Persona rigardo al la stato de la Esperanto-Movado en Filipinoj)
 
 
Ankaŭ min tiu ĉi demando ĉiam ĝenas. Por la Esperanto-Movado ties  loĝlando ne ŝajnas scii pri tiaj ĉi aferoj, tiu ĉi demando ja restas respondenda, kiu plejeble bezonas pli da paĝoj por plene respondi. 
 Bonvenon al tiu ĉi respubliko de 7,107 insuloj kaj preskaŭ 100 milionoj 
da civitanoj. La pasinta Esperanto-Movado en la Respubliko estis simila al la ondoj kiuj kolizias kun la plaĝoj kaj sabloj ĉie troveblaj ĉirkaŭ la insularo: fojfoje altiĝas, sed poste retroiras kaj silentas. Mi volas ŝanĝi tion. Mi volas fari ke la Movado en la Respubliko estu inda je komparo kun la forta Narra-arbo (la nacia arbo de Filipinoj) kiu kreskas kaj restas fortikega kaj malfacile hakebla. Aktuale, tio anstataŭe estus la tutmonda Esperanto-Movado, ĉar ĝi efektive jam fariĝis forta tra la jaroj, okaze de moderniĝo, memstariĝo de multaj landoj, kaj akirado de pli fortaj strategioj interne de ĝi kaj de ĝiaj kadroj. Sed la situacio ene de la 7,107 insuloj estas malsama. Kial do? 
 Estis fondita antaŭ ok jaroj la Esperanto-Asocio de Filipinoj (EAPF) de profesoroj kaj aliaj eruditoj, precipe de diversaj universitatoj en la ĉefurbo, Manilo, kaj ĝiaj ĉirkaŭaj urboj. Tamen, estas surprize ke la prezidantino tiam elektita mem ne parolas Esperanton. Ŭaŭ, vere mirinde! Malgraŭ tio, estis ĝojige, ke poste okazis la 1-a Filipina Esperanto Kongreso, dank’ al la helpoj de S-roj Bharat Ghimire de Nepalo kaj Hori Yasuo de 
Japanio kiuj klopodis por la vigligo de la Esperanto-movado en Filipinoj. Sed poste, kio okazis en la Esperanto-Movado en Filipinoj? Ĉio nuliĝis. Preskaŭ ĉiuj forlasis. La asocio mem disiĝis kaj nenie la personoj malantaŭ ĝi troveblis. Esperanto, denove, estis nekonata por la milionoj da loĝantoj de tiuj insuloj, kaj ĝia Movado, preskaŭ mortinta sed, eble, renaskiĝonta. 
 Preskaŭ 7 jarojn poste, kvazaŭ ĉio ŝanĝiĝis. Jen tiuj gejunuloj, jes, junaj, kiuj ekestis kaj malkovris Esperanton, koincide samtempe! Dank’ al la potenca Interreto kiun oni libere uzas preskaŭ ĉie en la lando, ili povis trovi unu la alian pli facile kaj rapide, kvankam ne povis mem renkontiĝi pro malproksimeco inter ties loĝlokoj, la komunikado inter ili ja ekfloris. Tiam, mi kredas ke jam renaskiĝis la ankoraŭ malforta, malgranda, sed evoluanta Esperanto-Movado en Filipinoj. 
