Novaĵoj
La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI, celebras la Mondan Tagon de Instruistoj, proklamitan de Unesko, per la sekva rezolucio, akceptita dum la simpozio kaj renkontiĝo de la Esperanto-Asocio de Rumanio, okazinta de la 5a ĝis la 7a de Oktobro, 2012 en la urbo Răscruci, Rumanio. Nia ligo:
Agnoskas la honorindan kaj daŭre defendendan alvokiĝon de instruistoj tra la mondo.
Substrekas la pozitivan rolon ili povas ludi en homa evoluigo kaj firmigo de transkulturaj kontaktoj trans limoj de nacioj kaj lingvoj.
Emfazas la neceson, ke la lingva diverseco estu defendata ene de edukaj programoj, kun forta emfazo al la akcelo de la instruado de lingvoj minacataj je pereo.
Alvokas por la rajto de lernantoj aliri ĉiajn vivantajn, funkciantajn lingvojn, kio evidente inkluzivas la rajton instrui kaj lerni Esperanton.
Subtenas la celojn de la Tago, nome ‘pripensi la malfacilajn ekonomian kaj socian kuntekston en kiu laboras instruistoj kaj trovi manierojn bonigi ilian profesian statuson kaj laborkondiĉojn, same kiel tiuj de ĉiaj edukistoj.’
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1377
Kvin kandidatoj anoncighis por la konkurso pri la redaktoreco de la revuo "Esperanto". La limdato estis la 30-a de septembro. La redaktoro de la oficiala organo de UEA estos elektita de la Estraro, kiu nun komencas trakti la kandidatighajn dokumentojn.
La nova redaktoro anstatauos Stano Marček, kiu per la decembra numero de la nuna jaro kompletigos sian 12-an jarkolekton kiel la redaktoro de la plej grava kaj plej vaste legata Esperanto-revuo.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1444
En la pasinta jaro Amri Wandel, profesoro pri astronomio en Universitato de Jerusalemo, faris Esperant-lingvan prelegserion en kadro de la "Pekina Esperanta Astronomia Kurso-2012".
En la studio de la Ĉina Radio kaj Televido estis faritaj 12 prelegoj, ilia daŭro estis sume ĉirkaŭ 40 studhoroj, kaj pri ili estis faritaj filmaj registraĵoj, kiuj ekde nun estas libere spekteblaj en interreto (post la komenca 10-sekunda ĉina reklamo).
Tiu videa kurso estas modelo-dona ne nur pro tio, ĉar la interesan astronomian fakan enhavon povas utiligi studentoj ie ajn en la mondo - sed ankaŭ pro tio ĉar ĝi montras unu eblan vojon por reala kaj faka aplikado de Esperanto. Gratulon kaj dankon al la organizantoj pro la realigo, kaj ankaŭ al Amri Wandel pro la prelegoj!
Espereble ni baldaŭ havos plurajn tiajn kursojn en kadroj ankaŭ de AIS - aŭ de ISAE...
Ret-adresoj de ĉiuj 12 partoj de la filmo estas troveblaj en la priastronomiaj paĝoj de Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/
- Detaloj
- Skribita de ret-info
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1719
Ekde 2001 Eŭropo dediĉas la 26an de septembro al lingva riĉeco. Ene de la limoj de la Unio estas 24 oficialaj lingvoj kaj multnombraj regionaj aŭ minoritataj lingvoj, kaj ni ne forgesu ankaŭ la kontribuon de la novaj eŭropanoj. Itala Esperanto-Federacio (www.esperanto.it) partoprenas kaj substrekas la neceson pliinteresigi civitanecon per multlingvismo, kultura diverseco, interkompreno inter popoloj kaj lernado de lingvoj.
