Novaĵoj
- Detaloj
- Skribita de Sara Spanò
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1940
La unuan fojon en sia 45-jara historio, NASK – la fama Nord-Amerika Somera Kursaro – okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la urbocentro de Viktorio, kun flughaveno kaj pramhaveno, promendistance de la parko Gyro kaj la akvo, Universitato de Viktorio estas ideala loko por la kursaro. Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8-an de julio por ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la bonegaj muzeoj, historiaj konstruaĵoj, variaj restoracioj kaj vendejoj – kaj ĉio ĉi ene de mallonga busveturo de la kampuso!
“Tiuj kiuj ĉeestas NASK unuafoje tuj rimarkas, ke la etoso estas tre speciala. La kursaro kutime okazas en belega loko, kaj ĉi-jare en Viktorio tute ne estos escepto – ĝi estas rave bela”, rimarkis Grant Goodall, prezidanto de ESF. Pro la elektita loko, la organizantoj esperas ke NASK estos eĉ pli internacia ol kutime: “Venos studantoj el Azio, Norda kaj Suda Ameriko, Eŭropo, kaj verŝajne Afriko, por lerni de profesoroj el tri kontinentoj”, diris Derek Roff, ESF-estrarano. “Renoma verkisto kaj movada aktivulo István Ertl el Hungario/Eŭropo instruos en la supera nivelo. Usui Hiroyuki el Japanio/Ĉinio/Azio, nun redaktoro de la Esperanto-Sekcio de El Popola Ĉinio, progresigos la progresantan kurson, kaj Ĵenja Bondelid el Usono/Nordameriko, iama studanto ĉe NASK kaj specialisto pri instruado, dancado kaj teatro, instruos! la post-bazan nivelon”. Se vi jam faris kurson por komencantoj, vi estos preta por la postbaza grupo ĉe NASK. Se vi ne jam faris tian kurson, restas tempo! Ekzemple, vi povas iri al www.lernu.net kaj fari la kurson por komencantoj, “Ana Pana”, rekomendas Lee Miller, NASK-kunorganizanto.
Kompreneble, aldone al la studado, la partoprenantoj ĝuos riĉan amuzan programon: ekskursoj, ludoj, filmoj kaj... ĉiam multe da babilado: ja malsimile al grandaj renkontiĝoj kiel la UK, en NASK oni vere konatiĝas kun la aliaj kaj interŝanĝas ideojn kaj perspektivojn. Hoss Firooznia, respondeca pri eksterstudaj aktivaĵoj, instigas la lernantojn gvidi mallongajn programojn pri temo el la propra fako aŭ sperto: “En 2013, ekzemple, lernantoj gvidis dancekzercon, instruis go-ludon, montris memfaritajn filmojn, parolis pri budhismo... kaj multe pli.”
La kotizo, kiu inkluzivas kursojn, loĝadon kaj matenmanĝojn estas 475 USD (ĝis 1a de aprilo) kaj 525 USD post la unua de aprilo. Oni rekomendas kunporti ĉ. 200 USD por tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiujn oni povas aĉeti sur la kampuso aŭ en apudaj malgrandaj restoracioj. Iom da stipendioj estas haveblaj por plentempaj studentoj, instruistoj kaj loĝantoj de Latin-Ameriko.
NASK-studentoj loĝos en unu- kaj dulitaj ĉambroj kun komuna duŝejo sur ĉiu etaĝo, en la konstruaĵo apud klasejo (kie okazos ankaŭ la amuza programo) kaj manĝejo. La loĝejo havas komfortan komunan ĉambron, lavejon, kaj ĉiu ĉambro havas interreton.
Krome, por tiuj kiuj deziras resti kelkajn pliajn tagojn en bela Viktorio post NASK, estos kelkaj ebloj daŭre ĝui Esperantan etoson: estas planata post-NASK-a ekskurso/amuzprogramo, plus komuna UEA-ESF-seminario, kaj la komuna du-landa kongreso de Esperanto-USA kaj Kanada Esperanto-Asocio (KEA) okazos la 11-14-an de julio en apuda urbo Sidney. (Se vi ŝatus resti por la kongreso, bv. aranĝi detalojn kun Esperanto-USA:
Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton, pri ĉiuj demandoj:
Pliaj informoj: http://nask.esperantic.org
Intervjuo kun Derek Roff: http://youtu.be/3Mddb4_jeB0
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2194
En la Korea Esperanto-Movado estas kelkaj konataj aranĝoj, en kiuj partoprenas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, t.e. Esperanto-Lernejo Namkang okazanta printempe kaj aŭtune kaj la Korea Kongreso de Esperanto. Laste enviciĝis ankaŭ la Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun ekde 2006 ĉiujare organizas la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de la Ĉefsidejo de Ŭonbulismo, koredevena religio.
