Novaĵoj
"Kio estas Esperanto?" Jen la neevitebla demando, al kiu chiu esperantisto devas ade respondi, chu en disaj konversacioj, chu en la privateco de la propra cerbo.
Ni chiuj konas diversajn pretajn formulojn – "lingvo internacia", "lingvo neutrale homa", "dua lingvo por chiuj", ktp – tradicie uzatajn por tiaj klarigoj. Komence de la jaro 2014, eble venis tempo rigardi la aferon el iom pli radikala vidpunkto.
"Lingvo kun interna ideo" – tiel Zamenhof priskribis nian aferon. Sed eble pli trafa estas la iama propono de Helmut Welger, ke temas pri "ideo kun interna lingvo". Ideo samtempe pli vasta kaj pli intima, ol vortaro kaj gramatiko, char ghi koncernas nian identecon – nian homan eston.
Lau tiu vidpunkto, ni disvastigas unue kaj chefe ne lingvon, sed homaranecon. Temas pri la sento kaj sperto, ke oni mem aktive partoprenas en iuspeca tutmonda kulturo – ne simple kiel konsumanto au kliento, sed kiel kunkonstruanto. Tiun senton dividas sendube dekoj da milionoj da homoj tra la mondo; inter ili, multaj apenau (au neniam) audis pri Esperanto; multege malpli eklernis ghin. Ili estas, tamen, en profunda senco niaj samideanoj.
Por farighi amasmovado, ni devos do lerni paroli kun tiuj homoj. Tio signifas ankau lerni auskulti ilin. Ni alportas homaranecan rigardon al la lingva sfero; ni elserchu kaj akceptu homaranecajn kontribuojn en aliaj sferoj. La fakto, ke UEA jam de 65 jaroj emfazas la shlosilan gravecon de la homaj rajtoj en nia laboro por Esperanto, estas modelo de tia evoluo; sed ni ne imagu, ke tie jam finighas niaj devoj.
La chi-jara Universala Kongreso en Bonaero invitas dialogon kun chiuj aktivuloj por "dauripova estonteco" – koncepto kiu plivastigas la homaranecon por inkluzivi chiujn samplanedanojn, homajn kaj aliajn. Ke dauripova mondo devas esti ankau homaraneca mondo, vershajne neniu el ni pridubas. Tamen, kiel evolui en tiu direkto – jen defio, kiu nun okupas registarojn kaj neregistarajn organizojn tra la mondo, kaj devus pensigi ankau nin.
Esperanto: lingvo por dauripova mondo. Por ke tio ne estu nur frapfrazo, ni devas labori por kompreni ghian amplekson, ghiajn implicojn. Ni devas farighi movado, kiu edukas homojn en tutmonda skalo pri la profunda rolo de la homaj lingvoj en la atingo de justeco socia, ekonomia, kaj ech ekologia. Kaj kie povas dialogi chiuj, kiuj laboras por tia mondo.
En tia kadro, ni ja rajtos konsideri nin amasmovado.
Mark Fettes
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1658
Ĉe la fino de la preĝo en la katedralo de Strasbourg lundon la 30an de decembro frato Alos anoncis ke la gastiganto de la 37-a Eŭropa renkontiĝo estos urbo en la centro de Eŭropo, Prago. La renkontiĝo okazos inter la 29a de decembro 2014 kaj la 2a de januaro 2015. Tiu okaze, al la preĝo aliĝis la ĉefepiskopo de Prago kardinalo Dominik Duka kaj pastoro Daniel Fajfr, prezidanto de la Ekumena konsilio de la Eklezioj en Ĉehio. Ili ankaŭ bonvenigis gejunulojn al Prago.
Aliaj stacioj de la Pilgrimado de konfido sur la tero estos en Ameriko: dum aprilo kaj majo en Teksaso kaj Meksiko, kaj dum oktobro en Dominikana Respubliko, Portoriko kaj Kubo.
