En vendredo, la 20-an de decembro2013Miĥail Ĥodorkovskij, fama rusa komercisto, eksa naftaoligarĥo kaj kritikanto de la reĝimo de rusa prezidanto Vladimir Putin estis liberigita post 10 jaroj de mallibero. Li forlasis la puntendaron en urbo Segeĵa (Karelio) kaj forflugis al Germanio, kie en Berlinolia patrino spertas kuracadon pro onkologia malsano. La liberigo iĝis ebla post kiam samtage prezidanto Putin subskribis la ukazon pri la amnestio rilate tiun prizonulon.
Jen plena teksto de la ukazo:
Gvidata de la principoj de humanismo, mi decidas:
1. Amnestii kondamniton Ĥodorkovskij Miĥail Borisoviĉ, naskiĝinta en 1963 en Moskvo, liberiginte lin de la plua plenumo de la kondamno forme de malliberigo.
2. Ĉi ukazo validas ekde la tago de ĝia subskribo.
—Vladimir Putin
Advokato de la liberiĝinto Vadim Kluvgant diris, ke li havas “la oficialan konfirmon de la puntendara estraro, ke Miĥail Borisoviĉ estis liberigita kaj forlasis la puntendaron”, sed aldonis, ke li ankoraŭ ne scias, kien iros Ĥodorkovskij post la liberiĝo.
Pri baldaŭa amnestio de la oligarĥo Vladimir Putin deklaris antaŭtage, post sia gazetara konferenco la 19-an de decembro. Li diris, ke Miĥail Ĥodorkovskij turnis sin al li kun amnestipeto, klarigante tion per la malbona sanstato de sia patrino.
Jen plena teksto de tiu dialogo:
Demando: Vladimir Vladimiroviĉ, ĉe ni dum jaro jam okazis du amnestioj. Sed kio okazos al Ĥodorkovskij: ĉu li plu restos malliberigita?
Vladimir Putin: Lastatempe ĉe ni okazis deko da amnestioj. Rilate Ĥodorkovskij, vi scias, mi jam diris pri tio, Miĥail Borisoviĉ devis laŭ leĝo skribi certan dokumenton – amnestipeton. Li tion ne faris.
Sed tre antaŭnelonge li skribis tiun dokumenton kaj turnis sin al mi kun la amnestipeto. Li jam pasigis en malliberejoj pli ol 10 jarojn, tio estas serioza puno. Li referencas al la cirkonstancoj de la humanisma karaktero: lia patrino malsanas. Mi opinias, ke konsiderante ĉiujn ĉi cirkonstancojn, oni povas fari respektivan decidon kaj proksimtempe estos subskribita la ukazo pri lia amnestio.
—Vladimir Putin
Miĥail Ĥodorkovskij troviĝis en malliberejoj ekde sia aresto la 25-an de oktobro2003, kiam li estis akuzita en pluraj financaj krimoj kaj poste kondamnita pro tio al 9 jaroj de malliberigo (poste la puntempo estis reduktita al 8 jaroj). En 2010 li estis denove kondamnita al pliaj 14 jaroj, sed konsiderante 10 jarojn jam pasigitajn en malliberejoj li devis liberiĝi en aŭgusto 2014. Marina Ĥodorkovskij, patrino de la liberigito, diris, ke ŝi nenion sciis pri lia amnestipeto, sed tute subtenas tiun agon.
Multaj homoj, inkluzive politikistojn kaj politikajn gravulojn tra la mondo, konsideris lian malliberigon kaj postan bakrotigon de lia naftokonzerno JUKOS parto de la politika lukto kies celo estis forigi la politikan oponanton de Vladimir Putin kaj detrui lian financan bazon.
La informon pri la liberigo de Miĥail Ĥodorkovskij multaj konsideras parto de la plibonigado de la bildo de Rusio antaŭ la Olimpikaj ludoj, kiuj komenciĝos en Soĉio la 7-an de februaro2014.