La asocio ankaŭ bonvenigas la decidon de la tribunalo de Eŭropa Unio, kiu agnoskas diskriminacia la publikigadon de la labor-anoncoj nur en la angla, la franca aŭ la germana, ĉar tio kaŭzas malavantaĝon por ne-denaskaj parolantoj de tiuj lingvoj. Sekve ĉiuj koncernaj dokumentoj devas esti eldonitaj en la 24 oficialaj EU-lingvoj. Tiu juĝo estas rezulto de plendoj prezentitaj de italaj registaraj agentejoj kontraŭ la Eŭropa Komisiono, kiu verkis en 2008-2009 kelkajn anoncojn por laboraj postenoj nur en la angla, franca kaj germana.
Toleremo, respekto por aliaj lingvoj kaj kulturoj estas fundamentoj de la Esperanto-movado: la internacia lingvo havas neŭtralan fundamenton, sur kiu homoj povas komuniki sen diskriminacioj kaj frate. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, ekmaturigis tiujn principojn en sia hejmurbo, Bjalistoko, kie vivis kune poloj, rusoj, germanoj, tataroj kaj judoj. Lingvoj estis kaj estas grava ilo por la partopreno en la soci-politika kaj kultura vivo. Diskriminacii eĉ nur unu el ili egalas al domaĝado de la tuta komunumo.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1692
1034 partoprenantoj en la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de chiuj mondopartoj al la plej norda chefurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando,
Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo "Insuloj sen izoligho: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj";
Konstatas, ke insuloj – historiaj, geografiaj kaj sociaj – estas originaj fontoj de biologia kaj kultura diverseco, kiujn indas konservi kaj protekti;
Esprimas maltrankvilon pri la nuntempe akrighantaj minacoj al tiu diverseco, pro pluraj homogenigaj kaj detruaj tendencoj de la regantaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj tutmonde;
Samtempe bonvenigas la kreskantajn shancojn por translima kaj transkultura interkomprenigho, kiujn donas la disvastigho de komunikaj rimedoj kiel Interreto;
Atentigas pri la graveco de lingva diverseco kaj lingva justeco en la protektado de tiu kultura bunteco, kiun heredigis al ni la insuloj de la mondo;
Memorigas, ke ghuste tiu protektado de diverseco estas kerna valoro de la movado por la internacia lingvo Esperanto;
Konfirmas la volon de la Esperanto-movado kunlabori cele al mondo de "insuloj sen izoligho", kie chiuj lingvoj kaj kulturoj povas kunekzisti kaj plue disflori en reciproka respekto;
Alvokas al mondvasta kunlaboro per lingve justaj rimedoj por kontraustari la minacojn de klimatshangho kaj biokultura homogenigho;
Asertas la urghecon de tia agado por konservi la trezorojn de nia insuleca planedo.
Rejkjaviko 27 julio 2013
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1380
En sia unua kunsido en Rejkjaviko, la 20-an de julio, la Komitato de UEA elektis tri novajn Honorajn Membrojn de UEA. Jen iliaj biografietoj.
ROLAND LINDBLOM (Svedio)
Naskighis 1931-01-19. Eklernis Esperanton 16-jara kaj jam post ses monatoj gvidis kurson. En 1950 li farighis prezidanto de la distrikto de Sveda Esperanto-Federacio en Okcidenta Svedio. En 1958 li kunfondis Svedan Esperantistan Junularan Unuighon kaj ighis ghia vicprezidanto. En 1974 li farighis vicestrarano, en 1976 estrarano kaj en 1978 prezidanto de SEF, kiun taskon li plenumis ghis 1985. Lindblom membrighis en UEA en 1953, farighis vicdelegito en 1957 kaj delegito en 1970. Komitatano de UEA li estis 1978-1986, 1992-2001 kaj 2007-2010, estrarano 1983-1986 kaj kunordiganto de la Elekta Komisiono 1999-2002. Li estis prezidanto de LKK de la 65-a en Stokholmo 1980 kaj de la 88-a en Gotenburgo 2003. La Alta Protektanto de la 65-a UK estis la parlamentestro Ingemund Bengtsson, kiun li persone konis kaj kies apogon al Esperanto li povis utiligi diversokaze. Lindblom reprezentis UEA en du Unesko-konferencoj en Stokholmo: en 1978 pri informado kaj en 1998 pri kulturo. En 1998 li !
reprezentis UEA che konferenco de ISO en Stokholmo.
