Post la verko  "La famille Totem" (familio Totem) en kiu familianoj parolas diverslingve, Alain Serres, verkisto por junuloj, fondinto kaj direktoro de la  malgranda sendependa eldonejo Rue du Monde eldonis alian belan porinfanan libron La libro kiu parolis ĉiujn lingvojn: libro-kodisko kiu en dudeko da lingvoj bildigas simplan rakonton de malgranda knabo, kiu evitos la manĝeman apetiton de lupo  iom stulta dank' al libro kiu parolas ĉiujn lingvojn ! Pli bona ol amuza relegado de la fabelo Redcapeleto, ĉi tiu libro malkovrigos al infanoj la satadon de lingvoj.

 

La libro estas akompanata de KD kiu proponas kvar diversajn temojn kaj eblojn de aŭskultado:  la rakonton nur en la franca fare de la autoro,  la rakonton kaj en la franca kaj multlingve, la rakonton nur multlingve (19  legantoj dividas inter si la historion, ciu en sia propra lingvo), la muzikon sen teksto.

En la libro mem oni trovas sur ĉiu paĝo ĉiam frazon en la franca kaj frazon en unu el la dudeko da aliaj lingvoj : albana, angla, araba, berbera, cina, germana, hispana,  inuktituta, itala, japana, korea, mongola, rusa, japana, kmera, komora, malagasa, persa, portugala, svahila, taja,  tamila,  turka, vietnama lingvoj. Kial ne eble en estonta eldono ankau en Esperanto, la lingvo de internacia amikeco inter infanoj kiuj estas edukitaj esti malfermemaj al lingvoj kaj kulturoj el foraj landoj?  Donaci la libron al viaj infanoj estus ideala maniero  por ke ili malkovru la diversecon de lingvoj parolataj en la mondo, ilia skribo, sed ankau ilia sono, ilia muzikeco. Do bela vojago cirkau la mondo de la lingva diverseco !?