Novaĵoj
En la okuloj de la vilaĝanoj li estas strangulo, kiu ne manĝas viandon, nek drinkas, nek uzas lernolibrojn dum la instruado, kaj eĉ ne postulas pagon. En la okuloj de la geknaboj li estas ilia plej bona amiko, instruisto kaj kunludanto, kiu povas kune kun ili grimpi sur arbon kaj sin ruli sur la tero. Ŝajnas al multaj homoj, ke li estas bonkorulo, kiu venis al Ĉinio de tre malproksima lando por helpi la instruadon en izolita montregiono, kaj eĉ ilia idolo li nun estas. Li mem opinias, ke li estas ordinara kiel aliaj homoj kaj li nur faris tion, kion li ŝatas fari.
Lia nomo estas Eckart Loewe, volontulo el Germanio, kiu senpage instruas en la montregiono de Guangxi, Ĉinio, por pli ol 10 jaroj.
En la montvilaĝo aperis fremdlandano
En julio de 2001 fremdlandano kun la blondaj haroj kaj la bluaj okuloj montris sin en la vilaĝo Linguangtun en la gubernio Donglan de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. Tie li luis domon kun la monata luprezo de 10 juanoj kaj komencis instrui al geknaboj, kiuj ne povis viziti lernejon. Tiam en la vilaĝo ne estis telefono, nek aŭtovojo, kaj plej multe da lokanoj parolis nur dialekton de ĝŭang-nacio. Ŝajnis al la vilaĝanoj, ke tiu fremdlandano estas tre stranga. Ĉar anstataŭ vivi en sia lando li venis al la ĉina vilaĝo por fari senpagan instruadon. Kelkajn tagojn post lia alveno la vilaĝanoj sciis, ke la strangulo nomiĝas Eckart Loewe, germano, kaj ke li ne manĝas viandon, nek drinkas, nek fumas, nek vetas.
Estis nekredeble por la vilaĝanoj, ke iu fremdlandano memvole alvenus en la montvilaĝon por senpage doni lecionojn al lokaj geknaboj. Nur tre malmultaj ĉinoj volontas labori ĉi tie kiel instruistoj eĉ salajrate. Kaj tamen tiu ĉi fremdlandano ne postulas pagon por sia laboro. Kion li povos fari ĉi tie?
Informiĝinte, ke Eckart Loewe senpage donos lecionojn, dekkelkaj geknaboj sin anoncis por lerni de li. Inter ili escepte de unu knabo, kiu iam lernis en la elementa lernejo por unu jaro, aliaj neniam vizitis lernejon. Antaŭ leciono, Eckart Loewe konigis al la gepatroj de la geknaboj, ke lia celo estas klerigi la geknabojn kaj ne estas por funkciigi lernejon; la geknaboj ne povos ricevi diplomon post la finlernado kaj li ne postulos lernokotizon. Komence la vilaĝanoj ne aprobis la instruan manieron de Eckart Loewe, ĉar dum la instruado li ne uzis lernolibrojn kaj, anstataŭ stari sur la podio li sidis kune kun geknaboj. Ili opiniis, ke tio ne estas kutima instrumaniero en la normala lernejo.
La alveno de Eckart Loewe ŝanĝis la ideojn de la lernantoj kaj ankaŭ la tutan vilaĝon. Por havigi al la vilaĝo cementitan vojon la vilaĝanoj intencis peti pere de Eckart Loewe kapitalon al la gubernia registaro. Anstataŭ tio Eckart Loewe gvidis lernantojn mem konstrui la vojon. Li postulis ilin mem fari desegnaĵojn, modelojn kaj eksperimentojn por la konstruado. Komence la lernantoj opiniis, ke tio estas nur ludo, sed ne lernado kaj iliaj projektoj estos neuzeblaj. Poste, ili iom post iom konsciis, ke la celo estas realigebla per ilia propra penado. Ili mem kalkulis, ekzemple, kiom da cemento kaj sablo oni bezonas por konstrui la vojon kaj kiom da cemento kaj sablo ĉiu lernanto devas porti. Post la finpretigo de la projekto ankaŭ la vilaĝanoj partoprenis en la konstrua laboro. Post nelonge la cementa vojo kun larĝeco de ĉirkaŭ unu metro kaj longeco de ĉirkaŭ 300 metroj estis finkonstruita. De tiam la vilaĝanoj ne plu bezonis iri sur la kota vojo en pluvaj tagoj.