- Detaloj
- Skribita de ikue.org
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1618
Antonio Stradivari (1644 - 1737) estis la plej elstara violono-faristo en la historio. Dum sia vivo li produktis ĉ. 1 100 kord-instrumentojn, inkl. de violonoj, aldviolonoj kaj violonĉeloj, el kiuj ĉ. 650 estas konservitaj ĝis hodiaǔ, kaj ili plejparte estas violonoj. Ĉiuj tiuj muzikiloj povas sonigi unikajn kaj belajn sonojn.
En la jaro 2013, la Fondaĵo Stradivari invitis 4 bonegajn muzikistojn por formi la stradivari-violonan arĉ-kvartetan orkestron, kiu okazigis en majo de 2013 la Stradivari-koncerton de kord-instrumenta kvarteto "Oraj Kordoj" en la Ĉina Ŝtata Centro por Arta Prezentado en Pekino.
La ĉarmoj de violonoj faritaj de Stradivari
En la mondo estas multaj violono-faristoj, sed Stradivari estis la senprecedenca same kiel Mozart. La kord-instrumentoj faritaj de Stradivari havas la jenajn 3 ĉarmojn:
La unua: tre bela aspekto. Ĉiuj liaj violonoj diferencas unu de la aliaj. Ĝis nun, la violono-faristoj de la tuta mondo, inkl. de tiuj en la malgranda urbo Kremono, kie naskiĝis Antonio Stradivari, uzas ankoraŭ lian recepton en produktado de olea bazo per natura rezino kiel perilo. Tia recepto povas garantii, ke la violonoj havu tre belajn sonojn.
La dua: malsama perfekta strukturo. Stradivari ĉiam elektis bonkvalitajn lignojn de acero kaj piceo, kaj ilin konservas per specifa formulo. La farado de la kurbeco de la dorso de ĉiuj violonoj, la skulptado de ĝia f-truo kaj la lokigo de ĉiuj ĝiaj trabetoj en la skatolo de la violonoj estas tute variaj laǔ la materialoj kun la celo atingi la plej perfektajn sonojn.
La tria: sonoj kvazaŭ el la ĉielaj kordoj. La sonoj de la violonoj faritaj de Stradivari estas kvazaŭ el la ĉielaj kordoj. Por violonistoj estas iasenca honoro ludi per la violono farita de Stradivari.
La kvar ludantoj de famaj violonoj
La kvar muzikistoj por la Stradivari-koncerto de kord-instrumenta kvarteto "Oraj Kordoj" venas respektive el Ĉinio, Koreio, Italio kaj Svislando.
La unua violonisto Wang Xiaoming el Ĉinio ludas per la violono Aurea (1710 - 1720). Stradivari dezajnis por tiu ĉi violono la plej bonan geometrian ŝablonon al la pozicio de f-truo.
Wang Xiaoming eklernis violonon en la aĝo de 4 jaroj, eniris en la jaro 2002 en la Universitaton por Muziko kaj Artprezentado en Vieno por la magistreco sub la gvido de Gerhard Schulz. En la jaro 2008, 26-jara Wang Xiaoming estis akceptita al la Zurika Operdomo kaj fariĝis ĝia unua violonisto la plej juna.
La dua violonistino Soyoung Yoon el Koreio ludas per la violono King George farita en la jaro 1710. Ĝi portas ĉi tiun nomon pro tio, ke en la jaro 1800 ĝi estis dediĉita al "George III", la reĝo de Anglio. En komparo de la 2 violonoj faritaj en la sama ora epoko por violonoj, Aurea havas la sonon pli fortan kaj King George -- la sonon pli sonoran.
Soyoung Yoon naskiĝis en la jaro 1984 en Koreio kaj eklernis violonon en la aĝo de 5 jaroj. En Kolonjo kaj Zuriko ŝi lernis de Zakhar Bron, violonisto en granda reputacio. Ŝi akiris konsiderindajn atingojn en la Tchaikovsky-a Violono-konkurso kaj en la Menuhin-a Violono-konkurso. En oktobro de 2011 ŝi gajnis la unuan lokon de la Internacia Wieniawski-a Violono-konkurso.