La 20-an de decembro tagĵurnalo Kommersant publikigis la artikolon, en kiu surbaze de siaj nenomataj informfontoj asertas, ke antaŭ la liberigo Miĥail Ĥodorkovskij renkontiĝis kun kunlaborantoj de sekretservoj, kiuj informis lin pri la pretiĝontaj novaj akuzoj kontraŭ li kaj pri la malsano de lia patrino. La renkontiĝo okazis sen advokatoj de Ĥodorkovskij. La 10-an de decembro la Enketa departamento de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio sciigis, ke ĝi okupiĝas pri enketado de la tria akuzo kontraŭ JUKOS kaj ties posedantoj, inkluzive Miĥail Ĥodorkovskij. Ĉi-kaze temis pri monlavado eksterlande de 10 miliardoj de dolaroj, kiujn laŭ tiu anonco Ĥodorkovskij kaj liaj kunuloj ŝtelis en Rusio.
Gazetistoj rimarkis, ke la liberigo de Miĥail Ĥodorkovskij okazis en la Tago de la kunlaborantoj de la ŝtataj sekretservoj de Rusio, ekde 1995 festata ĉiujare la 20-an de decembro.
Okaze de la 60.a datreveno de la forpaso de pastro Jakobo Biankini, la 12.an de Januaro 2014, je la h. 09.30, en la Paroĥo Sankta Tomaso Apostolo, en Ĉimpello de Fiume Veneto, oni celebros la Sanktan Meson por memorigi la faman esperantiston.
La 18.an de Junio 2005, en Ĉimpello de Fiume Veneto, okaze de la 50jara de la forpaso, oni memorigis pastron Jakobo Biankini, paroĥestro en tiu urbeto de 1927 ĝis 1954, per ekspozicio kaj kunveno de la Paroĥa Centro; antaŭis la Sankta Meso en Esperanto celebrita de pastro Nello Markuci kun la helpo de ses sacerdotoj, kiuj reprezentis ĉiujn paŝtistojn ligitaj iamaniere al pastro Biankini. La preĝejo ne povis enteni tian imponan ĉeeston kaj parto el fideluloj aŭskultis la Sanktan Meson en la antaŭanta esplonado per aŭda instalaĵo.
En la kunveno sekvis serio de prelegoj: prof. Ĝanni Strasiotto pri “Pastro Jakobo Biankini kaj lia tempo” (li enkadrigis personecon de pastro Biankini en la tiama historio-socia kunteksto, turmentita pro du mondaj militoj, pro la bienulaj egoismo kaj pro la popola mizero), pastro Viktorino Zanette pri “La animprizorganto Jakobo Biankini” (li priparolis la personecon de pastro Biankini paŝtisto, kiu estis humila homo, proksima al sia gento, kiun li konsilis ne nur pri la spirita kampo, sed ankaŭ li istruis pri la novaj kultivadaj teknologioj), pastro Terciarjo Kataruca pri “Pastro Jakobo Biankini kaj la hororkavo en Pradis” (li memorigis la periodon kiam pastro Biankini, paroĥestro en Pradis, estis ravita pro la majesta beleco de la hororkavo borita de la akvoj en tiu zono, verkis poezion antaŭvidante, ke en la estonteco ĝi iĝos natura templo. Pastro Kataruca rakontis kiamaniere sentis sin kuntreni leginte tiun verkon kaj emigita agadi. La ejo baldaŭ iĝis atrakcia centro por pilgrimantoj, kiuj multenombre alkuras el la tuta regiono), pastro Antono Zanette pri “Pastro Jakobo Biankini kaj la atestaĵoj” (li raportis atestaĵojn pri pastro Biankini kunigitaj inter tiuj, kiuj konis lin) kaj Ĝakomino Martinez pri “La esperantisto pastro Jakobo Biankini” (li priparolis kiamaniere pastro Biankini alproksimiĝis al tiu lingvo, pri la rilatoj kun Zamenhof ĉirkaŭ la unua sia gramatiko, pri sia verkara eldono kaj pri sia agado por disvastigi Esperanton en Friulo).