 Tamen, inter tiuj gejunuloj ne eblas facile veki la intereson, ke ankaŭ ili partoprenu en la Movado. Jes, ili estas tiuj kiuj emas studadi kaj volas fine ellerni la lingvon, tamen iliaj okuloj apenaŭ rigardas al la Movado malantaŭ la lingvo. Kial mi diras tion ĉi? Pro persona sperto, mi devas konstati. Unue, kelkaj estas sufiĉe junaj ke ne ili povas mem agadi kvankam ili emas, ekz. C. J. T. Quines, mia amiko kaj samasociano, nur estas 13-jara sed jam regas la lingvon sufiĉe bone, sed mi tute ne povas devigi lin ke li agu por la Movado, pro lia aĝo. Aliaj tute ne emas koncentriĝi pri la Movado, nur pri la lingvo, kaj iliajn interesojn mi preskaŭ tute ne povas veki. Ekzemple, mi jam babilis kun iu samlandano kiu diris al mi ke li ne volas partopreni en la Movado, nur studi la lingvon kaj bone regi ĝin. Due, mi preskaŭ eniris kverelon kuraĝigante alian samlandanon por aliĝi al nia asocio (notu bone:  ’kuraĝigante’, ne ’devigante’), en kiu li ankaŭ diris, ke li ankoraŭ ne pretas agi por la Movado, emfazante sian okupiĝon pri siaj akademiaj aferoj. Mi devis agnoski lian decidon kaj tute ne 
povas kontraŭi lin, sed mi devis agnoski ke ankaŭ mi okupiĝas pri akademiaj aferoj sed ankoraŭ havas tempon movadi iom post iom por Esperanto, ke mi povas ĝui pli da aferoj ol ili. La bonaĵojn kiujn mi akiris, gajnis, mi meritas, ĉar mi ja agadis por ilin akiri. Jes, mi agnoskas ke mi membriĝis al UEA pere de la Fondaĵo Canuto kiu helpis al mi malgraŭ transpagaj malfacilaĵoj, sed post ĉiuj premioj kaj meritoj, mi vere kredas ke ankaŭ ili meritas tiujn! Cetere, fine, mi konsentigis tiun samlandanon aliĝi al la asocio, dirante al li ke li ne devas fari ion ajn, kaj jam sufiĉas membriĝi al la asocio. Li fariĝis nia 4-a membro. 
 Kiel bonas bone regi la lingvon sed ne aktivi en la Movado malantaŭ ĝi? Sen la Movado mem tiu parolanto eble neniel povus malkovri Esperanton. Ĉu ili meritas esti  nomataj kiel ‘samideanoj’? Al tiuj pri kiuj eble tiu ĉi artikolo parolas, pardonu, sed mi ne incitas vin kaj ne devigas vin ke vi fine aliĝu al nia asocio aŭ movadu kun ni, sed ja tute pli bonas kunlabori kun tiuj kiuj mem agadas ke la lingvo estu disvastigita kaj konata de pli kaj 
pli da personoj tra la tuta mondo, tamen mi respektas vian decidon, kaj lasas vin, sed esperante ke vi ŝanĝos vian penson. Bonvolu konsideri. Esperanto, ja estas tiu, kiu esperas!  Filipinoj, kvankam estas konata kiel haveno de pliboniĝanta ekonomio kaj de multaj vidindaĵoj kaj vizitindaĵoj en kiuj miaopinie Esperanto estus efika kaj utila afero, estas la lando kiu havas multajn tutlandajn problemojn, financajn, politikajn, sociajn, 
religiajn: jen militeto inter la registara armeo kaj la islamaj ribeluloj en la provinco Zamboanga, jen malriĉeco, malsato, jen la problemego pri la registaro kies oficoj jam estas koruptitaj laŭ evidentoj kaj atestantoj. En la lando kies civitanoj estas preskaŭ malliberigitaj en tiajn problemojn, oni preskaŭ tute ne havas la volon aŭ tempon pensi pri “eksteraj aferoj”, en kiuj oni povas inkluzivi t.n. planlingvojn, kiel Esperanto. Ankaŭ la movadanoj estas malliberigitaj en tiajn situaciojn, malfacile trovante la vojon eksteren. Aliflanke, ekzistas ankaŭ lingvaj problemoj, ekzemple la rifuzo de la parolantoj de Visaja paroli la Tagalogan pro historiaj 
kialoj. Do, ĉu jam povas eniri Esperanto? Ĉu ankoraŭ estas solvo, aŭ almenaŭ espero? 
 Do eniras la jenaj demandoj: Ĉu Filipinoj jam pretas por la Internacia Lingvo? Ĉu ĝiaj 7107 insuloj jam pretas renkonti kaj kunvivi kun la Lingvo de nenombreblaj popoloj? Ĉu ankaŭ Filipinoj meritas ĝui la bonojn de la Internacia Lingvo, kiujn jam delonge ĝuas multaj landoj tra la tuta mondo? Ĉu ankoraŭ indas daŭrigi la komencitan laboron rigardinte al la nuntempa situacio? Kiel gvidanto de la nuntempa, nove starigita Esperantista junulara asocio en la lando, la t.n. ’Filipina Esperantista Junulara Asocio (FEJA)’, fondita antaŭ unu monato, tiu demando ĉiam restas kaj neniam foriras de miaj menso kaj koro. 
