Novaĵoj
Se la leĝpropono de Ministrino Fioraso estus aprobita ĉe Senato, ankaŭ la francaj junuloj estus devigataj ofte rezigni sian lingvon ĉe la Universitato.
En Francujo, lando kun longatempa tradicio pri protektado de la nacia lingvo, la Parlamento cedis al la tendenco – aktuala ĉe multaj Eŭropaj landoj – anglalingvigi la akademiajn kursojn. La dua artikolo de la leĝo ĵus proponita de Ministrino Fioraso fakte ebligas akcepti, en cirkonstancoj “pravigitaj de pedagogiaj necesoj” (vortumo taŭga por pravigo nurŝajna, ĉar ĝi signifas “ĉiufoje kiam la Universitato tion taksas oportuna”) esceptojn al la Toubon-leĝo de 1994, kiu eksplicite postulas aranĝi la kursojn francalingvaj.
La leĝo Fioraso – pretendanta klerismajn inspirojn pri universala disvastigo de la sciaroj – celas plinombrigi la eksterlandanojn studantajn ĉe la Francaj universitatoj (de la nunaj 12% elcentoj al 15% ĝis 2020). Tamen, kontraŭ la aplikado de tiu leĝo multas la protestoj en la universitata medio, ĉar oni konscias, ke la esceptoj kiujn ĝi allasas estas nenio alia ol Troja ĉevalo celanta iom-post-ioman kaj ĉiean angligon de la instruado, tio estas de la scio-trandonado. Iam estonte, la rektoroj, el preteskta mono-manko, forigos la duoblaĵojn (tio estas la franclingvajn kursojn) ilin aranĝante nur anglalingvaj.
Asocio Nitobe (http://disvastigo.esperanto.it) denuncas tian lingvan politikon, kiu probable diskriminacie efikos sur tiujn, kiuj volos sialande studi denaskalingve, kaj kiu malaltigos la instruado-kvaliton en la francaj universitatoj.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1327
La unuan fojon okazis komuna kongreso de Internacia Fervojista Federacio (IFEF) kaj Espéranto-France (UFE). Ĝi kunvenigis ĉ. 260 homoj el 19 landoj en Artigues-apud-Bordozo inter la 3a kaj 11 de majo 2013. Iel estis defio kunigi kongreson de la plej granda aliĝinta faka asocio de UEA kaj la kongreson de Landa Asocio. Tio certe donis kapdolorojn al la kasistoj de ambaŭ organizaĵoj, des pli ke la oficiala kongreso de UFE, kun ĝenerala membrokunveno kaj aliaj laŭstatutaj kunvenoj okazis nur en la dua parto de la semajno. Sed la partoprenantoj de ambaŭ asocioj tre ĝuis la rezulton ! La grandaj avantaĝoj estas, ke tiel eblas havi multe pli riĉan kulturan programon, kaj evidente ke tio garantias internacian etoson, kio malpli facilas en nur unu-landa kongreso.
La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn. Tial povis kuniĝi senprobleme la du asocioj por siaj jarĉefkunvenoj.
Dum la solena malfermo salutis la prezidanto de IFEF Rodica Todor, la prezidanto de LKK Sylviane Lafargue, la vicprezidanto de UEA Claude Nourmont, nome de ILEI Stefan macGill, Bernard Sarlandie, prezidanto de Espéranto- Gironde, la reprezentantoj de la diversaj partoprenantaj landoj, vicprezidanto de la Akademio Brian Moon. Tre interese parolis Jean-Marie Darmian, vicprezidanto de la Departementa Konsilio, kiu tuj poste verkis entuziasman raporton sur sia blogo <www.jeanmariedarmian.fr>
Dum la plenkunsido de IFEF estis reelektita la ĝis nuna estraro por la periodo 2013-2016 kaj akceptita nova landa asocio de IFEF : Kuba Esperanto-Fervojista Sekcio el Kuba Esperanto-Asocio.
