Novaĵoj
Por Junaj kristanoj de Eŭropo en la ago de 17 ĝis 35 jaroj
Ĉi jare, la 36-a sinsekva Europa renkontigo organizata de la Komunumo de Taize okazos de la 28-an de decembro 2013 ĝis la 1-an de januaro 2014 en Strasbourgo (Francio).
Pli ol 20000 gejunuloj venos Strasburgon el la tuta Europo. Ilin gastigos du najbaraj regionoj la franca Alzaco kaj la germana Baden.
La fratoj de Taize donis la permeson kunigi Esperantogrupon kiu estos loĝita en la ricevpunkto de la dominika kunfratejo de Strasburgo.
PARTOPRENI LA RENKONTIGON EN STRASBURGO SIGNIFAS:
* preĝi, kanti kaj esti en la silento en la urbo, simbolo de interpacigo
* kun dekmilo da gejunuloj el la tuta Europo kuniri al la fontoj de la fido
* gustumi la gastigadon de la regionoj situataj ambau borde de la rivero Reine
* interparoli kun la atestantoj de la fido aktivaj en la nuna mondo
* konatigi kun personoj kiuj donas animon al Europo kaj iliaj institucioj
AGLIMO
La renkontigo organizita de la Komunumo el Taize unuavice estas por gejunuloj en la ago de 17 gis 35 jaroj.
Pli junaj ol 18 jaroj devas havi konfirmon/permeson de la gepatroj kiuj permesas la partoprenon. Gejunuloj malpli ol 16 jaroj ne povas partopreni la renkontiĝon.
La Europa renkontiĝo unuavice estas por gejunuloj. Do, gi ne antaŭvidas la partoprenon de la personoj en la ago de pli ol 35 jaroj, krom se ili estas la gvidantoj de la grupo.
ALIGO
Por aliĝi al tiu Esperanto-grupo dum la Europa renkonto, oni devas enskribiĝi rete kaj sendi la kopion de la enskribiĝo al la kunordiganto de la Esperanto-grupo retadreso: fr. benoit.ente(@)gmail.com (forigu krampojn)
Por la aliĝo oni vizitu la oficialan ttt-ejon http://www.taize.fr/ kaj elektu propran landon/lingvon.
KOSTOJ
La partoprenantoj pagas lau la tarifo de la propra lando. Same vidi la oficialan pagon http://www.taize.fr/.
Do, oni enskribiĝas kaj vojagas/kunvojagas (se estas de unuopa lando organizita komuna transporto) kun aliaj samlandanoj.
LOKO
La programo por Esperanto-grupo okazos en la dominikana monaĥejo. Tio signifas, tie okazos la komunaj matenaj pregmomentoj kaj pridiskuto de la materialo por la koncerna tago. Tagmeze kaj vespere oni aliĝos al la komunaj preĝoj kun aliaj partoprenantoj cu ce la foiro au en la grandaj preĝejoj en la urbo.
PLI DA INFORMOJ POR ESPERANTISTOJ
fr. Benoit Ente retadreso: benoit.ente(@)gmail.com (forigu krampojn)
Ankau pere de ci tiu pago ni donos pli da informoj!
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1752
Studante alternativajn financajn produktojn, de certa tempo la Civita "banko", nome Fondumo Pro Esperanto, atentas la evoluon de Bitmono, angle Bitcoin, kvankam ĝi ne akceptas bitmonan pagon. Interalie ĉi tiu virtuala monunuo posedas programon nomatan "spesmilo".
"La ideo de ĝenovano Agostino M. Trucco (1893) krei mondan valuton (nomatan "hallis"), bazitan sur internacia ĉeksistemo, relanĉitan en Esperantio fare de ĝenevano René de Saussure (1907) -- el kio fontis la Ĉekbanko Esperantista de H. F. Höveler en Londono (1907-1914) -- periode revenas en la historio de financoj" diras sen. Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj kaj prokuristo de Pro Esperanto, kie ekzistas stabiliga referenco nomata "speso". "Estas normale, ke ĝi trovis relanĉon en la Internet-epoko, sub formo de bitmono (2009). Ankaŭ ne estas mirige, ke en la esperanta popolo troviĝas uzantoj kaj perantoj de bitmono. Ekzemple mi ĵus legis interesan prezenton fare de s-ro Joop Kiefte."
