Disvastigo - Lingue e Cultura
  • Prima pagina
  • You are here:  
  • Prima pagina >>>>
  • Novajhoj
RSS

Ultimi articoli

  • A Roma, celebrazioni di fine anno con il Gruppo Esperantista Romano
  • 15 dicembre 2024: Celebrazione globale della Giornata di Zamenhof
  • Giornata di Zamenhof: incontro al Centro Sereno Regis
  • A Brescia, una cena speciale per celebrare Zamenhof e lo spirito dell’esperanto
  • San Leonardo: Letture e riflessioni su Zamenhof

Novaĵoj

Ĉielarke bela kavo en Guilin, Ĉinio


Pejzaĝoj en la kavo "Ludi" en Guilin (el www.mirror.co.uk)
 
    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Mirror en la 14-a de junio, la 53-jara usona fotisto Scott Graham eniris en la kavon "Ludi" en la urbo Guilin, sudokcidenta Ĉinio, kaj kaptis belegajn fotojn kiuj konservas la multkolorecon de la kavo. "Ludi" ĉinlingve signifas ŝalmon, kaj la kavo ricevis tiu ĉi nomon pro la fragmitoj kies formo similas al ŝalmo, kreskantaj proksime de la enirejo de la kavo. Ĝi estas sub la tero je 240 metroj kaj formiĝis antaŭ 180 milionoj da jaroj.
 
    Scott Graham diris: "La pejzaĝo en la kavo estas mirinda, ĉi tie estas alta plafono kaj sin trovas stalaktitoj kaj stalagmitoj malnovaj je kelkaj milionoj da jaroj. Oni tre bone aranĝis la lampojn en la kavo tiel ke pro la plej diversaj koloroj oni povas havi paradizan ĝuon por la okuloj. La subtera lago estas tre paca, tiel klara kiel spegulo. Mi vizitis multajn kavojn, sed la kavo 'Ludi' estas la plej mirinda."
 
    La kavo situas nordokcidente de la urbo Guilin, kaj la tuta turismejo distancas de la urbocentro je 5 kilometroj. Ĝi estas vidindejo kies ĉefa allogo estas vizito al la kavo sed oni povas ankaŭ ĝui la rigardadon de la ĉirkaŭa kamparo. En novembro 1982 ĝi fariĝis unu el la unuaj tutlande gravaj turismejoj aprobitaj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ rekomendita de la Monda Turisma Organizo kiel "la plej bela turismejo de la mondo".
 
 
Pliaj belaj bildoj: http://www.espero.com.cn/2015-06/16/content_35834242.htm
Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 30 Junio 2015
Vizitoj: 3257

Specialistoj vizitis Esperanto-muzeon en la Zaozhuang-a Universitato

Laŭ invito de la Zaozhuang-a Universitato, s-ro Wei Chuanzhong, membro de tutlanda komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj prezidanto de la Ĉina Asocio de Inspekto kaj Kvaranteno, s-ro Yao Jianquan, fama specialisto pri nelineara optiko, membro de la Ĉina Akademio kaj gvidinstruisto de doktora studento de la Tianjin-a Universitato, partoprenis en fakaj aktivadoj okazantaj en la universitato, kaj intertempe ili kun granda intereso vizitis Esperanto-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato en orienta Ĉinio.

 

    La vizitantoj donis grandan atenton al Esperanto. Ili admiras la luksan kaj belegan Esperanto-Muzeon kaj donis grandan takson al la protektado de Esperanto-kulturo farita de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Zaozhuang-a Universitato.

 

    S-ro Cao Shengqiang, direktoro de la universitato kaj s-ro Li Jinjing, ĝia vicdirektoro, akompanis la specialistojn dum la vizito. Por diskonigi la muzeon kaj la lingvon Esperanto la respondeculoj de la muzeo ofte invitas gravajn personojn al la Esperanto-muzeo, profitante de ilia alveno al la universitato.