 La asocio mem esperas ke pli da popoloj malkovros kaj ekhavos intereson pri Esperanto. Ja necesas pli da agadoj kaj materialoj ke la Internacia Lingvo estu pli kaj pli sukcese disvastigata tra la tuta lando. Ĉu ĉi ĉio nur estas revo de junulo kiel mi, kies celoj pri Esperanto kaj Filipinoj ne estas tiom klaraj? Ĉu ĉi ĉio nur estas iluzio, kaj neniel  realiĝos? Ĉu ĉi ĉio estas celo tro alta por esti atingita? Ĉu ankoraŭ estas tro frue malfermi la okulojn de la malriĉa, kompatinda lando Filipinoj pri tio ĉi, ke ekzistas la t.n. Esperanto kiu celas solvi la lingvajn barojn kaj defendi homajn rajtojn? Pri ĉi ĉiuj demandoj, mi kredas ke ne. Ni ja estas junuloj, sed junulojn oni opinias la esperoj de la lando! Laŭ fama poemo de nia nacia heroo D-ro José P. Rizal, kiu mem estis poligloto, la junularo estas la espero de la lando, kaj nun, miaopinie el ili kreiĝos multaj mirindaĵoj kaj novaj esperoj, el kiuj la lando povos konstrui sin pli fortika, kaj pli aktiva. La Internacian Lingvon D-ro L. L. Zamenhof prezentis al la tuta mondo almenaŭ 9 jarojn antaŭ la morto de D-ro Rizal, kiu tiam estis en Eŭropo vojaĝante kaj farante multajn verkojn. Eble Rizal mem ekkonis Esperanton, sed neniu scias. 
 La Esperanto-movado anstataŭe revas pri tiuj junuloj, kiuj ekestos kaj malkovros la Lingvon kaj ekhavos la emon studadi ĝin, kaj fine eklernos pri la movado, kaj, eksciante pri ĝiaj bonoj, agados kun la jam movadantaj uloj. Universala Esperanto-Asocio (UEA) mem dependas de tiuj lingvemuloj. Ankaŭ ni. Fakte, ĉiuj, ĉar sen ili, la movado neniam tiel kreskos. 
Filipinoj klopodadas iri laŭ la vojo de moderniĝo, kaj mi esperoplene kredas ke ankaŭ Filipinoj meritas ĝui la bonojn kiujn donas Esperanto mem -- la bonoj neniam pageblaj per mono aŭ iu materialo: interkompreniĝo, amikeco, lingva egaleco, kaj intelekta pliboniĝo. Aliajn bonojn oni povos akiri per sia propra maniero aŭ agado. Ne estas tro frue, nek malfrue por ankaŭ Filipinoj havi sian propran kreskantan, aktivan Esperanto-movadon, kaj ankoraŭ ne estas tro malfrue ekregajni ĉion sopiratan. La Esperanto-movado en la lando ja estis kiel ondoj kiuj iras koliziante kun la ŝtonoj kaj sabloj kaj poste retroiras kaj silentas, sed ĉio ŝanĝeblas. Afriko, kies landojn mi opinias eĉ pli malriĉaj ol Filipinoj (kvankam Filipinoj fakte estas triamonda lando en kiu ĉie troviĝas amasoj da malriĉaj popolanoj), havas tian ĉi komunumon, Kiel ne ankaŭ la Respubliko kies ĉirkaŭaj landoj jam havas E-komunumojn?  Mi nur povas certiĝi pri unu afero: Filipinoj, se ne nun, ja ekscios pri Esperanto. 
La tutmondiĝo dezirata de ĉiuj Esperantistoj ja dependas de tiuj unuopuloj kiuj mem havas la intereson (tamen ne nur de la unuopuloj ili dependas). El tio, la malgranda fajro vivanta en siaj koroj pli kaj pli pligrandiĝos. La nuna Ĝenerala Direktoro de UEA/TEJO S-ro Osmo Buller ankaŭ diris, ke mi estas la filipina Hector Hodler, kiu en sia 18-a jaro sukcese fondis la Universalan Esperanto-Asocion, kaj mi dankas al S-ro Buller pro tiu komplimento kiu efektive donis al mi la honoron kaj plezuron. Ja troveblas kaj videblas la potenco kiun la junularo povus formi, nur se ili agadus kune! La Internacia Lingvo, miaopinie estas ĉiam preta por ĉiuj, kiel Filipinoj. Ĉu Filipinoj jam pretas por Esperanto? Pri tio, nu, ni scios.