Novaĵoj
La 13-an de januaro okazis en Singapuro gazetara konferenco pri turismo de Lijiang, bela urbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, kaj tie oni diskonigis al la singapura popolo belan bejzaĝon, specialan kutimon kaj ekomonian disvolviĝon en la urbo Lijiang.
De oktobro de la pasinta jaro, la flugilo de Singapuro al Lijiang oficiale startis. Ĝi faciligis ekonomian kaj turisman interŝanĝojn de la du landoj, kaj kreis bonan kondiĉon al komunikado kaj kunlaborado en turismo, ekonomio kaj kulturo. Lijiang, kiu en historio estis grava urbo ĉe la Silka Vojo kaj la Vojo de Teo-Komerco, riĉas je resursoj turisma, akva kaj minera.
Lijiang ĉiujare akceptas pli ol 20 milionojn da vizitantoj el la tuta mondo. Famaj pitoreskejoj estas la malnova urbo Lijiang, la neĝmonto Yulong, la monto Laojun kaj la lago Lugu.
Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong
Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-01/16/content_31201013.htm
- Detaloj
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1379
Je la 21-a horo kaj 45 minutoj de la 14-a de januaro laŭ la pekina tempo, sub la preciza regado de la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino la aparato "Yutu", kiu rondiras sur la luno, malfermis la maŝinan brakon kaj faris la unuan sciencan esploradon pri la tero sur la surfaco de la luno.
Wu Fenglei, vicdirektoro de la Ĝenerala Oficejo de la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino, konigis: "La sukceso de la ĉi-foja esplorado markis, ke Ĉinio rompis la teknikon de funkciigo kaj regado de altprecizeca maŝina brako sur la surfaco de la luno kaj realigis milimetro-gradan precizan regadon de la maŝina brako ekster 380 mil kilometroj."
Laŭ rilata informo, limigite de mov-dimensio de la aparato "Yutu" kaj influite de ĝia evitado de obstakloj, la maŝina brako devas plenumi esploradon al unu difinita celo post pli ol 10 paŝoj kaj preskaŭ ĉiu paŝo bezonas ekstreme precizan kalkuladon. En la frumateno de la 23-a de decembro 2013 la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino faris teston pri regado de ĝia maŝina brako kun la celo fari teknikan konfirmon por la ĉi-foja esplorado pri elementoj kaj konsisto de la tero sur la luno kaj por alia scienca esplorado.
Laŭ konigo, dum la unua scienca esploro fare de Yutu la X-radia spektrometro ĉe ekstremo de ĝia brako distancas de la esplorita celo je ĉirkaŭ 20 milimetroj kaj la esploro daŭris ĉirkaŭ 30 minutojn. En la venontaj tagoj "Yutu" faros sciencan esploradon pri ŝtonoj kaj kavoj sur la luno.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-01/16/content_31201120.htm
- Detaloj
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1497
La 5-an de januaro oficiale stariĝis la unua te-komerca lernejo kaj instituto pri altmontaj interarbaj te-folioj en la montaro Emei en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. Al la malferma ceremonio ĉeestis pli ol 280 te-koncernaj specialistoj kaj komercistoj el diversaj lokoj de la lando.
La tea plant-areo kaj produkt-kvanto de Ĉinio estas la ĉampionoj de la tuta mondo. La totala areo de la ĉinaj te-plantejoj okupas 55 porcentojn de tiu de aliaj landoj sur la terglobo kaj la lando produktas trionon da teo de la mondo. Por pli bone heredi kaj disvastigi la ĉinan te-kulturon, kaj pli bone elkonduki la sanan te-trinkan kutimon de la ĉina popolo, la limigita turisma kompanio Emei Shan starigis la lernejon.