 

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 30 Junio 2015
Vizitoj: 2195

La Ĉina-Rusa Forumo inter Amaskomunikiloj inaŭguriĝis en St. Petersburg de Rusio

La 25-an de junio la Ĉina-Rusa Forumo inter Amaskomunikiloj inaŭguriĝis en St. Petersburg de Rusio. La inaŭguran ceremonion ĉeestis Liu Qibao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Publikiga Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, Alexi Gromov, la unua vicdirektoro de la Prezidenta Administracio de Rusio, estroj de rilataj departementoj de la du landoj kaj tiuj de ĉefaj amaskomunikiloj.

 

    Dum la forumo oni diskutos pri la temoj "La Roloj de la Amaskomunikiloj en la Kuniga Kunlaboro de la Konstruado de Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj Tiu de Ekonomia Unio de Eŭropo kaj Azio" kaj "Interŝanĝo kaj Kunlaboro inter Novaj Amaskomunikiloj Ĉinaj kaj Rusaj" kadre de la ĉeftemo "Kiel Fari Internacian Disvastigon en la Tut-amaskomunikila Epoko".

 

    Liu Qibao faris parolon sub la titolo "Tenu la ideon de kunlaboro kaj reciproka fido kaj kreu la novan estontecon de la disvolvo de ĉinaj kaj rusaj amaskomunikiloj". Li diris, ke la tut-amaskomunikila epoko denove difinis la manieron por disvastigi kaj ricevi informojn kaj liveris al la disvolviĝantaj landoj kaj landoj kun novaj merkatoj malfacile akireblajn ŝancojn kaj favorajn kondiĉojn por ke ili fortigu internacian disvastigon, gajnu parol-rajton kaj realigu "veturilo-devancon sur kurba vojo". Li konigis ĉinajn rimedojn kaj metodojn por akceli kunfandiĝon de amaskomunikiloj kaj uzadon de novaj amaskomunikiloj kaj por levi kapablojn en internacia disvastigo.

 

    Post la inaŭguro Liu Qibao kaj Alexi Gromov ĉeestis la subskriban ceremonion de la rezultoj pri kunlaboroj inter ĉinaj kaj rusaj amaskomunikiloj. Tiu-tage la du flankoj subskribis 9 dokumentojn, kiaj interkonsento pri la televida filmo Clear Sky subskribita de la Pekina Kompanio por Kultura Disvolvo kaj la rusa kompanio Clear Sky, la memorando pri kunlaboro en tradukado de klasikaj kaj modernaj verkoj de Ĉinio kaj Rusio subskribita de la Ĉina Ŝtata Administracio pri Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmo kaj Televido kaj la Federacia Agentejo por Gazetaro kaj Amaskomunikiloj de Rusio, la interkonsento pri eldono de la albumo memore al la 70-a datreveno de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito subskribita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la rusa novaĵ-agentejo Tass, kaj memorando pri kunlaboro subskribita de la Ĉina Internacia Libro-Komerca Korporacio kaj la Ŝtata Biblioteko de Rusio.

 

Pliaj informoj: http://www.espero.com.cn/2015-06/26/content_35917026.htm 

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 30 Junio 2015
Vizitoj: 2198

Amo al Ĉinio elmontriĝas sur papermono de Gvineo

 La centra banko de Gvineo lastatempe publikigis novan papermonon kun la valoro de 20 mil gvineaj frankoj. Sur la dorsa flanko de la papermono troviĝas arkitektura ilustraĵo de la hidroelektrejo Kaleta, la plej granda hidroenergia projekto kunlabore konstruita de Ĉinio kaj Gvineo.

 

 


Sur la dorsa flanko de la papermono troviĝas arkitektura ilustraĵo de la hidroelektrejo Kaleta.

 

 

    La hidroelektrejo Kaleta estas la plej granda projekto kontraktita de Ĉinio en Gvineo kaj laŭplane oficiale ekfunkcios en la fino de julio. Gvineo havas malaltan nivelon de la ekonomio kaj malbonan infrastrukturon, kaj la hidroelektrejo povos liveri energion al la tuta lando por helpi disvolviĝon de la ekonomio en longa perspektivo. Malgraŭ serioza epidemio Ebola dum la konstruado, la ĉina teamo klopodis por ĝustatempe fini la projekton kun alta kvalito.

