La fundamento sur kiu kuŝas la tuta konstruaĵo de la esperantismo estas la lingvo mem. Surbaze de la genia verko de Doktoro Zamenhof kaj tute speciale surbaze de la profunde sciencaj principoj, kiujn li starigis pri la vojo de evoluo de la internacia lingvo en nuraj sep jardekoj ni sukcesis transformi projekton en vivantan plene funkciantan lingvon, ĉiam pli perfektan, ĉiam pli nuancitan, sed samtempe ĉiam pli unuecan. 

LA KULTURA VALORO DE LA INTERNACIA LINGVO
de Prof. Lektoro Ivo Lapenna   


La fundamento sur kiu kuŝas la tuta konstruaĵo de la esperantismo estas la lingvo mem. Surbaze de la genia verko de Doktoro Zamenhof kaj tute speciale surbaze de la profunde sciencaj principoj, kiujn li starigis pri la vojo de evoluo de la internacia lingvo en nuraj sep jardekoj ni sukcesis transformi projekton en vivantan plene funkciantan lingvon, ĉiam pli perfektan, ĉiam pli nuancitan, sed samtempe ĉiam pli unuecan. 
  
 Al tiu mirinda transformiĝo, neniam antaŭe spertita ĉe la homaro, kontribuis la tuta esperantista kolektivo, kaj en ĝia kadro ĉiu unuopa persono, kiu parolis aŭ parolas esperanton, de la plej elstaraj spiritoj kuraĝe ekverkintaj beletre aŭ science, traduke aŭ originale en la nova lingvo, de tiuj aŭdecaj gepatroj, kiuj ne hezitis enkonduki ĝin eĉ en la familian vivon, ĝis la plej senpretenda ordinara homo, kiu uzas ĝin en sia societo kun siaj geamikoj dum sia eksterlanda vojaĝo aŭ en kiu ajn alia okazo.
  Ili kontribuis tial, ĉar nur dank' al ĉiu-flanka praktikado de la lingvo en la plej larĝa senco de tiu ĉi vorto, ĝi fariĝis ne kontestebla socia fakto. Oni povas ne vidi tiun fakton. Oni povas intence fermi la okulojn por ne vidi ĝin kaj multaj miopaj homoj, bedaŭrinde ankaŭ sciencistoj, agas precipe tiel. Sed tio ne povas ŝanĝi la realon.
  Objektive, Esperanto hodiaŭ estas socia fakto. Se nenio alia, do nur tiu lingvistika sperto, unika en la tuta kultura historio de la homaro devus pro pura scienca scivolemo, se ne pro aliaj kaŭzoj, devus interesiĝi ĉiun lingviston kaj ĉiun sociologon. Kaj se pro nenio alia, do nur pro tiu sola nia propra kreaĵo ni devus senfine ami tiun nian infanon, patrinece ĝin flegi, plej energie ĝin protekti kaj ankaŭ fieri pri ĝi, multe pli ol oni kutimas tion fari.
  La lingvoj en la vera senco de la vorto, ordinare naskiĝas unue kiel parolataj kaj nur poste en la longa daŭro de sia evoluo, ili transformiĝas ankaŭ al skribitaj literaturaj lingvoj. La internacia lingvo povis transsalti tiun longegan evoluproceson kaj utiligante la kulturan heredaĵon de la plej riĉaj naciaj lingvoj, ĝi povis komenci sian vivon tuj kiel literatura lingvo.
  D-ro Zamenhof bonege komprenis, ke lingvo sen propra literaturo ne povas havi kulturan valoron, nek ĝi povas ludi la rolon de ĝenerala instrumento de komunikado kaj de pensado en ĉiuj sferoj de la internacia vivo.
