Disvastigo - Lingue e Cultura
  • Prima pagina
  • You are here:  
  • Prima pagina >>>>
  • Novajhoj
RSS

Ultimi articoli

  • A Roma, celebrazioni di fine anno con il Gruppo Esperantista Romano
  • 15 dicembre 2024: Celebrazione globale della Giornata di Zamenhof
  • Giornata di Zamenhof: incontro al Centro Sereno Regis
  • A Brescia, una cena speciale per celebrare Zamenhof e lo spirito dell’esperanto
  • San Leonardo: Letture e riflessioni su Zamenhof

Novaĵoj

La han-nacia "filo" en la familio de Kuli Jiken

de LI SHUYA

 

    Ne vidiĝinte unu kun la alia dum 2 monatoj, 75-jara Kuli Jiken telefonis al sia han-nacia "filo" Huo Yiqing: "Venu tuj, kaj lasu al mi kisi vin." Dum la renkontiĝo, la pliaĝulo kisas la frunton de la junaĝulo por montri amon, tio estas kutimo de la kazaĥoj.

 Kuli Jiken estas kazaĥo, dum Huo Yiqing -- han-o. Ili havas nenian sangan rilaton inter si. Sed Kuli Jiken diris: "Li ne estas la de mi naskita filo, sed la de mi plej amata filo."

    Frateco

    Kuli Jiken vivas en la vilaĝo Tiere Kete de la gubernio Fuyun de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Al la loko mankas akvo, kaj malfacilas la trafiko. Ĝi estas malriĉa vilaĝo en la aŭtonoma regiono.

    Kuli Jiken kaj ŝia edzo havis tri filojn kaj kvin filinojn. Dum multaj jaroj la familio vivis la vivon duon-nomadan, neriĉan sed pacan. 

Tamen, en la jaro 2004, la edzo de Kuli Jiken kaj ilia unua filo forpasisen unu monato respektive pro hepata kancero kaj pulma kancero. La aliaj infanoj estis ankoraŭ tre junaj, kaj kelkaj vizitis la lernejon. Do, ŝajne la ĉielo falus subite por tiu ĉi kazaĥa familio.

    Feliĉe, ilia unua filo Ye 'er Xiati havis bonan amikon han-an Huo Yiqing. Ye 'er Xiati servis en la arta trupo de la gubernio Fuyun kiel ludanto de hobojo. Li estis introvertita, modesta kaj honesta. Huo Yiqing funkciis kiel estro de la trupo kaj ĝia koregrafo. Serena kaj gaja, li havas multajn amikojn.

    Amikiĝinte unu kun la alia, Ye 'er Xiati kaj Huo Yiqing informiĝis ke ankaŭ iliaj patroj estis bonaj amikoj. En la gubernio Fuyun, pli ol 65% da loĝantoj estas kazaĥoj. Kvankam la patro de Huo Yiqing estis han-o, tamen scipovis flue paroli en la kazaĥa lingvo kaj havis similajn vivkutimojn de kazaĥoj. Influite de sia patro, Huo Yiqing havas pli multe da kazaĥaj amikoj ol la han-aj.

    Tiutempe, Pali Da, la edzino de Ye 'er Xiati, faris triskipan laboron en fabriko de cemento, kaj pro okupiteco ŝi ofte ne havis tempon por zorgi pri la familio tage. Kaj Ye 'er Xiati ne sciis prepari manĝaĵojn, kaj Huo Yiqing, kiu loĝis en la sama domo de la arta trupo, ofte venis al lia hejmo por helpi lin en kuirado. La du filoj de Ye 'er Xiati multe laŭdis la kulinaran arton de Huo Yiqing: "Onĉjo, viaj preparitaj manĝaĵoj ege bongustas, precipe la nudeloj."

    En la jaro 2003, kuracisto diagnozis, ke Ye 'er Xiati, kiu neniam fumis, suferas de pulma kancero. Informiĝinte pri tio lia patro tuj falis de sveno, kaj estis sendita en hospitalon, kie per ekzamenoj konfirmiĝis lia akuta hepata kancero. En tiuj tagoj, Huo Yiqing ĉiam zorgis Ye 'er Xiati kaj donis helpadon al lia familio.

