Se vi parolos al iu homo en lingvo, kiun li komprenas, tio iras al lia kapo. Se vi parolos al li en lia propra lingvo, tio iras al lia koro” (Nelson Mandela). Pri tia nerefutebla veraĵo agnoskus certe multe da politikistoj, diplomatoj, kaj kiu ajn laboris en internacia institucio aŭ medio. Sed, kiel pruvis la Brita Akademio – la nacia akademio de la homaraj kaj sociaj sciencoj de Unuiĝinta Reĝlando – en la raporto Iĝinta senvorta: la bezono por lingvoj en brita diplomatio kaj sekureco, tio ne estas nur afero de sentoj.

Imagu nun blokstacion en Irako, Afganio, aŭ alia milita lando. “Stopu la veturilon kaj levu alte la manojn!”, ordonas la soldato, en angla aŭ alia lingvo, kiun la stiristo ne komprenas. La konsekvencoj de tia situacio estus, kaj fakte estas en la realaĵo, ofte tragikaj. Kiel oni legas en la raporto, eldonita je la novembro de 2013: “La kapablo de militaj oficiroj kaj patroloj komuniki kun lokaj komunumoj dum teraj operacioj povas helpi ne nur por la loka engaĝiĝo, sed povus signifi ankaŭ la diferencon inter vivo kaj morto”.

Situacioj ŝajne malpli ekstremaj, sed kun samtiomaj aŭ eĉ pli malbonaj konsekvencoj, okazas ĉiutage en diplomatio kaj en internacia politiko, kiam ĉiu vorto perdita, ĉiu pli malgranda miskompreno lingva aŭ kultura, naskita pro la mediacio de tradukistoj aŭ interpretistoj, povas havi rimarkindajn efikojn je la vivoj de ĉiuj el ni. “Bona kono de la lingvo de la alia – kaj sekve de la kulturo – estas la bazo de la interkomprenado, sen kiu ne povas esti bona kunvivado”, skribis Alexander Langer, paciganto de la Eŭropa Unio en la Balkanoj kaj en Mez-Oriento.

Unulingvismo, eĉ la plej privilegia, la angla – ilustras la brita raporto – estas danĝero ankaŭ por la enlandaj aferoj de lando, en epoko, en kiu organizita krimo iĝas pli kaj pli tutmonda. La atakoj de la 11-a de septembro 2001 reprezentis tiurilate fundamentan turnopunkton. Ne surprize, kiel rezulto de tiuj okazaĵoj, la studado de fremdaj lingvoj estis la objekto en Usono de serio de iniciatoj, celantaj plibonigi la lingvokapablojn en la sekureco kaj la defendo de la ŝtato.

Unu lasta punkto, por reveni al la komenca citaĵo de Mandela, koncernas la bildon de ŝtato aŭ entrepreno eksterlande, kerna afero por la sorto de la dialogo inter la nacioj kaj por la sekureco de la civitanoj. Kiel diris Sir Ivor Roberts, eksa brita ambasadoro al Jugoslavio, Italio kaj Irlando: “Rekta engaĝiĝo per televido kaj radio estas esenca parto de via laboro. Se vi ne povas doni intervjuojn en fremda lingvo, do vi ne povas fari tion”.

Nu, kiel elturniĝi pri la danĝeroj – ofte tute tuŝeblaj, ni vidis – de la unulingvismo? Kion oni faras pri tio? La unua kaj plej evidenta respondo estas investi je longa tempolimo en la edukado, enigante ne-eŭropajn lingvojn en la lerneja kursaro eke de bazlernejoj. En tiu direkto celas la lastaj deklaroj de la brita ĉefministro David Cameron pri la antaŭenpuŝo de la ĉina lingvo, kiuj estas almenaŭ parte respondo al la debato levita en la Unuiĝinta Reĝlando de la raporto de la Brita Akademio.

Alia efika respondo estas la valorigo de la lingvaj kaj kulturaj heredaĵoj de enmigrintoj kaj minoritatoj. Kiel oni legas en la raporto: “La diversaj lingvaj rimedoj de la etnaj komunumoj de Britio devas esti mobilizataj, apogataj kaj ricevi publikan rekonon per atestoj de kompetentoj”. Tio kondukus al koncepto de nova ideo de la integriĝo kiel rimedo, sen iam peti de la nova civitano rezignon de propra identeco, sed nur riĉigi ĝin per alia.

Laste sed ne balaste, Esperanto povas konstitui la idealan solvon de multe da problemoj de la internacia komunikado. Inter la multaj, mi indikos ĉi tie tri bonajn kialojn. Unue, ĝi estas simple lernebla, kaj do facile universaliginda. La mallonga tempo bezonata por lerni ĝin krome lasus multe da tempo por dediĉi sin al aliaj lingvoj. Due, ĝi estas regula lingvo kaj klara, kiu permesas al ĉiu ajn, nur post kelkaj monatoj de studado, efikan komunikadon sen ambigueco.

Fine, ĝi estas lingvo, kiu sekvis ekde sia origino la idealojn de frateco inter la popoloj, kiuj inspiris ĝian kreinton, la polan judon Ludoviko Lazaro Zamenhof. Esperanto estas eble la sola lingvo, per kiu oni neniam prononcis mortkondamnon, aŭ la ordonon pafi en milito. Kiu pli bona aŭspicio por nia estonteco?