Kun la tempopaso IERM pli kaj pli altiras atentojn de koreaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ĉi-jare ĝi okazis de la 17a ĝis la 20a de januaro kaj atingis rekordan nombron de la partoprenantaro eĉ super la kutima limo de 40. Entute 58 diversreligiaj esperantistoj ĉeestis, inkluzive de 19 eksterlandanoj el Brazilo (1), Ĉinio (6), Hungario (2), Japanio (4), Litovio (1), Rusio (2) kaj Tajvano (3).
En la solena inaŭguro la estrino de la Internacia Fako de Ŭonbulismo persone ĉeestis kaj gratulparolis. Ŝi diris, ke Zamenhofo kaj Sotesano (fondinto de ŭonbulismo) vivis pioniran vivon por monda paco, kaj petis, ke la ĉeestantoj pli strebu al paca mondo kaj bonfara mondo. José Antonio Vergara, UEA-estrarano pri faka agado, sendis sian mesaĝon kaj aprezis la agadon de EAŬ kaj ĝojis precipe pro tio, ke la sinsekvaj ŭonbulanaj ekleziestroj esprimis sin favore al la ideo kaj praktiko ligitaj al Esperanto. Lian mesaĝon voĉlegis LEE Jungkee, UEA-estrarano.
Kvankam IERM estas religia renkontiĝo, jam dekomence ĝi tenas tian sintenon, ke ĉiuj partoprenantoj povu doni sian prelegon pri ajna temo kaj dividi siajn sciojn kaj spertojn kun la aliaj. La sinteno bone montriĝis en tio, ke ĉi-foje 13 prelegoj okazis en du tagoj. Prelegis CHEN Ya Wen (Kio estas Jogo?), Miaohui (Ĉiutaga meditado, Kontribuo de la majstro Xuanzang), SONG Ping (Tradiciaj pentraĵoj de Ĉinio), Ŝlepĉenko Gennradij (Esperanto-movado en Fora Oriento), Gabor Markus (Komuna fundamento de religioj), CHOE Taesok (Doktrino de ŭonbulismo), MASUI Masanori (Batalarto Waraku), ZHANG Ping (Ĉina ĉarmo en Kunqu-opero), KIM Seon Wook (Sankta Paŭlo: por universalisma etiko), HAN Sook-hee (Gimbapo kaj odeno), CHEN Yi Chou (Akvokristalo kaj piedmasaĝo), Akiko JAMAMOTO (Mia Esperanto-vivo). Kiel supre vi vidas, la prelegtemoj estis vere buntaj.
Interalie, la ĉina budhana monaĥo Miaohui emfazis: “La bazo de meditado estas abstinado de malbono kaj laŭebla farado de bono, kaj sur tiu bazo ni povas kvietigi kaj purigi nian menson per meditado en niaj ĉiutagaj laboro kaj vivo por havi pli bonan staton en la nuna kaj la estonta vivoj.” Oni kun granda intereso ĝuis la tempon de komuna farado de gimbapo, kiu estas unu el la plej popularaj koreaj manĝaĵoj. Sur algo oni sternas spicitan rizon kaj sur la rizon metas jam pretigitajn diversajn ingrediencojn (karoton, ovofritaĵon, kukumon, ŝinkon, krabobastonon ktp).
Inter prelegoj la publikon distris TSENG Shian Fan per diabolo, KANG Li per flutado, SONG Ping per dancado, kaj Avdeev Mikhail per kantado kun gitara akompano. Sub la gvido de OH Soonmo oni lernis kaj gaje kundancis la korean dancon laŭ la kanto Kangkangsuŭole. Unuafojajn ĉeestantojn forte impresis 108-foja vespera profunda riverencado kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro.
La IERM-anoj ĉeestis kaj spertis la darmkuvenon de la ĉefsidejo de ŭonbulismo kaj salutis la milpersonan ŭonbulanan publikon. En sia salutparolo al la publiko la monaĥo Miaohui admiris, ke ŭonbulismo aktive utiligas Esperanton por diskonigi siajn instruojn kaj esperis, ke pli kaj pli multiĝos esperantistoj en budhismo, ŭonbulismo, kristanismo, katolikismo, Oomoto kaj aliaj religioj kaj ili kunlaboru por krei pli bonajn estontecon kaj mondon.