Aldviolonisto Lech Antonio Uszynski ludas per la aldviolono Gibson farita en la jaro 1734, la lasta aldviolono farita de Stradivari en sia aĝo de 90 jaroj. Kun belaj aspekto kaj sonoj tiu ĉi aldviolonoGibson estas uzata nuntempe de itala muzikisto Lech Antonio Uszynski.
Lech Antonio Uszynski naskiĝis en la jaro 1986 en itala muzikista familio. Li eklernis violonon en la aĝo de 5 jaroj kaj aldviolonon en la aĝo de 13 jaroj, kaj akiris premion en la Svisa Konkurso por Junaj Muzikistoj. Poste li lernis de Anna Chumachenco kaj Zakhar Bron, kaj poste lernis ankaǔ aldviolonon de Rudolf Barshai. En la jaro 2001 li kaj liaj fratoj akiris la unuan lokon de la itala internacia ensemblo de instrumentoj Zinetti.
Violonĉelisto Maja Weber ludas per la violonĉelo Bonamydobree-Suggia farita en la jaro 1717. Ĉi tiu violonĉelo iam estis apartenanta al la brita klerulo Bonamy Dobree, kiu ĝin nomis per sia propra nomo. Poste portugala violonĉelisto Guilhermina Suggia havigis al si tiun ĉi ege valoran violonĉelon. Nun, ĝi estas uzata de Maja Weber.
Maja Weber naskiĝis en Svislando en la jaro 1974. Ŝi eklernis violonĉelon en la aĝo de 4 jaroj. Kaj poste ŝi lernis de Frans Helmerson kaj Walter Levin. Ŝi gajnis la unuan lokon de la Bubenreuth-ensemblo de instrumentoj.
Kvarteto de la ĉielaj kord-instrumentoj
En la Stradivari-koncerto de kord-instrumenta kvarteto "Oraj Kordoj" okazanta en Pekino en la komenco de majo de 2013 la 4 junaj artistoj ludis per la supre menciitaj 4 violonoj faritaj de Stradivari muzikaĵojn de grandaj majstroj J. S. Bach, Mozart, F. F. Chopin, Peter Heidrich kaj aliaj, kaj iliaj prezentadoj estis varme akceptitaj de la aŭskultantoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua
- Detaloj
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1448
Laŭ invito de la Urbestro de Mazaradelvalo, Nikolao Kristaldi (Nicolò Cristaldi), mi estas provanta organizi Festivalo de la Internacia Esperanto-Kulturo (FIEK) por la somero 2014.
La Festivalo planas gastigi ĉiujn kulturajn aspektojn de Esperanto, ekzemple pentrado, skulptado, fotografado, grafiko, fajencoj, muziko, kanto, teatro, kinoarto… kun du tempoampleksoj: de la 15-a de junio ĝis la 22-a de septembro eblos la ekspozicioj, en dudeko da eblaj ekspoziciaj lokoj tra la urbo, kaj de 17-a ĝis la 21-a de semptembro estos la personaj prezentoj (ekzemple gazetaraj prelegoj de la ekspoziciantaj artistoj, publikaj kulturaj debatoj, filmoprezentoj, teatraj prezentoj, dancaj sesioj, mimaj sesioj, koncertoj kantaj kaj muzikludaj, ktp. La nokto inter la 20-a kaj la 21-a de septembro estas planata esti “blanka nokto” kun deko da spektakloj tra la tuta urbo, gvidataj vizitoj al la artaj vojetoj (itinerario dei vicoli di Mazara del Vallo http://www.tripadvisor.it/ShowUserReviews-g667193-d3208456-r155933749-Kasbah_di_Mazara_del_Vallo-Mazara_del_Vallo_Province_of_Trapani_Sicily.html ), al la muzeoj (http://www.mazaraonline.it/satiro/museo_satiro_01.htm , http://www.google.it/url?sa=t&rct=j&q=&esrc=s&frm=1&source=web&cd=4&cad=rja&ved=0CE4QoAIwAw&url=http%3A%2F%2Fwww.museodiocesanomazara.it%2F&ei=lVLAUpr0BaH_ywOH_4GoCA&usg=AFQjCNHVMvMvJmOjzJhghDYYHG87V5CClw&sig2=doCL9T1FnvFK-mdVUjFwww , http://www.museodegliscacchi.it/ ktp), kun vendejoj malfermataj dum la tuta nokto, kiu estos kaj blanka kaj verda – suupozeble la unua oficiala Esperanta blanka nokto.