En la okuloj de la vilaĝanoj Eckart Loewe estas germana strangulo sed samtempe bonkorulo. Li venis al Ĉinio por helpi ĉinan edukadon. Ĉiuj, ĉu maljunuloj aŭ infanoj, en la vilaĝo nomas lin "instruisto Loewe". Multaj homoj opinias, ke Eckart Loewe disvastigas kvalito-orientitan edukadon en malgranda vilaĝo de Ĉinio. Pri tio li diris: "Mi ne scias, kio estas kvalito-orientita edukado. Mi scias nur, ke oni devas eduki geknabojn ke ili povu trovi sian talenton kaj trovi ankaŭ, kio estas bezonata de la ĉirkaŭaĵo kaj kio estas bezonata de ili mem, kaj instrui al ili mem pripensi kaj solvi problemojn."
Li nur volas fari aferon, kiun li ŝatas
Dum la pasintaj 10 jaroj li ĉiamaniere evitis raportistojn. Kiam li eksciis, ke raportistoj venos intervjui lin, li sin kaŝis en hejmo de lernanto kaj nur post ilia foriro li revenis al la lernejo. Li diris: "Amaskomunikiloj faros min famulo. Mi nur volas bone fari mian aferon kaj ne volas fariĝi famulo. Famo nur povus ĝeni miajn laboron kaj vivon."
En la jaro 2012 Eckart Loewe unuafoje akceptis intervjuon de la Ĉina Centra Televida Stacio. Tiam li malkaŝis al la raportisto: "Mia amiko diris al mi, ke la eksa prezidento de Sud-Afriko Nelson Mandela foje diris (proksimume): 'Se vi kaŝus vin kaj ne konigus al aliaj homoj kiel vi faras vian ŝatatan laboron, aliaj opinius, ke ion tian ili tute ne povus fari. Se vi konigus al ili tion kion vi faras, ili povus kompreni, ke ĉiu homo povas fari aferon taŭgan por si mem kaj ŝatata de si mem.' Mi estis impresita de liaj vortoj kaj pro tio decidis akcepti la intervjuon."
Poste la raportisto sciigis al Eckart Loewe, ke multaj ĉinoj estis emociitaj de lia rakonto post prezentiĝo de la televida programo. Pri tio Eckart Loewe respondis: "Mi timas emocii aliajn homojn. En la jaro 2006, kiam mi aŭdis, ke mi estis rekomendita kiel kandidato por tiu-jara premio por "personoj, kiuj emocias Ĉinion", mi ege maltrankviliĝis kaj tuj sendis mesaĝon al la juĝ-komitato kun la peto, ke ĝi ne elektu min ĉar mi ne deziras emocii Ĉinion, kaj mi povas esti nur emociita de Ĉinio."
Kiam aliaj laŭdis lin, li ĉiam sentis ĝenatecon kaj diris: "La homo, kiun ili laŭdis, ne estas Eckart Loewe, kaj ne rilatas al mi."
Wang Na - El Popola Ĉinio
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
- Detaloj
- Skribita de Wang Na - El Popola Ĉinio
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1455
La 22an de oktobro komenciĝos E-kursoj en la Oka Mezlernejo de Baotou-a Fer-ŝtala Kompanio, Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, Ĉinio. Nun 24 lernantoj anoncis sin studi en la kurso, kaj ankaŭ kelkaj instruistoj de la angla lingvo en la lernejo interesiĝas pri nia lingvo kaj volas lerni ĝin. La kurso okazos unu fojon en ĉiu semajno kaj ĉiufoje oni studos en 45 minutoj. S-ro Liu Baoguo gvidos la kurson, kiu daŭros unu lernojaron.
Tio estas la tria lernejo, kiu havas E-kurson post la Scienc-Teknika Universitato de la Interna Mongolio kaj la Supera Mezlernejo Tianjiabing en Baotou.
(de Liu Baoguo - El Popola Ĉinio)
Redaktoro: Liu Zijia
- Detaloj
- Skribita de El Popola Ĉinio
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1636
Tiu tasko povas komenci per ŝanĝo de artikoloj kaj daŭri per kunaj projektoj eldonaj aŭ kulturaj.
