Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj. Fine de la UK en 2007 Ranieri Clerici, daŭrige al delonga okupiĝo de la asocio, proponis al la estraro kernan tagorderon: “UEA rigore formulu prilingvan homan rajton, UN-iniciate prisekveblan ĉe ĉiuj ŝtatoj; kaj ligu al la esperantismo la strebadon por la akceptigo de tiu rajto”. Apud la multe gurdita epokfareco de la interreto, tiu tagordero motivis la ĝenevan simpozion en 2008 kaj la ŝtupaltigon de partoprenado en UN-organizoj kaj ALTE ligitan kun la nomoj Blonstein, Keller, Kováts, Maradan. La tagordero Clerici reliefas en la strategia laborplano nun efektivigata.
La kontinentaj devenoj gravetis nur dum la tokia Nitobe-simpozio, kiam japana membro de la spektantaro pasie deklaris al la ensalonaj eŭrop/amerikanoj, “La historio estintus malsama, se la latina estus skribata per ĉinaj ideogramoj”. Reage al li, lia samkontinentano, prezidonta la asocion, kaptis mikrofonon kaj aforismis, “Bonvolu rimarki, ke finfine Esperanto ja estas la latina skribata per ĉinaj ideogramoj”, tiel reformulante klasikan hipotezon de Piron. Tamen ne tiaj detaloj movas la movadon; la eventuala surpodia plusvaloro de iu prezidanto estas kremo sur aliloke bakitaj kukoj. Gravas la organizaĵo. Bonvene tenas ĝin enfokuse ĝia nuna estraro.
La Komunumo
Tamen ne nur tiu ĉi organizaĵo mastrumas la komunumon. Nian movadon markas multe pli da interorganiza kontinueco, ol la publiko rimarkas. Ekde Rejkjaviko 1977, la tuta komunumo refasonas la kernajn celojn de sia ekzistado kaj impetado. Tial ni faras esplorojn kongruajn kun la scienca seriozeco. Tial ni romane kaj aliĝenre revizitas niajn biografiojn kaj la potencialojn de senpera dialogado inter la diverstipaj individuoj formiĝintaj en la Esperanta komunumo.
El tia kirlado fontis interalie la agnostikismo Jordan-Cole-Dasgupta kovita dum NASK en 1978; ni tri frukte kunmetis vidpunkton skeptikan pri la lapenismo kaj iuj tepidaj postskriboj suplementintaj ĝin. Mi mem trafis plu kovi tiudirektajn komprenojn kun diverskonsista amikaro vidalvide kaj koresponde. La rezulton sintezas mia verko Loĝi en homaj lingvoj(Novjorko: Mondial, 2011). Miaj konversacipartneroj evidente ne estas la solaj rekonceptantoj: en la Esperanta komunumo vibre sonas kaj resonas malsamegaj memkomprenoj, lingvistikoj, poetikoj. Tiun diversecon esprimas diversampleksaj organizaĵoj. El ili UEA, SAT, la Esperanta Civito kaj MAS foje identigas sin kiel tegmentajn. Tamen ankaŭ TEJO, ILEI, la Akademio de Esperanto kaj ESF tegmente resumas vivadojn kaj opiniadojn (ĉi tiu aludo al Ribillard ne bezonas vian atenton, se vi ne kaptis ĝin). Interpersonaj agordiĝoj por ebligi komunajn laborojn trans instituciaj limoj, foje en subvenciataj projektoj, pli kaj pli karakterizas la hodiaŭan komunumon.
La Entrepreno Esperanto
Preter la diverseco de voĉoj, ni rimarku ankaŭ fundamentan renovigon de la entrepreno, kiu nin ĉiujn kunligas. Niaj pioniroj pretis celi, ke la naci-ŝtatoj en siaj edukejoj kaj komunikejoj adoptu Esperanton kiel ĉefan interlandan lingvon; tiuepoke eĉ niaj taktikaj desubistoj rigardis la popolanojn kiel premgrupon laborontan por la sama strategia celo. Hodiaŭ ni rekomprenas, kiastile do ni intervenu sur diversaj podioj historiaj sed ne ŝtataj. Mia verkoLoĝi en homaj lingvoj proponas, ke nia komunumo ne nur kibicu pri la ŝtatoj, sed sin engaĝu senpere en la historia sfero – rekte alirante kaj refasonante la principan ilaron, per kiu la homoj serioze komprenas siajn lingvanecojn kaj tradukemojn.
