Dum la tria semajno de septembro la pola urbo Poznano reeĥas Esperantan parolon, ĉar jam ekde 1998 dum tiu semajno okazas sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) kaj tuj poste, ĉi-jare jam la 29-an fojon la semajnfina kultura aranĝo Arkones.
La aktuala interlingvistika grupo - tri brazilanoj, du svisoj, po unu germanino, rusino, hungaro kaj polo - komencis sian trian studjaron. István Ertl prezentis panoramon de la nuntempa Esperanta literaturo. La grupo laboris en tri specialiĝoj: pri internacia kaj interkultura komunikado (lingvistikaj kaj sociologiaj aspektoj) kun Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor, pri literaturo (beletra tradukado) kun István Ertl, kaj pri lingvopedagogio kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.
La trian specialiĝon povis partopreni la grupo de la unujara instruista trejnado, komuna aranĝo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj edukado.net. La dek unu aliĝintoj (el Brazilo, Francio, Germanio, Hungario, Japanio, Kanado, Pollando kaj Portugalio) laboris fervore pri metodologio de lingvoinstruado kaj speciale pri tiu de Esperanto. Ili konatiĝis ankaŭ kun tiklaj problemoj de la Esperanta gramatiko sub la gvido de Ilona Koutny kaj donace povis partopreni en kelkaj okupoj de la interlingvistika grupo.
Al la programo kontribuis Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI kaj nuna vicprezidanto de UEA, pri kursplanado surbaze de la kurso Esperanto etape. La merkreda komuna vespero okazis en bona etoso kun skeĉoj de MacGill, muziko de Suzanna Kornicka kaj komuna kantado ĉe tabloj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
Kelkaj kursanoj ricevas faciligon por la partopreno per stipendioj de UEA, ILEI kaj la fonduso ESF. Tiuj instancoj disponigas stipendiojn, ĉar ili komprenas la gravecon ne nur lanĉi novajn iniciatojn, sed ankaŭ protekti ĝisnunajn atingojn. La nuna trijara kurso finiĝos en 2014. UEA, ILEI, UAM kaj aliaj aktive nun laboras, por ke nova trijara kurso povu komenciĝi en septembro 2014.
Global Voices estas internacia komunumo de homoj kiuj laboras kune por alporti al vi la informadojn de civitanoj el la tuta mondo, kun emfazo sur voĉoj kiuj ordinare ne aŭdigas en internaciaj gravaj gazetaroj.
Ni serĉas volontul-tradukistojn aliĝontajn al nia Lingua Project, supozeble unu el la plej grandaj kaj plej aktivaj tradukaj komunumoj en la mondo.
Ni ĝojas komenci Global Voices en Esperanto-versio kaj bezonas viajn helpojn por komenci tuj.
PRI NI
Global Voices estas la grava partroprenanto de la gazetaroj por la voĉoj de la evolulandoj. Ĝi estas vivega kaj grava parto de la gazetarejo por helpi personojn kaj gazetaristojn en la mondo atingi la diversajn voĉojn el la civitanaj gazetaroj.
Kvankam ĝi estas malgranda, laŭ The Economist, Global Voices estas la 4a plej granda retejo,en la mondo post YouTube, Vikipedio, kaj BBC,kiu kunigas civitanojn inter la landoj.
PRI VI
Por aliĝi al nia teamo de tradukistoj, vi ne bezonas havi formalan kvalifikon aŭ profesian sperton en tradukado. Tradukant-studentoj estas plej bonvenaj.
Se vi havas bonan scipovon de la angla, hispana, portugala, franca, itala, bengala, kataluno aŭ araba kaj povas traduki de tiuj lingvoj en Esperanton. Ni povas doni al vi la plenan gvidon, kiun vi bezonas, kiu vi bezonas se vi povas ankaŭ montri intereson, dediĉon kaj devontigon, ni estos feliĉaj bonvenigi vin en nia familio
Iĝi parto de la komunumo Global Voices povas esti tre kontentiga sperto. Aliĝante al ni, vi havos la ŝancon esti parto de feliĉa internacia organizo, esti membro de granda teamo de volontuloj kiuj tradukas en 30 lingvoj, lerni pri la mondo, plibonigi viajn traduk-lertecojn kaj fari grandan dokumenton.