Ĉi-foje oni ekskursis al la signifoplena sankta loko Jongsan de ŭonbulismo, kie Sotesano naskiĝis, serĉis la veron, atingis iluminiĝon kaj donis siajn unuajn instruojn. Oni vizitis la iluminiĝejon, naskiĝdomon, polderon, muzeon kaj aliajn. La polderon en flusejo kreis Sotesano kun siaj disĉiploj por establi la eklezian ekonomian bazon. Poste oni daŭrigis la duontagan ekskurson al la historia loko, kie budhismon alportis la barata budhana monaĥo Marananta al la korea dinastio Bekĝe en la jaro 384. En vespera bankedo oni manĝis ekologiajn manĝaĵojn el la sankta loko kaj gustumis lotusfloran teon.
Kutima ero de la renkontiĝo estas viziti la nuan kaj la emeritan ekleziestrojn, ĉefmajstrojn de ŭonbulismo. Pluraj ĉeestantoj rakontis al ili siajn impresojn pri la renkontiĝo kaj ŭonbulismo. La nuna ĉefmajstro Gjongsan klarigis pri unu cirklo, kiun ŭonbulanoj prenas kiel kredobjekton kaj pratikmodelon: “Unu cirklo estas ĝuste same aspekta, kiel vi estas, kiam vi sentas feliĉon, estas ronda kiel simbolo de paco, kaj estas la vero, kiu regas la universon. Ŭonbulismo celas pacon kaj Esperanto ankaŭ celas pacon. Nia eklezio klopodu doni pli da subtenoj al la Esperanto-aktivado.” La emerita ĉefmajstro Ĝŭasan akceptis la esperantistojn per orientmedikamenta teo kaj ginsenga frago. Li kiel konata fervora pledanto por la Esperanto-movado substrekis, ke neangllingvaj landoj kunlaboru por fari Esperanton komuna mondlingvo, kaj ke ĝi estas la plej granda donaco al la estonta homaro. Li petis la ĉeestantojn pli aktivi en sia kampo por Esperanto.
Unu el la bonaj rikoltoj de la ĉi-jara aranĝo estis ke multnombra partopreno de eksterlandaj esperantistoj bone influis kaj konvinkis ekleziajn funkciulojn pri la viveco kaj utileco de Esperanto. La ekleziaj radio, televido kaj gazetoj tre pozitive raportis pri la aranĝo. La 10a IERM okazos de a 16a ĝis la 19a de januaro 2015 en Iksan. La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo planas organizi sian fakan kunsidon en la Bonaera UK kaj ankaŭ similan aranĝon de meditado en Eŭropo okaze de la 100a Universala Kongreso de Esperanto. Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (
Raportas CHOE Taesok
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1589
La Afrika Komisiono de UEA per la fondaĵo Afriko povis fari plian paŝon sur la vojo al la disvastigo, instruado kaj plivivigo de Esperanto en multegaj afrikaj landoj. Tiu ĉi paŝo povis ankaŭ okazi pro la granda helpo, ĉu de individoj, ĉu de organizoj, en formo de rekta subteno al projektoj starigitaj de espertantistoj en Afriko.
En Benino la gazeto “Le potentiel“ aperis pri la kvina Afrika Kongreso, dum la radio Tokpa elsendis pri ĝi dum pluraj tagoj. En DR Kong la movado havis grandan avantaĝon aŭdigi Esperanto-elsendon tra la ondoj de la nacia radio (FM 100 MHZ) ĉiusabate. La movado en Malagasujo ekhavis propan novan retan paĝon: <www.malagasio.org>. En Togolando oni elpaŝis por la lingvo en la plej granda ŝtata universitato en la ĉefurbo Lomeo kaj oni ankaŭ partoprenis en televida programo. La programo spekteblas per: http://www.youtube.com/watch?v=D5LhPXUkXNg&feature=youtu.be La revuo “Babilanto“, iniciatita kaj eldonata de s-ro Adjévi Adjé aperis kvarfoje. La komisiona bulteno “Esperanto en Afriko“ aperis dufoje sub la redaktoreco de s-ro Jean Codjo. Per la mastrumado de tiu ĉi lasta la retejo www.esperanto-afriko ankaŭ pliriĉiĝis per aktualaj novaĵoj pri Afrika Agado kaj Afrika-paĝo en fejsbuko ĝisdatiĝis per aliĝoj de novaj membroj tra la jaro.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1849
Laŭ informo, ĝis nun oni jam faris fotojn de murpentraĵoj en 80 grotoj en la grotaro Mogao troviĝanta en Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio, kaj planas diskonigi ilin.