 

    La gvinea registaro presis la arkitekturan ilustraĵon de la hidroelektrejo Kaleta por montri la gravecon de tiu ĉi projekto por la lando kaj ĝia popolo. El alia vidpunkto tiu ĉi fakto evidentigas, ke la ĉina entrepreno enirinta Afrikon fakte alportis profiton kaj la registaro de Gvineo volas esprimi dankemon al Ĉinio.

 

    De longe, Ĉinio pozitive helpas Afrikon pri ĝia konstruado de memkapablo kaj rapidigas konstruadon de infrastrukturoj. Ĉinio jam respondecis pri la fervojo Mombasa-Nairobi en Kenjo, la fervojo Benguela en Angolo, la fervojo Abuja-Kaduna en Niĝerio kaj la unua urba fervojo en Etiopio. Laŭ statistikoj, en Afriko Ĉinio jam konstruis fervojojn de 2 200 kilometroj kaj ŝoseojn de 3 500 kilometroj.

 

    En la pasintaj jardekoj, Ĉinio sendis medicinajn taĉmentojn al Afriko, kaj kies popolanoj akceptis generaciojn kaj generaciojn da ĉinaj kuracistoj. Tipa ekzemplo estas la batalo kontraŭ epidemio Ebola. Kiam okcidentaj taĉmentoj foiris unuj post aliaj, la ĉinaj kuracistoj malgraŭ granda risko faris savadon kaj kuracadon en la lokoj.

 

    Laŭ komenta artikolo de la brita ĵurnalo Financaj Tempoj, la okcidentaj landoj ne povas fari bonan ekzemplon en la batalo kontraŭ Ebola, sed kompare, Ĉinio ludas gravan rolon en la savado kaj ili plibonigas necesan infrastrukturon en Afriko.

 

 

    Kvankam Ĉinio kaj Afriko estas geografie malproksimaj, la kunlaboroj de la du flankoj donas pozitivan povon al la revivigo de Afriko kaj la komunumo de komuna destino pli kaj pli ligos Ĉinion kaj Afrikon.

 

Pliaj informoj: http://www.espero.com.cn/2015-06/24/content_35898011.htm

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 30 Junio 2015
Vizitoj: 2021

Martine en Pekino

 Martine, franca esperantistino, portante la fortan volon koni Ĉinion, finis sian unu-monatan vojaĝon en la lando. Ŝi estis ĝoje akceptata de ĉinaj esperantistoj: en majo ŝi partoprenis en la 67-a IFEF-kongreso en Kunming de Yunnan-provinco, suda Ĉinio, kaj en junio ŝi venis al Pekino. Dum sia restado en Pekino, Martine vizitis multajn vidindaĵojn akompanate de membroj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA).

 

    Antaŭ ol reveni al Francio, Martine vizitis la Esperanto-kursojn okazantajn en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, tie ŝi prelegis pri siaj hejmoloko kaj ĉi-foja vojaĝo en Ĉinio. Ŝi tre ĝojis pro la kontentiga vojaĝo en kiu dumtempe ŝi estis varme gastigita, precipe multe prizorgita de PEA. Inter pluraj urboj en Ĉinio ŝi plej longe restis en Pekino kaj plej multloke turismis tie. Kun dankemo al pekinaj esperantistoj, ŝi diris, ke ŝi nepre skribos aŭ prelegos pri siaj spertoj, diskonigante al esperantistoj kaj aliaj konatoj pri la bela vojaĝo, pri la gastigemaj ĉinoj kaj pri la progresoj kiujn Ĉinio atingis. Ĉio ĉi tio certe pliigos la amikecon inter la popoloj de Ĉinio kaj Francio. Fine ŝi invitis pekinajn esperantistojn vojaĝi al Francio.