Fine de la kunveno la Urbestro de Fiume Veneto malfermis la historian ekspozicion, kiu, per 36 afiŝoj kun tekstoj kaj epokaj fotografaĵoj, memorigis la civilan kaj la paŝtistan vivon de pastro Biankini kaj lia esperantista sperto.
Specialan sekcion oni dediĉis al la esperanta historio per ekspozicio de originalaj kaj historiaj altvaloraj dokumentoj pri la aktiveco de pastro Biankini por disvastigi Esperanton.
Plie, oni prezentis la broŝuron “Pastro Biankini kaj Esperanto” fare de Ĝanni Strasiotto e Ĝakomino Martinez, disdonita al partoprenantoj en la kunveno kaj al familioj de la Paroĥa Komunumo, kun biografiaj skizoj kaj la esperantista aktiveco.
ROMO. Ne perdu la memoron. Tiu ĉi estas la slogano de la grupo de volontuloj el la Itala Esperanto-Federacio (http://www.esperanto.it) kiu pacience kolektadas kaj ciferigadas paperojn flavĝitajn pro la tempo, por konservi la historian memoron de radio-elsendoj per kurtondoj en lingvo Esperanto, iam elsenditajn pere de EIAR kaj poste de RAI.
Fakte, de 1935 ĝis 2007 (kiam ĉesis ĉiuj radio-elsendoj eksterlandaj je publika servo), kun paŭzo pro la turbulentaj jaroj de la Dua Mondmilito, la elsendoj al eksterlando el Italio havis ĉiam novaĵbultenon esperantlingvan. "Bonŝanco por historiaj esploristoj!" fiere diras la Esperanto-parolantoj. La elsendoj, kiuj estis inter tiuj fremdlingvaj komisiitaj de RAI fare de la Prezidanto de la Konsilio por la promocio de la itala kulturo (kaj nerekte de la turismo) en eksterlando, donis spacon al turismaj novaĵoj unufoje semajne, dum la dua semajna elsendo estis anstataŭe dediĉita al politika raporto.
"Ĝi estas temo - klarigas la volontuloj - de la koro. Ni celas pli alten: al la historio de komunikado, ĉar temas pri materialo de granda valoro, ne nur por nia movado”. Danke al la spirito, kiu puŝis tiujn kiuj prizorgis la elsendojn en Esperanto el Romo ekde la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, revenas al la lumo la tekstoj de la programoj elsenditaj. Ĝi estas historia arkivo enviinda kiu koncernas tutajn sezonojn de radio-historio, alie perdintajn. La laboro estas grandega, sed la entuziasmo kaj la informadiko permesas transiri la malfacilaĵojn. La rezulto de la devontigo de la volontuloj estos alirebla rete kaj senpage elŝutebla en nia Elŝutejo
Hieraŭ (15-a de decembro 2013) estis la Zamenhofa Tago, plej grava tago en esperantujo, kiel naskiĝtago de Zamenhof do bona okazo por festi kune, kaj mi ĝin celebris ĉe la Torina Esperanto Centro kiu samtempe festis sian Centjariĝon. Honeste mi devas diri, ke mi alvenis nur malfruete maltrafante prelegon de profesoro Davide Astori, de Universitato de Parma, sed mi havas bonan kialon: mi estis ĉiĉeronanta milananon tra Torino (laŭ mi sufiĉe inda kialo), sed poste oni diris al mi, ke la prelego de Astori pri la raportoj de Zamenhof kun la politikistoj estis mallonga sed interesa (pli mi ne povas diri pro korekteco). Poste prelegis Nico