La grotaro Mogao havas la historion de 1 600 jaroj. Troviĝas en 735 grotoj murlpentraĵoj de 45 mil kvadrataj metroj kaj pli ol 2 mil koloraj skulptaĵoj. Aliaj 50 mil kulturaj dokumentoj estas disĵetitaj en diversaj lokoj de la mondo.
Por trakti la problemon, kiu estas degenerado de la grotoj, oni komencis establi ciferecan arkivon de ĉiu groto ekde la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. En la pasinta jaro, 20 grotoj ekhavis siajn ciferecajn arkivojn. Ĝis nun estis jam finita la establo de ciferecaj arkivoj je 20% el 490 grotoj kaj je 70% el pli ol 120 A-nivelaj grotoj. Tiu ĉi laboro bezonas fotadon kaj aliajn postfotajn procezojn, ekzemple modifadon, kunmetadon kaj tiel plu. Tial ĝi iras malrapide.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-01/17/content_31213389.htm
- Detaloj
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1312
La 22-an de januaro la Organiza Komitato de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj de Ĉinio okazigis en Nankino gazetaran konferencon pri vendado de enirbiletoj de la olimpikoj kaj oficiale publikigis la politikojn pri vendado de enirbiletoj kaj iliajn specimenojn.
Hao Jian, estro de la sekcio pri merkata ekspluatado sub la Organiza Komitato de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj, konigis, ke la enirbiletoj de la junularaj olimpikoj estas projektitaj laŭ la ĉeftemo "dancanta juneco", tiuj por la inaŭgura ceremonio prenas umeflorojn, la urba floro de Nankino, kiel ĉefan elementon, tiun por la ferma ceremonio -- yuhua-ŝtonetojn (koloraj belvejnaj rulŝtonoj troveblaj en Yuhuatai de Nankino) kaj tiuj por sportaj konkursoj -- umeflorojn, matenruĝon, riveron Qinhuai, nubaron kaj sportajn desegnaĵojn.
Hao Jian diris, ke dum la Nankinaj Junularaj Olimpikoj estos vendeblaj ĉirkaŭ 710 mil enirbiletoj, el kiuj 30 mil estas por la inaŭgura ceremonio, 30 mil por la ferma ceremonio, 650 mil por ĉirkaŭ 216 sportaj konkursoj. En la 23-a de januaro oni komencis registradon de bilet-aĉetantoj en la oficila retejo de la junuraraj olimpikoj kaj poste vendadon de enirbiletoj. Hao diris ankaŭ, ke oni vendos la enirbiletojn unue al adoleksantoj, ĉar la ĉi-fojaj olimpikoj estas granda renkontiĝo de junuloj. Inter la 18-a de februaro kaj la 15-a de marto oni vendos enirbiletojn por la lernantoj. Krome oni vendos serion da biletoj por familioj kun infanoj.
Laŭ konigo, la enirbiletoj de la junularaj olimpikoj estos aĉeteblaj surlinie ĉe TICKETS.NANJING2014.ORG, ĉe vendejoj de enirbiletoj aŭ ĉe giĉetoj de sportejoj.
La Junularaj Olimpikoj estis lanĉitaj de Jacques Rogge, eksprezidanto de la Internacia Olimpika Komitato kun la celo grandigi la influon de la spirito de la Olimpikoj al junuloj. La aĝo de sportistoj, kiuj partoprenas en la junularaj olimpikoj, estas inter 15 kaj 18 jaroj. En la jaro 2010 Nankino gajnis la rajton por gastigi la 2-ajn Somerajn Junularajn Olimpikojn, kiuj okazos de la 16-a ĝis la 28-a de aŭgusto en Nankino.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-01/24/content_31285556.htm
- Detaloj
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1247
de LI SI
Fronte al la loĝantaro maljuniĝanta kaj infanoj malmultiĝantaj, la politiko de Ĉinio pri la familia planado praktikata jam pli ol 30 jarojn vizaĝas al novaj defioj. En la lastaj jaroj, pluraj membroj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio prezentis proponojn por ĝustigi la politikon pri la familia planado surbaze de la reala situacio kaj permesi naski la duan infanon al la geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en la familio.
La Decido pri gravaj problemoj rilataj al kompleksa profundigo de reformado aprobita en la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio reformis la politikon de la lando pri la familia planado, kiu estas praktikita dum longa tempo. La Decido pri gravaj problemoj rilataj al kompleksa profundigo de reformado montris, ke sub la premiso observi la fundamentan politikon de la ŝtato pri la familia planado, oni startigos novan politikon permesi al la geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en la familio, naski duan infanon.