    Rememorante tiujn pasintaĵojn, la edzino de Ye 'er Xiati ne povis reteni siajn larmojn: "En la pasinteco, ni havis bonajn vivkondiĉojn kaj vivis la feliĉan vivon. Ni havis du filojn kaj sumon da deponaĵoj. Tamen, en palpebruma daŭro, la edzo forpasis, la mono estis elspezita, kaj la familio suferis ankaŭ de la ŝuldo je 60 mil juanoj. Tiam, nia unua filo iris tuj baldaŭ al supera lernejo. Kiel ni pasigu niajn tagojn per mia salajro je 700 juanoj ĉiumonate?"

    Kuli Jiken, la maljuna patrino de Ye 'er Xiati, multe ploris pro la forpaso de la filo. Ŝi ankoraŭ bone memoras, ke Huo Yiqing konsolis ŝin: "Onjo, vi ne ploru plu, mi estu via Ye 'er Xiati en la estonteco."

    La "filo" de han-nacio

    Post la forpaso de Ye 'er Xiati, Huo Yiqing ofte venas al Tiere Kete por zorgi Kuli Jiken kaj aliajn ŝiajn familianojn. Iom post iom, la tuta familio kutimiĝis konsulti Huo Yiqing je ĉiaj ajn aferoj grandaj kaj malgrandaj, kiaj elektado de fakultato en universitato por infanoj, geedziĝa afero de la gefratoj, eĉ ĉiutagaj bagateloj ekz., herbo-hakado kaj karbo-aĉetado. 

"Frato, kiel fari?" ofte demandas la junaj gefratoj al Huoyi Qing. Aŭdinte tion, Pali Da, kiel ilia pliaĝa bofratino, estas iom "ĵaluza". "Vi forprenis mian pozicion en la familio," diris ŝi al Huo Yiqing, kompreneble en ŝerco. Fakte, la dankemo de Pali Da por Huoyi Qing estas pli profunda ol aliaj membroj de la familio.

    Post la forpaso de Ye 'er Xiati, preskaŭ ĉiuj vestoj de iliaj du filoj estis donacitaj de Huoyi Qing. Por pagi la ŝuldon je 60 mil juanoj kaj kulturi la du filojn al superaj lernejoj, Pali Da antaŭtempe emeritiĝis el la fabriko de cemento kaj deziris entrepreni kamparan restoracion, pri tio konsentis Huo Yiqing la unua. Kun la helpo de Huoyi Qing kaj aliaj membroj de la familio de la edzo, la kampara restoracio de Pali Da estis sukcese malfermita. Huo Yiqing ofte venigis siajn amikojn al ŝia restoracio, kaj kies komerco iras pli kaj pli prospere. Hodiaŭ, Pali Da jam pagis la ŝuldon de la familio, kaj la du filoj diplomiĝis jam el superaj lernejoj.

    "Finfine mi estas malstreĉita. Mi kiel virino ne kapablis plenumi ĉi tion, sen helpo de aliaj. Dank' al helpado de Huo Yiqing mi povas vivi kiel ordinara virino kun la dorso rekte starigita, mi vere ne scias kiel danki lin, kaj nur povas preĝi al Dio, ke li estu feliĉa," diris Pali Da kun larmoj en la okuloj. 

Huo Yiqing helpis ankaŭ la trian fraton kaj ties edzinon de Ye 'er Xiati en entrepreno de vest-vendejo en guberni-urbo, kaj la enspezoj multe pliiĝis kompare kun tiuj el la portempaj laboroj en konstruejoj kiujn ili faris antaŭe.

    Antaŭ tri jaroj, la tuta familio de Kuli Jiken transloĝiĝis el la kaduka adob-domo en novan domon el brikoj. "Dank' al tiu ĉi frato, nun la vivkondiĉoj de la familio multe pliboniĝis," diris la plej juna filo de Kuli Jiken.

    Dum pli ol dek jaroj, Huo Yiqing pasigis ĉiujn tradiciajn festojn de la kazaĥa nacio en la familio de Kuli Jiken. Dum la Printempa Festo kaj aliaj festoj de han-oj, Huo Yiqing bonvenigis la tutan familion de Kuli Jiken al sia propra hejmo, por ke ili pasigu la festojn kune kun liaj familianoj.