EPĈ jam komencis tian kunlaboradon kun Disvastigo (http://disvastigo.esperanto.it), oficiala informservo de la Itala Esperanto Federacio, kiu akceptis la inviton de EPĈ daŭre kunlabori en tiu ĉi perspektivo. La pordoj estas ĉiam malfermitaj.
Bonvenon al ĉiuj!
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1589
Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo "Esperanto" havos sian redaktejon ekster Europo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.
"Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro", komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. "Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero."
Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto au estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankau fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ghis 1995. Lastatempe li okupighis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.
La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de "Brazila Esperantisto", kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave. Ankau por la revuo "Esperanto" Valle antauvidas proksiman kunlaboron kun talentuloj sur diversaj kampoj, cele al revuo kiu "transformighos en aktivan engaghilon, en instrugazeton por trejnado de volontuloj, en heroldon de la plej bonaj iniciatoj de la movadaj organizoj tra la mondo, en gvidilon por veteranaj kaj komencantaj E-gvidantoj, en inspiron por la esperantoj."
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1409
Ĉiam viglas la E-societo de la Dependa Mezlernejo sub la Ŝanhaja Fremdlingva Universitato de post sia fondiĝo en la tria tagdeko de aŭgusto de la jaro 2012. Ĝi, kiel la unua societo de Esperanto en la lerneja historio, sin dediĉas al la disvastigo de la ideo de Esperanto kaj de la scioj pri tiu ĉi lingvo internacia al la geinstruistoj kaj al la gelernantoj de la tuta lernejo pere de diversspecaj kanaloj, ekz., instruado, prelego, aprecado kaj tiel plu.
La agadoj fare de la E-societo estas oftaj kaj enhavoriĉaj kun multe da lernorimedoj, inkl. de kurso, www.reto.net, www.elerno.cn kaj plej facile komprenataj, progresigaj kaj taŭgaj lernomaterialoj por la membroj de la E-societo. La E-societo presis ankaŭ instruajn materialojn por siaj membroj kaj samtempe aldonas ilin al sia blogo surrete. Kvankam la aktivejo de la E-societo estas iom simpla, tamen la samideanoj povas tie ĝui kune la brilecon de la E-kulturo, babilante pere de intereto kun geesperantistoj el Eŭropo, Aŭstralio kaj aliaj landoj kaj kontinentoj. La entuziasmo de ĉiuj membroj de la E-societo por lernado de nia kara lingvo internacia pli kaj pli altiĝis. Ili decidas pluapaŝe disvastigi sciojn pri Esperanto en praktikado.
Pli grave estas ke la E-societo aktive partoprenas en la "societo-ekspozicia" aktivado okazigita de la Dependa Mezlernejo sub la Ŝanhaja Fremdlingva Universitato. En la jare grandioza ceremonio la E-societo kune kun pli ol 20 studentaj societoj de la tuta lernejo montris sin en bela maniero. Dum la unuaj tagoj de la preparado, la membroj de la E-societo entuziasme kunlaboris. Iuj faris klarigon pri desegnaĵo de la afiŝo en Esperanto, la duaj respondis demandojn pri Esperanto kaj la triaj pretigis ejon kaj premion por tiuj, kiuj partoprenas en la ekspozicion pri la societo. Ili ankaŭ speciale kompilis E-instruan materialon por la premioj de E-konkurso kun la celo kuraĝigi la lernantojn lerni kaj ami Esperanton.
En la tago kiam estis la ekspozicio pri la societo, ĉu la ses-jaraj infanoj, kiuj ĵus eniris en la lernejon, ĉu la supermezlernejanoj en la flora aĝo, ĉu la instruistoj de biologio, ĉu tiuj de la angla lingvo, ĉiuj haltis por partopreni en la aktivado organizita de la E-societo. Kiel movoplena estis la loko! La ideo de Esperanto kaj la E-movado interesis multajn lernantoj el diversaj fakultatoj... kaj multaj lernantoj plurfoje prove respondis demandojn pri Esperanto. Tre ege entuziasma estis la esplora etoso sur la loko. Krome, la lerneja radiostacio elsendis ankaŭ kantojn en Esperanto.
