Antaŭ ĉirkaŭ monato mi finlegis ĉi tiun antologion kaj nun eltrovis la tempon por iom skribi pri miaj impresoj.

La libro estas nemalbone aranĝita - malmola bindaĵo, kolora kromkovrilo. Ankaŭ ĝia enhavo impresas: fakte tie troviĝas partoj aŭ tutaj verkoj de plej famaj kaj influaj verkistoj kaj poetoj de tiu lando-kontinento. Plejmulto el ili estis por mi antaŭe nekonataj, same kiel multaj apartaĵoj de la aŭstralia vivo. Unuvorte tio estas vera antologio - kia ĝi ja devas esti.

Certe estas kaj la kulero da gudro en tiu barelo da mielo (laŭ la fama rusa proverbo).

Unue, ekde antaŭparolo mi renkontadis multajn, eĉ mirinde multajn (tajp?)erarojn. Tio ne tre ĝenis min, male, kiel komencanto mi eĉ iom ĝuis pri tio (ĥo, mi jam rimarkas erarojn...). Tamen en tiel fundamenteca eldonaĵo, kiu estis prilaborata dum multaj jaroj, eĉ jardekoj, ne havendas lokoj por eraroj, almenaŭ en tiom granda kvanto.

Due, malgraŭ malmoleco de bindaĵo, ĝi ne evidentiĝis esti aparte fortika. Baldaŭ antaŭfolio kaj postfolio malgluiĝis de la kovrilo kaj nun pasigas memstaran vivon. Ĉu gluo estis ne tre glueca aŭ la libro dum tro longa tempo stokiĝis? Mi ne scias.

Finfine mi povas konkludi jenan. Se vi ŝatas literaturon entute kaj tiun aŭstralian aparte - aĉetu ĝin. Vi ne bedaŭros. Tamen se vi estas aparte postulema bibliofilo aŭ enfalas furiozon, ekvidante erarojn - tio ne estas bona elekto por vi.