  La esperanta literaturo, kiu hodiaŭ formas tre interesan, tre diverskoloran kaj belegan mozaikon de la spiritaj valoroj de ĉiuj popoloj, havas duoblan signifon por la lingvo. Unuflanke, ĉiu nova traduko, ĉiu nova originala verko ĉiu romano, novelo, poemo, eseo, ankaŭ ĉiu scienca verko aŭ disertacio signifas plian internan riĉigon de la lingvo kaj plian cementigon de ĝia kohereco. Aliflanke, la literatura verkado plenigis kaj plenigas la lingvon per ĉiam pli ampleksa kaj altvalora kultura enhavo.
  Kial ni tion akcentas? Tial, ĉar ekzistas ankoraŭ homoj, eĉ alte starantaj en la kultura hierarkio, kiuj supereca aroganteco karakteriza por ĉiuj ignorantoj, senĝene kaj facilanime asertas, ke Esperanto ne estas kultura lingvo. Ili ne komprenas ke ekzistas per si mem nek kulturaj, nek nekulturaj lingvoj, sed ke la kultura karaktero de kiu ajn lingvo dependas ekskluzive de la kulturaj valoroj kreitaj en ĝi.
  Ili kantas odojn al siaj propraj naciaj lingvoj kaj ankoraŭ multe pli al tiuj de la grandaj popoloj kaj ili tute forgesas, ke tio kion ni hodiaŭ admiras en tiuj lingvoj estis iam konsiderata kiel tute simpla primitivaĵo. Ili romantike parolas pri la beleco de la popolaj lingvoj, sed forgesas, ke ili mem devis ŝvite studi en al lernejoj sian propran literaturan nacian lingvon por liberiĝi de la akcentoj, de la esprimoj kaj de la formoj de tiuj tiel nomataj popolaj lingvoj kaj cetere, en la ordinara vivo, ili tute malprave kun malŝato rilatas al ĉiuj, kiuj pro manko de studoj restis sur la nivelo precize de la popola lingvo. Ili kuraĝas nomi Esperanton barbara kreaĵo kaj kun fiero akcentas sian scion de unu du fremdaj lingvoj kaj sian tromemfidon, nek sentas la ofte tre barbaran aspekton de tiu fremda lingvo, kiam ĝi estas parolata aŭ skribata de ili mem, sed ni lasu tion.
  Por ni gravas antaŭ ĉio, la senduba fekto, ke Esperanto estas socia realaĵo kaj ke ĝi, krome, jam fariĝis kultura lingvo. Tio estas la unua konstato. La dua tuŝota afero rilatas al la karaktero de la homa socia naturo en la aktualaj nuntempaj kondiĉoj. Se ni ĵetas nur la plej supraĵan rigardon al la evoluo de homaro, ni facile rimarkas, ke ĝia tuta historio esence konsistas en laŭgrada paŝado de la plej simplaj kaj la plej primitivaj, malgrandaj kaj mallarĝaj formoj de socia kunvivado al ĉiam pli ampleksaj teritorie kaj al ĉiam pli grandaj nombre sociaj unuoj, de la hordoj, de la triboj kaj gentoj, ĝis la hodiaŭaj grandaj nacioj, la vojo estis longa tre ofte ankaŭ sanga. Sed la homaro necese atingis kaj ne povis ne atingi tiun ĉi stadion. La fundamenta karakterizo de la hodiaŭa historia epoko estas la ekzisto de la nacioj kaj kompreneble de la naciaj lingvoj. En kelkaj partoj de la mondo, ekzemple en Eŭropo kaj Ameriko, tiu procezo jam de longe finiĝis. En aliaj, ekzemple en Azio kaj Afriko, la nacioj kaj naciaj lingvoj nun formiĝas apenaŭ.