Signifoplena estas la ĝustigo de la politiko pri la familia planado
La grandnombra loĝantaro estas unu el la ĉefaj trajtoj de la fundamenta cirkonstanco de Ĉinio en longa tempo. Por regi la rapide kreskantan loĝantaron, mildigi la premon de resursoj kaj la konflikton inter homoj kaj medio, ekde la malfrua periodo de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio komencis laŭgrade kaj strikte apliki la politikon pri la familia planado, ke paro da geedzoj rajtas naski nur unu infanon, kaj estas pledataj malfruaj geedziĝo kaj nasko kaj eŭgenika naskado. Por kamparaj loĝantoj, nacimalplimultoj kaj aliaj specialaj homgrupoj oni efektivigas la politikon pri du infanoj laŭkondiĉe.
En certa historia periodo, la politiko pri la familia planado havis sian pozitivan signifon. Sed kun la disvolviĝo de la ekonomio kaj socio kaj ŝanĝiĝo de la loĝantara strukturo, la longtempa praktikado de ĉi tiu politiko sen reformo alportas ankaŭ negativan efikon al la estonta evoluo. Tial, multaj fakuloj kaj erudiciuloj opinias, ke gravan signifon havas la nova politiko permesi al la geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en la familio, naski du infanojn.
"La politiko pri solinfano havas ja kontribuon por la rapida kresko de la ĉina ekonomio, ĉar ĝi evidente pliigas la deponmonon en bankoj, dank’al tio Ĉinio povas havi ankaŭ grandan ŝparmonon en bankoj kvankam la enspeza nivelo estas tre malaltaj," diris s-ro Wang Jianmao, prof. de la Ĉina Eŭropa Internacia Komerca Lernejo al raportisto en intervjuo. "Sed 30 jarojn poste, la daŭra praktikado de tiu ĉi politiko kaŭzos tre evidente pli da malbonoj ol la bonoj." Wang Jianmao rimarkigis ke de la politiko pri la solinfano rezultos serio da malbonaj konsekvencoj baldaŭaj kaj longtempaj: ekz., nesufiĉa konsumado, malekvilibro de nedaŭrigebla aĝa strukturo kaj seksa strukturo, "en reformo de la nunaj rimedoj de la ekonomia kresko, la konsumo devus okupi pli grandan proporcion, se oni ne ĝustigos la politikon, Ĉinio neeviteble maljuniĝos aŭ kadukiĝos antaŭ ol sin riĉigi, kaj ne estos rimedoj por daŭrigi altan kreskon de la ekonomio."
"La plej granda danĝero, kiun alfrontas la tuta loĝantaro de Ĉinio, estas ĝia serioza maljuniĝo. Kvankam la ĉina loĝantaro daŭre kreskas, sed laŭ la datumoj liveritaj de la 6a ĝenerala nacia censo de Ĉinio, la proporcio de la loĝantoj en la aĝoj de 0-14 jaroj falis de 33,6% en la jaro 1982 al 16,6% nuntempe, sed la proporcio de tiuj en la aĝo de pli ol 65 jaroj leviĝis de 4,9% pli ol 30 jarojn antaŭe al 8,9% nuntempe, kaj preskaŭ ĉiuj naciaj censoj en la lando faritaj en la pasintaj 20 jaroj montris ke la nasko de Ĉinio estas en tre malalta nivelo inter 1,3% kaj 1,5%, kaj laŭ la statistiko farita de la 6a ĝenerala nacia censo en la lando la proporcio de nasko en Ĉinio estas nur 1,18%. Antaŭe, oni ĉiam maltrankviliĝis pro resaltiĝo de la nasko, fakte, tio ne aperas, sed antaŭtempe alvenas la maljuniĝo. S-ro Guo Zhigang, prof. de la fakultato pri sociologio de la Pekina Universitato, diris: "La nuntempe akiritaj datumoj montras ke la proporcio de la ĉinaj maljunuloj senĉese leviĝas, je tio antaŭvideblas ke Ĉinio alfrontos pli gravajn sociajn problemojn se la nun praktikata politiko pri la familia planado restas senŝanĝa."
En ĉi tiu kunteksto, la politiko pri la familia planado de Ĉinio estas en la historia ŝlosila tempo por sin ĝustigi.
