Oni dum longa tempo insistis paroli nur en la itala kun infanoj, kredante ke la kunvivado de la itala kaj de aliaj indiĝenaj lingvosistemoj (erare nomitaj "dialektoj") estas malavantaĝo. La plej moderna esplorado, kontraŭe, montris ke dulingveco alportas enormajn avantaĝojn, ne nur en la evoluo de komunikadaj kapabloj sed ankaŭ el la vidpunkto de sano.

Ni renkontis Marco Tamburelli, instruiston de dulingveco en la Fako de Lingvistiko ĉe la Universitato de Bangor (Kimrio), kie li direktas la esplorojn pri lingva evoluo en infanaĝo ene de kunteksto de samtempa dulingveco.

MR: Nia lando iris de situacio, kiun ni povas difini "stabileco" al la vertikala dulingveco. Antaŭ la 50aj jaroj de la pasinta jarcento, la itala lingvo kaj la lokaj kunekzistis kun funkcioj kaj kuntekstoj distingitaj dum hodiaŭ la unua invadis la spacon de la dua. Kiel apliki, sekve, la regionan dulingvecon al la itala situacio kaj redoni al la lokaj dialektoj spacon kaj la eroditan prestiĝon?


MT: La ĉefa tasko estas doni al la lokaj lingvoj la ŝancon alfronti la modernajn tempojn, reenmetante ilin je ĉiuj niveloj de la civila socio, inkluzive de amaskomunikiloj, edukado kaj administrado, kiel jam okazas en Friulo kaj Sardinio. Nur tiamaniere oni povos pliigi ilian komunikan spacon kaj redoni al ili ilian prestiĝon necesan por igi ilin profitodona en la moderna socio.

MR: Ĉu ekzistas referencaj modeloj? Kiuj estas ili, laŭ vi, ĉu la Ŝtato aŭ la plej progresintaj realaĵoj?

MT: Kiel mi diris supre, la modeloj estas tiuj de Friulo kaj Sardinio, sed ankaŭ de la Aosta Valo. Ĉi tiuj areoj, tamen, estas ankoraŭ en situacioj de minimuma protekto, kie la regiona lingvo estas ankoraŭ konsiderata malpli ol je institucia nivelo. Ekzemple, antaŭ kelkaj monatoj la juĝisto de preparaj esploroj Annie Cecile Pinello rifuzis efektivigi la garantian pridemandadon en la sarda, kiel postulita de Salvatore Meloni, ĵus arestita pro akuzo de fiskaj krimoj. Tio ĉi montras ke la akiro de la bazaj lingvaj rajtoj estas ankoraŭ malproksima, kaj eĉ por parolantoj de tiuj malmultaj regionaj lingvoj al kiuj la itala Ŝtato deklaras proponi iun supozatan formon de protekto.


En Eŭropo, la plej progresintaj realecoj estas sendube Hispanio (precipe Katalunio kaj Galegio) kaj la Unuiĝinta Reĝlando, precipe Kimrio. Sed venas ankaŭ interesaj signaloj el Frislando.

 

MR: Je pli teknika vidpunkto, kiel devus okazi la normigo de la regionaj lingvoj ?

MT: Historie, estas du vojoj. La unua, kiu estas uzita por la lingvoj de multaj eŭropaj ŝtatoj, sed kiu laŭ mia opinio devus esti evitita en la kazo de regionaj lingvoj kaj - pli ĝenerale - en normigita ritmo kun la modernaj tempoj, estas tiu kiu permesas elekti la varianton de la areo aŭ de la ĉefurbo kaj decidi, ke tiu estu la norma varianto. En la kazo de la itala lingvo estis la florenca lingvo de la aristokratoj, tiu de Francio la pariza kortego, de la nederlanda estis tiu de Amsterdamo kaj Roterdamo, kaj tiel plu. Oni decidas poste skribi tiun ĉi varianton pli aŭ malpli fonetike, kaj oni levas ĝin al la normigo de la dirita lingvo.

La dua vojo, kaj tiu kiu laŭ mia opinio estas multe pli grava en la kazo de regionaj lingvoj post la lastaj normigoj, estas la evoluo de ortografio "polinoma", aŭ pli precize de ortografia sistemo kiu povu reprezenti ĉiujn regionajn variantojn efektive parolatajn en la teritorio. Ĉi tio jam okazas por la okcitana kaj - kvankam je pli malgranda mezuro - por la kimra, kaj mi persone laboras al Projekto simila por Lombardio . La realigebleco de polinoma sistemo estas ke ĉiuj povu skribi pensante same, tamen en sia varianto kiam oni skribas kaj legas. Ekzemplo el la kimra. La verbo "iri " egalas al [münd] en la dialektoj de la nordo sed [mind] en la dialektoj de la sudo. La polinoma solvo estas uzi la vokalon " y " en ĉi tiuj kuntekstoj, kie ĉiuj skribas "mynd" konservante tamen la lokan prononcadon kiam oni legas kaj, memkompreneble, kiam oni parolas. La vokalo " y " havas do polinoman valoron, kiu dependas de la varianto uzata de tiuj kiuj legas aŭ skribas. Tio ĉi permesas la kuniĝon ortografian de la multaj lokaj variantoj sen iu ajn malavantaĵo. Ĝi estas laŭ mi perfekta solvo.