Nicola Cucullo pri lingva diskriminiacio kaj alio
Mi havis la ideon intervjui la urbestron de mia urbo preparante chu la demandojn chu la respondojn. Tio eblis char mi bone konas lin kaj mi povis interpreti liajn sentojn kaj pensojn, tiel ke li ne volis shanghi ion kaj estis tre kontenta pri la teksto. S.ino Ackermann en Triesto havis la ideon fari la samon en aliaj urboj kaj krome kolekti la intervjuojn por aperigo brosure kun titolo :” La italaj urbestroj fronte al europa lingvo-problemo”. Tiel naskighis agado “Italaj urbestroj”. Giorgio Bronzetti
Nicola Cucullo, chefo de la Komunuma Administracio de Chieti de dek jaroj, estas uno el la plej nekutimaj urbestroj de Italujo, priskribita pitoreske plurfoje de la nacia gazetaro, scivolema pro liaj provokaj frazoj pri historiaj kaj politikaj okazintajhoj eldiritaj kaprice kaj pro liaj disshiraj agadoj char li kapablas persone ekkapti piochon por disfaligi ion miskonstruitan. Malgrauh la dauhraj atakoj de tiuj kiujn li nomas “la maldekstruloj”, li ghuas larghan konsenton kiu iras trans lian partion (kiu poste ne ekzistas estante li malpacienca je chiu ligilo de tendaro) pro sia maniero alfronti decide la problemojn sen iu ajn formalismo kaj diplomatio. “Disvastigo”, la agentejo de Chieti specialighinta pri problemoj de komunikado, intervjuis lin. Oni parolis pri la kadukigho de la itala kaj pri la lingua problemo en Euhropo, brula aktualajho, kaj ankauh pri aliaj aferoj.
Sinjoro Urbestro, antauh nelonge la Administracio de la Poshtservoj realigis restrukturajn laborojn en unu el siaj konstruajhoj en Chieti Scalo kaj metis panelon sur kiu estis skribita “Realigo de novaj layout”, angla teknika termino konata de malmultoj kiu signifas “projekto, distribuo de la surfacoj”. Kelkaj gazetoj publikigis unu el miaj artikoloj sub la titolo “La lingua barbarigho en Kieti komencighas ekde la Poshtoj”. Cetere la elsendo pri la vilaghoj de Abruco de RAI 3 nomighas “Countries”, do oni nenion diru al la shuvendejo de Scalo kiu adoptis la usonan terminon Outlet.
Temas pri malbona, malbonega gusto. Tamen la ekzemplo venas de la alto. Kiam ni auhdas en la deputitejo diri Question time anstatauh “Pauhzo por demandoj” kaj kiam oni faras leghon pri la privacy kvazauh ni estus zuluoj nekapablaj esprimi koncepton kaj oni parolas pri Ministerio de la Welfare, termino kiu en Britio pli malpli indikas la asistadon, la asignojn por la studo, la domo kaj en Usono la asignojn pro la senlaboreco kaj la malricheco, kion ni atendu de la popolo bovo? Kaj kie finighis Laboro ? (1) La delegita administranto de la Poshtoj, kiu eble estas ankauh la auhtoro de la supre menciita panelo, diras ke oni devas utiligi la servojn de la Poshto “en logiko de application service provider”. CHu tiu chi administranto, nomita Massimo Sarmi, scias ke li estas servanto de la SHtato (pli ghuste de la uzantaro, pro la fakto ke la Poshtoj ne plu estas posedajho de la SHtato), kaj do li estas “a pubblic servant” kaj ke lia unua devo estas komprenigi sin?
Tamen se la afero antauheniradas tiamaniere, kiel antauhvidas la lingvistoj, post 50 jaroj la italan lingvon oni parolos nur endome kun la geavoj kaj adiauh “Dolcha stil novo”. Estas tute senutile ke Sabatini kaj la Crusca ekatakas , fidante je la semestro de Berlusconi che EU, por havigi al si bonan klasifikon de la itala kvazauh temus pri futbala championeco. Necesas ke la konscio pri rajtoj kaj devoj disvastighu ankauh en la kampo de internacia komunikado.
