Zhou Bo estas 28-jara junulo kun preskaŭ tutkorpa paralizo. Li naskiĝis en la gubernio Zizhong de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio. Li estas unuagrada handikapulo agnoskita de loka asocio de handikapuloj. Krom lia suprakola parto kaj dekstra montrofingro, ĉiuj aliaj partoj de lia korpo restas nemoveblaj. Li memlernis kiel tajpi kaj retumi, revis fariĝi verkisto kaj starigi retbutikon...
Zhou Bo naskiĝis en iu ordinara familio de kamparanoj. Lia patrino forpasis, lia pli aĝa frato vivas aliloke, kaj nun nur li kaj lia 56-jara patro Zhou Maochang restas hejme.
Por sia revo... (fotita de Li Rensheng)
Dum sia infaneco, vidante samaĝajn geknabojn iri al lernejo, Zhou Bo enviis forte. "Mi miris kial mi ne povas lerni al lernejo," li diris. Sekve li komencis pli kaj pli malalte taksi sin kaj malŝatis paroli kun iu ajn. Poste liaj patrino kaj avino forpasis, kaj tiam li sin kuraĝigis ŝanĝi la situacion, ekvolis lerni aferojn kaj komencis lerni ĉinajn ideogramojn. Sed kiel fari tion sen instruisto? Li utiligis nigrablankan televidilon, kiu estis hejme. Aŭskultante la voĉojn el la televidilo li atente sekvis la ideogramojn, kiuj aperis sur la ekrano kiel subtitolo, kaj provis ilin memlerni. Post iom da tempo, li jam povis rekoni nemalmultajn ideogramojn. Ellerninte ilin, li pensis pri mastrumado de butiko. Familianoj kaj najbaraj samaĝuloj instruis al li simplan kalkuladon. Kaj la butiko ekfunkciis. Li vendis cigaredojn, bombonojn, biskvitojn kaj aliajn malgrandajn objektojn. Por doni oportunon al li, liaj familianoj instalis hejme telefonon kun mesaĝa funkcio. Li diris: "La telefono provizis min per ilo por lerni tajpadon." Li "tajpis" aŭ fakte skribis per la dekstra montrofingro ideogramojn sur la ekraneto de la telefono, kaj pro la ĉiutaga ekzercado li pli kaj pli lertiĝis en tiu tajpado.
En 2007, lia kuzo donacis al li poŝtelefonon kaj instruis al li ĝian uzadon. Li sin registris en la tujmesaĝilo QQ kaj komencis retumi per la poŝtelefono.
Pli ol 30 artikoloj verkitaj, 20 manĝbastonetoj rompitaj
Zhou Bo manipulas la komputilon per manĝbastoneto en la buŝo. (fotita de Li Rensheng)
Ricevinte la komputilon, iom post iom li lernis kiel ĝin ŝalti, malŝalti, krei dokumentojn per ĝi ktp. Por faciligi la verkadon, li lernis veran tajpadon kaj pinjin-on (han-lingva fonetika alfabeto). Post 20 tagoj li preskaŭ tute ellernis la pinjin-on. Nokte de la 1-a de aŭgusto en la sama jaro li finverkis sian artikolon Mia ĉina revo -- havi mian spacon en la retejo www.taobao.com. Raportisto de loka ĵurnalo rimarkis lian komenton ĉe la retmesaĝilo QQ, en kiu li menciis sian revon pri starigo de retbutiko.
Zhou Bo diris, ke li "skribas" premante la klavojn per manĝbastoneto en sia buŝo kaj klakas la muson per sia movebla montrofingro. Dum la pasinta jaro, pli ol 20 bastonetoj rompiĝis pro lia mordado. Li diris: "Foje, pro tro longa mordado, al mi la buŝo ege doloras."
Ekde junio de 2013, li verkis pli ol 30 artikolojn, inkluzive de noveloj kaj preleg-tekstoj, kaj iuj el ili estis publikigitaj en retforumo kaj aliaj en la tujmesaĝilo QQ. LiaMiaj spertoj kaj revo estis aperigita en interna gazeto de la handikapula asocio de Neijiang, kaj Mia sonĝo kaj Amo de mia patro simila al montego en kolekto de inspiraj verkaĵoj eldonita de la asocio.
La 12-an de decembro en 2014 li fariĝis membro de la verkista asocio de la gubernio Zizhong sub la urbo Neijiang. Fan Yinfang, prezidanto de la asocio diris, ke li jam legis artikolojn de Zhou Bo, kaj komentis, ke ili estas bonaj verkaĵoj kun flua stilo. Cetere Zhou Bo ja revis fariĝi verkisto, do la asocio permesis lin membriĝi kiel speciala membro. "Ankaŭ ni kortuŝiĝas pro liaj persistemo kaj spirito!"
Finfine malfermiĝis la retbutiko
Zhou Bo mastrumas la retbutikon en sia hejmo. (fotita de Li Rensheng)
Kun ĉio preparita, la butiko Perfekta Mod-Magazeno malfermiĝis en la 23-a de oktobro. Ĝi ĉefe vendas vestojn, ŝuojn kaj sakojn por plenkreskuloj kaj infanoj. "Mi mem ne ekspedas la varojn, sed mi kontraktas kun reto de ekspedistoj. Se iu kliento mendas ion ĉe mi, mi donas la mendilon al iu ekspedisto de tiu reto, kiu estas en la provinco Zhejiang, kaj tiu ekspedisto ekspedas la varon." Zhou Bo diris, ke ĉiu vendita varo donas averaĝe profiton de 10 ĝis 15 juanoj.
Videblas sube de lia retbutiko la anonco, kiu diras, ke li donacas unu juanon al filantropa organizaĵo ĉiufoje, kiam iu aĉetanto mendas ion je sia nomo de en lia butiko. "Tion mi promesis al mi mem, kiam mi ekhavis la revon. Tre multaj homoj min helpis. Do mi esperas ion fari por helpi homojn, kiuj bezonas helpon." Zhou Bo diris, ke li jam aliĝis al iu neregistara volontula grupo de Neijiang. Li volas ne nur vivteni sin per la retbutiko sed ankaŭ okupiĝi samtempe pri publik-profitaj aktivecoj. "Ekzemple, kiam iu bezonas helpon, mi povas alvoki en mia retbutiko, ke oni donu helpon al tiu persono."
Laŭ lia kalkulo, en du monatoj lia butiko sukcese traktis 28 mendojn, kaj la totala vend-sumo atingis 3 344 juanojn. "Por plenumi la promeson faritan al mi mem, mi esperas helpi al pli da handikapuloj havi laboron." Zhou Bo planas instrui al pli da handikapuloj fariĝi entreprenisto per retbutiko por ke ili realigu sian revon de reta entreprenado en la tempo de "Interreto plus" ("Interreto plus" estas nocio, kiu signifas, ke atingoj de la interreta novigo profunde kunfandiĝu kun diversaj kampoj de la ekonomio kaj la socio kaj plibonigu aliajn tradiciajn sektorojn).
"Se iu volas realigi sian revon, de tiu persono estas postulataj tre multaj suferoj, maldolĉaj spertoj, malĝojoj kaj ŝvitoj. Sur la vojo al revo, ni eble trafos multajn neatenditajn barojn kaj malfacilojn. Steve Jobs diris: 'Se iu restariĝas el malsukceso, li aŭ ŝi povas transformi tiun sperton en riĉaĵon. Se ne, do la sperto restas simpla katastrofo. Ĉu vi akiros riĉaĵon aŭ katastrofon, dependas de via sinteno al via malsukceso.'" -- Zhou Bo