BIRUTA ROZENFELDE (Latvio)
Naskighis 1933-12-18. La periodon de 1949 ghis 1956 shi pasigis en la Amura regiono de Sovetio, kien shia familio estis deportita. Shia esperantista patro ekinteresis la filinon pri la lingvo. Reveninte al Latvio en 1956 Rozenfelde studis en la Riga Pedagogia Instituto, kie shi partoprenis ankau Esperanto-kurson kaj tuj ekaktivis en la movado. En 1959 shi organizis la unuan Baltian Esperanto-Tendaron (BET) apud Rigo. La tradicio de BET (nun Baltiaj Esperanto-Tagoj), alterne en la tri baltaj shtatoj, dauras; en 2014 okazos en Latvio jam la 50-a BET. Rozenfelde aktive partoprenas en ilia organizado. En 1993 shi prelegis kaj koncertis en Finnlando. Shi partoprenis en multaj UK-oj kaj estis komitatano A de UEA 1995-2010. Ekde 1993 shi estas fakdelegito pri kulturo. Shi estas vicprezidanto de Latvia Esperanto-Asocio kaj gvidas Esperanto-klubon che la Latva Societo de Rigo.
HALLGRÍMUR SÆMUNDSSON (Islando)
Naskighis 1926-06-19. Sæmundsson esperantistighis en 1947. Li membris en UEA ekde 1948 kaj estis jardekojn la plej agema movadano en Islando. Li senchese aktivis por la Rejkjavika Esperanto-societo "Auroro" kaj por Islanda Esperanto-Asocio, kaj gvidis kursojn. Dum multaj jaroj li provlegis la revuon "La Tradukisto", por kiu li tradukis novelojn el Esperanto en la islandan kaj inverse. Li esperantigis la klasikan islandan infanlibron "Blondulo" (2007) kaj tradukis el Esperanto en la islandan la infanlibron "La varma rivereto" de E. Starovasnik. Li estis komitatano A de UEA 1980-1986 kaj poste observanto ghis 2001. Delegito li estis 1949-1960 kaj ekde 1977. Li estis la chefa fondinto de la libroservo kaj biblioteko de Auroro kaj longe prezidanto de Auroro kaj de IEA. Li partoprenis en multaj UK-oj ekde Bournemouth en 1949 ghis Kopenhago en 2011. Kiel sekretario de LKK de la 62-a UK en Rejkjaviko 1977 li decide kontribuis al tio, ke tiu UK estis titolita "perlo en la kongresa !
koliero". La sorto ne permesis al li vidi la UK-on por la dua fojo en Islando, char post elcherpa malsano li forpasis la 22-an de junio.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1527
Festparolado de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, en la inauguro de la 98-a UK en Rejkjaviko, 21 julio 2013
Persone cheestinte la rejkjavikan UK en 1977, iuj el ni hodiau revizitas la unikan senton atingi la celon en gloro. La tiama ghenerala direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M’Bow, alparolis nin dum la inauguro. Kio povus esti pli glora ol tiu institucia sukcesego!
Tamen, chu ne ech pli glore ni atingos niajn celojn, se ni lernos de Islando la arton pli integre celi? Chi tie naskighis la sagaoj; sur chi tiu insulo restas forta la poezio; ankau nia Baldur Ragnarsson verkas kaj Esperante kaj islande. Ni demandu nin, kiel do la malgranda islandanaro, ech tra malbona vetero ekonomika, sukcesadas konservi lingvan gloron, kaj starigi modelon de venko interna.
Islando scipovas poezii – scipovas konservi vivipovan paralelecon inter versoj. Chiu verso hisas standardon de sendependo. Tamen inter la versaj insuloj fluas konekta maro de ritmoj, kiuj interagordas la versojn. Ni chiuj lernu de Islando, kiamaniere kunmeti agordojn sen forofero de la virta memstareco. Alie dirite, chi-kongrese reflamu nia interna ideo.