GHuste. Tamen vi parolas pri aferoj komplete fremdaj al la plimulto. CHu vi iam auhdis dum chiuj tiuj manifestacioj sur placoj, procesiaj marchadoj kaj rondodancoj paroli pri rajtoj kaj devoj de komunikado, kiuj esence nur estus la rajto kompreni kaj la devo komprenigi sin, kaj en la internacia kampo la elekto de lingvo ne etnika, de chiuj facile lernebla, legu esperanton auh iun specon de esperanto, tio estas elekto de demokrata komunikado? Temas pri liberala vido, pri respekto de la kulturoj, fremda al “maldekstruloj”, kiuj estas ankorauh influataj de la stalina solvo de la lingua problemo reduktita brutale de Baffone (Lipharulo) al “auh la rusa auh la angla” depende de la chapelo sub kiu oni staris. La maldekstruloj neniel rimarkas la disdividon kiu estas okazanta inter la civitanoj kiuj pro naskighlando, auh char ili estas filoj de richega patroj kiuj permesas al ili studi en britaj auh usonaj universitatoj, scipovas la anglan kaj la civitanoj de aliaj landoj auh kun “pleba” naskigho , kies kono de la angla lingvo ech post multe da studjaroj utilas vere malmulte. Mi legis poste pri la demando de senatano Zappacosta koncerne la diskriminacion favore al parolantoj de la angla de naskigho kiu ekzistas en la euhropaj organizoj kaj kion oni devus diskonigi al chiuj italaj politikistoj ne stalinismaj nature, kaj de ili subskribata. La lingva diskriminacio estas malpermesata kaj de la universala deklaro de la homaj rajtoj kaj de la Euhropa CHarto. Oni parolis pri tio freshdate okaze de la Euhropa Tago.
Sinjoro Urbestro, en iama fashista gazetaro oni kulpigis esperanton, iniciatitan de Zamenhof kiu estis hebrea , esti instrumento por disvastigo de hebraismo. Kelkaj personoj ne plu junaj, auhdante nomi esperanton, rigidighas apenauh percepteble kaj senvole sub nekonscia memoro de tiuj chi tempoj. CHu tio okazas ankauh al Vi?
Absolute ne. Mi ne kunligas esperanton kun la hebreoj kaj la akuzo disvastigi la hebraismon lauh mi ne estas subtenebla char temas pri religio ne konvertighema. CHu vi iam vidis hebrean misiiston? Plue la hebreoj havis la jidan por kompreni unu la alian. La esperanto de la hebreoj (2) nun estas la hebrea , lingvo antikva rekonstruita kaj richigita, kio montras kiel lingvo povas esti konstruita che tablo. La esenca kondicho estas ke ghi estu akceptata de la homa grupo.
Kaj chu vi pensas ke esperanto havas perspektivojn en Euhropo, kie la lingva problemo estas ege aktuala kaj urgha?
Kiam la civitanoj de Euhropo estos bone konsciaj pri la eblaj opcioj kaj pri la ekzisto de rajto je komunikado por chiuj, la politikistoj estos devigataj sekvi la popolan volon.
Esperanto prezentas la plej simplan kaj justan solvon kaj ghuste pro tio mi kredas ke ghi ne havis la sukceson kiun ghi estus meritinta kiel internacia lingvo. CHar ghi ne estas business (negoco), kiel certaj medikamentoj pri kiuj mi auhdas ke, kvankam ili estas bonegaj, ili estis forprenitaj de la cirkulado kaj ne plu estas produktitaj char ili estis tro malmultekostaj. La angla estas kolosa negoco. Jam en la unuaj jaroj de lernejo komencighas la trafikacho de pilgrimadoj en la landon de Albione, skandala kaj senmorala fitrafiko char ghi krizigas familiojn kun malaltaj enspezoj, nur por lerni cetere kelkajn versajhojn pri Halloween kiu tute “ne trafas” (kiu ne kongruas) iel kun nia vivo, kiel diras Di Pietro el Moliso. Per esperanto ne plu estus necese studi dum jaroj kaj iri eksterlanden nek kiam oni estas infanoj nek kiam oni jam estas plenkreskuloj.