Bitmono pli kaj pli valoriĝis dum la lastaj jaroj: kurze ĝi superis 1.200 usonajn dolarojn. Sed antaŭhieraŭ la Ĉina Centra Banko malpermesis la uzon de bitmono en la tuta financa sektoro, inkluzive la asekuran. Tio kaŭzis en unu diurno la sinkon de la bitmona valoro, sub 500 dolaroj.
"La malpermeson de la Ĉina Centra Banko (kiu tamen ne etendiĝas al privatuloj) oficiale motivas la ne tute malprava timo, ke platformoj de tiu virtuala mono povas transformiĝi al piramidaj bankoj" komentarias d-ro Silfer.
Legu pli en "Heroldo de Esperanto" n-ro 2215
[HeKo 547 1-A, 8 dec 13]
- Detaloj
- Skribita de [HeKo 547 1-A, 8 dec 13]
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1629
Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco". Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Dauripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko.
{AC}
"Ni esperantistoj ja laboras por 'la nepoj', t.e. por la venontaj generacioj, lau la vortoj de Zamenhof en 'La espero'", komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. "Sed niaj nepoj vivos en monda socio kiu devas solvi multe pli da problemoj, ol nur la lingvan. Esplori la ligojn inter tiuj streboj kaj la nia, tio estas la celo de la tema programo."
ACBR
Kerne en la koncepto de dauripova evoluo troviĝas la konservado de kultura kaj lingva diverseco, akompane al la biologia-ekologia diverseco. Tiu aspekto de la kongresa temo certe ricevos atenton en Bonaero, kie eblos kleriĝi pri streboj konservi indighenajn lingvojn, pri plurlingvaj lernejoj, kaj simile. Fettes tamen akcentas, ke la temo traktos pli vastan terenon.
ACBR
"Tradicie, oni parolas pri 'tri kolonoj' de daŭripova evoluo: la ekonomio, la socio, kaj la naturo. Ni zorgos, ke la temkunsidoj donu atenton al ĉiuj tiuj kampoj. Per tio ni celas ne nur klerigi nin pri aktualaj mondaj evoluoj kaj alternativoj, sed ankau aktualigi nian idearon. El la kongresaj debatoj, lau mia espero, povus veni novaj respondoj al la demando: pro kio Esperanto?"
{/AC}
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1595
La nova redaktoro de la revuo "Esperanto", Fabrício Valle, verve laboras por lanchi sian unuan numeron, tiun de januaro 2014, sub sia redaktado. En ghi apenau plu restas spaco por pliaj eroj, sed des pli la redaktoro bonvenigas materialojn por postaj numeroj. Por gardi la freshecon de la revua enhavo li emfazas, ke la novajhoj, artikoloj kaj aliaj kontribuajhoj estu novaj kaj ne jam aperintaj en retaj listoj au aliaj gazetoj kaj forumoj.
Oni prefere sendu la kontribuajhojn rete al la adreso
Jam estas kreita speciala reta komunumo "Legantaro de la revuo 'Esperanto'", kie la nova redaktoro pretas rekte respondi demandojn kaj komentojn de siaj legantoj. Chiu kiu volas aktive partopreni en la kreado de la revuo, povas alighi al la komunumo che
https://plus.google.com/u/0/c
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1833
Fundamenta Leĝo de Eŭropa UnioLa Spinelli Grupo ĉe Eŭropa Parlamento ĝojas lanĉi novan projekton de EU-traktato, eldonita de Bertelsmann Stiftung.'Fundamenta Leĝo de EU' estas proponita kiel grava kontribuo al la debato pri la estonteco de Eŭropo. La unueco de Eŭropo estas esenca, se oni volas alfronti la tutmondajn defiojn kaj promocii la eŭropajn valorojn kaj interesojn. Sed kiel povus esti pli bone regata unuiĝinta Eŭropo?La nuna konstitucia arkitekturo apenaŭ taŭgas por la celo. La plenuma povo estas disa kaj la politika respondeco malforta. La elturniĝaj rimedoj por alfronti la financan kaj ekonomian krizon etendis la nunajn EU-traktatojn ĝis al siaj limoj.La regsistemo de la Unio devas esti reformita, se ĝi estas liveri multe bezonatajn publikajn bonaĵojn hejme kaj decidan gvidantaron eksterlande. Fronte al malamika publika opinio, la naciaj registaroj de la membroŝtatoj timas doni al EU la bezonatajn povojn kaj rimedojn. Naciaj partioj kaj parlamentoj malsukcesas brakumi la eŭropan dimension de la politiko.Tial Eŭropa Unio bezonas establiĝi. La eŭropajn defiojn oni povas alfronti nur per la eŭropa vojo.