Mazaradelvalo estas la urbo en sudokcidenta Sicilujo, kie okazis la Kongreso de Esperanto en 2012 kaj kie de januuaro 2012 oni per pli ol tridek malsamaj kursoj instruis Esperanton al pli ol 1200 infanoj kaj junuloj kaj instruistoj, kaj kies urbestron jam en decembro 2012 subskribis kiel unua kontrakton kun la Urbestro de Bjalistoko pri kunlaboro inter la urboj kiuj defendas Esperanton,
Ni atendas, prefere ĝis la mezo de januaro, sin proponoj de artistoj aŭ proponoj pri amikoj artistoj. Ne gravas, ke ili parolu Esperanton nun, ili povas (devas) ĝin lerni nur ĝis septembro, kiam ili devos puublike paroli pri siaj verkoj per la internacia lingvo al la publiko kaj al la informa sistemo (gazetaro, radioj, televidoj, ktp).
Kiu volas fari proponojn, kaj kiu interesiĝas veni por spekti la Festivalon, sin turnu al
Dankon, kaj Feliĉan Novan Jaron !!!
- Detaloj
- Skribita de Bruĉjo Kasini
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1943
En la 5-a Asocia Festivalo de la Zaozhuang-a Universitato la Esperanta dramo Brinduloj Palpas Elefanton prezentita de la Esperanto-Asocio de la universitato gajnis la unuan premion. Pere de la dramo la asocio disvastigis Esperanton al la gestudentoj kaj konigis al ili la ĝustan mondkoncepton.
La asocio fondita en aprilo de la kuranta jaro funkciis kiel unu el la aktivaj kaj gravaj asocioj inter gestudentoj de la universitato. Post fondiĝo la asocio kulturis pli ol 30 volontulojn al la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la universitato en novembro de 2013.
Sun Mingxiao, Redaktoro: Wang Lihua - El Popola Ĉinio
- Detaloj
- Skribita de Sun Mingxiao, Redaktoro: Wang Lihua - El Popola Ĉinio
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1587
La programo de MoVado 5 Steloj, nova itala politika movado, estas nun elŝutebla ankaŭ en Esperanto.La ĉeesto de la verdlingva versio, tamen, ne havas ian politikan signifon. Ĝi povas helpi konigi la Lingvon Internacian en la M5S kaj sciigi al movadanoj, ke estas lingvo libera, kiu estas tre proksima al la ideoj de ilia movado.
Mallonga historio de M5S: en 2005 la itala satirkomikisto Beppe Grillo starigis blogon (beppegrillo.it) kun helpo de interreta entreprenisto Gianroberto Casaleggio; la blogo pritraktis ĉefe sociajn, politikajn, ekologiajn kaj ekonomiajn temojn. Ĉirkaŭ ĝi naskiĝis kaj ekkreskis komunumo, kiu organizis lokajn renkontigojn per la platformo Meetup kaj provis realigi la ideojn pritraktatajn. Por tiu celo, anoj de la komunumo partoprenis en lokaj balotoj. La 4an de oktobro 2009 (tago de Sankta Francisko) naskiĝis M5S kiel oficiala politika movado, kaj en 2013 akiris ĉirkaŭ 25% en italaj naciaj balotoj.