Restis gravurita en mia memoro artikolo de Observer kun la titolo “They’re talking our language” (ili parolas nian lingvon) kiu startas per tiu frazo: “Britujo povas esti perdinta imperion, sed ghi konkeris planedon”. Kaj fakte nur la eksterlandaj gestudentoj pasintjare estis 550.000 en Usono kaj 220.000 en Britujo. Usona lingvisto kaj antropologo, Edward Sapir, skribis- imagu- en 1931 ke la angla ne estas tauhga por plenumi rolon de helpa lingvo kaj ke ech se ghi estos disvastighinta en la tuta mondo, ghi estos trudanstauhita de klara kaj simpla lingvo kiel esperanto de kiu oni sentus bezonon.
Interese. Tamen en 1931 la mondkoncepto estis tute malsama ol tiu de niaj tagoj en kiuj absolute superregadas la angla-usona mondo kiu diktas leghon en lingva kampo. Tio estas, se ne disvastighas la koncepto de rajto je justa komunikado por chiuj, la kvalito de la lingvo por esti internacia ne estos ghia logikeco auh simpleco auh harmonieco auh tio kion vi volas, sed la aparteno al la ekonomie hegemona potenco. La usonanoj sukcesis trudi instruistojn pri la angla de usonaj agentejoj ech al Internacia Brigado de la Orientaj Landoj kiuj anighis al la NATO! Tiel ke teorie polo devus komuniki angle kun slovako, dum ambauh komprenus unu la alian parolante sian propran lingvon. Pere de la lingvo disvastighas poste konsumoj kaj ruinigaj pensmanieroj kiel pasigi la nokton en la diskotekoj, machi gumon, drogi sin kaj diri dauhre “no problem”.
La agentejo direktata de mi, Disvastigo, kiu, kiel vi scias de gazetaro kiu parolis pri ghi detale plurfoje, okupighas pri la problemoj de komunikado kaj de defendo de lingvoj kaj de kulturoj, ricevis antauh ne longe multajn lauhdojn de pluraj eminentuloj inter kiuj la irlanda komisiito pri kulturo che la Ambasadejo de Berlino kaj lia itala kolego che tiu de Vieno kaj svislanda verkisto, engaghita en la interlingvistika kampo, lanchis sur pluraj kanaloj la proponon krei eksterlandajn sekciojn de la agentejo, kio portos sendube prestighon al la urbo de Chieti , centra sidejo de Disvastigo. Mi esperas ke tio plachas al vi.
Mi estimas kaj solidaras kun la iniciato kiun mi klopodos kuraghigi iamaniere. Cetere alvenis de la Komunumo esenca rekono al via agado pere de la asigno de la trofeo por kulturo “Il Capestrano d’argento” (La arghenta Kapestrano) kaj la Skabeno pri Instruado esprimis la intencon enkonduki esperanton en la urbajn lernejojn. Koncerne tiun chi lastan punkton tamen ni devas diri ke ni ne estas en Budapeshto kie oni kutimas studi esperanton en lernejo auh en universitato same kiel oni studas la aliajn lingvojn kaj kie estas preparitaj kaj motivitaj instruistoj. Ankauh la gepatroj devus fari strechon por kompreni aferon iomete nekutiman che ni. Tamen kiu atendis tiun sukceson de publiko en la urbo okaze de la semajno de Mozart kiam oni kutime auhskultis la bandojn de muzikistoj starante kaj krakmachante ternuksojn? La tempoj shanghighas ankauh en Chieti .
Bedauhrinde oni ne dirus tion vidante kiel funkcias la institucio kiu devus doni prestighon al la regiono kaj kontrauhe metas ghin je sideraj distancoj de analogaj centroj: la Agentejo por la Antauhenpusho de Kultura Aktiveco ekestinta en la konstruajho de la eksa Studenta Domo, restauhrita post almenauh 40 jaroj de diskutoj kaj polemikoj, prezentita plurfoje kiel granda konkero por la urbo. Kolekto de libroj tute ne utilaj (kiu elpensus iri tien por peti libron kiam je malmultaj pashoj ekzistas tre bone provizita Provinca Biblioteko?) Se plue oni volus organizi iun kunvenon, tiu devus okazi chiam matene char, substrekas la estrino, temas pri “publika oficejo”. CHu temas vere pri publika oficejo? Antauh kelkaj tagoj mi estis en unu el la 11 kulturdomoj de Norimbergo, la Kulturladen (vendejo de la kulturo). palaceto kie en chiu chambro estis aktiveco de la turkaj kantoj, al kurso de esperanto kaj oni rajtis iri en la kuirejon kaj prepari al si mem kafon kiel en propra domo, tio estas publika char ghi servas al la publiko kaj ne nur al la dejhorantoj auh al la politikistoj, kion vi opinias pri tio? Mi petas Vin senkulpigi min se mi haltis sur la argumento, tamen chu ne estas konvene fari ion?