Ĉi-epoke laŭ mi ni plej bezonas postlapenan reanalizon de nia rilato al la sinsekvaj lingvistikoj. Provizore akceptu, mi petas, la ideon ke la historia lingvistiko – specifa reago al la konatiĝo de Eŭropo kun la sanskrita lingvo kaj la lingvoteoria tradicio de Panini ĝis Bhartrihari – leviĝis lige kun la romantikisma “etna” kompreno de “la popoloj”, kaj ke post tiu “etnopa-diakrona” epoko ni eniris “naciopan-strukturan” epokon en la lingvistiko. Laŭ tiu dismeto, la aktuala lingvoscienco kaj la postmodernaj iniciatoj – grave rekomprenendaj lige kun la demokratiiga figuro Bhartrihari fine de la paninia tradicio, sed tio estas tagordero ne jam digestita en niaj medioj – rilatas ne nur al kolektivoj sed unuavice al la rajtanta homo unuopa, kiu sin identigas sub diversaj rubrikoj sen foroferi la individuecon. Lige kun tiu rekompreno, niaj diversterenaj lingvemuloj – en kaj ekster Esperantujo, sed laŭeble la esperantujanoj ludu gvidan rolon – devas laŭ siaj cirkonstancoj renovigi la rilaton inter la lingvistiko, la beletristiko kaj la arto ĝenerale. Mi pensas pri la emfazo de William Auld pri la parenceco inter la lingvoj kaj “aliaj artoj”. La scienco estas nur parto de nia repertuaro.
Multaj ligas la Esperantan entreprenon kun la klerismo – do, kun la elano de la dekokajarcenta Eŭropo. Tamen la lumecon de la epoko makulis kolizioj inter imperiestroj kaj imperiatoj. Ne surbaze de la klerismo ni povas hodiaŭ refari la scenejon, mi pensas. Prefere ni fasonu modelon renesancan, universaleman, ĝisoste demokratiaman. Kreaj renkontiĝoj povos kreski, se ĉiuj kultivos propralokajn, proprasektorajn renesancojn kaj refadenos al malnovaj aŭ loke gravaj renesancoj.
Tia kultivado evidente devos esti multvoĉa. Ĉi-konekse mi reatentigas vin pri la graveco de la Projekto Vizaĝoj. Tiu kontribueto mia – akceptita en la nuna strategia laborplano, dankon – ne nur reliefigas la voĉdiversecon de la Esperanta komunumo. Ĝi ankaŭ subkomprenigas, ke ni ĉiuj havas la devon diversnuancigi nian aŭskultadon. La Vizaĝojn mi komprenas kiel figurojn, ĉe kiuj renkontiĝadas la Esperanta entrepreno kaj diversaj aliaj kontribuadoj al la homa historio. Aldoni plusan vervon al tiu renkontiĝado miakomprene bezonas fariĝi unu el la gravaj prioritatoj en nia komuna entrepreno – por plikomunigi ĝin.
Probal Dasgupta
Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondohttp://sezonoj.ru/2013/10/dasgupta/
Detaloj
Skribita de La Ondo de Esperanto, 2013, №11. - http://sezonoj.ru/2013/10/dasgupta/
Beijing enurba edukada komisiono ŝanĝus la struturon pri instruado de angla. CNTV raportis, ke la bazlernejoj en Beijing nur komencus instruii anglan ĉe 3a grado. La struturo de la Gaokao, altezkemeno.kiu estas grava antaŭ eniras al universitato, la trapasa procento de angla malaltigos el 180 al 150 procentojn.
La nova skemo kiu eble komencos en 2016 se la publikoj ne kontraŭas de tiu plano.
La edukada sistem en ĉinio ricevis multajn kritikojn en la pasintaj jaroj. Multaj ĉinanoj kritikis, ke la instruado de angla estis malŝpari la tempon. Multaj sugestis, ke la fremdlingvoj devu esti elektita sed ne devigu ĉar ne ĉiuj learnantoj ŝatas anglan lingvon.