 

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 19 Junio 2015
Vizitoj: 1882

Vojaĝo en Ĉinio dum la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 


Fotoj pri aktivadoj de la eventoj

 

 

    La ĉi-jara IFEF-kongreso okazis de la 16-a ĝis la 23-a de majo samtempe kun la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kiu daŭris nur tri tagojn. Ĝi okazis en la urbo Kunming nomata la urbo de eterna printempo. La temperaturo superis 30˚C dum nia kongresa semajno. Kunming situas en bela parto de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. Ni restadis rande de la urbo en agrabla hotel- kaj kultur-komplekso Fubao, kie okazis ambaŭ kongresoj. Krom multaj ĉinaj partoprenantoj al la evento aliĝis 42 geesperantistoj el Eŭropo. Jam en la flughaveno bonvenigis nin "freŝbakitaj esperantistoj". Ili estis volontuloj el studentoj de la Profesia Artkolegio de Kunming. En ĉiuj okazaĵoj ili estis pretaj saluti nin denove. Dum la interkona vespero ĉinaj esperantistoj preparis muzikan programon.

 

    La dimanĉa inaŭguro estis impona. Ĉe la enirejo de la salono ambaŭflanke vice staris belaj junulinoj vestitaj en buntaj kaj elegantaj etnaj kostumoj. Sur la podio sidis ĉinaj reprezentantoj kaj gravuloj de la E-movado. Inter ili la prezidantino de IFEF Rodica Todor, la sekretario Vito Tornillo kaj la honora prezidanto Romano Bolognesi, la du lastaj el Italio. Post la festparoladoj oni realigis komunan fotadon antaŭ la akceptejo. Agrabla estis muzika prezento kun tradiciaj ĉinaj instrumentoj. Post tio, sekvis salutado de reprezentantoj de diversaj landaj sekcioj de IFEF kaj aliaj asocioj. Ĉe la fino, post la malfermo de la kongresoj, gestudentoj de la Profesia Artkolegio de Kunming bravvoĉe kantis la E-himnon La Espero. Posttagmeze jam komenciĝis serioza programo. Ĉinoj prezentis surekrane retpaĝojn de El Popola Ĉinio kaj de la Ĉina Radio Internacia (ĈRI) ni povis aŭskulti partojn de la programo kaj spekti kelkajn filmetojn, kiuj gajnis la konkurson de la filmo-festivalo Teo kaj Amo. Posttagmeze okazis E-kurso gvidata de s-ino Luigia Oberrauch Madella el Italio.

 

    La temo de la fervojista kongreso estis: Esperanto kunligu la landojn laŭ la nova Silka Vojo. Oni menciis la fakton, ke la unua internacia fervojlinio de Ĉinio ekiris de Kunming ĝis Vjetnamio en la jaro 1910. Okazis kelkaj fakprelegoj, gazetara konferenco, oni parolis pri movadaj aferoj kaj fervojaj novaĵoj. Bruno Henry parolis pri sia vojaĝado en Irano, Liu Jun prelegis pri la svisa fervojo, Ladislav Hakl pri la vartrafiko en Eŭropo kaj Azio. Gastoj el Bulgario prezentis la venontan IFEF-kongreson okazontan apud la urbo Varna ĉe la Nigra Maro. Ĉe la fino de la kongreso oni transdonis al ili Esperanto-flagon.

 

    Ege interesaj kaj emociplenaj estis ĉiuvesperaj kulturaj programeroj kaj altnivelaj artaj spektakloj fare de junaj gestudentoj kaj profesoroj de la Profesia Artkolegio, kies direktoro s-ro Duan Yongxing estas esperantisto kaj samtempe la prezidanto de la LKK. Ni spektis diversajn dancojn, kantojn kaj ĥorkantadon, muzikaĵojn kaj emocio-plenajn akrobataĵojn. En tiuj spektakloj oni nur malfacile povas superi la ĉinan talenton. Ĉio estis vere altkvalite prezentita kaj la kantotekstojn tradukitajn al Esperanto ni povis legi surekrane. Ni estis ravitaj pri ĉiuj riĉaj programeroj. Ili restos longtempe en memoro de ĉiuj kongresanoj.