    Estas amo, sed ne sindonemo

    Je la unua renkontiĝo Huo Yiqing montris al ni siajn kapablojn en bela kantado kaj gracia dancado je profesia nivelo kaj tipa nacia stilo. Sed bedaŭrinde, li estas tre maldika, kaj ne tre bone fartas. Ĉar la ezofago ricevis kirurgian operacion, li povis manĝi nur tre malgrandajn pecojn de nutraĵoj. Li neniam fumis nek drinkis.

    Huo Yiqing studis pri koregrafio kaj edukado en la Xinjiang-a Instituto pri Artoj, kaj laboris kiel direktoro de la gubernia arta trupo. Poste, pro la malbonfarto, li anticipe emeritiĝis kaj faris iom da vest-komerco. Li havas sufiĉe bonajn ekonomiajn kondiĉojn. La longtempaj zorgo de la patrino kaj helpo al la familio de Kuli Jiken elspezis multe da liaj energio kaj posedaĵo. Kvankam li iam havis korinklinan amikinon, tamen ili fine ne sukcesis en geedziĝo. 

Li diris, ke tio, kion li faris, ne rilatas kun bonaĵo, am-ofero kaj aliaj similaj vortoj. "Mi ne povas klarigi la kialon, eble tio ja estas la sorto inter homoj." Ĉio ŝajne estas natura. Kun la tempopaso li kaj la tuta familio de Kuli Jiken fariĝas pli kaj pli intimaj.

    La tuta vilaĝo Tiere Kete scias ke Kuli Jiken havas bonan "filon" de han-nacio. 

Biege Jiang, la plej juna filo de Ye 'er Xiati, diris, ke de la infaneco ili ludis kune kun la onklo Huo Yiqing kaj ĝuis lian amon. En la koro de Biege Jiang, la onklo estas kaj pliaĝulo kaj granda frato respektata kaj bonkora. Biege Jiang neniam forgesis ke en iu vintro neĝego falis en la gubernio Fuyun, kaj dike sterniĝis sur la tero. Informiĝinte ke la du fratoj deziras iri al la avino, Huo Yiqing speciale venigis al ili ĉevalon kaj sledon. Per la lastaj ili triope veturis al la avino Kuli Jiken. "Tiutage, ni estis aparte ĝojaj, pro tio ke estis la unua fojo por la onklo Huo Yiqing veturi per tia ĉaro, kaj li ridis kiel infano."

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-02/18/content_31510203.htm

 

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 10 Marto 2014
Vizitoj: 1803

Ŝanĝiĝis la unu-infana politiko de Ĉinio

  En la fino de la pasinta jaro Ĉinio ŝanĝis sian politikon pri familia planado, ke paro da geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en sia familio, rajtas naski la duan infanon. Ĝis la 11a de februaro la provincoj Zhejiang, Anhui kaj Jiangxi jam komencis plenumi la novan politikon pri familia planado, kaj aliaj provincoj tion faros sinsekve en la kuranta jaro. Profesoro Yuan Xin el la universitato Nankai rimarkigis, ke la nova politiko estas transira.

    Familia planado, baza ŝtata politiko

    Por regi la rapide kreskantan populacion en la fruaj 1970-aj jaroj Ĉinio komencis praktiki la politikon de familia planado. En la pasintaj pli ol 40 jaroj la politiko akiris grandan atingon, tamen ĝi ankaŭ renkontis problemojn, ekzemple tiujn pri pliiĝo de maljunuloj, rompiĝo de seksa ekvilibro, simpliĝo de familioj, ankoraŭ granda skalo de la populacio, severa premo de la populacio kaj resursoj ktp. Tio montras, ke Ĉinio ne havas la kondiĉon kaj spacon por libera naskado kaj devas sekvi plu la bazan politikon de familia planado en la nova periodo.

    La estonteca rolo de la politiko estas ŝanĝi la populacian strukturon post sukcesa regado de la populacio kaj akceli la longdaŭran kaj ekvilibran kreskon de la populacio. Makrokosme, ŝanĝi la rapidecon, kvanton, kvaliton, strukturon, distribuadon kaj migradon de la populacio en iu lando helpas akordiĝon de la populacio, ekonomio, socio, resurso kaj medio; mikrokosme, la nasko-politiko povas regi la nombron de infanoj en ĉiuj familioj por ekvilibrigi la ĝeneralan populacion.

