Novaĵoj
- Detaloj
- Skribita de tejo.org
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1463
Bjalistoka Esperanto-Societo, Triesta Esperanto-Asocio, Verĉela Esperanto-Grupo, Esperanto-Rok-Asocio / Vinilkosmo, Skota Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Klubo de Visaginas Asorti lanĉas strategian dujaran partneriĝon, subvenciatan de Europa Unio, pere de la programo Tutviva Lernado - Grundtvig - Partnerado.
La ĉeftemo estas: "Elloke tutmonden: la novaj defioj de volontulado". La fokuso estos ĉefe (sed ne nur) pri plifortigo de loka Esperanto-agado ĝis internacia nivelo, per kunlaborado, kunpartigo de bonaj praktikoj, kaj trejnkursoj dum la projektvivo.
Estas antauviditaj almenau ses internaciaj renkontiĝoj de la projekto, ĉefe dum Esperanto-eventoj, por fokusiĝi pri:
- bazaj komputilaj kapabloj, sociaj retejoj
- organizado de kulturaj lokaj eventoj
- teamlaboro, interkulturaj teamoj, mastrumado de volontuloj
- memmastrumado (tempo- kaj streĉmastrumado, motiviĝo, decidalpreno, problemsolvado)
- financa mastrumado kaj monakirado
- kunlaborado kun lokaj kaj edukaj instancoj
La buĝeto por la tuta projekto estas je 109.500 €.
Konsiderante la ĝemelan projekton aprobitan por Nederlanda Esperanto-Junularo, Esperanto-Asocio de Skotlando, Junulara Esperantista Franca Organizo, Federacio EDE, kaj Pola Esperanto-Junularo, la du sumas je 198.500 € [+40.000 € en atendolisto], historie rekorda cifero por projektoj kies celo estas nur la plifortigo de nia movada strukturo.
"Triesta Esperanto-Asocio estas feliĉa partopreni en tiu ĉi dujara projekto kaj esperas baldau interkonsenti programon kiu favoru ĉiujn partnerojn", Edvige Tantin Ackermann ageme komentas. Floréal Martorell el Eurokka/Vinilkosmo aldonas: "La projekto helpos nian muzikan agadon en la organizado internacia de niaj kulturoj eventoj en Europo". "Ni havos unikan ŝancon internaciigi kaj trejni nian aktivularon solvante kelkajn gravajn kompetentmankojn kiuj evidentiĝis dum nia lokagado. Ĉi tiu projekto havas grandan potencialon por nia klubo", pozitive komentas Michael Boris Mandirola, vicprezidanto de Verĉela Esperanto-Grupo.
La projekton ideis, evoluigis, kaj plusekvos Kosmo Strategio Ltd - facebook.com/kosmostrategio, kune kun la envolvitaj organizoj.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1629
Ĉu vi volas labori en dinamika etoso, kun pluraj internaciaj kontaktoj? Itala Esperanto-Federacio - www.esperanto.it - serĉas novan respondeculon por la sekretariejo, por partatempa posteno, kutime por du tagoj semajne, por sia sidejo en Milano, via Villoresi 38.
Ideala kandidato:
- havu sperton en administrado kaj kontado
- scipovu Esperanton kaj la italan
- iniciatemo kaj kapablo memstare labori, post tauga trejnperiodo
- elstaraj homrilataj kapabloj, kaj kapablo labori en teamo
- intereso por la mondo de neprofitcelaj organizoj kaj por internaciaj interkulturaj projektoj
Itala Esperanto-Federacio Itala E-Federacio estas neprofitcela organizo fondita en 1906, kies sidejo situas en Milano. Ĝi kunigas kaj organizas tiujn homojn, kiuj sin devigas por la instruadon kaj la disvastigo de la Internacia Lingvo Esperanto, emante kontribui al faciligo de interpersonaj rilatoj, solidaro kaj paca interpopola kunvivado, kontraŭ ĉia diskriminacio, kaj aparte tiu lingva, ĉar ĝi estas malagnosko de la popola kultura identeco. IEF organizas ĉiujare kongreson kun ĉirkau 300 partoprenantoj, kaj ricevis kelkajn Europajn subvenciojn por la organizado de seminarioj, trejnadoj, internaciaj moviĝoj. Antaunelonge ĝi lanĉis Centron por Esperanto kaj Interkulturo en la sicilia urbo Mazara del Vallo. Se vi interesiĝas, skribu al , aldonante motiviĝleteron kaj vivresumon en Europass-formato.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1562
La Kataluna Sociolingvistika Societo (SOC), filio de Institut d'Estudis Catalans (Instituto de Katalunaj Studoj, iec.cat) publikigis komunikaĵon pri la '"politika ofensivo kontraŭ la uzo de la kataluna fare de la organoj de la Reghlando Hispanujo", instigante la internacian sciencan komunumon peti al Unesko kaj al la Konsilio de Eŭropo "enketi kaj, se necese, formale kondamni la politikojn kiuj celas - pli aŭ malpli malkaŝe - subfosi la katalunan lingvon".
