Gabrielo ĉe Lugu-lago
Gabrielo vojaĝas al la dezerto Tianmo
Mia nomo estas Gabrielo. Mi estas Esperantisto el Italio, kaj mi vivas en Pekino por kvin jarojn. Ĉi tie mi studas kaj laboras, kaj mi nun estas kandidato por doktoriĝo en ĉina universitato.
Mi kredas ke dum ĉi tiuj jaroj mi sufiĉe multe lernis la ĉinan kulturon kaj pens-manieron. Mi multe vojaĝis tra Ĉinio, mi vizitis pli ol duonon de la ĉinaj provincoj. Mi parolas kaj legas la ĉinan relative bone, kvankam certe ne perfekte. En ĉi tiu artikolo mi iom priskribos la diferencojn inter Ĉinio kaj mia lando, Italio. Ĉio kion mi skribos estas nur rezulto de miaj personaj impresoj, kaj se vi malkonsentas miajn impresojn, vi estas bonvenaj sciigi min!
Pri la historio
Ĉinio kaj la lando kie mi kreskis, Italio, havas multajn diferencojn. Estus surprize se ne estus tiel, ĉar iliaj historioj estas tute malsamaj. Dum la plej multo de la historio, ne estis multaj rektaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Italio, pro la geografia malproksimeco. Tamen, unu el la unuaj Eŭropanoj kiu longe vivis en Ĉinio kaj verkis pri ĝi, Marco Polo, estis Italo el Venecio.
Ambaŭ landoj estis tre gravaj en la pasinteco. La antikvaj ĉinoj kreis la plej gravan civilizon en Orienta Azio. Dum miloj da jaroj ili vivis sub grandega unuigita imperio. Italio aliflanke estis la naskiĝloko de la Romia Imperio, unu el la plej gravaj imperioj de la antikveco, kaj la kreanto (kune kun Grekio) de la Okcidenta civilizo. Sed post la falo de la Romia Imperio, Italio por multaj jarcentoj estis dividita inter malgrandaj regnoj kaj invadantoj, kaj ĝi nur unuiĝis en 1861.
Granda kaj malgranda
La diferencoj estas multaj, de kie komenci? Unu granda diferenco inter Ĉinio kaj Italio estas simple la grandeco de la du landoj. Italio neniam ŝajnis malgranda al mi kiam mi vivis tie, sed ĝi fakte estas same granda kiel averaĝa ĉina provinco. Mi kreskis en vilaĝo, Zagarolo, kiu situas ĉirkaŭ 50 kilometroj for de Romo. Sufiĉas preni trajnon 40 minutoj por alveni en la centro de Romo. Tamen tiu vilaĝo estas konsiderata sufiĉe malproksima el Romo, kaj la dialekto estas rimarkeble malsama. Pekino, aliflanke, estas tiom granda ke se vi prenas trajnon por unu horo el la centro de la urbo, vi ankoraŭ troviĝos ene de la urbo! La oficiala municipo de Pekino (kiu inkluzivas granda regiono de kamparo ĉirkaŭ la ubro mem) estas same granda kiel la tuta lando de Belgio.
Tamen, la du ĉefaj urboj de Italio, Romo kaj Milano, iusense povas esti komparataj kun Pekino kaj Ŝanhajo: Romo, same kiel Pekino, estas la politika ĉefurbo, kaj havas la plej multo da kulturaj kaj historiaj vidindaĵoj. Milano, same kiel Ŝanhajo, estas la komerca kaj financa centro. Mi origine venas el Romo, kaj mi preferas Pekino al Ŝanhajo: eble ĉar ĝi pli similas al Romo?
Oficiala lingvo kaj dialektoj
Italio kaj Ĉinio havas sufiĉe similan lingvan situacion: ekzistas unu oficiala lingvo, kaj multajn lokajn dialektojn kiuj estas sufiĉe malsamaj unu de la alia. Tamen, en Italio multaj dialektoj preskaŭ malaperis. Ĉefe inter la junuloj, multaj homoj nur parolas la norman Italan, aŭ nur iomete miksas ĝin kun la dialekto. En Ĉinio aliflanke, la dialektoj estas ankoraŭ pli viglaj ol en Italio. En la kamparo, multaj homoj eĉ nur parolas dialekte. Tamen, ankaŭ en Ĉinio oni komencas rimarki la sama tendenco kiel en Italio: ĉefe en grandaj urboj kiel Ŝanhajo, multaj junuloj nun preferas paroli en Putonghua, la norma ĉina, kaj ne en la loka dialekto.
La ĉina kaj la itala lingvoj, aliflanke, havas tute malsamajn strukturojn. La ĉina estas lingvo skribita kun karakteroj, kiuj indikas signifon kaj ankaŭ sonon. La itala, same kiel preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj en la mondo, estas skribita kun fonetika literoj kiuj nur indikas la sonon, sed ne la signifo. Pro tiu kialo, ĉinoj el malsamaj regionoj tradicie povis kompreni unu la alian skribe, sed ne parole. Ili rekonis la samaj karakterojn, sed prononcis ilin malsame. Ĝis iu grado, tio ankoraŭ okazas inter Ĉinoj kaj Japanoj: ili povas komuniki skribe, sed ne parole. En Italio tio kompreneble neniam eblis: se du homoj ne povas kompreni unu la alian parole, ili ankaŭ ne povas skribe. Aliflanke, la Itala skrib-sistemo estas multe pli praktika kaj rapide lernebla ol la Ĉina.
