Novaĵoj
Post bilanco de la aktivecoj dum 2013 kaj prezento de la plano por 2014, la partoprenantoj libere interŝanĝis siajn opiniojn kaj spertojn celante akceli kaj renovigi la movadon. Rekompencoj estis disdonitaj al 9 plej aktivaj membroj.
La arta programo kun ĉeftemo “Paca Melodio” prezentita de la Arta Klubo ĝuis ĉies aplaŭdon.
La ekskurso finiĝis per vizito al historia vestiĝejo Da Chong, kie de 1969 al 1975,dum la milito, estis konservita la balzamigita korpo de Ho Chi Minh antaŭ la finkonstruado de la Maŭzoleo en Hanojo.
- Detaloj
- Skribita de Nguyễn Thị Phương Mai
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1283
Ekde lundo la 2a ĝis la 25a de Junio 2014, en la cimbra vilaĝo de Luserna / Lusérn en Trentino, komenciĝos kurso, por lerni ĉi tiun malnovan lingvon ankoraŭ vivantan, kiu estos organizata de la cimbra kultura Instituto / Kulturinstitut Lusérn. La kurso okazos en la sidejo de la Instituto, en via Mazzini Prünndle, 5, lunde kaj merkrede ekde la 16,00 ĝis la 18,00, kaj estas dividita en du partoj kun malsamaj niveloj de malfacileco: la unua leciono estas dediĉita al la baza instruado, la dua leciono estas adresata al tiuj, kiuj jam scias iom de la lingvo.
Por partopreni al la kurso sufiĉas enpago de € 30,00 (inkludanta kursmaterialojn) al la konto de la Instituto Cimbro Luserna kaj poste sendo de sciigo per ret-poŝto al la jena adreso
aŭ telefonado al la Instituto mem +39 0464 789645.
La retejo estas kulturinstitut.lusern.it
- Detaloj
- Skribita de Gabriella Ossicini, Carla Zulian.
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1636
La Kultura Fondaĵo Sveda / Svenska kulturfonden kiu havas la sidejon en Finlando organizas ĉiujare konferencon pri minoritataj lingvoj, kies temo, por la jaro 2013, estas instruado kaj strategioj por certigi al ĉiuj infanoj lernadon de la regionaj lingvoj. La venonta internacia seminario estas planita por merkredo, la 13a de novembro ekde la 9:30 ĝis la 16:00 en Bruselo , Belgujo, ĉe la Renaissance Hotel Bruselo, Rue du Parnasse 19, kie kunvenos spertuloj pri lingva politiko.
Enkondukos la paroladon Satya Brink, fakulo de priinstruaj politikoj kaj delonge internacia konsilisto ĉe publikaj institucioj, tutmondaj agentejoj kaj akademiaj centroj. Sekve okazos renkontiĝoj pri la programoj adoptitaj por la lernado de la germana, la franca kaj la dana lingvoj en Belgujo, la kataluna en Hispanujo, la sveda en Finlando kaj defioj por la akiro de la bretona lingvo en Francujo, la suoma en
Svedujo, la hungara en Slovakujo kaj la serba en Germanujo.
Partopreno estas libera kun la enregistriĝo antaŭ la 4a de Novembro, ĉe la jena adreso: registration.kulturfonden.fi.
Por pli da informoj vi povas kontakti la svedan Kulturan Fondaĵon -
Svenska kulturfonden, Simonsgatan 8 A 00100 Helsinko (Finnlando).
La retejo estas www.kulturfonden.fi kaj la ret-poŝto:
- Detaloj
- Skribita de Gabriella Ossicini,Carla Zulian.
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1514
La projektoj financataj de la Nacia Realiga Programo “Esploro kaj Konkurencokapablo 2007-2013” havas kiel celon la evoluigon de la sudaj regionj de Eŭropo. Tio plejofte okazas per plifortigo de la fremdlingva instruado tra dungo de instruistoj denaskaj en fremda lingvo (ĉefe angla).
