Grava tago, ne nur por esperantistoj, estas la 10-a de decembro: Tago de Homaj Rajtoj.

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) estis proklamita tiutage en 1948. La ĉiujara celebrado estas okazo
por memorigi pri la bazaj homaj rajtoj priskribitaj en tiu dokumento, levi niajn voĉojn por ke homa vivo digna eblu “same por ĉiuj homoj, sen ajna diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.” UDHR-Esperanto: http://goo.gl/y6XDJ0

Unuiĝintaj Nacioj kreis programon pri homaj rajtoj, kadre de kiu ĝi laboras por ĝiaj realigado kaj defendo, por stimuli, kontroli ĝian respektadon tutmonde. Tiun laboron faras diversaj UN-institucioj, organoj, mekanismoj. Posteno kaj Oficejo de Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj estis kreitaj antaŭ 20 jaroj. Ĝi estas la tutmonda aŭtoritato pri homaj rajtoj, kun ĝeneva ĉefsidejo, komisiita pri efektivigo de la homrajta programo de UN kunlabore kun
registaroj, naciaj homrajtaj institucioj, neregistaraj organizaĵoj (kiel UEA), agantoj de la civila socio.

La ĉi-jara temo de la tago: “20 jarojn labore por viaj rajtoj”. La festantoj povas elekti kaj trakti iujn el la 20 sugestitaj
punktoj koncerne la agadterenon de tiu homrajta oficejo. Por la esperantistaro plej aŭgas: a) defendo de rajtoj de indiĝenaj kaj minoritataj popoloj, kio fundamente estas ligita kun lingvo-rajtaj problemoj; b) homaj rajtoj - paco - sekureco; c) kulturaj rajtoj.

La “novaj rajtoj”: je pura naturĉirkaŭaĵo, pura akvo, manĝaĵo, same povus esti konsiderataj de esperantistoj, ĉar krom la strikte lingvaj kaj kulturaj temoj, ni ja estu solidaraj en la homa familio, interesiĝante ankaŭ pri nia komuna futuro, daŭripova evoluo: la sanstato de la Tero. Al kunlaboro ni proponas la pontan komunikilon justecan, Esperanton. Nia kunagado kun ne-esperantistoj cele al futuro por ĉiu egale vivebla estu nia konvinkilo pri la
lingvo, ĝia spirito, ‘interna ideo’.

Kiam en 1950 la Ĝenerala Asembleo de UN proklamis la 10-an de decembro “Tago de Homaj Rajtoj”, ĝi celis enfokusigi la atenton al la Deklaracio, kiel komuna idealo atingenda por ĉiuj. UEA laŭstatute celas, krom disvastigo de Esperanto kaj agado por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, plifaciligi ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo.
Por atingi siajn celojn ĝi kunlaboras kun similcelaj asocioj kaj substrekas, ke “Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto
de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj, estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.”
Sekve, ni ne povas, nek rajtas diri, ke el UDHR interesas nin nur la rimarko pri ‘lingvo’. En la rejkjavike aprobita
Strategia Laborplano de UEA 2013-2017, sub la punkto Strategia prioritato 1.2. Varbi kaj prizorgi subtenantojn kaj
kunagantojn temas pri tio: niaj agadoj estu ĉiam pli enplektiĝantaj en tiujn de neesperantaj organizaĵoj. Nur tiel ni
atingos, ke “la socia valoro de Esperanto kaj UEA estu vaste rekonata, tiel ke multaj homoj kiuj ne mem uzas Esperanton, tamen morale kaj finance subtenas ĝin aŭ kunlaboras kun Esperanto-organizoj por komunaj celoj.” Ni “alianciĝu kun aliaj neregistaraj organizoj pri specifaj, zorge elektitaj publikaj kampanjoj”, por altiri simpatiantojn neesperantistojn en Tutmondan Amikaron de Esperanto.

“Baza koncepto ĉi-rilate estas la neceso forlasi la kutimajn kadrojn de argumentado por Esperanto, por trakti ĝin en la kunteksto de grandaj demandoj de socia evoluo.” Nia kontribuo “al la publika bildo de Esperanto […] konsistos
do el la interpretado de diversaj principoj kaj agaddirektoj de la internacia vivo por esperantista publiko”, kaj inverse “la publiko […] devas vidi Esperanton nek kiel utopion, nek kiel historiaĵon, sed kiel aktivan socian movadon de la nuntempo.”

Priesperanta rezolucio de Unesko

La 10-a de decembro estas ankaŭ alia memortago, tre grava por Esperanto: datreveno de la priesperanta rezolucio de
Unesko, voĉdonita en 1954 (Montevideo). Esperanta versio: http://goo.gl/OGSWk0
Laborplane: “Montevideo 60” estos speco de eduka kampanjo por la jaro 2014-15, celanta ĝenerale plibonigi la konon de la evoluo de Esperanto tra la lastaj sesdek jaroj. Ĝi estos okazo por fari bilancon – por la ekstera publiko, por la
esperantistoj – pri la ĉefaj atingoj, aktuala uzado de Esperanto en scienco, edukado, kulturo.
Kursoj, seminarioj, kampanjoj okazos inter la kongresoj de Bonaero kaj Lille kadre de jardaŭra celebrado pri tiu atingo. Sendu gazetarajn komunikojn, aperigu blogartikolojn ankaŭ nun pri tiu rezolucio favora al Esperanto!

Zamenhof-Tago

Unu el niaj tradiciaj tagoj estas la naskiĝtago de Zamenhof, la 15-a de decembro. Ĝi estas konsiderata ankaŭ la tago de la Esperantaj kulturo kaj libro. Pri ĝi skribi multon ne necesas, ĉar niaj lokaj grupoj jam havas spertojn en organizado de kulturevento dum aŭ ĉirkaŭ tiu tago.

Konklude mi volas remencii la neceson de tio, ke niaj eventoj estu ĉiam pli enplektitaj en lokaj neesperantaj eventoj,
direktataj ankaŭ al la ĝenerala publiko. Ju pli ni malfermiĝas al la mondo, des pli ni “gajnos terenon”. La donaco de
Zamenhof ne devas esti gardata por kelkaj privilegiuloj, ĝin meritas ĉiu homo