Estis tre riĉaj la programeroj de la aktivado de la E-societo, kiuj multe plaĉis al la lernantoj... Dum la tuta jaro post la stariĝo de la E-societo, la lernantoj ĉiam entuziasme kaj vigle partoprenas en ĝiaj agadoj. Estas ĝojinda ke pli kaj pli multe da lernantoj konas la spiriton de Esperanto pere de la interesaj aktivadoj kaj en diskutadoj dum lernado de Esperanto.
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
* La aŭtoro servas kiel la unua prezidanto de la E-societo.
Li Yemeng - El Popola Ĉinio
- Detaloj
- Skribita de Li Yemeng - El Popola Ĉinio
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1517
La Papo Francisko la 1-a rajtigas celebri mesojn kaj sakramentojn en la lingvoj 'tzotzil' kaj 'tzetzal', indiĝenaj lingvoj parolataj de la du plej grandaj etnaj grupoj de la provinco de Ĉiapaso [Chiapas].
La tekstojn pretigis fakuloj, kiuj unue prezentis la rezulton de sia laboro al la asembleo de la meksikaj episkopoj, kaj poste sendis la dokumentaron al la Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Regulado de Sakramentoj kaj al la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo.
La Episkopo Arizmendi ankaŭ sciigis ke la Sanktaj Tekstoj tradukatas ankaŭ en la naŭatla, gepatra lingvo de pli ol unu miliono kaj duono de meksikaj civitanoj kaj per kiu, laŭ tradicio, la Virgulino de Guadalupe komunikis kun la indio Johano Diego dum fama apero ĉe la monteto de Tepeyac la 9-an de decembro 1531.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1636
La 100-a kongreso bedaŭrinde sen mia ĉeesto
De la 12-a ĝis la 15-a de oktobro okazos en Tokio la 100-a Japana Esperanto-Kongreso (http://jek100.esperas.info/). Se mi daŭre estus loĝinta en la japana ĉefurbo, mi certe estus envolviĝinta en la organizado de la kongreso. Nun laborante en Pekino ne estos eble eĉ ĉeesti en tiu jubilea kongreso. Sed dum la rejkjavika UK mi aranĝis, ke raportistino de la Ĉina Radio Internacia faru videan intervjuon al du organizantoj de la japana kongreso.
Dum la UK, cetere, mi povis informiĝi, ke la japana ne estas la plej longedaŭra Esperanto-kongreso. Tiun honoron havas, se ne estas iu kiu daŭras samlonge en aliaj landoj, la skota kongreso, kiu en la venonta jaro okazos por la 109-a fojo.
Kiel ajn, al la 100-a japana kongreso mi volas laŭeble helpi, kaj petis ĵurnalistinon al mi konatan aperigi mian artikolon pri la kongreso en la ĵurnalo, por kiu ŝi laboras. La ĵurnalo, sur kiu baldaŭ aperos la artikolo, nomiĝas Toseishimpoo, kiu aperas dufoje semajne kaj estas legata de miaj iamaj gekolegoj kaj samspeculoj, municipaj oficistoj de la Tokia Metropola Registaro kaj de la registaroj de la aliaj municipoj, kiuj konsistigas la Metropolon de Tokio.
Eble interesus la legantojn kion mi skribis en tiu ĉi artikolo. Do mi tradukis ĝin iom libere, ellasante lingvan prezenton de Esperanto ne necesan por la ĉi-tieaj legantoj, kaj farante kelkajn aldonojn, kiuj ne estas en la japanlingva originalo. Ĉi-subas do la tradukita artikolo, kiu estas nenio alia ol mia esprimo de bondeziroj al la kongreso.
Progreso homara, progreso lingva
De la 12-a ĝis la 15-a de oktobro okazos en la Turhalo Funabori en la urbo Edogawa, Tokio, la 100-a Japana Esperanto-Kongreso. Tiu-rilate menciindas, ke iam ankaŭ en la sino de la Tokia Metropola Registaro funkciis Esperanto-klubo, fondita en 1971. Ĝi ankoraŭ ekzistas, sed ŝanĝis sian nomon kaj ne plu aktivas sine de la nomita registaro.