La kutimo vidi la publikan havajhon kiel propra domo, la hospitalon ne por la pacientoj sed por la kuracistoj, la lernejon por la instruistoj, la Poshton por la poshtoficistoj, kvazauh ili estus profesiaj korporacioj kiel la diversaj Ordenoj, kiuj havas neniun kialon por ekzisti nuntempe, estas sento de malnova dato. La posedantoj de la “mortintaj animoj”, kiel Gogol nomis la mortintajn kamparanojn, kiuj ech forpasintaj povis esti ceditaj pro motivoj de prestigho favore al tiu kiu achetis ilin (kaj li povis nombri ilin en la sia posedajho, kiel faras certaj politikistoj kiuj achetas la vochdonojn), bezonis feuhdojn por lokigi la subtenantojn, kiuj post konkero de la loko esklamis “hic manebimus optime”, kiu formovas nin? Certaj tendaroj, poste, ekatakis tutajn sektorojn, kiel la maldekstruloj kiuj sisteme invadis la kulturajn spacojn, kinarton, eldonindustrion, tv-n kreante la miskomprenon ankorauh nun ekzistantan ke kulturo estas maldekstrula. Tamen la tendenco estas ghenerala kaj ne temas pri la Agentejo por la Antauhenpusho de Kultura Aktiveco kiu ne apartenas al la Komunumo sed al la Regiono kaj kiu estas kompletigota. Mi chiukaze interesighos pri la afero kaj se mi sukcesos hazarde alveni al Norimbergo, mi skrupule informighos pri la Kulturladen kaj la aliaj kulturdomoj.
Kiam junaghe mi vivis en L’Aquila mi havis la bonshancon renkonti auhtoritatojn sentemajn je valoroj de esperanto kiuj disponigis al mi salonegojn de la universitato por la kursoj, publikajn ejojn por la multaj aktivecoj de la grupo kiu ekformighis kaj kiuj permesis al mi organizi mondan junularan kongreson tre sukcesan. En Chieti nur antauh ne longe ekestis certa intereso pri miaj iniciatoj kaj dankante vin kore pro la atento kiun vi bonvolis doni al mi per tiu chi intervjuo mi esperas ke tiu chi intereso portu kelkajn konkretajn fruktojn.
L’Aquila decidis antauhlonge tre precizan elekton por la kulturo kaj de chiam ghi estis malfermata al la novajhoj. Krome la Universitato estas esenca parto de la urba vivo kaj inter la vendotabletoj de la vendoplaco oni auhdas paroli pri beletro kaj filosofio. CHe ni la urbo de la studoj estas disigita de la centro kaj spite al la asertita kultura etoso, danke al inklino al Pescara 3), fermighis ghis nun kvin librovendejoj. Mi esperas ke vi trovos ankauh en Chieti junulojn por viaj iniziatoj, kiel la gazetara agentejo kiu, kiel mi auhdas, havas kunlaborantojn precipe en la nordo, kiuj povus tiamaniere intimighi kun la internacia gazetaro kaj kun la lingvoj kaj mi certigas al vi mian kiel eble plej faktivan interesighon ankauh por la esperanto-grupo.
Giorgio Bronzetti Disvastigo
(1) Uficiale la nia estas Ministerio pri Laboro kaj Sociala Protekto kiel in Britujo estas la Ministerio pri Laboro kaj Pensioj (Departement for Work and Pensions)
(2) Kiel nacia lingvo kaj ne kiel dua lingvo.
(3) pli granda komerca urbo proksima al Chieti