Favore al la longtempa ekvilibra disvolvo de la loĝantaro
La Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio esprimis, ke post eniro en la 21-an jarcenton, la totala naskado de ĉinaj virinoj restas stabile falanta. Sekve de la disvolviĝo de la ekonomio kaj tiu de la socio, plibonigo de la socia sekureco, kresko de la enspezoj de la popolanoj kaj precipe leviĝo de la nivelo de urbanizado, eblas daŭra reduktiĝo de la naskado de virinoj. Do, permesi al la geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en la familio, naski du infanojn, iom post iom adapti kaj renovigi la politikon pri la familia planado akordiĝas al la evoluo de la loĝantaro, helpas stabiligi modere malaltan indicon de naskado kaj favoras al la longtempa ekvilibra evoluo de la loĝantaro.
Iuj maltrankviliĝas, ke aperos granda kresko de la loĝantaro post praktiko de la nova politiko pri du infanoj, kaj tio superos la eltenan kapablon de la socio.
Laŭ statistiko farita de la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio, proksimume 50%-60% de la 15-20 milionoj da enketitaj geedzoj en la naskaj aĝoj pretas havi la duan infanon laŭ la nova politiko pri la familia planado. Tio montras ke preskaŭ duono malemas naski la duan infanon.
Zhai Zhenwu, membro de la komitato de fakuloj sub la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio, diris ke la longe praktikita politiko pri la familia planado ne validas por la kamparanoj, pro tio troviĝas en la kamparo multe malpli da sol-infano ol en urboj. Pro tio, la nova politiko pri la familia planado ĉefe influas la urbajn geedzojn. Tamen, tiuj homoj en diversaj urboj havas malsamajn volojn por la naskado. Zhai Zhenwu diris: "Malmultaj geedzoj en grandaj urboj, kiaj en Pekino kaj Ŝanhajo, esperas la duan infanon, sed en mezaj kaj malgrandaj urboj multaj geedzoj en la naskaj aĝoj deziras la novan politikon pri la familia planado, por povi laŭleĝe naski la duan infanon."
"Pro limigo de la reala medio kaj altiĝo de la kosto por kreskigi infanon, multaj geedzoj ne blinde sekvos la novan politikon pri nasko de la dua infano." Yin Zhigang, vicdirektoro de iu pekina instituto pri loĝantaro, diris ke pro leviĝo de la elspezo por la vivo kaj tiu por la edukado al la infano, formiĝas la pensmaniero pri malmulta nasko en la juna generacio en la naska periodo.
Plurflankaj taksoj montras, ke post lanĉo de la nova politiko pri la familia planado, precipe en la unuaj 4-5 jaroj post la praktikado de la nova politiko, la totala naska proporcio estos pliigita en urboj kaj en kamparo, kaj poste la nombro de novnaskitoj komencos malpliiĝi. Tiele, la nova politiko pri la familia planado estos iagrade mildigi maljuniĝon de la ĉina loĝantaro, tamen ĝi igos ankoraŭ malalt-nivelan naskon en la venonta periodo.
Malgraŭ tio, multaj erudiciuloj esprimis sian maltrankvilon pri tio. Fama klerulo Ye Tan opinias, ke la elteneco de rimedoj estas ja en sia limo, se la homoj kun malaltaj enspezoj multe naskos idojn, ĉu estos sufiĉe da kostoj por solvi la nunan problemon? Sun Juntao, direktoro de la komisiono pri loĝantaro kaj familia planado de la urbo Jinan, diris ke nasko de la duaj infanoj en la sama periodo estigos la premon de edukado kaj dungado, tio estas aferoj por konsideri.
Plifortigi la potencon de la ekonomia disvolviĝo
Raporto farita de la Ŝtata Buroo de Statistiko de Ĉinio montras, ke ĉe la fino de la jaro 2012, la nombro de la ĉinoj en la aĝoj de 15 ĝis 59 jaroj malpliiĝis por la unua fojo je 3,45 milionoj kompare kun la sama periodo de la jaro 2011. La "demografia dividendo" de Ĉinio alfrontis turn-punkton en la jaro 2013, kaj poste ĝi malaperos, tio aludas ke moderiĝos la rolo de la demografiaj faktoroj en la ekonomia kresko kaj ke ĝi fariĝos negativa kontribuo.
Brita ekonomikisto Edwin Cannan (1861-1935), fondinto de la teorio pri optimuma loĝantaro, opiniis ke en iu lando aŭ regiono ekzistas en ajna tempo la ekonomia punkto de maksimuma gajno, kiam la laborfortoj estos pli aŭ malpli ol tiu ĉi kvanto, tio kaŭzos malkreskon de enspezoj. La loĝantaro en la "maksimuma profit-punkto" do estas la plej taŭga. La deirpunkto de la ĝustigo de la politiko pri la familia planado celas esplori kaj trovi la "optimuman loĝantaron" por atingi maksimuman profiton pere de la politika gvidado.