    Novaj ŝanĝiĝoj

 La nova politiko estas rezulto de eta reguligo de la familia planado. Pro la nova politiko la jara nasko-kvanto kalkuliĝos al 18 milionoj, kaj tiel la nasko-procento pliproksimiĝos al anstataŭiga nivelo, kio favoros sanan disvolviĝon de la populacio kaj iom bonigos la strukturon de populacia aĝo. Unue, tuj pliiĝos la nombro de infanoj kaj junuloj; due, kreskos la laborfortoj; trie, mildiĝos la populacia maljuniĝo; kvare, ekvilibriĝos la seks-proporcio de nov-naskitoj; kvine, pliboniĝos la strukturo de familiaj generacioj.

    Estonteca politiko

    La celo de la ĉina nasko-politiko estas akceli la longtempan ekvilibran disvolviĝon de la populacio. Post promulgiĝo ĝi kelkfoje ŝanĝiĝis. En la 1970-aj jaroj oni adoptis elastan politikon; en la komenco de la 1980-aj jaroj oni plenumis rigidan politikon de "unu infano"; en la mezo de la 1980-aj jaroj estis la politiko pri "unu kaj duono" en la kamparo; kaj poste la politiko estis ŝanĝita tiel, ke paro da geedzoj, ambaŭ estas sola infano de sia familio, rajtas naski la duan infanon. La limigo iom post iom moderiĝis. Perspektive, la nuna politiko estas nur transira. Pro kontinua alĝustigo kaj plibonigo de la politiko pri familia planado, nepre venos la tempo, ke ĉiuj geedzoj rajtu havigi al si la duan infanon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia 

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-03/07/content_31703113.htm

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 10 Marto 2014
Vizitoj: 1530

Yang Yuanqing: turni atenton al la informa sekureco de poŝtelefono

Teksto kaj fotoj de Zhang Xue

 

Yang Yuanqing, membro de ĈPPIK kaj la ĉefa plenuma oficisto de la Grupo Lenovo diris, ke li multe atentas la sekurecon de poŝtelefonaj informoj en la ĉijara sesio de ĈPPIK.

    Li diris: "Fakte multaj softvaroj de poŝtelefono ne bezonas rajtigadon, tamen ne malmultaj aplikaj softvaroj pere de tia rajtigado kaŝe prenas informojn pri konto aǔ kontaktanto de la uzantoj. Tio sendube donis ŝancon al leĝrompantoj por utiligi tiujn informojn. Tial li esperas, ke estontece la registaro fortigos la leĝfaron kaj rilatan kontroladon, samtempe la tuta popolo devas havi konscion pri honesteco kaj konfideco."

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-03/10/content_31731942.htm

 

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 10 Marto 2014
Vizitoj: 1676

Konkurso de verkado EPĈ-2014

Dank' al la aktiva partopreno de niaj legantoj sukcese finiĝis la Konkurso de Verkado EPĈ-2013 kun finfine 17 premiitoj, kiujn ni jam publikigis en la Rezultoj de Konkurso de Verkado, EPĈ-2013 (http://www.espero.com.cn/2013-12/19/content_30946178.htm) kaj sendis al ili premion kaj diplomon. Ĉi-jare la redakcio de El Popola Ĉinio refoje okazigis la Konkurson de Verkado EPĈ-2014 kaj nun invitas e-istojn partopreni ĝin. La konkurso konsistas el 3 ĝenroj: novelo, prozo kaj poemo kaj nun komencis akcepti kontribuaĵojn. Ĉiu partoprenanto rajtas sendi plurajn kontribuaĵojn por iu ajn ĝenro antaŭ la 1-a de decembro 2014. Tiuj elektitaj kontribuaĵoj baldaŭ aperos en la rubriko.

    1. Kondiĉoj:

    La kontribuaĵo estu originale verkita en Esperanto, ne aperinta en aliaj gazetoj aŭ publikaj retejoj (blogoj ne apartenas al tiu kategorio). Principe, pri la enhavo respondecas la aŭtoroj mem, tamen estas proponate prefere ne tuŝi pornografion kaj religion, kaj la redakcio lasas al si la rajton revizii la kontribuaĵojn kaj decidi pri ilia aperigo.