Por la unua fojo Esperanto furoris en Japanio en la jaro 1906. En septembro tiu-jare oni jam havis la 1-an kongreson. Inter la ĉeestantoj, kies nombro atingis 130, sin trovis OOSUGI Sakae, poste famiĝonta anarkiisto. Tiu ĉi radikalulo pli poste instruis Esperanton ankaŭ al liaj ĉinaj gekamaradoj, kaj tio fariĝis unu el la kanaloj, per kiuj Esperanto penetris en Ĉinion. Oosugi postlasis al ni jenajn vortojn:
Ankaŭ la progreso de la homaro estas malhelpata de tiu malsameco [de lingvoj - U.H.] ne malmulte. Dum ĉio en la socio rapide progresas internacie, sole la lingvoj restas ankoraŭ en la kadro de la nacieco. Tio estas granda malsaĝeco.*
El tiuj linioj estas evidente, ke Oosugi estis konvinkita ne nur pri tio, ke la homaro progresu kaj la socia sistemo estu ŝanĝita laŭ tiu progreso, sed ankaŭ pri tio, ke ankaŭ lingvoj devas trairi simile radikalajn ŝanĝojn. Esperanto estis por li simbolo de tiuj progresoj ne nur lingva sed ankaŭ socia kaj homara.
La politikisto iam faris paroladon en propaganda prelegkunveno pri Esperanto, kaj do verŝajne parolis favore al la lingvo. Ankaŭ Gotoo kaj multaj aliaj japanoj de similaj politikaj tendencoj rigardis Esperanton kiel ilon, per kiu Japanio sekvu kaj eventuale preterŝtupu la homaran progreson.
Eĉ post la dua mondmilito tia konvinko aŭ fakte revo pri la homara evoluo subtenis la popularecon de Esperanto inter japanoj. Ŝajnas, ke ili forlasis tian optimisman bildon nur en la 1980-aj jaroj. Nu, ankaŭ nuntempe ne mankas homoj en Japanio, kiuj persiste okupiĝas pri la lingvo sed la japana socio ĝenerale perdis optimismon pri la homara progreso kaj samtempe intereson pri la zamenhofa lingvo. Mi hipotezas, ke tio estas ĉar ordinaraj japanoj, en la nuna postmoderna epoko, fariĝis multe pli skeptikaj pri la progreso entute kompare kun antaŭuloj en la pasinteco.
Kia alternativo al la revo pri la progreso?
Ĉu do Esperanto iom post iom perdos sian vivkapablon kaj fine malaperos? Aŭ ĉu ni trovos alian manieron por firme situigi la lingvon en la socio krom la revo pri la homara progreso? Pri tio sugeston povus doni al ni la fakto, ke oni subtenis Esperanton ne nur pro la revo pri la progreso de la homaro, sed ankaŭ pro ali-specaj revoj de homoj, kiuj sin trovis en periferioj, en diversaj sencoj de tiu ĉi vorto.
Tio estas komprenebla, ĉar oni ordinare ne bezonus tian lingvon kia estas Esperanto, se oni sidas en la centro de la mondo: en tiu kazo via lingvo estas jam internacia, kiel estas la angla nuntempe. Ni rememoru, ke la iniciatoro de Esperanto ja estis ruslanda hebreo, ano de socie periferiigita popolo.
En Japanio similan periferian pozicion okupis, kvankam etne japana, ekzemple MIYAZAWA Kenji, romanverkisto kaj poeto, kiu lernis Esperanton por diskonigi siajn literaturajn verkojn en la mondo. Tiun lingvon li elektis ĉar li, naskita kaj dum preskaŭ la tuta vivo loĝinta en la periferia Tohoku-regiono, volis rekte ligiĝi kun la mondo sen esti perata de la centro en Japanio: Tokio. Post la triobla katastrofo en 2011 lia nomo estas citata de diversaj personoj, kiuj pripensas la restarigon de la regiono. Ankaŭ por la "restarigo" de Esperanto utilus lerni de liaj ideoj, kiuj ne ĉiam estis plene optimismaj pri la progreso. Dum la ĉi-foja kongreso mem estas planata programero, en kiu dialogos du junaj verkistoj, kiuj lernas Esperanton kaj volas iel intergrigi ĝin al la literatura kreado. Ili eventuale povus mencii la nomon de Miyazawa.
