En
Nuovo ABRUZZOpress nazionale - Chieti, 17-a de julio 2007
En
En la ĉarma finna urbeto Kuopio, inter fabelaj lagoj kaj arbaroj, disvolviĝas ekde la 27-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto la “Festivalo Arta Lumo” : Esperanta festivalo en kiu engaĝiĝas tutmondaj artistoj kunligataj de komuna kono de la internacia lingvo. Temas pri teatraj kaj muzikaj ensembloj, dancistoj, oratoroj, pentristoj, skulptistoj kaj, ne malpli grave, poetoj, kiuj dum unu intensa semajno prezentos ekspoziciojn kaj spektaklojn.
Inter ĉi lastaj troviĝas la projekcio de filmo parte turnita en L'Aquila fare de la finna reĝisoro Vilho Setala. Eble iu ankoraŭ memoras la alvenon de lia veturilego en straton S.Martino - kie troviĝis la sidejo de la urba Esperanto-rondo - okaze de la “Monda Kongreso de
La partoprenantoj de L'Aquila prezentis originan komedion de renoma urba aŭtoro, kunlaboranto de F. Fellini: Luigi Rossi. La teatraĵo titoliĝis “Vojaĝo en Italio”: en ĝi aprezate rolis pluraj lokaj kantistoj kaj la koruso “Gran Sasso”. Ni ne scias kioma parto de la tiama Kongreso troviĝas en la nuna filmo. Certe devus ĉeesti la baleto en abruzaj kostumoj, direktita de Bruno Costarella, filmita apud la “99 kranoj”: ties sonstrio estis poste registrita en Kopenhago fare de la tiam junaj L'Aquila-anoj Walter Museo kaj Bibi Mastropietro, kiuj improvizis per siaj gitaroj.
Giorgio Bronzetti, veturonta al Kuopio, provos akiri ekzempleron de la filmo, por ĝin revidi kune kun la tiamaj amikoj. -