Ekonomia dinamismo
La unua elsendo (franclingva) temas pri ĝenerala superrigardo kaj resumas kelkajn faktojn ne sufiĉe konatajn pri la dinamika svisa ekonomio. La malneta enlanda produkto (MEP) kreskos je 2% en 2013; la svisa MEP atingas jare 500 miliardojn da eŭroj (proporcie ekzemple la duoblo de Francio kaj 30% pli alta ol tiu de Germanio). La kliŝoj pri bovinoj, fromaĝoj, ĉokoladoj kaj bankoj estas sufiĉe disvastigitaj, sed grandparte eraraj.
Svisio havas fortan industrion: maŝinoj, elektra industrio, metalurgio, kaj estas ĉefeksportanto en ĉi tiuj kampoj. La MEP por la industrio konsistigas 20% (Francio 12%) kaj por la svisaj bankoj nur 7%. La industrio produktas precipe varojn kun forta plusvaloro en la branĉoj farmacio, kemio, preciza mekaniko, nutraĵoj. Malgraŭ la malfavora geografia situo montara oni eksportas tradicie al plej foraj merkatoj. La eksporta bilanco estas supera por Usono, Japanio kaj Ĉinio. Kontraŭe la eksporta bilanco kun Francio kiel sola lando estas deficita.
La malalta senlaboreco oscilas ĉirkaŭ 3%, por la 15-24-jaruloj ĉirkaŭ 3,6%. Rilate lukron 96,3% de la salajruloj havas monatan malnetan gajnon pli altan ol 3000 frankoj (2430 euroj). Por neta salajro oni devas dekalkuli ekvivalenton de proksimume du monataj salajroj jare por la impostoj kaj ankaŭ relative altan pagon al privata malsanasekuro deviga (monate pli ol 250 eŭroj por unu persono). Cetere la vivo estas multekosta en Svisio, la prezoj por varoj kaj loĝado pli altaj ol aliloke. Luprezo por loĝejo ne malofte superas 1000 frankojn (812 eŭroj).
Ne ekzistas minimuma salajro laŭleĝa, sed tia salajro estas ofte fiksita en kolektivaj laborkontraktoj en diversaj branĉoj. La sindikato UNIA (metalurgio, konstrulaboro, servoj ktp.) lastatempe lanĉis iniciaton por laŭleĝa salajro minimuma, kiu situus por plentempa dungito je 3270 eŭroj por deca vivo en Svisio.

Profesikleriga sistemo
La dua elsendo kun François Garçon temas pri la profesikleriga sistemo: proksimume 70% de la junuloj elektas metilernadon kaj proksimume 30% abiturientecon (en multaj aliaj landoj la proporcio estas inversa). Pri la metilernado mi mem jam raportis en mia blogo «La alterna sistemo de metilernado en Svisio» (1 kaj 2).
La intervjuito insistas pri la kvalito de svisaj altlernejoj citante ekzemple la politeknikan altlernejon ETH en Zuriko kun alta prestiĝo en internacia komparo: granda nombro de nobelpremiitoj, multaj eksterlandaj profesoroj kaj studentoj, malaltaj kostoj por studado kaj administrado.

Duonrekta demokratio
En la tria elsendo la intervjuito prezentas kelkajn karakterizojn de la politika sistemo: la ekonomia kulturo de la parlamentanoj (duono el ili estas samtempe responsuloj de malgrandaj entreprenoj kaj ne politikaj funkciuloj) kaj la duonprofesia sistemo de la parlamento (52 tagoj jare en 4 sesioj po 13 tagoj). La entreprenoj estas bonvenaj kaj ĉio estas farata por ke ili povu prosperi.
En la kvara elsendo François Garçon pritraktas la temon «Kiel la rekta demokratio ekokupas sin pri la ekonomiaj demandoj?» La civitanoj-impostpagantoj povas per iniciatoj kaj referendumoj kontroli la elspezojn de la politikistoj. Interalie menciatas la iniciato de Minder pri ekscesaj salajroj kaj bonifikoj por manaĝeroj.

Sociala pragmatismo
La sociala modelo distingiĝas per la serĉo de pragmataj solvoj inter la diversaj sociaj agantoj. Grava parto estas la vaste aplikataj kolektivaj laborkontraktoj laŭ branĉoj. Ĉi tiuj kontraktoj havas klaŭzon ke dum konflikto juĝisto devas arbitri antaŭ ol la sindikatoj ekas strikojn. Tamen la rajto striki estas konstitucia rajto sub difinitaj kondiĉoj. Cetere malofte okazas strikoj ĉar la intertraktantoj ĝenerale trovas akcepteblan interkonsenton por ambaŭ partioj. Ekzemple en la jaro 2006 oni notis 4 strikojn en Svisio kaj 200 en Francio.

Ne senkritika laŭdado
La libro (en la franca) de François Garçon estas leginda kaj per vigla stilo prilumas multajn aspektojn kun same multaj bibliografiaj referencoj. La komparoj ĉefe rilatas Francion - kiun la aŭtoro plej bone konas kaj per pikoj ofte kritikas - sed ankaŭ aliajn najbarajn landojn de Svisio kaj li ne evitas pritrakton de ekzistantaj problemoj de la svisaj ekonomio kaj socio.

Svislando kiel financa centro
Kritika punkto, kiel konate, estas la svisaj bankoj kaj la banksekreto. Tiurilate antaŭ tri jaroj mi aludis pri tiu temo en «Kritika historio de Svisio», interalie pri la origino de la banka sekreto laŭ la opinio de maldekstra svisa historiisto (kelkaj ligiloj ne plu funkcias).
Intertempe la situacio evoluis pro la premoj de Usono (kontrakto FATCA pri liverado de nomoj de usonanoj kun svisa bankkonto). La svisa banksekreto per tiu leĝo kaj la premoj de EU-ŝtatoj por aŭtomata liverado de nomoj ne plu estos sekreto, se oni tutmonde enkondukos la samajn regulojn. Certe la tutmonda financa sistemo devos esti reguligata. La svisaj bankoj jam nun devigas la klientojn subskribi deklaron (sur la honoro!) ke ilia mono estas deklarita kaj preparas sin por la tempo kiam la banksekreto ne plu ekzistos. Ili kredas ke malgraŭ la abolo de la banksekreto ili restos konkurenckapablaj internaciskale.
La artikolo aperis unue en www.ipernity.com/home/risho