Iam la kulturoj de la militemo instruis, kiamaniere kuraghe perbatali nacian sendependon el sub la jugo de iuj. Sed Islando instruas la kuraghon perstrebi interdependon kun chiuj. Tiu instruo pli taugas al niaj lernobezonoj sub la paca signo de l’ espero. Char mankas tempo, mi proponas al via agla kritikemo jenan ekvacian resumon de tiu instruo: proza rigardo minus poezia auskultemo egalas al diskriminaciaj institucioj. Tiu ekvacio, kune kun la kredo ke serioza paco devas esti bazita sur justa interkonduto, estas latenta en la poezia celo de nia movado fari "en konsento/ unu grandan rondon familian". Kiamaniere auskulte agordi la internan ideon al realismo poezia, dum nia strategiema rigardado ne chesas revizoradi bilancojn kaj aliajn prozajhojn?
Respondon al tiu demando mi audis en 1977. Lau prasaghula metaforo islanda, chiu homo estas aparta fajrero, memstare flamanta. Ni strebas konekti nian fajreron al tiuj de amikoj. Aspektis al mi tre inspira tiu islanda stilo de solidara flamado. Hazarde sammomente alparolis min la evangelio de Baldur Ragnarsson. De liaj personeco kaj poezio mi lernis ne kaptighi en tian sordidan kvazaurealismon, kiu limigus nin al nur-proza duonmondo. Mi lernis de li, ke mallarghe atenti nur mian aferajhan itineron estas grava eraro. Mi tiel riskas kaptighi en la sordideco de kalkulludetoj ekskluzive shuldaj, repagpostulaj, bilancemaj. Tiaj ludoj emfazas la prenadon ene de aktualaj, rigidaj kadroj. Por povi verve flami, por manifesti la esperantistan veron, mi devas konsciighi pri mia donemo. La donemo, aparte bunte inter la rokoj, maro, lausezonaj chieloj de nordia insulo, spronas la fantazion kaj inspiras nin reimagi la kadrojn. Per flugiloj sorantaj super la gajnajho-chefigaj saldoj kaj kv!
itancoj, mi konektighas kun tiu vasta kosmo, kies bildon la poezio de Baldur definitive eltradukis el la skotaj ideoj de William Auld en la spektaklajn bildojn de la nordia naturo.
Chu la evangelio de Baldur estas tro chiela, chu ghi malkonektas nin disde niaj najbaroj? Tute ne. Nian kapablon poezie flugi nutras la ekvilibra, flegma, pacienca plenumado de laboroj rutinaj, lokaj, ordinaraj per ghoja spontano; la ghojo dotas la chiutagan paciencon per la poezieco. Pacienco kaj poezio renkontighas en la ghojo-naska arto konstante fideli al niaj najbaroj sen enui pro la ordinareco de tiu lojalado.
Sed atentinde alian sulkon de pacienco fosas kolektivo, kiu lernas ne nur kunfliki portempajn aliancojn pro difinitaj strategiaj motivoj, sed konstante lojali al fremdaj kolektivoj. Ghuste tian paciencon subkomprenigas la himna revo, ke "la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian", chu ne? Popolo, kiu ghiskreskas ghis la kapablego konsente kunmarshi kun aliaj popoloj, ne plu restas nura 'gento'; la arkaika vorto gento helpas nin signi la eksigindecon de tiu glava realajho sangon soifanta kaj poezion detruanta.
Karakterizas la gentojn obstina kaj pasia fermiteco, posedemo pri fizika teritorio, posedemo pri via menso. Vi volas eduki vin kiel homon malfermitan al la universala chielo. Sed la lernejoj infektas vin per mikrobo de naciisma fiero, katenanta vin al gente posedata terparcelo. El tiu malsano kurace savas vin chefe la poetoj, kiuj scipovas malinstrui vin. Ili konatigas vin, kaj ech vian genton, kun la vasta chielo; ili volas fari el via gento bonvenigeman popolon. La poezio potencas per la flugiloj de facila vento; en chi tiu kongresejo ghi ambasadoras, ekzemple, por la prozreale necheestaj senegalaj esperantistoj – petante vin memori, ke Amadou-Mahtar M’Bow devenis el Senegalo.