Laŭ konigo, la lernejo ordos kaj diskonigos la specialan te-kulturon de Ĉinio. Oni rigardos la lernejon kiel la gravan fenestron por propagandi pri la te-kulturo de Ĉinio.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-01/08/content_31116011.htm
- Detaloj
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1336
de BEI CHEN
Dum la lastaj kelkaj tagoj estis novaĵo en la marborda urbo Dalian, orienta Ĉinio: oni serĉis la junulinon portantan minijupon sur la foto publikigita de la Xinhua-novaĵ-agentejo lastatempe. Tra la momento kaptita sur la foto, oni povas vidi la influon de la reformado kaj pordmalfermo al la ordinaraj ĉinoj kaj etajn ŝanĝojn de ilia vivo.
Siatempa junulino en minijupo
La foto estis publikigita de la agentejo okaze de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Sur la foto, iu ĉarma junulino en minijupo dolĉe ridetante ĵetas rigardon malantaŭen sur strato de Dalian.
Cao Yao, direktoro de la eldona centro de la Vespera Ĵurnalo de Dalian, diris, ke en la regula kunveno okazinta en la 4-a de novembro li kaj liaj kolegoj rimarkis signifon de tiu ĉi foto rilate al reformado de Dalian, kaj ili do decidis fari projekton per tiu ĉi foto raporti pri la afekcioj kiujn la pordmalfermo kaj reformado donis al la vivo de ordinaraj dalian-anoj.
La 5-an de novembro en la ĵurnalo aperis la artikolo titolita "Al la junulino en minijupo antaŭ 22 jaroj: ni ŝatus aŭskulti vian rakonton". En la artikolo oni skribis: tiel rapide pasis 22 jaroj, ni ne scias kie la junulino estas nun…; ŝi jam devas esti mezaĝa, kaj kredeble tute ne scias ke ŝia rideto fariĝis eterna momento sur la foto.
Estis trovita la junulino
- Detaloj
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1554
La programo Erasmus+, kun buĝeto de 14,77 miliardoj da eŭroj, estis antaŭ nelonge lanĉita por ke civitanoj kaj asocioj povu kandidatiĝi por ricevi monan subtenon por iliaj projektoj. EU teorie disponigas egalan aliron al la monfontoj, kaj subtenas multlingvecon. Tamen la gvidlibro kaj la deviga registriĝpaĝo pri kiel akiri la monsubtenon haveblas nur en unu lingvo, tiel igante la konkurson tute distordita. La Eŭropa Komisiono devas rapide disponigi la tradukojn en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1953
http://bit.ly/
EnLaSpeguloKD-Persone
Jen ligilo al rapida elŝuto de nia donacita KD! Elŝutu ĝin kaj diskonigu libere! Ni tre bonvenigos ideojn kreitajn de vi kun niaj kantoj. Se vi kreas muzikvideon, ni afiŝos ĝin ĉi tie por ke ĉiuj spektu!
Bonvolu ekŝati ĉi tiun afiŝon por vidigi ĝin al ĉiuj niaj paĝ-ŝatantoj, ĉar tiaj ŝatoj kreskigas la afiŝ-videcon, kaj ni volas ke plej multaj homoj ricevu nian donacon.
Ni ne malfeliĉos se vi ankaŭ diskonigas.
Kiam vi eniros en la ligilon, vi povas dekstre klaki por elŝuti ĉion zip-e.
Fonto: vizaĝlibra paĝo de Persone
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2784
Sabate la 4an de januaro post la tagmanĝo finiĝis oficiale la kvina Afrika Kongreso de Esperanto. Aliĝis al la kongreso 41 personoj el 13 landoj. Partoprenis ĝin 32 personoj el 11 landoj. Okazis dume 18 prelegoj. Okazis unuhora skajpkunveno sufiĉe bonkvalita kun Germanio, Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo, kaj kelkaj interrompoj. Okazis danco je 31a de decembro kaj nacia vespero kun du muzikgrupoj vendrede la 3an de januaro. La kongresanoj akceptis rezolucion. Ĝi aperas ĉi tie.
- Detaloj
- Skribita de Kotona Gazeto
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1985
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1617