Ni atendas por akcepti vin en nia komunumo. Se vi estas interesita, bonvolu plenigi tiun ĉi aliĝilon.
Kelkaj entuziasmaj katalunaj esperantistoj organizas ĉiujare allogan E-Semajnon ĉemarbordo de Mediteraneo. Ĉiam ĝi okazas alterne norde kaj sude de Barcelono. Ĉi-foje la bela urbo Lloret de Mar gastigis tiun-ĉi eventon, kiu okazis de la 6-a ĝis la 12-a de oktobro 2013. Lloret estas unu el la plej vizitataj turismaj centroj de la Costa Brava -- Sovaĝa Marbordo. En la pasinteco ĝi dependis de la konstruado de ŝipoj, fiŝkaptado kaj agrokulturo. La kampojn anstataŭis modernaj hoteloj laŭlonge de la strando. Ni loĝis en la plej granda hotelo Don Juan kun 869 ĉambroj. Ĝi estis plene okupata. Por niaj aktivaĵoj ni disponis pri granda salono.
En la aranĝo partoprenis 136 esperantistoj el 15 landoj. Venis pluraj novuloj, kiuj asertis partoprenon denove venontjare. La plej aĝaj estis 95 kaj 97-jara bone parolantaj geesperantistoj el Sant Cugat del Vallés. Tie okazis la unuaj du E-Semajnoj iniciatitaj de s-ino Trini Garcia Corbach. Kun nostalgio ŝi rememoris tiujn eventojn.
La inaŭguran ceremonion ĉeestis la urbestro de Lloret s-ro Romà Codina i Maseras. Li afable bonvenigis nin dezirante sukcesan restadon. Inter elstaraj personoj troviĝis Barbara Pietrzak el Pollando, kiu salutis nome de la Universala E-Asocio (UEA). Tuj posttagmeze ŝi prelegis pri la gazeto Heroldo de Esperanto menciante ĝiajn iamajn redaktorojn. Ŝi ĉefe omaĝis kaj substrekis la grandan laboron kaj meriton de Ada Sikorska Fighiεra por Esperanto. Barbara ankaŭ iom rakontis pri la E-movado en Pollando kaj ĉefe pri la Pola Retradio, kies elsendojn ŝi efike prilaboras kaj prezentas.
De Paŭlo Branco ni eksciis pri la funkciado de la Eŭropa Unio (EU). Li, kiel kompetenta persono, pro siaj funkcioj en diversaj institucioj de EU detale priskribis la nuntempan situacion en Bruselo.
Wolfgang Günter en siaj prelegoj kun la titotlo Kulturo de daŭropoveco parolis pri neceso de la malpliigo de produktado kaj konsumado por pli digna vivo de ĉiuj. Krom aliaj gravaj punktoj li atentigis pri klimatŝanĝiĝo kaj ties malbonaj konsekvencoj por estontaj generacioj.
De la geedza paro Buŝs el Latvio ni eksciis pri la fama litova pentristo kaj komponisto Mikolajus Konstantinas Ĉiurlionis. Ilia dua prelego temis pri la tri Baltaj landoj. Samtempe ili invitis partopreni en la 50-a Jubileode la Baltaj E-Tagoj (BET) okazonta venontjare en Latvio.
