Kulturo kaj lingvo
Marcel LEEREVELD
La lingvo reprezentas la nociojn, kiujn nia menso havas pri la ekstera mondo, inkluzive de nia propra korpo, kaj pri la pensoj, kiujn nia propra menso verkas en si mem. Samtempe la nocioj kreas la lingvon bezonatan por precizigi la enhavon de tiuj nocioj kaj por distingi ilin unu for de la alia. En tiu ĉi procedo agas du kontraŭaj tendencoj: unu inklinas limigi la signifon de lingvaĵo, tiel malvastigante ĝin al limigita nocio, kaj la alia inklinas plivastigi la signifon, tiel ke tiu signifo reprezentu pli grandan kvanton da intersimilaj nocioj. Ĉi tiu procedo funkcias daŭre kaj faras lingvon daŭre ŝanĝiĝanta reprezentanto de vastaj kaj malvastaj nocioj. La ŝanĝiĝadon pleje kaŭzas, ke dum la uzado de lingvo inter homoj la nocioj neniam estas precize la samaj ĉe la diversaj homoj.
Rezulte de tio ĉiu signifo estas por ĉiu lingvouzanto nur fluida signifo, nur alproksimiĝo al komuna signifo. La cirkonstancoj decid-adas, ĉu ni bezonas ĝeneralan signifon por lingvaĵo aŭ pli malvastan signifon, aŭ ion inter tiuj. Tiu neprecizeco de la nocioj malantaŭ Ja neprecizaj signifoj, inter diversaj lingvouzantoj, kreas miskompre-nojn unuflanke, sed aliflanke helpas la rapidan interkomunikadon. En lingvo nenio estas centprocente certa, do nur alproksimiĝo. Ju pli malsamaj la kulturoj des pli da eblecoj de miskompreno.
La riĉeco de la homara kulturo ĝenerale dependas de la riĉeco de la tuto de la malsamaj kulturoj. Estas do necese, krei kaj reteni la plej grandan diversecon de kulturoj kaj de nocioj. Tio tamen agas kontraŭ la evitado de miskomprenoj inter la kulturoj, do inter la nocioj kaj in-ter Ia signifoj de lingvaĵoj. Kiel solvi tiun problemon, fortiĝantan pro t.n. tutglobiĝo, la pliiĝado de la internaciaj kaj interkulturaj rilatoj? Ofte veras, ke lingvo reprezentas specialan kulturon, kaj ke ŝajne ne eblas traduki precize de unu lingvo al alia. Ni tamen ne troigu la ideon, ke lingva tradukado ne tute eblas, kaj ke ni sekve ne kapablas komprenigi al alilingvano, per nia lingvo, niajn specialajn nociojn.
Unue tiuj signifodiferencoj aplikiĝas ne nur al malsamaj lingvoj, sed ankaŭ al ĉiu individua lingvo, ĉar la kulturo ne estas unuforma kaj ĉiu individuo havas sian propran kulturon kaj do donas iomete mal-samajn signifojn al la lingvaĵoj. Due ni konstatas tre malsamajn kul-turojn en sama lingvo, ekz. la germanan kaj la aŭstran. Trie la lingvo tre kapablas uzati por komprenigi aliies nociojn, se per pli da vortoj. Do la problemo "lingvo = kulturo" estas malpli grava ol oni kutime opinias.
Ni tamen, en niaj interpopolaj kaj interkulturaj rilatoj, deziras esti tiom precizaj kiom eblas, precipe ĉar seriozaj konsekvencoj povas kreiĝi pro nepreciza
interkomunikado. Ni do bezonas ion alian ol simplan lingvo-al-lingvo-tradukadon. Ni bezonas interkomunikiion, kiu pliprecizigas la simplan tradukadon. Kvankam la celita lingvo povus, per multe pli da vortoj kaj da klarigoj, sufiĉe precize bildigi por sia kulturo la nociojn de la fonta lingvo, ilo por tion fari multe pli praktike, ĉar pli mallonge, estas lingvo arte farita tiel, ke ĝi sorbas ĝustamaniere la nociojn de la fonta lingvo kaj kapablas ĝustamaniere esprimi ilin por esti komprenata de la parolantoj de la celita lingvo. Car ĝia vortkonstruo estas vivanta kaj konscia, Esperanto kapablas plenumi tiun funkcion, sed nur se ĝi ne mem havas specialan kul-turon kaj se la signifoj de ĝiaj vortoj estas vastaj kaj al la etnaj lingvoj adapteblaj per la limiga uzo de pli da epitetoj kaj suple-mentoj. Por povi esprimi ĉiajn kulturojn, do ĉiajn nociojn kaj ĉiajn signifojn, Esperanto mem devas esti sen kulturo kaj ĝiaj vortoj ne povu reprezenti nur la signifojn de unu aŭ de grupo da etnaj kulturoj.
Konsekvence, ni devas strebi al reteno de senkultura Esperanto kapablanta esprimi ĉiujn kulturojn kaj tiel aganta kiel la plej objek-tiva kaj plej fidebla interkomunikilo kaj interlingvo inter malsamaj lingvoj kaj kulturoj. Se la homaro ne faros tion, ĝi restos en eterna stato de miskomprenado, aŭ disvolviĝos al unulingva unukultureco, ambaŭ kontraŭaj al progreso de la homaro al pli ideala ŝtupo de kunvivado.
Priaŭtora informo
La aŭtoro specialiĝis pri lingvismo en Nederlando kaj post 1952 en Aŭstralio. Kvankam esperantisto jam ekde 1933, li nur dum la lastaj dudek jaroj koncen-triĝis al la lingvisma perfekteco de Esperanto, speciale por zorgi ke la lingvo ne aliflankiĝu for de sia origina logikeco. Li estas la ĉefekzamenisto por
El Scienca Revuo 1/2005