 

    Alia rimarkinda afero estis la manĝo. Rondaj tabloj pleniĝis per specialaj ĉinaj pladoj, parte tre spicitaj. En la memserva manĝejo estis elekto el pli ol kvindek pladoj. Abundo da ĉiuspecaj legomoj, viandaĵoj, ovaĵoj, fiŝaĵoj, vaporumitaj farĉitaj farunbuloj, diversaj saŭcoj, supoj, kuketoj, akvomelono kaj kompreneble ne mankis rizo trifoje tage. Ĉiutage ni povis gustumi ion novan. La manĝoj ofte estis tro spicitaj, tro pikaj. Tamen ĉio estis tre bongusta. Ĉinoj kutime trinkas akvon, teon aŭ rizakvon. Dum la bankedo ni gustumis fortan brandon. Se oni deziris trinki kafon oni devis ĝin mempretigi kaj aĉeti en vendejo.

 

    Dum la IFEF-semajno ni ekskursis al Xishan-Monto (Okcidenta Monto). Per telfero ni supreniris ĝin kaj de tie ni piede malsupreniris admirante belajn pejzaĝojn, diversajn pavilonojn, ornamitajn ŝtuparojn, religiajn altarojn, kavojn, rokarojn kaj la lagon Dianchi. Dum alia duontaga ekskurso ni vizitis fervojmuzeon de Yunnan. Ĝi estis konstruita en la jaro 1990 ĉe la norda fervojstacio. Ni vidis multajn eksponaĵojn bezonatajn ĉe la fervojo kaj historiajn fotojn, dokumentojn pri konstru-fazoj de la fervojo, mapojn, uniformojn, trajnmodelojn ktp. En la lokomotiva halo min impresis diversaj lokomotivoj, ĉe kiuj ni grupe fotiĝis. La muzeo donas superrigardon pri la disvolviĝo de fervojo en la provinco Yunnan.

 

    Poste ni ĝuis promenon en la parko de Cuihu-lago (Verda Lago). Ĝi estas tre animita. Kelkaj personoj ekzercas dancadon kaj aliaj spontanean kantadon. Iuj ripozas ĉe lotusplena lageto, aŭ ludas ĉinan tabloludon, aliaj aĉetumas aŭ rigardas budojn plenajn je memoraĵoj, vestaĵoj, manĝaĵoj. Admirindaj estas diversaj pavilonoj, pontetoj, insuletoj kaj bambuaro. Bedaŭrinde ne estis sufiĉe da tempo por trairi kaj malkovri la tutan 24-hektaran parkon.

 

    La tuttaga ekskurso gvidis nin al la Ŝtona Arbaro. Ĝi situas je 85 km. for de la urbo Kunming. Survojaj laboroj malrapidigis nian busvojaĝon. Dume ni povis admiri variajn pejzaĝojn, malgrandajn vilaĝetojn, konstantan domkonstruadon kaj vastajn rizkampojn prilaborataj de kamparanoj kun tipaj konusaj ĉapeloj.

 

    La Ŝtona Arbaro vere impresis nin. Ni promenis inter rokaroj, ĉirkaŭ lagetoj kaj diversformaj kaj koloraj ŝtonegoj. Laŭ fantazio oni povas en ili imagi diversajn figurojn kaj estaĵojn. Florantaj kampoj, ŝvebantaj papilioj, plurkoloraj arbustoj kaj tropikaj floroj alvokas fortan impreson kaj belecon de tiu paradiza loko.

 

    Interesa estis ankaŭ la loka bazaro, kie oni vendis ion ajn, bezonatan kaj ne bezonatan. Allogaj estis tropikaj legomoj kaj fruktoj. Malpli allogis kokin- kaj porkpiedoj, pork-oreloj kaj muzeloj, vivaj bufoj kaj serpentoj atendantaj aĉetontojn por la konsumado. Ne mankis ŝamanaj medicinaĵoj.