Huurman el Nederlando, kiu estas estrarano de TEJO, kaj li estis la ununura, kiu prelegis en Esperanto kaj ne en la Itala, li parolis pri lingvaj rajtoj, montrante la diversajn eblecojn de lingvaj rajtoj kaj devoj, eblecojn pli aŭ malpli facile aplikeblajn kaj rajtojn kaj devojn de la parolantoj kaj de la oficiistoj en iu ŝtato; kaj la prelego ĉefe enfokusigis eŭropan, italan kaj piemontan situacion, kaj ekzakte pri tio mi ricevis "moralan baton" ĉar, kiam la preleganto demandis, ĉu ni aprobus eblecon en regiono Piemonto uzi ankaŭ la Piemontan en oficialaj medioj, ne nur la Italan, la plejmulto bedaŭrinde kontraŭis... La afero, laŭ mi, evidentas, ke ofte ni, parolante pri rajtoj, konsideras nur nin mem, kaj do ni tuj pretus defendi nian denaskan lingvon, aŭ la lingvon, kiun ni plej bone regas, ankaŭ ĉar subteni minoritatan lingvon kunportas elspezojn kaj devojn; sed se hodiaŭ malaperantas la Piemonta, morgaŭ malaperos la Itala, laŭ tiu ĉi direkto. Iam iu Itala profesoro pri Itala lingvo, parolante pri la minoritataj lingvoj en Italujo kaj ebleco ilin uzi en lernejoj, forte kontraŭis, dirante, ke aŭ tiaj lingvaj estas vivaj do ili ne bezonas esti instruataj, aŭ ili jam mortas do ilia instruado samas al instruado de Latina lingvo; sed post tia pensado mi ne komprenas do kial ni devus kontraŭi uzadon de la Angla en italaj universitatoj! Klare ni kontraŭas ĉar lingvo, kiu ne havas ŝtatan subtenon ne havas forton pretervivi en nuntempa mondo, do se ni tiom forte kantas justecon de lingvaj rajtoj en niaj esperantistaj himnoj, ni devus komenci defendi niajn minoritatajn kaj regionajn lingvojn! Kaj post tia piemontkora alvoko al defendo de regionaj kaj minoritataj lingvoj mi povas denove paroli pri la prelegoj, ĉar post la prelego de Nico Huurman estis du pliaj prelegoj en la Itala. Nanni Sallio parolis, kiel prezidanto, nome de Pacstudcentro Regis Sereno, kiu gastigas TEC-on en sia sidejo de strato Garibaldi, kaj lia prelego estis mallonga rakonto pri historio de tia Pacstudcentro, kun partikulara atento je estontaj projektoj, kiel la kinejo, kiu ĵus estas rebonigita, aŭ volo kunlabori en projektoj kun TEC, volo kiu ne falos en forgesujon. Finfine parolis Fabrizio Pennacchietti, kiel prezidanto de TEC, por rememorigi tiun lastan jarcenton listigante la geesperantistojn, kiuj dum la jarcento pasis aŭ restis en la Torina Esperanto Centro, kaj la listo vere estis bunta kaj longa dum cent jaroj da historio (bedaŭrinde la filmisto decidis tion ĉi forlasi...). Por inde fini la solenaĵon estis kanto de La Espero, post malbone funkcianta provo kontakti ĉeĥajn geamikojn en Praĥo, kiuj samtempe estis festantaj Zamenhofan Tagon. Post ĉio tio estis spaco por abunda neperdinda staranta manĝado kun tre riĉa kaj bunta mangaĵaro da bongustaĵoj, kaj belega jarcenta kuko reprezentanta TECan simbolon: Torina virbovo kaj flago de Esperanto, digna kaj dolĉa fino de bela Centjariĝo kaj Zamenhofa Tago!