Nova Estraro de UFE estis elektita kun denove Axel Rousseau kiel prezidanto.
IFEF havis siajn fakajn kunsidojn kaj fakajn vizitojn. La kongresa temo « La rolo de la fervojoj en la disvolviĝo de la moderna mondo » instigis al pluraj fakaj prelegoj. Andrej Grigorjev el Siberio prelegis pri fervojista sindikato, Stefan MacGill el Hungario/Novzelando pri la rolo de fervojo en moderna mondo, Michel Lafosse pri bordoza tramo, Robert Combes pri la konstruado de la viadukto de Fades, Mireille Grosjean pri japanaj trajnoj. Inter la alitemaj prelegoj : Daniel Moirand, tradukinto de la verko, parolis pri la 1001 noktoj ; pri Radio Muzaiko klarigis Veronika Poor kaj la nuna volontulo de TEJO ĉe Centra Oficejo Quentin Weber-Seban prezentis la junularan movadon.
Dum la kongreso oni ĝuis multajn spektaklojn. La sekreton de la magia trajneto malkaŝis La Kompanoj. Maragane prezentis okcitanajn kantojn, la konata duopo Kajto plukajtumis kaj lokomotivis kaj la internacia koruso Interkant’ montris sian novan spektaklon « Pri Karmen ».
Ekskursoj kondukis al famaĵoj de la regiono : Bordozo, Blajo, Saint-Emilion, Arkaŝono, la landezia vilaĝo en la subĉiela muzeo Marquèze, estuaro Ĝirondo.
IFEF venontjare kongresos en Italio, en San Benedetto del Tronto.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1667
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1602
Estis akceptita la apelacio de politeknikaj disidentoj. La senalternativa angligo de la magistraj kursoj estas kontraŭleĝa
La Lombardia Regiona Administra Tribunalo (RAT) akceptis la apelacion prezentitan de multaj profesoroj de la Milana Politekniko, kiuj kuraĝe opoziciis kontraŭ la truda kaj ekskluziva angligo de la tuta studa programaro de tiu Milana universitato. Temas pri malvenko de rektoro Azzone kaj de la fakultatestra Konsilio, malfermonta vojon al pluaj juraj iniciatoj kontraŭ lingva diskriminacio en la itala Universitato.
Asocio Nitobe por lingvaj justeco kaj demokrateco favore bonvenigas tiun RATverdikton. Nun necesas daŭrigi la agadon por restarigi lingvan justecon en Italujo ĉetribunale kontesti la lingvan politikon de la Torina Politekniko, kiu la studentojn dezirantajn itallingve studi plipagigas ol tiujn studantajn anglalingve; kaj la lingvan politikon de la Venecia Ca’ Foscari, kiu intencas malebligi enmatrikuligon de la studentoj neatingintaj anglalingvan B2-nivelon.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1364
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) energie kondamnas la nuligon de la ĝisnuna leĝo pri lingvoj de Aragono kaj la novan aprobitan kiu perverse kaj ridige nomigas la katalunan LAPAO* kaj la aragonan LAPAPYP*. Ni ankaŭ demandas kial la nomon de la hispana lingvo ne ŝanĝiĝis.
La internacia akademia komunumo scias, ke la propraj lingvoj de la aŭtonoma komunumo Aragono estas la aragona, la kataluna kaj la hispana.
La Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj engaĝigas la aŭtoritatojn (en la artikoloj 7.1.b kaj 7.1.e) respekti la geografian areon de ĉiu lingvo kaj la rilatojn inter ties teritorioj. La Komitato pri Ministroj de la Eŭropa Konsilio rekomendis al Hispanio (en 2005 kaj en 2008) starigi juran kadron specifan por protekti la katalunan kaj la aragonan en Aragono, nomante tiujn lingvojn per ties nomoj.
Ni sekvas la iniciaton de la Akademio de la kataluna lingvo (Institut d’Estudis Catalans), kaj tial KEA subtenas la ĉi-rilatan deklaron de la asocioj kunigitaj sub la nomo Iniciativa Cultural de la Franja.