La Societo sendis la deklaron al sciencaj asocioj kaj internaciaj revuoj por plua disvastigo. SOC invitas la internacian komunumon partianiĝi, ĉar "la hispanaj aŭtoritatoj strebas la malfortigon de la viveco de la kataluna lingva komunumo per la efektivigo de politikoj, kiuj malhelpas komunikadon inter la lingvo-uzantoj kaj la disvastigon de kulturaj kaj komunikilaj produktoj en la kataluna ".
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2184
Nederlanda Esperanto-Junularo, Esperanto-Asocio de Skotlando, Junulara Esperantista Franca Organizo, Federacio EDE, kaj Pola Esperanto-Junularo lanĉas strategian dujaran partneriĝon, subvenciatan de Europa Unio, pere de la programo Tutviva Lernado - Grundtvig - Partnerado.
La ĉeftemo estas: "Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?" La fokuso estos ĉefe (sed ne nur) pri plifortigo de junularaj Eperanto-organizoj, per kunlaborado, kunpartigo de bonaj praktikoj, kaj trejnkursoj dum la projektvivo. Esperanto-organizoj estas preskau ĉiam bazitaj nur sur volontula laboro, sed aranĝas mirindajn agadojn. Tamen, oni ja povas multon plibonigi, adresante projektmastrumajn teknikojn kaj kvalitkontrolon.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1571
Read more: EU-subvencio subtenos strategian partneriĝon de...
La Esperantic Studies Foundation kune kun la Instituto pri publika ekonomiko de la Universitato Humboldt de Berlino, la Instituto pri anglaj studoj de la Universitato de Lepsiko kaj la Departemento de germanaj studoj de la Universitato Sophia de Tokio serĉas kunlaboranton por esplorprojekto pri internacia taksado de lingva justeco, lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj (detaloj haveblas ĉi-sube).
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2237
Okaze de la centjarigxo de la Vicenza Esperanto Centro, sabaton la 29an de junio profesoro Carlo Minnaja prelegos pri la temo "Alla ricerca della democrazia linguistica: un secolo di esperanto". La prelego okazos en la spaco "Agorà" de FestAmbienteVicenza en Vicenza, je la 17:30, kaj gxuos ankaux la partoprenon de Filippo Zanoner, prezidanto de VEC, kiu mallonge rakontos pri la historio de la grupo.
FestAmbienteVicenza estas cxiujara granda komencsomera festivalo okazanta en la parko Retrone de Vicenza, kie dekoj da asocioj kaj organizajxoj renkontigxas, konversacias pli pluraj temoj, debatas, spektas kaj spertas;
cxiuvespere okazas teatraj kaj muzikaj spektakloj.
La Vicenza Esperanto Centro jam de multaj jaroj partoprenas la eventon, ofte proponante programerojn (la plej sukcesa gxis nun certe estis la spektaklo "Dante poliglotta" kun Giuliano Turone) kaj rapidajn kursetojn de la lingvo internacia cxe sia budo.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2095
S-ro Gian Carlo Fighiera ĵus aperigis deliran intervjuon en la skandala retgazeto "Libera Folio". Parto de tiu deliro estas la falsa informo (sed la redakcio de LibFol kutimas mensogi aŭ mistifiki) ke la gazeto "Heroldo de Esperanto" estus proprieto de la Esperanta Civito, kvankam ĝi estas proprieto de LF-koop.
Kontraŭ pirataj eldonoj kaj misuzo de la nomoj de siaj periodaĵoj, LF-koop jam admonis per gazetara komuniko.
Kooperativo de Literatura Foiro atentigas nun kaj s-ron Fighiera kaj liajn eventualajn komplicojn ke denunco ne estus evitebla, en kazo de pirata eldono. La eventuale koncernata eldonanto estu singarda, ĉar ĝi riskas eĉ pli ol Fighiera mem.
Cetere, HdE ĉeestos per propra korespondanto la Universalan Kongreson en Islando: al li UEA agnoskis, kiel kutime kaj dankinde, senpagan aliĝon.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2005