Ekde la 23-a ĝis la 30-a de aŭgusto 2014 okazos la 81a Itala Kongreso de Esperanto, en Fai della Paganella (Trento). La kongresa temo estos “Esperanto kaj novaj teknologioj”, kun: lingvokursoj, koncertoj, prelegoj (pri diversaj temoj), seminarioj, kaj finfine, ekskursoj por vidi: Trenton, Bolzanon, la Dolomitojn, Meranon, Garda-Lagon, Rovereton, kaj tiel plu. La prezo de la loĝado semajne estos nur 400 € (po persono, en dulita ĉambro, kun po 3 manĝoj tage). La unulita ĉambro kostos 540 €. Estos ebla ŝpari! Kunportu viajn dormosakojn, aŭ loĝu en apartamento! La kotizo havas diversajn prezojn (30-120 €), laŭ la dato de pago, kaj laŭ la kategorio de aparteno (plena, aŭ rabatita).
Por pliaj informoj kaj detaloj, vizitu la retejon de la kongreso : http://kongreso.esperanto.it, aŭ skribu al la retadreso: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin..
La Zamenhof-tago, la 15-a de decembro, estas ankau Tago de la Esperanto-Libro. Por festi ghin la Libroservo de UEA faras fulman oferton: se vi mendos ion ajn en ghia reta katalogo (escepte de brokantajhoj), vi ricevos rabaton de 25%! La rabato ekvalidas tuj kaj dauros ghis la tagmezo (12-a horo) de la 16-a de decembro lau la Universala Tempo. Vi povas mendi pere de katalogo.uea.org au per retmesagho al Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.. La rabato kalkulighos che la fakturado.
De 2007 al 2009 la usona spiono laboris por la NSA kaj la CIA en Ĝenevo, urbo konata pro siaj multaj internaciaj organizaĵoj.
En februaro 2007 la usonano 23-jara instaliĝis en la supro de 16-etaĝa konstruaĵo, kie la usona diplomatia misio loĝigas sian personaron: ataŝeoj por la ekonomia promocio kaj delegitoj por kooperado. Fakte tiuj servoj estas nura kaŝejo por maski aktivecojn malkonfeseblajn. Edward Snowden loĝis en riĉaspekta kvarĉambra loĝejo kun vido super la Rodano. Ĉiumatene li iras al la usona diplomata misio, kiu troviĝas en impona konstruaĵo ne malproksime de la UN-Palaco kaj de la sidejo de la Ruĝa Kruco. Kiam li pasas la eniran kontrolejon nenio distingas lin de liaj kolegoj, escepte ke li oficas en la plej supraj etaĝoj de la ''fortreso'' – tie kie la nacia sekurecservo NSA kaj la CIA direktas kune elitan korpuson (Special Collection Service, SCS) kies tasko estas sekreta interkaptado. La trupunuo, ankaŭ nomata F6, administras ekde Ĝenevo la 80 aŭskultajn staciojn en la tuta mondo (de tiuj 19 en Eŭropo). La servo disponas pri materialo por interkaptado de sendrataj retoj kaj GSM, antenoj, riceviloj larĝaspektraj, iloj por ciferecaj analizoj ktp., kontraŭ kiuj aliaj ŝtatoj ne povas rivali.
Spiono ordinara
La brita esplorĵurnalisto Duncan Campell enketas de dek jaroj pri la praktikoj de la SCS. Laŭ li Snowden tre probable laboris por ĉi tiu servo. Li estis apreciata de siaj kolegoj. Pluraj fontoj de la usona misio priskribas la junan homon simpatia kaj tre inteligenta. Tamen ĉiuj nesciis pri lia aktiveco, ĉar la aliaj dungitoj ne devas scii pri kiu okupiĝas kolegoj el alia departemento.
Konsciiĝo pri sia rolo
Post kelkaj monatoj Snowden trapasis "konsciencan krizon". Li konfesis al la ĵurnaloThe Guardian: ''La plejparto kion mi vidis en Ĝenevo seniluziigis min pri la maniero kiel la registaro funkcias kaj pri la efikoj kion tio havas en la mondo. Mi konsciiĝis pri tio ke mi partoprenas ion kio faras pli da malbono ol da bono." Snowden rakontas ke li devis ebriigi svisan bankiston kaj devigi lin stiri aŭtomobilon en stato de ebrieco. La viktimo estis arestita de du falsaj policistoj de la CIA kiuj varbis la bankiston por ilia servo. Ĉu ĉi tiu okazaĵo influis lin por denunci sian iaman dunginton kaj serĉi la protekton de WikiLeaks? Edward Snowden forlasis Ĝenevon kaj la CIA en marto 2009. Li dungiĝis ĉe privata provizisto de la NSA sur usona militbazo en Japanio.
