Otto Prytz naskiĝis en en 1943 kaj instruis hispanan lingvon ĉe la Universitato de Oslo 

de 1978 ĝis 2005, kiam li emeritiĝis.

Denaske blinda, l

i ellaboris brajlan version de la alfabeto de la nord-samea lingvo.

La sameaj lingvoj estas parencaj unu al la aliaj, sed ili ne estas tiom proksimaj, ke ili estus reciproke interkompreneblaj. Do ili ne estas konsiderataj kiel dialektoj de unu lingvo, sed kiel apartaj lingvoj. En la loka parlamento, laŭ mia scio, oni rajtas uzi kaj la norvegan, kaj la nord-samean, kaj la lule-samean, kaj la sud-samean. La norvegaj ŝtataj radio kaj televido elsendas plurfoje ĉiutage novaĵojn en la nord-samea. Ĉiusemajne aŭdiĝas soci-kulturaj programoj en ĉiuj tri norvegiaj sameaj lingvoj. Estas samea altlernejo en Guovdageaidnu, kaj en la universitato de Tromsø eblas studi la sameajn lingvojn.

La nordsamea lingvo estas skribata esence per la latina alfabeto. Tamen ĝi havas 7 "literojn" - ĉu literojn kun diakrito, ĉu literojn modifitajn - kiuj ne enestas en la norvega alfabeto, kaj por kiuj sekve neniu simbolo estas difinita en norvega brajlo. Temas pri á, č, đ, ŋ, š, ŧ, ž. Ĝis la 1970aj jaroj, blindaj infanoj estis edukataj en tutlanda speciala lernejo (internulejo), kie la tuta instrumaterialo estis norveglingva. Sekve oni ne sentis bezonon publikigi same-lingvajn tekstojn en brajlo. Sed ekde la 1970aj jaroj la instruado de blindaj infanoj ĉiam pli okazas integrite, en la hejma lernejo de la koncerna lernanto.

Ekestis bezono publikigi same-lingvan instrumaterialon por blindaj same-lingvaj lernantoj. Krome plialtiĝis la prestiĝo de la sameaj lingvoj, precipe de la nord-samea. Kiam el samea medio venis demando pri tio, kiel oni skribu en brajlo la supre menciitajn literojn, oni unue konsilis, ke oni skribu ilin per duĉela simbolo: indikilo de diakrito (kvazaŭ prefikso) + la signo de la koncerna litero sendiakrita. Kiam mi eksciis tion, mi protestis. La 7 literoj ja apartenas al la alfabeto de la koncerna lingvo, same kiel æ, ø kaj å apartenas al la norvega alfabeto, kaj ilin oni en norvega brajlo skribas en unu ĉelo. Se tia litero aperas en lingvo, en kies alfabeto ĝi ne hejmas, tiam oni ofte devas reprezenti ĝin per duĉela simbolo en la tiulingva brajlo, ekz. æ, ø aŭ å en norvega propra nomo aperanta en itallingva teksto. Simile pri italaj vokaloj kun `: en itala brajlo ili okupas po unu ĉelon, sed se tia vokalo aperas en itala propra nomo en norvega teksto, oni devus skribi ĝin kiel kunmetaĵon de du brajlaj ĉeloj.

Mi proponis brajlajn simbolojn por la koncernaj nord-sameaj literoj, kongruajn kun la resto de la alfabeto. Ekzemple, la brajlaj simboloj por, respektive, ŋ, š, ŧ kaj ž estas inversaĵoj de la brajlaj simboloj por, respektive, n, s, t kaj z. La norvega brajla medio aprobis mian proponon, kaj en 1993 ĝin aprobis ankaŭ la norvega samea lingvokonsilantaro, kun unu aldono. En la sud-samea lingvo ekzistas sono skribita kiel ï. Ni fiksis brajlan simbolon ankaŭ por ĝi. Tiel ni havas brajlan alfabeton uzeblan almenaŭ en la okcidentaj, t.e. norvegiaj kaj svediaj, sameaj lingvoj: nord-samea, lule-samea kaj sud-samea, probable ankaŭ en la finnlanda Inari-samea. Alie eble statas pri la plej orientaj sameaj lingvoj uzataj en Rusio kaj eble skribataj per cirila alfabeto. Nord-sameaj libroj brajligitaj en Svedio kaj Finnlando ŝajne uzas la samajn simbolojn.