Ĉi propono je 'Fundamenta Leĝo de EU' estas ĝisfunda revizio de la Lisbona Traktato. Anstataŭante la ekzistantajn traktatojn, ĝi plirapidigas sian paŝadon al federacia unio. Ĝi turnas la Eŭropan Komisionon al demokrata konstitucia registaro, konservanta la metodon konstruitan de Jean Monnet, laŭ kiu la Komisiono envojigas la leĝojn, kiuj estos poste kune proklamitaj per la EU-Konsilio [Konsilio de la landaj Ministroj] reprezentanta la membroŝtatojn, kaj la Eŭropa Parlamento reprezentanta la civitanojn.Homoj murmuras pri la Unia deficito de demokratio, kvankam vere ili suferas pro la deficito de EU-regado. La Unio reformita laŭ la linioj establitaj en la Fundamenta Leĝo estos pli kapabla kaj kompetenta, pli travidebla kaj respondeca.La Spinelli Grupo ĉe la Eŭropa Parlamento rekomendas la Fundamentan Leĝon por ĝia ekzameno fare de la Konvencio, probable nomumota en printempo 2015, por amendi la EU traktatojn.Fundamenta Leĝo devus ricevi aprobon ankaŭ de Prezidanto Barroso, kiu, en sia freŝa parolado pri la stato de la Unio, promesis, antaŭ la eŭropaj parlamentajelektoj, 'eldiri la principojn kaj orientiĝojn, necesajn por vera politika unio'.Alineaj Proponoj1. Por 'Unio ĉiam pli firma', difinita kiel federacia unio de ŝtatoj kaj decivitanoj, kies leĝitimeco fontas el popola suvereneco2. La Konstitucioj de la membro-ŝtatoj devas respekti la EU-valorojn3. La Komisiono iĝas la EU-registaro, elektita kaj respondecanta al la leĝdonajasembleoj de la EU-Konsilio kaj de la Parlamento4. Doni limigitan rajton je leĝdona iniciato al EU-Konsilio kaj al la Parlamento5. Eŭropa Konsilio redifinita, kia gvida teamo de EU-Konsilio6. Abolicio de la laŭvica presidanteco de EU-Konsilio: ĉiu teamo elektas sianprezidanton7. Komisiono iĝas pli malgranda kaj estas nomumita de sia prezidanto8. Iu nombro da parlamentanoj estu elektitaj en tutunia kadro per transnaciaj listoj9. Larĝa etendo de la ordinara leĝdona proceduro10. Larĝa etendo de la Kortuma jurisdikcio11. Pli facila aliro por civitanoj al la Kortumo12. Aboli la rigidan unuanimecon pri estontaj ŝanĝoj de la traktato kaj pri ĝiaekvalidiĝo13. Aboli la ekskludeblecoj en aferoj pri justico kaj internaj aferoj14. Estigo de asocia membro-ŝtato15. Kreo de propraj fiskaj EU-enspezoj por financi sian elspezadon16. Kreo de plia buĝeto por la eŭro-areo17. Estigi komunan ekonomian politikon fokusiĝantan sur daŭrigebla kresko18. Krei fiskan solidarecon por garantii la fiskan subteneblecon19. Doni kromajn povojn al Eŭropa Parlamento pri ekonomi- kaj dungad-politiko20. Garantii al naciaj parlamentoj la rajton esprimiĝi okaze de proceduro pritroa deficito21. Doni pli larĝajn povojn al Eŭropa Centra Banko22. Permesi kundividon de suverena ŝuldo sub striktaj kondiĉoj23. Malpermesi kaŝmaskon en alproksimiĝo de la naciaj leĝoj24. Modernigi la komunajn politikojn25. Rajto je konsento por la Parlamento en ĉiuj internaciaj interkonsentoj.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1493
Venontan 2an de decembro okazos en Roterdamo la 3a Ĝenerala Jarkunsido de la Reto Europeana al kiu Hispana Esperanto-Federacio estis invitita ĉar provizanto de metadatenoj.