Mi parolas ne pri utopia teoriajho, sed pri io, kion ni spertis en Islando en 1977. Aplomba pro siaj bone konservitaj radikoj, Islando trafis prezenti al ni tiujare la teatrajhon Inuk. Tiel ni ekkonis la povon de solidarema popolo, kapabla poezie emfazi la rajton de la inuita fajrero konservi sian aliecon de flamado. Mi kaptas la okazon rapide reklami Beletra almanako, en kies jhusa 17a numero aperas la teksto de Inuk kaj artikolo pri ghia tiujara surscenigo.
Hodiau, en epoko de draste predema senzorgeco rilate la estontecon de la planedo, nia movado strebanta savi la lingvan kaj kulturan diversecon povas lerni de la bravaj islandanoj lecionon, kiu temas ne nur pri fajreroj, sed pri chiuj kvar praelementoj – tero, akvo, fajro, aero. La prozo aferiste konatigas nin kun la solideco de tere fasonitaj, gente posedataj strukturoj, per kiuj materie trafikas la produktajhoj. Sed la senposeda poezio velas sur la akvo; flugas en la aero; fajreras en la popolaj koroj, kiuj doneme navigas la trafikon spiritan. Ghuste la poetoj, istoj de la spirita trafiko akva, aera, fajra, kapablos bridi la strasajn trudajhojn de predemaj komercestroj. Kiu alia sukcesos auskultinde diri: "Karaj Popoloj, nur per forta enradikigho en la propra humo vi sentos vin tiel firme ankritaj en landa identeco, ke vi fortos aplombe solidari al viaj kunpopoloj"?
Ni lernas de Islando, ke la poezio ne estas fakultativa luksajho. Ghi estas inter niaj plej esencaj bezonajhoj. La poezio ne nur reliefigas la ritmon kiel marecan elementon, kiu konektas unu versinsulon al najbara versinsulo. La poezio flugigas vin super la podioj por ke vi vidu, ke samideanoj junaj kaj maljunaj, viraj kaj inaj, nordaj kaj sudaj, apudstaras en la vasta esperantista komunumo, en pli dinamikaj konversacioj ol eblas en la aranghkondichoj de universala kongreso. Nia ghenerala poezia konscio devas ghiskreski ghis la bezonoj de nia komunumo.
Chu vi miskomprenas min? Chu vi pensas, ke mi petas vin chiujn sidighi kaj ekverki poemojn por la Belartaj Konkursoj? Ne atribuu al mi aliulajn, strasajn frenezojn, mi petas. Mi pledas – lau la kadencoj de mia frenezo mi pledas – por ekvilibro inter proza realismo pri la ekstera ideo kaj poezia realismo cele al interna venko. Kaj mi ne solas. Kiel ghojige, ke apud la prozo de solida aliro al agadprogramoj en la strategiema movado, nia spontana komunuma vizio ekstersalone navigas akve, aere – kaj islande-fajrere – inter nordo kaj sudo, inter inoj kaj viroj, inter blinduloj kaj vidantoj, inter kongresanoj kaj senbughetuloj, inter juna espero kaj griza obstino. Niaj sagacaj navigantoj renovigas nian stilon de interpontado; ghin chiuj rekonos kiel ne nur vorte, sed agade poezian; tiu stilo reflamigos en nia movado la internan ideon, kaj savos nin de enfalo en novajn diskriminaciojn, se mia ekvacio ghustas.