La plej interesa celo de M5S estas la realigo de rekta demokratio, t.e. partoprenigi "normalajn" homojn en la politikaj decidoj, en kiuj kutime partoprenas nur elektitaj reprezentantoj, kiuj bedaŭrinde ne ĉiam faras kion ili promesas, kaj, pro ilia malgranda nombro, estas facile influeblaj de lobioj aŭ grandaj firmaoj. Tiel, almenaŭ laŭ teorio, oni povos solvi multajn problemojn komunume.
La programo estis skribita fare de multaj homoj, en lokaj renkontiĝoj kaj interrete, kaj estas libere elŝutebla en Esperanto ĉe: http://www.
Pli da detaloj en Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/
- Detaloj
- Skribita de FC
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1769
La unua numero de la revuo "Esperanto" redaktita de Fabrício Valle estas nun presata kaj atingos la abonantojn en papera formo en januaro. La redaktoran shanghon akompanas granda shangho de la grafika aspekto, sed ankau enhave la redaktoro celis fari la oficialan organon de UEA vigla kaj leg-invita. Kvankam temas pri la unua numero de la jaro 2014, Valle nomas ghin sia "nula" numero, kiu estas ankorau iel eksperimenta kaj eble ne libera de malglatajhoj. Li pensas, ke necesos ses numeroj, ghis la revuo firme trovos sian vojon enhave kaj aspekte.
Same kiel jam ekde la jaro 2004, post la enpresejigo la nova numero farighis legebla en la reta Jarlibro por la individuaj membroj de UEA, kiuj registrighis kiel uzantoj de tiu servo.
Por ke chiu ajn esperantisto povu konatighi kun la plursence fresha revuo, la januara numero tamen estas libere elshutebla che http://www.uea.org/revuo/index
Por tiuj, kiuj volos legi ankau la aliajn numerojn aperontajn en la jaro 2014, estas je dispono la reta membroalighilo de UEA che http://db.uea.org/alighoj/alig
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1594
La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam 40 jarojn gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero, ricevis la Medalon de Toleremo de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko. La medalon enmanigis al ili ambasadoro Andrzej Braiter en la pola ambasadejo en Braziljo la 14-an de decembro dum solena antaukristnaska renkontigho kun poloj loghantaj en Brazilo. Inter la 120 cheestantoj estis ankau tri membroj de la Europa Parlamento.
La medalo estas aljughata de Fondumo Esperanto pro elstara defendado de la Zamenhofa ideo de toleremo. Ghi estis unuafoje donita en 1999 al papo Johano Paulo la 2-a rekone pro la interreligia toleremo montrita de li kiel la unua papo, kiu vizitis sinagogon kaj moskeon. Postaj laureatoj estis i.a. la pola historiisto kaj politikisto Wladysław Bartoszewski, kaj Monda Skolta Organizo.
En la ceremonio por transdoni la premion al ges-roj Grattapaglia, la unua sekretario de la pola ambasado Dorota Bogutyn legis leteron de Fondumo Zamenhof, pravigantan la decidon de la Konsilantaro de la Fondumo kiel "rekonon por la multjara laboro, celanta pli bonan mondon, plialtigon de la vivkvalito de infanoj, ilian klerigon kaj preparon al memstara vivo, i.a. utiligante Esperanton, la neutralan lingvon de la monda komunikado."
S-ino Bogutyn legis ankau gratulleteron de Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la patrono de la Fondumo, kiu skribis interalie: "Toleremo akompanas, karaj Giuseppe kaj Ursula, vian tutan vivon. Ghi esprimighas kiel respekto por diverseco, komencante de etna au hautkolora, tra la varieco de kutimoj kaj kulturoj, ghis malsameco de konvinkoj." Plue, d-ro Zaleski-Zamenhof skribis: "La hodiaua solenajho ghojigus la heroldon de la ideo de toleremo, Ludovikon Zamenhof, mian avon, interalie pro ghia loko mem. La belega chefurbo de Brazilo naskighis el fantazia ideo, simile kiel Esperanto. Ghi estis kritikata pro sia artefariteco, dum en la praktiko ghi grandioze evoluas."
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1657