    Kontribuaĵo estu malpli ol 1000 vortoj por novelo aŭ prozo, kaj malpli ol 60 versoj por poemo.

    2. Premioj:

    Estas tri premioj por ĉiu branĉo, kaj la nombro de la premioj estas:

    unua premio: 1

    dua premio: 2

    tria premio: 3

    La laŭreatoj ricevos diplomon kaj libron kiel premion. La organizanto havas la ekskluzivan rajton unue publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en la retejo El Popola Ĉinio. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.

    3. Adresoj:

    Ĉiujn kontribuaĵojn sendu (en doc, rtf aŭ txt) al la redaktoro s-ro Mao Zifu: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. kun detalaj informoj, ekzemple vera nomo, ŝtataneco, sekso, kontakta adreso por ricevi premio(j)n.

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-02/13/content_31460347.htm

 

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 04 Marto 2014
Vizitoj: 1838

Rano, verko de Nobel-premiito Mo Yan

 En la jaro 2012 Mo Yan ricevis Nobel-premion pri literaturo, kaj liaj verkoj altiras atenton de legantoj en diversaj landoj. Redakcio de El Popola Ĉinio eldonis kunlabore kun la Fremdlingva Eldonejo la romanon Rano, verkitan de Mo Yan, en la fino de tiu ĉi jaro. En la jaro 2011 tiu ĉi libro ricevis la premion Mao Dun, unu el la plej prestiĝaj literaturaj premioj en Ĉinio.

    Prenante kiel la fonon naskadon en la pasintaj 60 jaroj en la kamparo de Ĉinio, la verkisto rakontas pri travivaĵoj de sia onklino, kiu laboris kiel vilaĝa kuracistino pri ginekologio kaj obstetriko dum pli ol 50 jaroj, kaj priskribas la malfacilan kaj kompleksan procezon de Ĉinio por regi grandegan kreskon de la loĝantaro kaj plenumi la nacian politikon de laŭplana naskado.

 

    Formato: 148mm x 210 mm

    Prezoj: € 58 (broŝurita);

                € 128 (bindita)

    Afranko: € 5 (10% de la mendosumo, sed minimume 5 €)

    Kontaktantoj: Zhang Xiaotong; Xie Ruifeng

    Telefono: +86-10-68996590

    Retpoŝto: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.

    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, China

    Banko: Industrial and Commercial Bank Of China Baiwanzhuang subbranch

    Bankkonto: 0200001409014498431

    Adreso: 24 Baiwanzhuang Street, Xicheng District, Beijing 100037 China

 

 

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 04 Marto 2014
Vizitoj: 1670

Pli ol tri mil ĉinaj kaj alilandaj raportistoj intervjuos la du sesiojn

 La 2-an de marto raportisto informiĝis de la Informa Centro de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la 2-a Sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), ke pli ol tri mil ĉinaj kaj alilandaj raportistoj sin anoncis por intervjui la du sesiojn.

    Laŭ konigo, dum la venontaj du semajnoj ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj donos gravan atenton al la disvolva tendenco de la ĉina ekonomio kaj la de ĝi alfrontota defio, al plenumado de la konkretaj rimedoj por profundigo de la reformado, al protektado de la ekologia medio, reformado en la socia kampo, garantio de la popola vivo, la konstruado de kontraŭkorupteco kaj al tiu de honesta kaj pura registaro, ankaŭ al orientado de la nova diplomatia strategio de Ĉinio.

    "La du sesioj profunde ekzamenos kaj diskutos gravajn temojn zorgatajn de la popolamaso kaj plene respondos la zorgojn de ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj." Tion diris Zhong Xuequan, vicdirektoro de la Informa Centro de la du sesioj.

    Zhong diris: "Ĉi-jare la Informa Centro aranĝos gazetarajn konferencojn de la 2-a Sesio de la 12-a TPK, kolektivajn intervjuojn de raportistoj kaj retajn intervjuojn. La detalajn aranĝojn pri ili ĉinaj kaj alilandaj raportistoj povos ricevi per vizito de retpaĝoj de la Informa Centro de TPK kaj per la publika numero de la babila softvaro WeChat de poŝtelefono."