 

    La lasta vespermanĝo estis pli festa kaj la adiaŭa programo okazis denove en la halo de la profesia Artkolegio kun bunta programo. Kelkaj elstaraj personoj ĉiam post la prezentitaj spektakloj persone dankis kaj manpremis la aktorojn.

 

    Dum la tuta semajno ni ĝuegis riĉan kulturan programon kaj ĉinan afablecon. Koran dankon al la organizantoj pro la etosoplena kongreso!

 

Por pli da informo, bonvole vizitu: http://www.espero.com.cn/ 

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 19 Junio 2015
Vizitoj: 1737

Alvenas la Drakboata Festo

 
  En ĉiu kvina tago de la kvina monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio, oni celebras la Drakboatan Feston. La festo estas tre antikva, intertempe oni kutimas preni zongzi-ojn, konkursi per drakboatoj, preni vinon kun realgaro kaj porti bonodorajn saketojn. 
  Kvankam homoj en la plej granda parto de Ĉinio kutimas manĝi zongzi-ojn, tamen pro la vasteco de la lando, diversaj lokoj havas siajn apartajn gustojn de la festa manĝaĵo. Tio montras la kulturan riĉecon de la ĉina nacio.
 
Por akiri pli da informoj pri zongzio, bonvole: http://www.espero.com.cn/2015-06/19/content_35864569_4.htm
Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 19 Junio 2015
Vizitoj: 1730

Reprezentantoj de 55 fondanto-membroj de AIIB diskutis pri projekto de la Regularo de AIIB

La 28-an de aprilo fermiĝis en Pekino la 4-a Kunveno de Trakt-reprezentantoj por Fondi la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon (AIIB), kiu daŭris du tagojn. La kunveno estas la unua renkontiĝo de reprezentantoj de la 57 fondanto-membroj de AIIB en Pekino.
 
    La kunvenon prezidis Shi Yaobin, konstanta prezidanto de la kunveno de trakt-reprezentantoj por fondi AIIB kaj ĉina vicministro pri financo. Ĝin ĉeestis trakt-reprezentantoj el 55 fondanto-membroj de AIIB kaj Jin Liqun, ĝenerala sekretario de la multflanka provizora sekretariejo de AIIB. Reprezentantoj de Bangladeŝo kaj Nepalo forestis pro iuj kialoj. La kunvenon ĉeestis ankaŭ reprezentanto el la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kiel membro de la ĉina delegacio.
 
    La kunveno bonvenigis Germanion, Italion, Francion, Iranon, Federacion de Arabaj Emirlandoj, Malton, Kirgizion, Turkion, Hispanion, la Korean Respublikon, Aŭstrion, Nederlandon, Brazilon, Finlandon, Gruzion, Danlandon, Aŭstralion, Egiption, Norvegion, Rusion, Svedion, Israelon, Sud-Afrikon, Azerbajĝanon, Islandon, Portugalion kaj Pollandon entute 27 landojn fariĝi novaj fondanto-membroj de AIIB. La ĉeestantoj faris profundan diskuton pri la reviziita projekto de la Regularo de AIIB. Jin Liqun raportis pri la prepara laboro por fondi AIIB.
 
    Laŭ la plano pri fondo de AIIB, diversaj flankoj faros la lastan diskuton pri la Regularo de AIIB kaj subskribos ĝin en la mezo de la kuranta jaro, kaj antaŭ la jarfino AIIB oficiale fondiĝos post aprobo de la membro-landoj.
Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 21 Majo 2015
Vizitoj: 1804
  1. Okazis la kongresoj fervojista kaj ĉina
  2. La kongresoj fervojista kaj ĉina en la urbo de la ĉiama printempo
  3. Ĉu vi havas rakontojn pri Ĉinio?
  4. Sepa kaj Asorti en Pekino

Paĝo 2 de 47

  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10