Laŭ pritaksoj, la nova politiko pri la familia planado ebligos al la ĉina loĝantaro atingi 1,453 miliardojn en la jaro 2030, pli multe ol nuntempe je 15 milionoj da homoj, kaj laŭ la antaŭkalkulo la nombro de la ĉina loĝantaro kreskos al 1,385 miliardoj en la jaro 2050, je 50 milionoj pli multe ol la nuntempa naskokvanto.
15 jarojn post la praktikado de la nova politiko pri la familia planado, komencos pliiĝi la laborfortoj. En la jaro 2030, la nombro de la laborfortoj en la aĝoj inter 15 kaj 59 jaroj supozeble pliiĝos de 875 milionoj al 877 milionoj en la jaro 2030 kaj de 700 milionoj al 726 milionoj en la jaro 2050. Prof. Yuan Xin el la Instituto pri Loĝantaro kaj Disvolvado de la universitato Nankai taksis ke post praktikado de la nova politiko pri la familia planado, la maljuniĝa nivelo de Ĉinio malgrandiĝos de 24,1% al 23,8% en la jaro 2030 kaj de 34,1% al 32,8% en la jaro 2050.
Je la kreska perspektivo, nove naskitaj beboj bezonas 15 aŭ 20 jarojn por fariĝi laborfortoj, do ĝenerale estas malfacile ŝanĝi ĉi tiun malpliiĝan tendencon de laborfortoj de Ĉinio, tamen tiu ĉi falo povus malrapidiĝi. En ĉi tiu procezo, Ĉinio havos eblecon akceli reformadon de la eduka sistemo kaj tiun de la pensia sistemo por plibonigi la homan kapitalon.
S-ro Liu Ligang, ĉef-ekonomikisto de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Bank-Grupo Limigita en Ĉinio atentigis, ke nur la nova politiko pri la familia planado ne venigos fluson de beboj nek kondukos Ĉinion al la superloĝantaro, kaj en la venontaj 10 jaroj multiĝos en la lando nur 9-15 milionoj da beboj. Sed la malstreĉo de la politiko povas formi pli fortan publikan bazon kaj pliigi la movforton de la ekonomia evoluo por meza kaj longa tempo. Liu Ligang diris, ke la stabila praktikado de la nova politiko pri la familia planado far Ĉinio eble alportos pozitivajn efektojn al la ekonomia kreskado post la jaro 2030. La ĝustigo de la politiko pri la familia politiko far Ĉinio ne pozitive influas al la potenciala kreska proporcio de la malneta enlanda produkto en la mallonga tempo, kaj eĉ la negativa influo estas tre malforta. Sed longtempe, kiam la nova generacio de la laborfortoj naskitaj post praktikado de la nova politiko pri la familia planado iros en la labormerkaton, relative evidentos la pozitiva efekto de la ĝustigo de la supre menciita politiko al la potenciala kresko.
Ekonomikisto Deng Yuwen diris, ke la nova politiko pri la familia planado ŝanĝos la strukturon de ĉinaj tradiciaj familioj, plibonigos familiajn funkciojn ekonomian kaj socian, altigos familian kapablon en rezisto kontraŭ riskoj kaj plifortigos evoluan kapablon familian. Ĉio ĉi garantios daŭrigeblan kaj sanan disvolviĝon de la ĉina ekonomio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-01/21/content_31257874.htm
- Detaloj
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1321
de WANG JUN
"Mi volas iri al Tibeto, mi volas iri al Tibeto por rigardi la senlimajn neĝmontarojn, tie la pejzaĝoj estas belaj kaj herbejoj -- verdaj, tie kuŝas mia anima alpo..." Kiel diras la furora kanto de Wulan Tuoya, kantistino el Interna Mongolio, multaj homoj admiras la puran, belan kaj sanktan Tibeton.
Hu Ruilian estas ĉindevena entreprenisto el Malajzio, prezidanto de la transmara kompanio Perfect (Perfekto). Li estas unu el tiuj elmigrintaj ĉinoj, kiuj loĝas en alia lando kaj havas fortan deziron viziti Tibeton same kiel supre menciitaj homoj. Kaj li havas specialan senton... ke li helpu protekti la medion de la Qiangtang-a Natura Parko de Tibeto.