  Estus tamen granda eraro pensi, ke la nacio estas la sola formo, en kiu ni vivas. Ĉie el ni sentas tre forte la apartenon ankaŭ al pli intima regiono, al tiu parteto de la terglobo, kiu nin naskis, kie ni unue ekpaŝis, kie ni eldiris balbute la unuajn vortojn kaj tiu aparteno estas eĉ pli sentimentala ol la aparteno al la nacio. Fine, la plej grandvidaj spiritoj komprenas aŭ almenaŭ intuicie sentas, ke de la formiĝo de la nacioj, la vojo certe ne finiĝis. Ĉiam pli kaj pli en tiu aŭ alia formo stariĝas la postuloj por kreo de ankoraŭ multe pli grandaj sociaj kaj politikaj unuoj, kiuj finfine kunfandiĝos en la unueca homaro. Tiele, en la plej ĝeneralaj trajtoj la homa socia naturo montras hodiaŭ tri ĉefajn aspektojn, kiuj respondas al la tri fundamentaj kadroj de kunvivado: la regiono, la nacio, la homaro. Al la du unuaj aspektoj respondas du diversaj lingvoj: la loka dialekto kaj la nacia literatura lingvo. Al la tria aspekto povas respondi nur neŭtrala, supernacia, tuthomara lingvo. Kaj ju pli tiu tria aspekto, sekve de la normala evoluo de la homaro, kiu kun la ŝtala logiko de la sociaj leĝoj, iras al sia unueco ju pli tiu tria aspekto manifestiĝos, des pli vaste la internacia lingvo estas uzata. Tio estas la dua konstato.
  Se la du konstatoj, tiu pri la karaktero de Esperanto kaj tiu pri la tri aspektoj de la noma socia naturo estas ĝusta kaj mi estas certa, ke ili estas ĝustaj, tiam ili ne nur kun absoluta scienca certeco pruvaso de mia starpunkto pri la rolo de la internacia lingvo en la estonteco kaj estonteco, ne nur pleje vidente montras, ke nia tuta laboro troviĝas sur la linio de la ĝenerala homaro evoluo, sed samtempe ili klare indikas la vojon al la estonteco.
  Estos necese multe pli larĝe disvolvi plej diversajn kulturajn aktivecojn, ne nur en la sferoj de literaturo, de sciencoj, de revuoj kaj gazetaro, de radio kaj aliaj branĉoj de la kultura vivo, sed ankaŭ dediĉi multe pli da atento al la kultura laboro de ĉiuj niaj organizaĵoj, de la plej malgranda loka grupo ĝis la supraj organoj de la movado. Riĉiĝante por ĉiam pli abunda kultura enhavo, la lingvo ne nur prezentos por ĉiuj el ni multe pli signifas kulturan trezorujon, sed iom post iom ĝi ankaŭ fariĝos altira lumturo en la profunda krepusko, kiun eniris la malnoviĝinta kulturo esprimita en pura naciaj formoj. Mallumo al kiu ĝi ne plu trovas eliron.
  Ĝis nun ni penadis nur per la forto de la argumento sed kontraŭ ni staris la argumento de la forto. Ni plifirmigu la argumenton, sed ni baldaŭ atingu ankaŭ la forton de la unueco forton de la nombroj en niaj organizaĵoj, forton de vasta apogo ekster niaj vicoj kaj atinginte tion, ni fiere flirtigu larĝe kaj alte, tre alte super la mondo tiun nian verdan standardon de la espero, la solan nemakulitan de homa sango por ke ĉirkaŭ ĝi kolektiĝu ĉiuj fortoj, kiuj ne nur diras sed profunde sentas, ke la homoj estas antaŭ ĉio homoj, ke la terglobo povas esti komforta, bela domo por ĉiuj rasoj, por ĉiuj nacioj, por ni ĉiuj.  
  De la esprimo kaj la formoj de tiuj tie la lingvoj, kaj cetere, la ordinara vivo ili tute malprave kun malŝato rilatas al ĉiuj, kiuj pro manko de studoj restis sur la nivelo precize de la popola lingvo. Ili kuraĝas nomi Esperanton barbara kreaĵo kaj kun fiero akcentas sian scion de unu du fremdaj lingvoj kaj sian tromemfidon, ne rimarkas nek sentas la ofte barbaran aspekton de tiu fremda lingvo, tiam ĝi estas parolata aŭ skribata de ili mem.