Asocio Nitobe kondamnas lingvan politikon diskriminacian kontraŭ la itallingvanoj kiuj havas la kvalifikojn lingvajn (kaj pedagogiajn) akiritajn ĉe naciaj aŭ alilandaj strukturoj. Alia afero estus se oni postulus, alternative, la konon de fremda lingvo je nivelo C1. Konkurenco ne eblas, se oni postulas denaskecon en specifa lingvo. Ke iu ŝtato premias nur fremdlingvanojn en aŭropa merkato malfermita al ĉiuj, estas neakceptebla diskriminacio bazita sur la denaska lingvo, kontraŭa al siaj civitanoj mem.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1300
La nova politika situacio en Birmo altiris multe da atento al Birmo, kvazaŭ koloniismo perdita de la poezio de Kiplimg, Mandalay ĝis hodiaŭ: la nuna Birmo kun siaj historiaj luktoj, la hejma izolo de Aung San Suu Kyi, la internaj rasdividoj, la problemoj de la esprimlibero.
Neniu kulturo estas pli aperta ol la esperanta tiurilate, kaj en la Tago de la Esperanta Kulturo, 15 decembro 2013 je 16h00, d-ino Chiara Macconi, delegitino de la Esperanta Centro ĉe la Prizonula Komitato de PEN Internacia, organizas renkonton pri Birmo ĉe la popola librejo de strato Tadino en Milano (metrostacio Porta Venezia). Partoprenos d-ino Ma Thida, kirurgo, verkisto, aktivulino por homaj rajtoj.
Kondamnite je dudek jaroj da prizono pro subteno al Aung San Suu Kyi, ŝi malliberis dum ses, trafante tuberkolozon. Liberigite pro la premo de la internacia komunumo, ŝi publikigis librojn sub la pseŭdonimo Suragamika (kuraĝa vojaĝanto). Konata sialande kiel reliefa intektulino, ŝi verkis pri la politika situacio en Birmo.
Ŝi redaktis monatan revuon por la junularon kaj aktivis kiel kuracisto ĉe "Muslim Free Hospital" (kun senpaga asisto al malriĉuloj). Dum la mallibero, ŝi eltenis la plej akrajn kondiĉojn danke al budhisma meditado.
Premiita pro sia agado por la homaj rajtoj per "Reebok Human Rights Award" (1996) kaj "PEN/Barbara Goldsmith Freedom to Write Award" (1996).
[HeKo 543 7-B, 8 nov 13]
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1353
Per elekto ideologie kaj pedagogie sensenca la Kvinstela Movado enigis amendon en Leĝdekreton (LD) pri instruado, aprobitan la 31an de oktobro ĉe la Ĉambro de la Deputitoj, per kiu oni trudas la instruon de la angla ekde la infanlernejo en aĝo en kiu la infanoj kapablas ankoraŭ nek legi nek skribi, kaj en urbaj medioj en kiuj jam multaj infanoj naskiĝintaj de enmigrintaj familioj ankoraŭ ne kapablas paroli itale. La frutempa lernado de lingvo povas ja okazi en la infanaĝo, sed nur se oni estas elmetataj masive al la lingvo lernota, ekzemple ĉar ĝin parolas la gepatroj. Tio certe ne povas okazi je la nivelo de urbaj infanlernejoj, kiuj tute ne havas taŭgajn strukturojn kaj personaron. Konklude okazos, ke oni pasigos al la infanoj tutajn horojn antaŭ anglalingva televido.
Asocio Nitobe kondamnas lingvan politikon demagogian, antaŭenpuŝatan de ŝtataj responsuloj nekompetentaj kaj senspertaj. Temas pri lingva politiko kies sola rezulto estos probable la entrudo en la mensojn de la infanoj kaj de la gepatroj, ke ekzistas nur unu fremda lingvo kiun penvaloras lerni (la angla, la aliaj lingvoj estas ekskluditaj de la LD), kaj ke naskiĝi kun lingvo malsama (itala aŭ alia) estas handikapo korektenda kiel eble plej frue, startante ĝuste de la infanlernejo.