Delonge Hu Ruilian sin dediĉis al laboroj de publikaj interesoj. Por siaj sociaj laboroj li vekis ankaŭ atentojn kaj subtenadon de ĉinoj en la ĉina provinco Tajvano kaj Malajzio, Singapuro, Francio kaj Germanio. En 2011 tre hazarde li konatiĝis kun s-ro Lin Xiaodong, direktoro de la ĉina programo sub la Internacia Protekta Societo pri Sovaĝaj Estaĵoj (IPSSE). Tra lia prezento Hu eksciis pri la Qiangtang-a Natura Parko kaj ekhavis fortan intereson pri ĝi .
Laŭ Lin Xiaodong la biologia diverseco sur la Tibeta Altebenaĵo estas riĉa kaj unika. Tie estas la dua granda natura parko de la mondo -- la Qiangtang-a Natura Parko. Kun la areo de tricent mil kvadrataj kilometroj kaj la alteco de meznombre 4 300-7 000 metroj super la marnivelo, ĝi estas ŝtat-nivela natura parko, kie vivas brutaro de tibetaj gazeloj, sovaĝaj gruntbovoj, neĝleopardoj, brunaj ursoj kaj similaj mamuloj. Oni eĉ povas diri metafore, ke la ĝojo kaj malĝojo de la Natura Parko Qiangtang influas la klimaton kaj medion de Azio, eĉ tiujn de la tuta mondo.
Pri tio Kang Aili, program-direktoro de la ĉina zono de IPSSE, diris ke la parko havas vastan kampon, kaj kompleksan klimaton. Multaj loĝantoj senpage partoprenas en protektado de la sovaĝaj bestoj kaj per tio ili rolas kiel iliaj protektantoj. Pro la vasteco de la zono ili devas patroli areon vastan je meznombre kelkmil kvadrataj kilometroj. Tamen pro tio, ke la ekonomio en tiu regiono estas postiĝinta, kaj mankas al la protektantoj necesaj trafikiloj. Ili ofte devas iri al patrolado nur piede aŭ bicikle, kaj tio forte influas la protektajn laborojn kaj estas urĝe bezonata helpo tiuflanka.
Eksciinte pri tio Hu Ruilian interkonsiliĝis kun la altranguloj de sia kompanio por kolekti monon kaj partopreni en la laboroj de la protektado en la natura parko. Li fine decidis kunlabori kun la Tibeta Administracio pri Forstumado kaj IPSSE iniciatis programon por la mon-donacado nomatan "Cent motorciklojn al la protektantoj, unuaniman subtenon al la parko Qiangtang".
Inter aŭgusto kaj septembro de 2012 en Ali kaj Naqu de Tibeto la protektantoj ricevis de Hu Ruilian kaj lia kompanio Perfect 100 motorciklojn kun la totala valoro de 658 mil juanoj.
Nima Pingcuo, direktoro de la Administracio pri Forstumado de Ali, diris ke estas la unua fojo por la parko ricevi donacon de entrepreno. Estas atendite, ke la motorcikloj solvos la malfacilojn pro la manko de trafikiloj kaj ludos gravan rolon en protektaj laboroj.
Julie de 2013 Hu Ruilian flugis de Pekino al Tibeto por pli bone ekscii pri la protektado en Qiangtang kaj por tie enketadi. Li vizitis homojn kiuj utiligas la donacitajn motociklojn kaj eniris la centran zonon de Qiangtang je 5 000 metroj super la marnivelo. Tie li vojaĝis tre malfacile, tamen el tio li ekhavis senton neniam spertitan.
"La ekologio de Qiangtang estas ja grava. Se nur ĝi estos detruita, en la sekvaj mil aŭ eĉ dekmil jaroj ĝi ne povos reviviĝi," diris Hu Ruilian. "La ekologia protektado ne devas esti limigita de regiono aŭ de landlimo. La parko en Qiangtang ricevis belan nomon 'Reĝlando de Sovaĝaj Bestoj'. Kiel entreprenisto mi prenis sur min devon laŭeble multe kontribui por ĝi."
Dum la enketado Hu eksciis, ke kvankam oni jam donacis 100 motorciklojn por la protektantoj, tamen la kvanto de motorcikloj ankoraǔ ne sufiĉas por kontentigi la bezonon. Multaj protektantoj ankoraŭ patroladas piede aǔ per bicikloj.
Hu diris: "La Qiangtang-a Natura Parko estas natura juvelo de la ĉina popolo, kaj ankaǔ tiu de la popoloj de la tuta mondo. Ni deziras, ke pli da homoj daŭre atentu kaj subtenu la protektadon de sovaĝaj bestoj por ke ili povu feliĉe vivi en sia hejmloko."
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-01/17/content_31226049.htm
- Detaloj
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1366