Ni manifestas nian subtenon al la 45~000 katalunlingvanoj kaj al la 20~000 aragonlingvanoj, kiuj suferis fortan frapon kontraŭ siaj lingvaj rajtoj kaj ni denoncas la cinikismon kaj sarkasmon, eĉ nigran humuron, per kiu la Popola Partio, subtene de la Aragona Regionisma Partio, plenumas tiun hontigan lingvomortigon.
Ni salutas la katalunlingvanojn kaj la aragonlingvanoj de Aragono, kaj ĉiujn lingvokonsciajn homojn de tiu lando, kiuj kreis verkojn, filmojn, revuojn, ĵurnalojn, teatraĵojn, komiksojn kaj laboris por alporti la lokajn lingvojn al la lernejoj. Ni salutas la laboron de ili plenumitan kaj ni kuraĝigas ilin daŭrigi tiajn taskojn, se necese, per malobeo de la leĝo; maljusta kaj ridinda leĝo kiu atakas la lingvajn rajtojn –do, homajn rajtojn–, kaj kiu primokas ilin.
* LAPAO: Hispanlingva siglo por „Aragona Lingvo Propra de la Orienta Areo”, anstataŭa leĝa nomo por la kataluna.
LAPAPYP: Hispanlingva siglo por „Aragona Lingvo Propra de la Pirenea kaj Antaŭpirenea Areo”, anstataŭa leĝa nomo por la aragona.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1472
La Estraro de UEA kaj la eldonejo John Benjamins lastatempe anoncis la elekton de prof. d-ro Timothy Reagan kiel la nova chefredaktoro de la revuo "Language Problems and Language Planning" (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado). La revuo, kiun eldonas la konata lingvistika eldonejo John Benjamins (Amsterdamo/Filadelfio), estas la organo de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA. La elekto rezultis el rekomendo de serchkomitato prezidata de prof. d-ro Sabine Fiedler (Universitato de Leipzig).
D-ro Reagan estas internacie konata specialisto pri lingva politiko en edukado kaj pri fremdlingva edukado. Li ankau verkis librojn pri komparaj neeuropaj aliroj al klerigo. Li aparte interesighas pri gestolingvoj (pri kiuj li abunde verkis), pri sudafrikaj lingvoj kaj pri planlingvoj. Li scipovas Esperanton, cheestis kelkajn UK-ojn, kaj rolis kiel estrarano kaj nun konsilanto de la usona fondajho Esperantic Studies Foundation.
D-ro Reagan estas dekano de la Fakultato pri Edukado che la Universitato Nazarbajev (Astana, Kazahhio). Li estis nomita en 2012, kun la tasko krei la studprogramon kaj dungi la unuajn profesorojn por nova fakultato, kies instrulingvo estos la angla. Antaue li estis katedra profesoro en la Shtata Universitato de Centra Konektikuto, Usono. Antau tio li rolis kiel vicdekano pri edukado en la Universitato de Konektikuto, dekano pri edukado en la Universitato Roger Williams (Usono), kaj dekano pri humanecaj studoj en la Universitato de Witwatersrand (Sud-Afriko).
Inter la lingvoj kiujn li konas estas la rusa, la franca, la hispana kaj la afrikansa. Inter liaj lastatempaj verkoj estas "Language Policy and Language Planning for Sign Languages" [Lingvopolitiko kaj lingvoplanado por gestolingvoj] (2010) kaj "Language Matters: Reflections on Educational Linguistics" [Lingvaj aferoj: Konsideroj pri eduka lingvistiko] (2009). Lia libro "Non-Western Educational Traditions" [Neokcidentaj klerigaj tradicioj] jam atingis la trian eldonon (2005).