- Detaloj
- Skribita de nitobe.it
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1405
Multiĝas la aliĝoj al la dulingva (kastilia-esperanta) kolokvo pri "Blas Infante, federismo, esperantismo" okazonta ĉe fondumo Blas Infante en Sevilo, 16 decembro 2013, sub la prezido de la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey. Partoprenontoj estas atendataj el Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Svedio, Svislando. Interalie anoncis sian ĉeeston delegacio de Esperanto Radikala Asocio el Romo.
La teknikaj detaloj de la kolokvo estis difinitaj hodiaŭ, dum renkonto kun la stabo de fondumo Blas Infante, fare de reprezentantoj de la Esperanto-Domo en Andaluzio. La vicprezidanto de fBI, adv. Pedro Ruiz-Berdejo, precizigis la temon de sia prelego: "La andaluza idealo", kun fokuso al la federisma koncepto ĉe Blas Infante.
La reprezentantoj de la Esperanto-Domo kontaktis ankaŭ la universitaton de Sevilo, kie intruas kaj esperantisto kaj esperantano. Ili ricevis la ĵus preparitan afiŝeton pri la kolokvo. Tiu afiŝeto, uzebla kiel invitilo, estas petebla de ĉiu interesato, per mesaĝo al <naturamik ĉe esperantio.net>.
[HeKo 543 6-C, 6 nov 13]
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1389
Subteni
Ĉu vi ĉi-jare gajnis iom da mono kaj volas subteni la Esperanto-movadon? La fonduso "JES al novuloj" estas bona ebleco por tio. Ni subtenas malriĉajn novajn Esperantistojn, kiuj bone scipovas la lingvon sed pro manko de mono ankoraŭ neniam ĉe-estis grandan aranĝon kiel la JES. Ili povu sperti la mirindan etoson de junulara Esperanto-aranĝo por la unua fojo, helpu al la organizantoj kaj espereble revenu hejmen kun multaj belaj spertoj de Esperantujo.
Ĉiu donaco bonvenas. Se vi deziras donac-kvitancon, kiu malpliigos viajn impoŝtojn, stiru vian donacon al la Fondaĵo Mondo - kontaktu Stiftung Mondo (
Ricevi
Ĉu vi havas maltro da mono por partopreni la ĉijaran JES-on en Pollando? La fonduso "JES al novuloj" eble povas helpi. Temas pri sendependa fonduso ene de la Fondaĵo Mondo. La fonduso ne estas parto de la JES organizo, sed espereble ebligos al kelkaj unuafojaj partoprenantoj senkostan aŭ malplikostan partoprenon en la JES.
Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi:
- Vi neniam ankoraŭ partoprenis en plurtaga Esperanto-aranĝo kun pli ol 100 homoj.
- Vi aĝas sub 30 jarojn
- Vi ne memstare povas financi JES partoprenon pro manko de enspezoj ekz. kiel studento, lernanto, mallaborulo
- Vi pretas helpi al la organiza teamo dum la aranĝo aŭ verki artikolojn pri la JES
Se vi akceptiĝas, la fonduso "JES al novuloj" pagos vian programkotizon, manĝokostojn kaj loĝadon en amasloĝejo (vi mem pagu la diferencon se vi volas loĝi pli lukse).
Ĉu vi estas bona kandidato por la fonduso? Tiam skribu al
- Personaj datumoj: plena nomo, naskiĝdato, nacieco, plena poŝtadreso (strato, numero, urbo), telefonnumero, retpoŝto. Se vi havas, ankaŭ aldonu Facebook-konton, Twitter-konton kaj adreson de via blogo / privata retejo.
- Viaj esperantaj spertoj: kial kaj kiam vi lernis Esperanton, kiujn renkontiĝojn vi partoprenis, kion vi faras / volas fari per Esperanto.
- Kiel vi pretas kontribui al la evento? Ekz. prelego pri via hejmlando aŭ pri hobio
- Kial la fonduso pagu por vi? Se vi estas studento aŭ senlaborulo, skanu kaj sendu taŭgan pruvilon.
Bonvolu certigi ke viaj sendataj informoj kompletas, alikaze ni ne povas trakti ilin.
Limdato por kandidatiĝi: 17a de novembro 2013.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1505