15.07.2004 Meandro (BET)

—Paroli pri Esperanto ne nome de Esperanto —

Pri la gazetara agentejo DISVASTIGO estis kelkaj linioj en "Meandro 2". Nun vi povas pli detale konatiĝi kun la agentejo. DISVASTIGO, jam prezentita dum la UK en Gotenburgo de s-ino Ackermann, kunlaborantino de la agentejo en Triesto, liveras novaĵojn, artikolojn kaj dokumentojn pri problemoj de internacia komunikado kaj pri projekto ESPERANTO al gazetaro kaj al specialaj kategorioj (lingvistoj, politikistoj, junularaj organizoj k.t.p.)
La ĉefaj trajtoj de la aliro al gazetaro, kiel deklaras la kreinto de la iniciato Giorgio Bronzetti, ĉeestanta en BET, estas profesieco ("Disvastigo" estas registrita ĉe tribunalo kaj agas inter italaj gazetaraj agentejoj) kaj daŭraj kontaktoj kun ĵurnalistoj. Tre fruktodona estis ĝis nun la informa agado de Disvastigo, precipe en regiono de Abruzzo, kie la agentejo kreiĝis. Centoj kaj centoj da artikoloj ĝis nun aperis pri Esperanta vivo, kiel "Malkovru la mondon per Esperanto", "Vizito de japana esperantisto" aŭ gravaj longaj artikoloj, kiel:
- Ne al lingvaj diskriminacioj favore al anglofonoj;
- Eŭropa Komunumo punas civitanojn ne anglalingvajn;
- Superregado anglausona kaj altrudo de la angla;
- Ĉu ni estas certaj, ke la angla helpas Eŭropan Union;
- Naskiĝo de "Sardenglish".
Oni sukcesis dufoje publikigi ankaŭ en itala revuo artikolon kun aldono de kurso de Esperanto en KD en kvanto de 310000 eksempleroj.
La informoj dissenditaj de Disvastigo estas ankaŭ gazetaraj revuadoj pri lingva politiko, Eŭropa lingvo-problemo kaj lingvaj problemoj ĝenerale. La agentejo serĉas kunlaborantojn, kiuj sendu ĉiumonate resumojn de la artikoloj aperintaj pri tiu temaro en gazetaro de propra lando, precipe de novaj membroj de Eŭropa Unio, kies lingvoj ĝenerale ne estas tre konataj. Pere de serĉmotoroj gazetaraj (ekzemple la servo Alert de Google) la laboro estas ege facila. Eble oni povus aranĝi ankaŭ tradukojn de plenaj artikoloj por ĵurnalistoj, kiuj tion petus. Krome la kunlaborantoj, kiuj organiziĝus tiucele, povus liveri informojn ankaŭ al sialanda gazetaro kiel landa sekcio de la agentejo.

Giorgio Bronzetti (Questo indirizzo email è protetto dagli spambots. È necessario abilitare JavaScript per vederlo.) Retpaĝo de la agentejo: www.disvastigo.it