Diferencoj en komunikado
La manieroj komuniki ankaŭ estas sufiĉe malsamaj inter italoj kaj ĉinoj, pro malsamecoj en la lingvo kaj en la kulturo. Italoj, same kiel ĉiuj Eŭropanoj, ŝatas diri kion ili pensas rekte kaj sen-embarase. Paroli pri temo kun pasio kaj klareco estas konsiderata admirinda trajto. Krome ili ankaŭ ŝatas uzi la manoj dum ili parolas, por emfazi la punkton. En Ĉinio aliflanke, homoj ofte malŝatas eksprimi tro klarajn kaj rektajn opiniojn. Kiam ili parolas publike aŭ en loko kun multaj homoj, ĉinoj ofte esprimas sin mem en iom ambigua maniero, sen preni tro fortajn posiciojn. Eble pro la influo de la Konfucea ideologio, oni pensas ke estas enordo iom kaŝi la veron, en tia maniero ke oni ne minacu la harmonion inter la homoj. Krome, gestumi kun la manoj dum oni parolas estas konsiderata tre stranga.
Kompreneble la manĝ-kutimoj estas alia grava diferenco. Italio kaj Ĉinio ambaŭ havas mondfamajn kuir-artojn. Italoj kaj ĉinoj estas tre fieraj pri la propraj manĝaĵoj, kaj ĝenerale iom suspektemaj pri la eksterlandaj. Tamen, italaj kaj ĉinaj manĝaĵoj estas ege malsamaj.
Italoj ŝatas ke iliaj manĝoj estu simplaj, kaj ĉiam samaj. La plej famaj italaj pladoj, kiel pizza kaj pasta, estas relative simple fareblaj. Kiam oni iras al normala itala restoracio, oni manĝas du pladojn, unu post la alia. Unue oni manĝas pasta (nudeloj) aŭ kelk-foje rizo. Due oni manĝas viandon aŭ fiŝon. Fine oni povas manĝi iom da salado, frukto aŭ dolĉaĵo. La pano estas oferata kiel senpaga akompano al la manĝo.
Aliflanke, ĉinaj manĝaĵoj estas tre komplikaj kaj variaj. Unu nura plado povas enhavi dekojn da malsamaj ingredientoj. Krome, oni manĝas preskaŭ ĉiuj partoj de preskaŭ ĉiuj bestoj sub la suno (Ĉefe en Guangdong provinco). Malmultaj italoj eĉ sonĝus manĝi serpenton, skorpionon, hundon aŭ la intestoj de bovo, sed almenaŭ ie en Ĉinio tio okazas. La ĉinoj ŝajnas amuziĝi inventi novajn manierojn kuiri kaj manĝi novajn aferojn. Kompreneble en tiom granda lando, ankaŭ estas grandaj diferencoj inter la malsamaj regionaj kuir-artoj.
Pri ĝentileco
Kelkaj ideoj pri ĝentileco ankaŭ estas malsamaj en la du landoj: en ĉinaj urboj estas sufiĉe kutime ke homoj petu vin demeti viajn ŝuojn, antaŭ ol eniri ilian hejmon. Se ili ne petas, estas ĝentile mem demandi ĉu necesas demeti. Kutime ili donos al vi paron da pantofloj por surmeti anstataŭe. En Italio aliflanke, tio neniam okazus. Ĉiuj portas ŝuojn en la hejmo, kaj neniu pensas ke estas malĝentile. Aliflanke, en Italio estas konsiderate ĝentile diri "bonan matenon" aŭ "saluton" kiam oni renkontas aliajn homojn. Eĉ vendistoj ofte salutas la klientojn kiam ili eniras ilian vendejon, kvankam ili ne konas unu la alian. En Ĉinio aliflanke homoj malkutime zorgas pri tiaj aferoj, ĉefe kun ne-konatuloj.
La viv-stilo de la homoj en la du landoj estas sufiĉe malsama en kelkaj manieroj. Averaĝe, ĉinoj laboras pli longe ol italoj, kaj estas pli da komerca aktiveco. En ĉinaj urboj, restoracioj kaj vendejoj estas malfermitaj sep tagojn semajne. En Italio, aliflanke, multaj lokoj fermiĝas dum la semajn-fino. En la pli malgrandaj urboj, vendejoj fermiĝas en la mezo de la tago por du horojn aŭ pli, por permesi al la laborantoj reiri hejmen tagmanĝi. En Ĉinio tio estus tute ne-pensebla. Eĉ se unu laboristo ripozas, ĉiam estas alia kiu povas anstataŭi lin (aŭ ŝin). Ĉinoj kiuj vizitas Italio ofte komentas kiom malstreĉitaj ŝajnas la lokuloj.