Logo de EuropeanaEuropeana estas projekto de la Eŭropa Unio por krei publikan eŭropan bitotekon konsistantan el bibliotekaj, muzeaj kaj arĥivaj dokumentoj, oficiale lanĉita la 20an de novembro 2008. Ĝi celas doni aliron al la kultura kaj scienca eŭropa heredaĵo. Europeana estas unika alirpunkto al pli ol 19 milionoj da specimenoj (libroj, pentraĵoj, filmoj, sonregistraĵoj, muzeaĵoj kaj arkivaj dokumentoj) bitigitaj tra Eŭropo. Pli ol 1500 eŭropaj institucioj prizorgantaj kulturan heredaĵon provizas dokumentojn al ĝi. Ilia nombro kaj geografia amplekso daŭre kreskas, kaj ekde la pasinta 15a de marto 2013 eblas tie trovi dokumentojn el Bitoteko, la bita biblioteko de HEF.
Ĉi kunsidoj estas ŝlosila evento por Europeana. Ili donas al ties partneroj la ŝancon kundividi spertojn kaj pridiskuti aferojn de reciproka intereso. Cetere, partoprenantoj povos prezenti siajn projektojn per afiŝoj en spaco pretigota por tiu celo.
Ana Manero, kunordiganto de la projekto Bitoteko, ĉeestos ĉi kunsidon.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1308
Antaŭlasta multhora laborkunsido, hieraŭ en Milano, de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, por difini la lastan parton de la "Historio de la esperanto-literaturo", verkata de dekduo da jaroj.
Kompare kun pli frua komuniko, la libro nun survojas al kvardeko da ĉapitroj, pritraktantaj ses periodojn de nia originala literaturo: 1887-1921, 1921-1937, 1937-1952, 1952-1970, 1970-1993, kaj post 1993. Komence la kunaŭtoroj planis halti je 1993 (agnosko de esperanto kiel literatura lingvo fare de PEN-Klubo), sed intertempe akumuliĝis dudek jaroj, al kiuj doni almenaŭ superrigardon. Ĝuste pri tio okazis la ĵusa, konverĝa diskuto.
En la labordivido, Carlo Minnaja okupiĝis pri la literaturkritika analizo de poezio kaj prozo, dum Giorgio Silfer verkis la sinteze enkondukajn ĉapitrojn al la diversaj periodoj, kaj la respektivajn pri teatro. La libro proponos multe da bildoj kaj ankaŭ fragmentojn el la arto de la plej fruaj aŭtoroj, precipe.
La unua prezento de la manuskripto al la publiko estas planata por literatura kafejo en Budapeŝto, 24 aprilo 2014, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro kaj per la organizo de Fajszi Amika Rondo. La libron eldonos Kooperativo de Literatura Foiro.
[HeKo 546 2-B, 30 nov 13]
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1805
Dum sia vojaĝo al Burundio (15-23 novembro 2013), la Konsulo kunportis plurajn ekzemplerojn de Plena Ilustrita Vortaro de Gaston Waringhien, parto de la stoko kiun la Esperanta Civito aĉetis de SAT por helpi tiun asocion en malfacila financa momento. La ekzempleroj estis donacitaj kun la celo plifortigi la rimedojn je la dispono de la multnombraj esperanto-instruantoj.
La vortaro prioritate atingis diversajn lernejojn: Afrika Liceo, Muhuta Liceo, Universitato de Grandaj Lagoj, Universitato Rohero, en la Buĵumbura distrikto, kaj la mezlernejo de Gasanda, en la provinco de Bururi. Kelkaj iris al aliaj instruantoj kiuj agadas en pluraj lokoj, kiel c-anoj Eric Nsengiyumva kaj Pascal Niyondiko. Du iris al lokaj kluboj : tiu de Uvira en Kongolando, kaj tiu de Njanza-Lago en la provinco de Makamba, la urbeto kie la paktinta establo Societo Internacia por Paco Universala (SIPU) planas konstrui la Vilaĝon de Paco.
Neniel tiuj centroj produktantaj amasojn da esperantistoj povus akiri tian materialon sen la decido de la Esperanta Civito. Ili ricevis ĝin kun dankemo, respekto kaj granda intereso.
[HeKo 546 1-C, 30 nov 13]
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1456