Novaĵoj
La idealo pri kuna socio, kreado kaj esprimado sendependa de etna au nacia deveno akompanis Esperanton ekde la komenco, kaj danke al ghi la movado ighis unio por paco kaj humaneco.
Dum la nova jarcento la teknologio malfermis multajn dimensiojn en la mondo, translime konektis homojn el chiuj partoj de la mondo, kaj favoris la shanghighojn en la mondo, inter kiuj la lukton por progresigi Esperanton.
Sekve komencighas novaj tempoj kun shanco por sukcesoj pli diversaj ol iam ajn antaue.
La Universala Kongreso de Esperanto, okazanta nun en Harpa, estas ideala loko por atenti la estontecon, dum ni laudas la respektindan ghisnunan laboron por Esperanto.
Mi kore bonvenigas vin al la kongreso kaj deziras al la movado sukceson en la estonteco.
Ólafur Ragnar Grímsson
Prezidento de Islando
Alta Protektanto de la 98-a UK
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1369
La 98-a Universala Kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita dimanchon matene, la 21-an julio, en la Rejkjavika kongresejo Harpa. La Alta Protektanto, la islanda prezidento Ólafur Ragnar Grímsson, cheestis la inauguron kaj legis sian salutmesaghon, premiitan per forta aplaudo. Krom la prezidento, cheestis ankau kvar membroj de la Honora Komitato de la UK: ministro pri kulturo Illugi Gunnarsson kaj eksministro pri kulturo Katrin Jakobsdottir, kaj la esperantistoj prof. Sigurður Líndal kaj Baldur Ragnarsson.
Per sia cheesto honoris la inauguron ankau la china ambasadoro Ma Jisheng, la germana ambasadoro Thomas Meister, la pola afersharghito Lech Mastalerz kaj la rusia afersharghito Aleksej Shadskij. Cheestis ankau Ulrich Brandenburg, germana ambasadoro en Moskvo kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, kaj Ragnar Baldursson, konsilisto en la islanda ambasado en Pekino.
Hannes Högni Vilhjálmsson kiel prezidanto de LKK bonvenigis la kongresanojn al Islando, post kio Claude Nourmont, vicprezidanto de UEA, legis la jam tradician salutmesaghon de d-ro ingh. L.C. Zaleski-Zamenhof. La ghenerala sekretario Barbara Pietrzak anoncis la novajn Honorajn Membrojn de UEA: Roland Lindblom, Biruta Rozenfelde kaj Hallgrimur Sæmundsson. La kongresanaro omaghis la memoron de Sæmundsson, forpasinta la 22-an de junio, kaj de aliaj Honoraj Membroj, forpasintaj post la antaua UK, per momento de silento.
La ghenerala direktoro Osmo Buller legis la nomojn de la nova Estraro, kies prezidanto estas Mark Fettes kaj kiu ekgvidos la Asocion lundon, la 22-an de julio. La inauguro estis ankorau gvidata de la malnova Estraro, kies prezidanto Probal Dasgupta por la lasta fojo faris festparoladon. (La teksto estos publikigita aparte.) Antau la festparolado Orlando Raola, la reghisoro de la kongresa temo, faris mallongan enkondukon en la temon ("Insuloj sen izoligho: por justa komunikado inter lingvokomunumoj") kaj invitis la kongresanojn al la kunsidoj, en kiuj ghi estos traktata.
Novajho en la inauguro estis filma pauzo, kiu pro teknikaj problemoj tamen iom prokrastighis, donante spacon al la tradicia muzika pauzo, kiun plenumis la argentina pianistino Teresita Alaniz. Tuj poste la salono mallumighis por la monda premiero de la mallonga animita filmo "Espero" de la reghisorino Simone Gianpaolo. La filmo estas originale farita en Esperanto, kun la vocho de Mariana Evlogieva.
Sekvis la salutparoladetoj de TEJO (vicprezidanto Michael Mandirola), ILEI (prezidanto Mireille Grosjean), Akademio de Esperanto (vicprezidanto Brian Moon) kaj SAT (Nikolao Gudskov). La plej longa sed vigla programero estis la kavalkado de salutoj de la landoj reprezentataj en la UK. Gvidis ghin la estraranoj Maritza Gutiérrez kaj Amri Wandel.