Alian situigon eble sugestis Zamenhof mem, kiu pensante pri la graveco de tiuj, kiuj pli poste ricevis la nomon de "denaskaj esperantistoj", skribis:
Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol miliono da aliaj homoj.**
Tiujn ĉi liniojn mi ne aprobas centprocente, sed mi ĉi tie ne diskutos pri tio. Kiel konate, da denaskaj esperanitstoj nun en la mondo estas almenaŭ kelkaj centoj. Unu el la japanaj muzikistoj, kiuj aperos dum la publika koncerto de la kongreso, estas denaskulo, kiu naskiĝis kaj kreskis en Japanio. Espereble tiuj junuloj, muzikantaj aŭ verkantaj, povu trovi por Esperanto novan vojon. Tion mi elkore esperas el la malproksima ĉina ĉefurbo.
*=Miyamoto, Masao 1984. La morta suito: Oosugi Sakae, anarkiisto-esperantisto. Kioto: L' omnibuso, p.55.
**=Zamenhof, Lazaro-Ludoviko. 2006. Mi estas homo. Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. Kaliningrado: Sezonoj, p.97.
Usui Hiroyuki - El Popola Ĉinio
- Detaloj
- Skribita de Usui Hiroyuki - El Popola Ĉinio
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 3068
La 9-an de oktobro la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis en sia kunvenejo la kunvenon de sia konstanta komitato, kiun prezidis s-ino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio. La kunvenon ĉeestis s-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de ĈEL, Chen Shi, Yu Tao kaj Zhao Jianping, vicprezidantoj de ĈEL kaj pli ol 20 konstantaj komitatanoj.
En la kunveno la partoprenantoj diskutis pri la enhavo de la okazonta Ĉina Kongreso de Esperanto. S-ro Guo Xiaoyong, donis detalajn sugestojn al la ellaborado de la raporto pri la laboro de ĈEL en la pasintaj kvar jaroj kaj esprimis sian ekspekton al la laborplano de la ligo por la venontaj jaroj. S-ino Chen Shi prezentis la principojn kaj regularon de elekto de la konstantaj komitatanoj.
En la kunveno s-ro Wang Ruixiang, asistanta sekretario de ĈEL kaj direktoro de la oficejo de la ligo prezentis la preparadon de la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto, kiu kun la temo "Esperanto -- Nova ŝanco, nova platformo, nova aspiro" laŭplane okazos inter la 15-a kaj la 17-a de novembro en la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio. Laŭ Wang Ruixiang la kongreso estas atendita akcepti pli ol 400 partoprenantojn el diversaj lokoj de Ĉinio kaj tiuj el aliaj landoj. La kialoj por la atendata kresko de partoprenantoj kuŝas en tio, ke unuflanke la kongresejo -- Zaozhuang havas oportunan trafikreton. Ekspresaj trajnoj kaj ŝoseoj povas facile kaj rekte atingi la urbon Zaozhuang, tio faciligas la vojaĝon de la partoprenantoj; aliflanke multaj studentoj de la Zaozhuang-a Universitato lernis Esperanton kaj en la urbo viglas la E-aktivadoj kaj e-istoj, ĉifoje profitante de la gastigantaj avantaĝoj ili povas en sia hejmloko sate ĝui la Esperantan etoson.
Por ĈEL 2013 estas elekta jaro, en la kongreso por la partoprenantoj estas necesa ekzameni la raporton pri la laboro de ĈEL en la pasintaj kvar jaroj, kaj intertempe elektiĝos nova estrararo kaj konstanta komitato de la ligo. Krom tiuj oficialaj proceduroj la kongreso ankoraŭ havos enhavoriĉajn programerojn, nome diskutojn por siaj kvar fakaj sub-asocioj, diskutajn kunvenojn, seminariojn, viziton al E-muzeo kaj aliajn amuzajn programerojn.
Estas atendinte, ke la kongreso konstruos por la ĉinaj e-istoj platformon por komuniki per Esperanto kiel la temo de la kongreso kaj donos al ili freŝan kaj ĝojigan renkontiĝon.
Chen Ji - El Popola Ĉinio
- Detaloj
- Skribita de Chen Ji - El Popola Ĉinio
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1516