La prozo, ekz. tiu de plenkreska UEA, necesas, por deklaracie, tagorde establi kaj pash-post-pashe plibonigi efikajn strukturojn. La poezio, ekz. tiu de kreskanta TEJO, en ties gufujoj, en babiloj, shercoj, spekulativoj, duonebriaj cerbumoj – kaj korumoj – ankau tiu poezio necesas, por malfermadi fenestrojn kaj resti preta revi pri draste pli avangardaj strukturoj. La stilkontrastaj fieroj de UEA kaj de TEJO interparolas, kaj tiel ni nove literumas la dignon de poezio nutranta la fortradikajn dignojn de niaj islandoj. Post tiu glora celatingo, kiu scias, eble postmorgau ni povos konvinki la mondan publikon, ke ekz. la prozo de la afereca angla jes iom reduktas la malkonvenon de komunikaj baroj, sed kostas al ni draste altigitan diskriminacion kontrau la lingvaj malplihavuloj. Eble ni glore atingos la celon komprenigi al la publiko, ke nia lingvo poezia alportas juston, profundigas la radikojn de la komunika demokratio.
Vivu la poezia Islando!
En la komenco, iom sherce, mi prezentis jenan ‘versieton por Pepejo/Twitter’:
Por ke la amikeco floru en malegala mondo, ne sufichas la persona afablo. Necesas la struktura, ritma afablo de la poezio. Nur la poezio garantias, ke ankau mortintoj kaj forestantoj rajtu vochdoni.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1457
Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en Rejkjaviko sabaton, la 20-an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.
La kunsidon partoprenis 44 komitatanoj au iliaj anstatauantoj kaj 2 observantoj. Komence cheestis nur la komitatanoj A kaj B, kiuj alektis al la supera organo de la Asocio kvin komitatanojn C. Elektitaj estis Zsófia Kóródy (35 vochoj), Julián Hernández Angulo (30), Jean Codjo kaj Stefano Keller (po 24), kaj Orlando E. Raola (21). Ne elektighis Marcel Delforge kaj Josep Franquesa Solé (po 17), kaj Johan Derks (9).
Poste la Komitato diskutis pri la nombro de elektotaj estraranoj kaj audis sinprezentojn de la kandidatoj. Per plimulto de vochoj oni akceptis la proponon de la Elekta Komisiono, ke la Estraro konsistu el sep membroj. Origine estis dek kandidatoj, el kiuj Johan Derks forfalis pro sia neelekto kiel komitatano. En la vochdonado sukcesis Mark Fettes (43 vochoj), Stefan MacGill (37), José Antonio Vergara (35), Lee Jung-kee (34), Martin Schäffer (33), Stefano Keller (30), kaj Barbara Pietrzak (24). Krome, Orlando Raola ricevis 23 kaj Amri Wandel 21 vochojn.
La Estraro estas preskau tute nova: nur Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak membris ankau dum la antaua oficperiodo. Du novelektitoj havas tamen antauan sperton pri la laboro en la Estraro: Mark Fettes estis ghia membro 1992-1998 kaj José Antonio Vergara 2007-2010. La nova Estraro ekoficos lundon, la 22-an de julio, post la akcepto de la Estrara Raporto pri la jaro 2012. Tuj post sia elekto ghi tamen jam havis mallongan kunsidon por fari proponon al la Komitato pri la prezidanto, la vicprezidanto kaj la ghenerala sekretario: respektive Mark Fettes, Stefan MaGill kaj Martin Schäffer. Tiun proponon la Komitato akceptis unuanime. Pri la cetera taskodivido la nova Estraro decidos poste dum la kongresa semajno.
En la unua kunsido de la Komitato prezidis Probal Dasgupta -- krom che la elektado de komitatanoj C kaj estraranoj, kiam prezidis la kunordiganto de la Elekta Komisiono, d-ro Ulrich Lins.
La Komitato elektis ankau tri novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland Lindblom el Svedio, Biruta Rozenfelde el Latvio, kaj Hallgrimur Sæmundsson el Islando, kiu malfeliche forpasis unu monaton antau la UK.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1548
- Salutmesaĝo de la islanda ŝtatestro al la 98-a Universala Kongreso
- La 98-a Universala Kongreso enaugurita en ĉeesto de la islanda ŝtatestro
- La Eŭropa Komisiono kontraŭas multlingvismon kaj subtenas angligon de universitatoj
- Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de UNESKO, okaze de la 96a Universala Kongreso de Esperanto