gen.05 La O de E.

Trasiberia vagonaro plu validas

Giorgio Bronzetti estas homo energia kaj ideoplena.

Unu el liaj ideoj estas "Trasiberia Esperanto-Vagonaro kun vojaĝanta antaŭkongreso kaj internacia lernejo de esperanto kun specialistoj de rektmetoda instruado dum la veturado, kun longaj haltoj en fabelaj lokoj kiel Ulan Ba-tor kaj festaj akceptoj de la enloĝantoj".

Li ekhavis ĉi tiun ideon antaŭ la Universala Kongreso de Pekino. "La programo ne estus tute nerealigebla, se oni serioze okupiĝus pri ĝi per kunlaboro precipe de rusa kaj ĉina asocioj. La ideo povus altiri ankaŭ la intereson de iu grava turisma entrepreno kiu lanĉus la proponon kaj disva-stigus ĝin kapilare per siaj agentejoj", — opinias la direk-toro de Disvastigo, gazetara agentejo por dissendo de in-formoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de komuni-kado.

Kvankam la projekto ne realiĝis por ĉi-jara UK, Bronzetti restas fidela al sia ideo. «Ne mankus sloganoj kiel "Eksterordinara travivaĵo: Lernu Esperanton" aŭ "Parto-prenu la mondan kongreson de Esperanto lernante la ling-von dumvojaĝe"».

"Se la movado volas renovigi siajn fortojn, malfermu ĝi la pordon al la mondo per ĉi tiu ŝanco", — konvinke diras Bronzetti. Lin atingis dekoj da leteroj de interesitoj pri la vojaĝo kaj gratuloj pri la ideo. "Kelkaj, mi legis en mesaĝoj de diskutgrupoj, klopodis eĉ realigi per propraj fortoj la vagonaron sed devis rezigni pro pluraj kialoj inter kiuj la manko de la necesa tempo".

Nun li vidas ŝancon realigi sian ideon en inversa direk-to: de Ekstrema Oriento al Moskvo-Vilno. Nun ekzistas laŭ li la ĝustaj organizantoj de la 90a UK en Vilno, kiuj kapablas trovi la ĝustan vojon por efektivigi ĉi-jare la pro-jekton. "La ideo intertempe maturiĝis kaj fariĝis pli klara verŝajne ankaŭ ĉe aliaj respondecaj gravuloj kiuj volonte kunlaborus por ke baldaŭ oni tamtamu tra la mondo nian mesaĝon", — kredas Bronzetti.

"Fakte la projekto TEV havas pleje informan kaj mer-katadan valoron kaj tial mi, kiu interesiĝas pri informado, pasiiĝis por ĝi. Vagonaro, kiun oni prenas ne konante ling-von kaj forlasas ĝin konante sufiĉe la lingvon por partopre-ni kongreson, kreas novaĵon, kiun volonte anoncus ĉiuj amaskomunikiloj kaj ĉiuj turismaj agentejoj interesitaj".

Pliaj informoj: http://www.disvastigo.it