto.it) kiu pacience kolektadas kaj ciferigadas paperojn flavĝitajn pro la tempo, por konservi la historian memoron de radio-elsendoj per kurtondoj en lingvo Esperanto, iam elsenditajn pere de EIAR kaj poste de RAI.
Fakte, de 1935 ĝis 2007 (kiam ĉesis ĉiuj radio-elsendoj eksterlandaj je publika servo), kun paŭzo pro la turbulentaj jaroj de la Dua Mondmilito, la elsendoj al eksterlando el Italio havis ĉiam novaĵbultenon esperantlingvan. "Bonŝanco por historiaj esploristoj!" fiere diras la Esperanto-parolantoj. La elsendoj, kiuj estis inter tiuj fremdlingvaj komisiitaj de RAI fare de la Prezidanto de la Konsilio por la promocio de la itala kulturo (kaj nerekte de la turismo) en eksterlando, donis spacon al turismaj novaĵoj unufoje semajne, dum la dua semajna elsendo estis anstataŭe dediĉita al politika raporto.
"Ĝi estas temo - klarigas la volontuloj - de la koro. Ni celas pli alten: al la historio de komunikado, ĉar temas pri materialo de granda valoro, ne nur por nia movado”. Danke al la spirito, kiu puŝis tiujn kiuj prizorgis la elsendojn en Esperanto el Romo ekde la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, revenas al la lumo la tekstoj de la programoj elsenditaj. Ĝi estas historia arkivo enviinda kiu koncernas tutajn sezonojn de radio-historio, alie perdintajn. La laboro estas grandega, sed la entuziasmo kaj la informadiko permesas transiri la malfacilaĵojn. La rezulto de la devontigo de la volontuloj estos alirebla rete kaj senpage elŝutebla en nia Elŝutejo