D-ro Reagan transprenas la gvidadon de LPLP de prof. d-ro Humphrey Tonkin, kiu tra tridek jaroj estas administra redaktoro, redaktoro kaj lastatempe chefredaktoro de la revuo. D-ro Tonkin daure rolos kiel emerita redaktoro, helpante pri redaktado kaj jughlegado de manuskriptoj. D-ro Reagan estas jam membro de la redakta komitato de LPLP, kaj li kaj d-ro Tonkin estas multjaraj proksimaj kunlaborantoj.
Restos anoj de la redakcia teamo Probal Dasgupta (redaktoro), Mark Fettes (redaktoro), Sabine Fiedler (interlingvistika redaktoro), kaj Frank Nuessel kaj Federico Gobbo (recenzaj redaktoroj).
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1509
La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro. D-ro Gobbo transprenos la taskon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritighos chi-jare kiel speciala profesoro. D-ro Gobbo (1974) estas unu el la plej aktivaj nuntempaj esperantologoj. Li estas i.a. estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, la esplora fako de UEA) kaj recenzredaktoro de la revuo "Language Problems kaj Language Planning" (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).
La katedro Interlingvistiko kaj Esperanto estis starigita en 1998 lau la iniciato de la nederlanda fondajho Esperanto en la Instruado, kiu komence ankau respondecis pri ghia financado. En 1994 ghi kunfandighis kun Internacia Esperanto-Instituto, kiu sekve farighis la sponsoro. Ekde la 1-a de septembro 2013 UEA transprenos la respondecon pri la katedro, kiu estas la sola universitata katedro pri sia fako en la mondo.
La katedro havas tri kuratorojn. Du el ili, prof. d-ro A.P. Versloot kaj prof. d-ro P.C. Hengeveld, estas nomumitaj de la universitato. Kiel la kuratoro nomumita de la financa garantianto funkciis ekde la komenco mag. Hans Erasmus, kiu ekde la nova studjaro estos sekvata de mag. Nikola Rašić kiel reprezentanto de UEA. Rašić ankau partoprenis la elektadon de la nova profesoro kiel konsilanto.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2490
En la 4a de marto Huang Youyi, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, menciis dum sia interparolo kun raportisto el la Ĉina Reto, ke verko de Mo Yan estos tradukita en Esperanton.
Huang diris, ke Mo Yan ricevis nobel-premion en la jaro 2012, kio malfermis komercan merkaton de la ĉina literaturo. Danke al traduko verkoj de Mo Yan povas altiri fremdlandajn legantojn. La unua verko de Mo Yan, tradukita en fremdan lingvon en la 1980-aj jaroj, estis Travidebla Ruĝa Rafano pretigita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Malsame ol aliaj ĉinaj verkistoj, Mo Yan adoptis internacian rimedon, t.e. li dungis fremdlandan literaturo-agenton, kaj ĝuste tio ebligis eldoniĝon de multaj tradukitaj versioj de liaj verkoj, kaj li estas bone konata eksterlande.
Huang atentigis, ke verkoj de Mo Yan jam havas multajn fremdlingvajn versiojn, tamen ĝis nun ne troviĝas Esperanta versio. Do la Ĉina Internacia Eldona Grupo esperantigos romanon de Mo Yan.
Huang rimarkigis, ke traduko de literaturaĵoj estas malsamaj ol traduko de aliaj materialoj. Tio estas tasko ne nur por la tradukista rondo, ne nur por la literatura rondo sed problemo alfrontita de la tuta Ĉinio. Por plialtigi disvastigo-kapablon de la ĉina kulturo, por pli rapide starigi potencan kaj altnivelan traduko-teamon, la Ĉina Internacia Eldona Grupo plenumas la taskon en tri vojoj:
Unue, kunlabori kun la Ĉina Verkista Eldonejo por traduki literaturajn verkojn kaj disvastigi ilin eksterlanden.
Due, utiligi eksterlandajn eldonejojn posedatajn de la Ĉina Internacia Eldona Grupo por disvastigi multlingvajn literaturaĵojn.
Trie, kunlabori por tradukado de literaturaj verkoj per vendado de ties kopirajto.
- Detaloj
- Skribita de El Popola Ĉinio
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1392