Nia kara organizanto, poeto kaj pensemulo Luis Serrano Pérez dediĉis sian ampleksan prelegon al La Agrokulturo. Temis pri influo de agrokulturo al la homa vivo ekde la pratempo ĝis nun. Li emfazis la fakton, ke sen agrokulturo ne povas ekzisti la vivo. En lia interveno kaj debato Ĉu la E-movado kontentige progresas estis iom malfacile konvinki lin pri daŭra progresado malgraŭ tio, ke ne okazas tiom da klubaj aktivaĵoj kiom en la pasinteco. La moderna epoko alportas novajn rimedojn, eventojn kaj aliajn aktivaĵojn.
Rodica Todor el Rumanio instruis Esperanton al la partoprenantoj de diversnivelaj scioj. En la E-kurso fluparolantoj plenumis donitajn taskojn dum ŝi okupiĝis pri komencantoj. Rodica kuraĝigis kaj lerte gvidis ilin al progreso. Kun granda entuziasmo ŝi sukcesis kontentigi ĉiujn grupojn.
La premio de Ada Sikorska Fighiera estis ĉi-foje atribuita al s-ino Alicja Lewanderska-Quednau pro ŝia efika laboro por Esperanto. Kiel kutime okazis ekskursoj. Ŝipe ni direktiĝis al la proksima urbeto Tossa de Mar, kie ni supreniris (kelkaj -- per urba trajneto -- aliaj piede) al kastelo por ĝui la belan panoramon. Restis tempo por promeno tra stratoj kaj kafumado. Dum alia duontaga ekskurso ni vizitis la maran muzeon en Lloret kaj ekkonis ĝian historion. La tuttaga ekskurso estis tre aprezata. Ĝi gvidis nin al Girona, kie ni vizitis la malnovan kvartalon, vidis la katedralon kaj poste ni daŭrigis tra montareca pejzaĝo ĝis la ĉemara urbeto Cadaqués. Iuj el ni promenis ĝis la urbeto Portlligat por vidi la domo-muzeon de la fama pentristo Salvador Dalí.
Dum vesperaj programeroj ni dufoje "interkonatiĝis" ĉe vintrinkado. Ŝercoj, kantoj kaj poemoj animis tiujn vesperojn. En alia vespero la edzino de Luis, Maria Ferigle, per DVD prezentis la operon La Traviata. Ne mankis folklora vespero kun havanaj kantoj de la jam konata ensemblo Montjuit kaj la fama trinkaĵo Cremat, per kiu finiĝis en gaja kaj neforgesebla etoso la 21-a E-Semajno.
La 22an de oktobro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron pri la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. La blanka libro amplekse prezentas la evoluon, progreson kaj brilajn atingojn de la regiono en la pasintaj pli ol 60 jaroj.
La blanka libro konsistanta el proksimume 20 mil ideogramoj prezentas la disvolviĝon per granda nombro da donitaĵoj kaj faktoj en ses flankoj: la evoluo kaj progreso de Tibeto estas historia nepreco; ekonomia disvolviĝo kaj plibonigo de la popola vivteno; politika progreso kaj mastrumado de la tibetanoj mem; kultura protekto kaj religia libereco; ŝanĝiĝo de la socio kaj disvolviĝo de diversaj aferoj; mediprotekto kaj ekologia konstruado.