Esperantisto el ĉinio, Terzoro HUANG YinBao, prelegis en la 46a ILEI- Konferenco ,2013-07-15 en Germanio. ankaŭ kritikis la sistemon kun lia artikon : Angla lingvo perfortas ĉinaj lernantoj.
Detaloj
Skribita de Adamo - http://eo.globalvoicesonline.org
La indiĝenoj en la subŝtato Kelantano, Malajzio, postulas de la subŝtata registaro kaj de la centra registaro agnoski iliajn rajtojn pri la hereda tero. Tion raportisFree Malaysia Today (Libera Malajzio Hodiaŭa).
Ili diris, ke la registaro ne solvis la problemon de la tero heredita de la prapatroj. Nun, ili jam ekkonsciis kaj vekiĝis pri la rajtoj de la indiĝenoj en Malaja Duoninsulo aŭ en Saravako aŭ Sabaho.
Reprezentanto de Jaringan Kampung Orang Asli Kelantan (JKOAK, Indiĝena Grupo de Kelantanaj Vilaĝoj), Azmi Badol eldiris tion al la ĵurnalistoj.
Li kritikis la ĉefgvidanton de la subŝtato, Hadi Awang de la politika partio PAS (Tut-Malajzia Islama Partio), dirante, ke la indiĝenoj ne volas akcepti modernan vivon.
La indiĝenoj en Malajzio nuntempe havas multajn problemojn pri la hereda tero en iliaj vilaĝoj.
Detaloj
Skribita de Adamo - http://eo.globalvoicesonline.org
Kunligi ĉiujn popolojn de la mondo pere de la vorto. Estis la revo de Lejzer Ludwik Zamenhof, pola kuracisto kiu iniciatis la internacian lingvon «esperanto» en la dua duono de la oka jarcento, kaj de Ĝorĝo Kanuto (itale: Giorgo Canuto), docento pri jura Medicino kaj rektoro de la Universitato de Parmo de 1950 ĝis 1956, kiu al la ambicia projekto de Zamenhof dediĉis pli ol tridek jarojn da studoj kaj esploroj, iĝinte, fakte, unu el ĝiaj plej eminentaj pioniroj en nia lando.
Ĝuste pro tio, ekde 2010, la urba universitato dediĉas al Ĝorĝo Kanuto doktorecan premion agnoskitan al studentoj de tuta Italio, kiuj, per sia disertacia verko, emfazas la gravecon de la lingva demokratio tutmonda, komprenata kaj kiel neceso superi la komunikajn malfacilaĵojn inter unu popolo kaj la alia, kaj kiel konservado de la minoritatoj ĉeestantaj en ĉiu angulo de la planedo.
Metinte la bazojn per sistemo kapabla defendi la ladinan, lingvon nuntempe parolatan de 30.000 homoj ĉefe en Trentlando, akiris la venkon de la kvara fojo de la Premio Kanuto la 24-jaraĝa junulo el Lecco, Simone Mattiola, studento ĉe la Universitato de Torino kiu hieraŭ, en aŭlo de strato D'Azeglio de nia universitato, ricevis la gravan premion el la manoj de s-ino Luigia Oberrauch Madella, prezidantino de la Asocio-Esperanto « Ĝ.Kanuto” de Parmo.
Dank’al lia ducentpaĝa laboro, la juna Simone nun havos la rajton verki sciencan artikolon por "Inkoj", faka revuo pri filozofio kaj planlingvoj. «Havi oportunecon tian, reprezentas grandan ŝancon por mia estonta profesio» konfesis la lombarda novdoktoro, kiu pridiskutis la premiitan tezon ĝuste antaŭ unu semajno, kun akademiano ege respektata ene de la interlingvistika medio: Gabriele Iannàccaro, titola profesoro en "Bicocca" de Milano kaj gasto de la hieraŭa ceremonio, kiun li finis per sia lectio magistralis pri la lingva ekologio.
Ĉeestis, aŭskultante lin atente, ankaŭ profesoro Davide Astori, docento pri Lingvistiko en strato D'Azeglio kaj vera «motoro» de la Premio Kanuto, kaj Sandro Kavirani, vicrektoro komisiita pri la internaciaj rilatoj.