Portempa azilpetanto en Rusio
Edward Snowden restadas nuntempe en sekreta loko en Rusio, kie li ricevis la 31an de julio 2013 portempan restadpermeson. La iama informadikisto intertempe trovis laboron por la rusa socia reto VKontakte kaj kontentas pri la monda tempesto provokita de liaj malkaŝoj. Iuj ŝtatoj eĉ pripensas ĉu ili povus doni al li azilon por ekscii sekretojn kiuj ilin koncernas.
(Fonto: laŭ artikolo en la svisa ĵurnalo Le Temps, 2013-11-02.)
La voĉdono pri "Justaj salajroj 1:12" en Svislando trovis ankaŭ eĥon en internaciaj informmedioj.
Verŝajne utilas precizigi kio estas popoliniciativo kaj kio referendumo. Popola inciativo estas propono de civitanaj grupiĝoj (partioj, sindikatoj ktp.) postulantaj novan federacian leĝon. La registaro prezentas la leĝproponon al la federacia parlamento kaj fine okazas voĉdono fare de la civitanoj. Referendumo kontraŭe estas simila procedo, sed temas pri leĝproponoj de la registaro kaj de la parlamento prezentitaj por popolaj voĉdonoj.
La unuaj decidoj pri la iniciativo pri "Justaj salajroj 1:12" okazis en la registaro, poste en la parlamento. Jen la rezultoj en la granda ĉambro (Nacia Konsilio): 130 voĉoj kontraŭ kaj 56 voĉoj por (1 sindeteno); en la malgranda ĉambro (Konsilio de la Kantonoj): 28 voĉoj kontraŭ kaj 10 por (4 sindetenoj). Ĉi tiuj rezultoj estis konataj de la civitanoj antaŭ la popola voĉdono en tiurilata broŝuro enhavanta ankaŭ unupaĝan prezenton de la argumentoj de la iniciatintoj: la registaro kaj la parlamento per plimulto konsilis malakcepton de la popola iniciativo.
Kvankam la proporcio de 1:12 (la plej bone pagata salajrulo gajnus en unu monato la saman sumon kiel la plej malbone pagata en unu jaro!) por enlandaj firmaoj ne estus revolucio, ĉar multaj entreprenoj ne preterpasas tiun normon. Kontraŭe estus verŝajne problemo por multnaciaj firmaoj, kies manaĝeroj estas pagataj laŭ tarifoj tutmonde kompareblaj.
Kial la popolo (52,9% de la voĉdonrajtaj civitanoj partoprenis la voĉdonon) per 65,3% ne akceptis ĉi tiun proponon? Estas pluraj kaŭzoj. La proporcio 1:12 eble estis iom drasta kompare kun la situacio en Usono kaj sur la tutmonda merkato de manaĝeroj. Multaj civitanoj malfidis al la iniciantintoj, kiuj estis la sindikato Unia kaj la Junsocialistoj. Do la kritikantoj eluzis la argumenton de la "klasbatalo" por timigi la popolon. Multaj homoj eble ne tro ŝatas se la ŝtato reguligas la salajropolitikon de la entreprenoj. Cetere antaŭ nelonge oni voĉdonis pri la iniciativo Minder, kiu leĝigis regulojn pri la sajalajrado de manaĝeroj. Oni devas ankaŭ diri ke la iniciatintoj ne disponis pri la altaj sumoj por la kampanjo male al la monrimedoj de la kontraŭantaj premgrupoj ekonomiaj kaj politikaj.