Kaj ĉinoj kaj italoj estas tre ligitaj al la specifa urbo aŭ vilaĝo de kie ili devenas. Multaj Italoj preferas resti en la sama vilaĝo aŭ urbeto la tutan vivon, se ili povas. Translokiĝi aliloke estas multe malpli kutima ol en landoj kiel Britio aŭ Usono. Laŭ mia sperto, la Ĉinoj aliflanke estas pretaj translokiĜi al alia parto de Ĉinio, se ili pensas ke tio helpos ilin trovi pli bonajn oportunecojn por studi aŭ labori. Krome, en ĉi tiu momento de la disvolviĝo de Ĉinio, multaj el la plej bonaj oportunecoj koncentriĝas en la grandaj urboj, kiuj ankaŭ oferas pli bonajn viv-kondicojn ol la kamparo. Pro tio, milionoj da junuloj translokiĝas de urbetoj kaj vilaĝoj al la ĉinaj urbegoj, kaj ĝenerale ne plu reiras hejmen.
Pri la familia sento
En unu kampo la du landoj tre similas: kaj ĉinoj kaj italoj havas fortan familian senton. En ambaŭ landoj, junuloj ofte loĝas kune kun la gepatroj ĝis ili geedziĝas. Tio estas malsama ol la brita, usona aŭ nord-Eŭropa koncepto laŭ kiu oni prefere iru vivi sole je la aĝo de 18-19 jaroj. En Italio kaj Ĉinio, havi "sendependeco" ne estas konsiderata tiom grava, kaj vivi kun la gepatroj estas vidata kiel pli kunvena kaj malpli soleca.
Tamen, ankaŭ en ĉi tiu kampo estas diferencoj. La ĉina familia etoso estas certe pli tradicia ol la Itala. Ekzemple, en Ĉinio estas ankoraŭ normale ke la gepatroj postulu ke iliaj gefiloj aŭskultu ilian opinion antaŭ ol preni gravajn decidojn en sia vivo. Multaj gejunuloj ne decidus geedziĝi kun iu, aŭ ŝanĝi ilian laboron, antaŭ ol ricevi la kunsenton de iliaj gepatroj. Krome, se junuloj ne geedziĝas antaŭ ol ili estas ĉirkaŭ 25-jaraj, la gepatroj komencos premi por ke ili rapide geedziĝu. En Italio nuntempe, la plejmulto de junuloj neniam pretus aŭskulti la opiniojn de siaj gepatroj pri tiaj temoj. Oni kutime geedziĝas tre malfrue. En Italio nuntempe la plej multo de 30-jaruloj ankoraŭ ne geedziĝis.
La prizorgado de la infanoj ankaŭ estas malsama. En multaj ĉinaj familioj nuntempe, la infanoj estas prizorgataj de iliaj geavoj, kaj ne de iliaj gepatroj, kiuj tiel havas pli da tempon labori. En Italio tia aranĝo ne plu estas kutima. Nuntempe, la plej multo da gepatroj persone prizorgas la gefiloj, eĉ se tio povas negative influi ilian karieron (ĉefe en la kazo de la virinoj).
Pri eduka sistemo
La eduka sistemo estas ankaŭ sufiĉe malsama en la du landoj. Ĉinio enhavas multege da homoj, do estas granda konkurenco por eniri la universitatojn. La tiel nomata "gao kao" la ekzameno kiun oni devas fari kiam oni finas la alt-lernejo, estas ege malfacila. Nur la studentoj kun la plej altaj poentoj sukcesas eniri la universitaton, kaj la konkurenco por eniri la plej bonajnuniversitatojnestas tre akra. Alia strangeco (laŭ mia vid-punkto) estas ke en Ĉinio la studentoj laboregas en la alt-lernejo, por sukcesi eniri bonan universitaton, sed kiam ili estas en la universitato ili studas multe malpli, kaj havas pli da tempon por senstreĉiĝi.
En Italio, kaj aliaj okcidentaj landoj, estas inverse: studentoj laboras pli multe en la universitato ol en la lernejo. Eniri la universitaton en Italio ne estas malfacila, sed ricevi la univesitatan diplomon estas tre malfacile. Multaj studentoj komencas la universitaton, sed neniam finas ĝin. En Ĉinio tio estas sufiĉe rara.
Ĝis nun mi priskribis kelkajn diferencojn en la viv-stilo kaj kulturo inter Ĉinio kaj Italio. La diferencoj sen dube estas multaj, sed mi ŝatus konkludi kun alia konsidero. Se oni longe vivas eksterlande, en la fino oni komprenas unu grandan veron: homoj ne estas tro malsamaj ie ajn. Ni ĉiuj estas homoj, kaj do niaj bazaj bezonoj kaj deziroj estas similaj ĉie. Kaj tio certe estas vere ankaŭ pri italoj kaj ĉinoj: la aferoj kiuj unuigas nin estas multe pli ol tiuj kiuj dividas nin.