En vendredo, la 20-an de decembro 2013 Miĥail Ĥodorkovskij, fama rusa komercisto, eksa naftaoligarĥo kaj kritikanto de la reĝimo de rusa prezidanto Vladimir Putin estis liberigita post 10 jaroj de mallibero. Li forlasis la puntendaron en urbo Segeĵa (Karelio) kaj forflugis al Germanio, kie en Berlinolia patrino spertas kuracadon pro onkologia malsano. La liberigo iĝis ebla post kiam samtage prezidanto Putin subskribis la ukazon pri la amnestio rilate tiun prizonulon.
Jen plena teksto de la ukazo:
Advokato de la liberiĝinto Vadim Kluvgant diris, ke li havas “la oficialan konfirmon de la puntendara estraro, ke Miĥail Borisoviĉ estis liberigita kaj forlasis la puntendaron”, sed aldonis, ke li ankoraŭ ne scias, kien iros Ĥodorkovskij post la liberiĝo.
Pri baldaŭa amnestio de la oligarĥo Vladimir Putin deklaris antaŭtage, post sia gazetara konferenco la 19-an de decembro. Li diris, ke Miĥail Ĥodorkovskij turnis sin al li kun amnestipeto, klarigante tion per la malbona sanstato de sia patrino.
Jen plena teksto de tiu dialogo:
Miĥail Ĥodorkovskij troviĝis en malliberejoj ekde sia aresto la 25-an de oktobro 2003, kiam li estis akuzita en pluraj financaj krimoj kaj poste kondamnita pro tio al 9 jaroj de malliberigo (poste la puntempo estis reduktita al 8 jaroj). En 2010 li estis denove kondamnita al pliaj 14 jaroj, sed konsiderante 10 jarojn jam pasigitajn en malliberejoj li devis liberiĝi en aŭgusto 2014. Marina Ĥodorkovskij, patrino de la liberigito, diris, ke ŝi nenion sciis pri lia amnestipeto, sed tute subtenas tiun agon.
Multaj homoj, inkluzive politikistojn kaj politikajn gravulojn tra la mondo, konsideris lian malliberigon kaj postan bakrotigon de lia naftokonzerno JUKOS parto de la politika lukto kies celo estis forigi la politikan oponanton de Vladimir Putin kaj detrui lian financan bazon.
La informon pri la liberigo de Miĥail Ĥodorkovskij multaj konsideras parto de la plibonigado de la bildo de Rusio antaŭ la Olimpikaj ludoj, kiuj komenciĝos en Soĉio la 7-an de februaro 2014.
La 20-an de decembro tagĵurnalo Kommersant publikigis la artikolon, en kiu surbaze de siaj nenomataj informfontoj asertas, ke antaŭ la liberigo Miĥail Ĥodorkovskij renkontiĝis kun kunlaborantoj de sekretservoj, kiuj informis lin pri la pretiĝontaj novaj akuzoj kontraŭ li kaj pri la malsano de lia patrino. La renkontiĝo okazis sen advokatoj de Ĥodorkovskij. La 10-an de decembro la Enketa departamento de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio sciigis, ke ĝi okupiĝas pri enketado de la tria akuzo kontraŭ JUKOS kaj ties posedantoj, inkluzive Miĥail Ĥodorkovskij. Ĉi-kaze temis pri monlavado eksterlande de 10 miliardoj de dolaroj, kiujn laŭ tiu anonco Ĥodorkovskij kaj liaj kunuloj ŝtelis en Rusio.
Gazetistoj rimarkis, ke la liberigo de Miĥail Ĥodorkovskij okazis en la Tago de la kunlaborantoj de la ŝtataj sekretservoj de Rusio, ekde 1995 festata ĉiujare la 20-an de decembro.