Detaloj
Skribita de Beppe Facchini La gazzetta di Parma 25-10-2013
Esperanta societo "La Progreso" el urbo Prilep, Respubliko Makedonio la 23 de novembro 2013 jaro festos sian 50 jaran datrevenon. Laŭ arkivita dokumento - permeso de 23.11.1963 jaro ĝi estis registrita kiel unua postmilita esparanta societo en Prilep. Mi petas vin sendu gratulmesaĝojn, BK kaj aliaj gratulmaterialoj al nia retadreso : Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.aŭ al poŝtadreso de nia societo Esperanto-societo "La Progreso" p.f. 197 MK 7500 Prilep, Respubliko Makedonio.
Kun ricevitaj materialoj, gratulmesaĝoj kaj BK ni preparos ekspozicion kaj ekkonis nian urban estraron kun nia riĉa historio kaj aktiveco kaj kun esperanta movado tra la mondo. Bonvolu informu viajn landajn asociojn, societojn kaj aliajn amikojn pri nia peto. En viaj mesaĝoj indiku vian nomon aj familian nomon, urbon kaj landon de kie vi sendas mesaĝon.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas plananta trejnseminarion pri la temo "Genro kaj egaleco: alaga enkonduko". Ĝi disvolviĝos dum Pasko 2014 en insulo Sardinio, paralele al la Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo.
La seminario celas gejunulojn aktivajn en sia reto de organizoj, dezirantaj esplori tiun temon. Fakte ĝi prikonsideros la naturon de genro kaj kiel genro rilatas al individua identeco. Estos traktataj temoj kiel la kulturaj stereotipoj pri vireco, virineco kaj sekseco, la bildoj transdonitaj de la amaskomunikiloj kaj la genr-bazitaj perforto kaj diskriminacio.
C-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro de "Femina" esprimas "sian ĝojon ke, unuafoje, tiu temaro estos traktata ankaŭ kadre de TEJO. Certe la redakcio klopodos sendi korespondantinon por sekvi la seminarion."
Similan seminarion planis Feminisma Esperanta Movado jam de kelka tempo. Probable FEM evitos duoblaĵojn, ankaŭ subtene al tiu ĉi aranĝo.
La kvina Ateliero por beletra kaj redakta kreivo, organizata de Feminisma Esperanta Movado kaj celanta la partoprenon de inteligentaj virinoj, okazos en Budapeŝto ĉe la Civita legacio, meze de majo 2014. La elekton de FEM pri Budapeŝto (anstataŭ KCE en Ĉaŭdefono) klarigas la strebo partoprenigi pli multe da orientaninoj.
Ĉi-foje la Ateliero, gvidata kiel kutime de c-ano Giorgio Silfer, fokusos pri la redaktado de artikoloj por ne esperantlingva publiko, pri nia lingvo kaj ĝia popolo; kun specifa komparado pri la (evitindaj) konotacioj -- ekzemple, kion signifus "verda lingvo" en via nacia idiomo?
La atelieron antaŭos prepara kaj selekta retkurso, ekde januaro 2014. Kiuj estas interesataj, tiuj skribu al <fem ĉe esperantio.net> kiel eble plej baldaŭ.
La hungara polico enketas pri defraŭdo rilate diplomojn disdonitajn de ITK, la instituto kies esperantista partnero (kvazaŭ eksterlanda giĉeto, organizita de d-ro Renato Corsetti kaj d-ino Katalin Kováts) estas Universala Esperanto-Asocio, laŭ specifa kontrakto.
Laŭ la enketo, pri kiu parolas la hungarlingva gazetaro, koruptita funkciulo interna al la instituto (jure memstara societo kun limigita respondeco, posedata de ELTE-universitato) dum la lastaj jaroj liveris al miloj da ekzamenotoj la testosolvojn antaŭ la lingvotestado mem. La plej oftaj klientoj de tiu (neesperantista) funkciulo estis policistoj, kaj la defraŭdo koncernis precipe kvar lingvojn: angla, germana, roŭma kaj esperanta.
La hungara gazetaro informas, ke la defraŭda mekanismo estis bone elpensita. Ĝi koncernis precipe la skriban parton de la ekzamenoj, kiu (spite al la Komuna Eŭropa Framo de Referenco) ĉe ITK kaj ĉe UEA okazas kiel unua.
Nuntempe la responsaj pri la esperanto-lingvotestado ĉe ITK estas s-inoj Márta Kovács kaj Palma Csiszár.