Post komuna kantado de la Himno, prezidanto Dasgupta deklaris la 98-an UK malfermita per la oficiala martelo de UEA, ricevita donace en la 33-a UK en la sveda urbo Malmö en 1948.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1578
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2318
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1557
La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj che UN en Ghenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indighenaj Popoloj (EMRIP). Krom la cheftemo de la chi-jara kunsido, "Studo pri la aliro al justeco en la antauenigo kaj protektado de la rajtoj de indighenaj popoloj", la kunvenintoj traktis ankau la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indighenaj Popoloj.
Verena Graf, Adrian Tanner kaj Stefano Keller, reprezentantoj de UEA, cheestis en tiu signifa UN-evento, kiu okazas unufoje jare. Dum la semajno estis pluraj ebloj esprimi la opinion de UEA pri lingvaj rajtoj, chu dum specialaj kromkunvenoj, chu diskutante kun reprezentantoj de indighenaj popoloj kaj de aliaj NRO-oj.
Keller alparolis en du paralelaj eventoj. La unua konsistis el liaj gratuloj kaj dankesprimoj al la Gheneva organizajho doCip (dokumenta, informa kaj esplorcentro por indighenaj popoloj,www.docip.org), kiu per siaj servoj signife kontribuas al la subteno de indighenoj, chefe helpante ilin dum koncernaj UN-eventoj kaj plurlingve disponigante dokumentojn. Tiu NRO konsilis kaj helpis ankau al UEA en la organizado de la Simpozio pri lingvaj rajtoj, okazinta che UN en 2008.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1735
Read more: UEA parolis en UN pri esperanto por diplomatoj...
En septembro 2013 denove startas la unu-jara kurso por tiuj, kiuj interesiĝas pri la instruado de Esperanto. Aliĝu ĝis la 10a de aŭgusto 2013!
La kurso daŭras unu jaron. Oni devas veturi trifoje (septembre 2013, februare kaj denove septembre en 2014) al Poznano Pollando, por partopreni lecionojn de elstaraj profesoroj kaj ekzameniĝi pri la dumsemestraj lernitaĵoj. En la fino oni ricevos atestilon de UEA kaj ILEI pri la kurso.
Stipendioj atingeblas por la senpaga studado! Ĝis la 10a de julio oni devas kandidatiĝi por povi ricevi stipendion, alikeze la studado estas pagenda je 130 eŭroj semestre.
Legu pri la detaloj ĉe edukado.net.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1582
De la 18 al 20 de julio okazos en Rejkjaviko la "Nitobe Symposium", grava internacia konferenco de lingvoplanado kies temon ĉijare estos "Lingvoj kaj internaciigo de supera instruado: ideologioj, oportunaj kaj alternativoj." La Asocio Nitobe partoprenos per la raporto de Michele Gazzola pri la lingvaj konsegvencoj de la internaciaj klasifikoj de la universitatoj. Post la simpozio la islanda ĉefurbo gastigos la Universalan Kongreson de esperanto en kiu la asocio Nitobe ankaŭ aktive ĉeestos. La programo de la simpozio estas haveblas ĉi-tie.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 2026
La 2-an de julio 2013 Verena Graf kaj Stefano Keller reprezentantoj de UEA ĉe UN en Ĝenevo renkontis la teamon de la Legio de Bona Volo (LBV), kiu tie partoprenis EKOSOK-kunsidon. Tiuokaze la UEA-komisiitoj kaj la LBV-teamo interŝanĝis informojn pri sia agado ĉe UN. Jam ekzistas kunlaboro inter la du NRO-j: la Novjorka UEAkomisiitaro havas okazojn al komunaj aranĝoj en la Novjorka oficejo de LBV.
La esperantistaj membroj de LBV sendis internacilingvajn magazinojn al la Ĝenevaj teamanoj, kiujn la renkontitoj transdonis al Keller. Li estis videointervjuita de LBV. Dum la posttagmezo okazis kunsido de la UEA-komisiitoj traktanta la eblojn kaj laborcirkonstancojn de niaj reprezentantoj en la Ĝeneva sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, konsiderante la diversajn kunsidtemojn de la tie ekzistantaj UN-instancoj.
Dum la EKOSOK-kunsida tago ĉe UN en Ĝenevo, Stefano Keller interparolis kun s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, kiu same tie ĉeestis. Temis pri la laboro de UEA, pri la kongresoj de Kopenhago (al kiu ŝi sendis mesaĝon) kaj informoj pri la baldaŭ okazonta, 98a UK en Rejkjaviko.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1627