    Laŭ konigo, de la jaro 2006 la Informa Centro de la du sesioj malfermis la retan Informan Centron de TPK kaj tiun de ĈPPIK, poste ĝi liveris al la raportistoj informojn pri intervjuado per sendo de mallongaj mesaĝoj al raportistaj poŝtelefonoj kaj aliaj manieroj. Ĉi-jare la centro malfermis la publikan numeron de MeChat por ke la raportistoj ĝustatempe konu aranĝojn pri la intervjuo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-03/03/content_31654240.htm

Detaloj
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 04 Marto 2014
Vizitoj: 1444

Invito al La 27a Internacia Esperanto-Sumoo

Iniciatinto de Esperanto-sumoo - HORI Jasuo <Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.>
 
   Sumoo estas japana tradicia lukto. C^iun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro, kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn. Okaze de tiuj konkursoj mi organizas Esperanto-sumoo-n. En la lasta sumoo en januaro partoprenis 190 homoj el 34 landoj kaj entute legis 15000 paĝojn.
 
Ekde la 9a de marto 2014 ĝis la 23a okazos la 27a Internacia Esperanto-Sumoo. Ĉu vi ne legos libron kun esperantistoj en la tuta mondo? Por detala informo, legu http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html
 
1. Celoj:
1) Altigi legkapablon de esperantistoj.
2) Kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo
2. Luktmaniero:
  1) Elektu libron, kiun vi legos dum tiu konkurso.
  2) Decidu kiom da paĝoj vi legos por unu tago.
  3) Laŭ la irado de vera Sumoo-konkurso, ni luktadas. Se vi legas pli ol promesitaj paĝoj en tiu tago, vi akiros venkon, se ne malvenkon. Tiamaniere vi luktas kun la libro dum 15 tagoj. Vi ne luktas kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ vi mem.
3. Aliĝo:
   Sendu jenajn informojn al HORI Jasuo: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.
   1) Via nomo, sekso, lando, urbo, retadreso, via luktista nomo
   2) Titolo de la libro, kiun vi legos, kaj kiom da paĝoj vi legos por unu tago
 
4. Raportu vian rezulton
   Kiam komenciĝos la Sumoo, c^iun duan aŭ trian tagon (ne nepre) raportu al la prizorgantoj pri via venko aŭ malvenko. Ili notos ĝin kaj resendos al vi la raportaron kun rezultoj de aliaj luktistoj.
   Al perfektaj venkintoj kun 15 venkoj ni donos diplomon.
Detaloj
Skribita de Redazione
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 03 Marto 2014
Vizitoj: 1994

Esperanto-Libroekspozicio ĉe la Universitato de Amsterdamo

Dank’ al la iniciato de la emerita profesoro Wim Jansen, la nuna katedrulo pri Esperanto kaj Interlingvistiko prof. Federico Gobbo organizos ekspozicion de la Esperanto-Libro en la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kune kun la bibliotekistoj kaj kunlabore kun la Centra Oficejo de UEA.

La biblioteko laŭvice gastigas ekspoziciojn de libroj verkitaj en la lingvoj instruataj ĉe la Fakultato, ekzemple la itala. Esperanto profitas tiun ŝancon unuafoje. La libroj estos prezentitaj per slipoj en la nederlanda kaj Esperanto.

Esperantistoj estas invitataj partopreni en la malfermo de la ekspozicio, kiu okazos ĵaŭdon, la 13-an de marto, je 16:30, kun bufedo por bonvenigi la ĉeestantojn.

La ekspozicio daŭros ĝis la 10-a de majo, kiam okazos la Malferma Tago de la CO en Roterdamo, kaj estos vizitebla dum la normalaj malfermhoroj de la biblioteko en la 2-a etaĝo de "Het Bungehuis" ĉe Spuistraat 210 en Amsterdamo.

 Pri la malfermhoroj kaj la situo de la biblioteko vidu ĉi tie. 

Detaloj
Skribita de Redazione
Kategorio: Novaĵoj
Publikigita 03 Marto 2014
Vizitoj: 2080
  1. Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto
  2. Fondumo Zamenhof k Itala E-Federacio lanĉas novan projekton
  3. Antaŭmendeblas la enirbiletoj por la inaŭgura kaj ferma ceremonioj de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj
  4. La ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong finis sian vojaĝon ĉirkaŭ Antarktio

Paĝo 8 de 47

  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
  • 11
  • 12