La blanka libro emfazas, ke de la antikveco Tibeto estas parto de la teriotorio de Ĉinio. La moderna civilizacio de Tibeto komenciĝis post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en la jaro 1949. La fakto de disvolviĝo de Tibeto en pli ol 60 jaroj pruvis, ke la tibeta popolo same kiel la popoloj de aliaj landoj havas la rajton ĝui la fruktojn de disvolviĝo de la moderna civilizacio, havas la rajton plibonigi sian vivkvaliton kaj elekti sian propran vivstilon. Nuntempe la tibetaj loĝantoj de diversaj etnogrupoj diligente laboras kune kun ĉiuj aliaj ĉinoj por realigi la ĉinan revon de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia) - El popola Ĉinio
La moderna kaj gastema Kultura Centro Sankta Gaetano, metita senpage je dispono fare de la Urba Estraro, kiu ankaŭ subtenis oficiale la okazintaĵon, gastigis la 20an de oktobro la solenan ceremonion de la centjara datreveno de ĉi tiu grupo, kiu ĉiam distingiĝis pro sia agemo kaj aktiveco. Estis plimalpli naŭdeko da partoprenintoj, plejparte plentempe, kun granda reprezentantaro de la venetiaj kluboj, sed ankaŭ el Emilia-regiono kaj el la urbo de Milano. Antaŭ la solenaĵo, por la interesitoj pastro Pierluigi Svaldi celebris en esperantlingvo Sanktan Meson, kaj tuj poste, je la 10.30 matene, en la lumoriĉa kaj bela Aŭditorio la prezidanto de la grupo, Prof-ro Carlo Minnaja, per mallonga enkonduko kaj la urbestra konsilisto, doktorino Cristina Toso, per hezita sed kuraĝa parolado en esperanto, bonvenigis la ĉeestantaron. Poste, ekparolis la kulturasesoro Doktoro Andrea Colasio, konata pro lia leĝprojekto favore al esperanto de li prezentita antaŭ la itala registaro dum la pasinta parlamenta oficperiodo. Li konfirmis la ĝustajn motivaĵojn kaj renovigis sian apogon. Prof-ro Minnaja do konigis la mesaĝojn de la vicurbestro Ivo Rossi, de la asesoro Di Masi, de la konsiliano Boselli kaj de la Universitata Gazetaroficejo.
Li legis la skemigan mesaĝon de prof-ro Aldo Grassini, prezidanto de FEI, kaj tiu longa kaj elkoran, kun nostalgiaj nuancoj, de la malproksima Doktoro Giorgio Novello, ambasadoro en Norvegujo, kaj fine tiun de Renato Saggiori (filo de Johano kiu estis pilastro de la Padovo-esperantismo) kiu esprimis tutan sian emociitan kunpartoprenon.
Sekvante la matenan programon, oni vizitis ekspozicion aranĝita en apuda salono, kie estis elmontritaj multnombraj kaj ĉiutipaj libroj en esperanto - ekde la fino de 1800 ĝis la hodiaŭaj tagoj - kun kelkaj raraj ekzempleroj kaj alia interesa materialo, kiel ekzemple tiu pri la korespondaĵoj interŝanĝitaj dum la militoj inter batalantaj landoj kaj ranĝitaj kaj disdonitaj fare de la svisa sidejo de la Universala Asocio. Oni atentigis do al granda esperanto-novelisto Filippo Franceschi, plum-nome Sen Rodin, kiu ĝuste naskiĝis en Padovo.
La unuan posttagmezan parton oni dediĉis al akurata kaj plenkompleta prezentado de la centjara esperanta historio en Padovo, majstrece kaj kompetentece prizorgita de Prof-ro Carlo Minnaja, konata historiisto je nia kampo.
Antaŭe li eksponis suman scenejon pri la komenciĝanta Movado, ĉefe en Italio, kaj poste li koncentriĝis sur la regionon Venetion kaj la urbon Padovo tute aparte. Komencante de la unua venetia esperantisto, Silvio Zanutto, kaj de la unua esperanta gazeto, la Esperanta Abelo en la urbo Udine, kaj de la sekva eldona aktivado de la tre konata Paolet, postsekvis serion de nomoj kaj okazintaĵoj kiuj, iom post iom, reaperigis jarcenton de entuziasmiga historio. Riĉigante la prezentadon per projektado de nombraj fotografaĵoj oni revivigis personojn, farojn kaj mediojn konstante interesigante la ĉeestantojn. Kompreneble oni dediĉis pli grandan atentigon al la plej gravaj rolantoj: la unua Grupa prezidanto Inĝeniero Carazzolo, la Prof-roj Panebianco kaj Ardigò, la instruistino Mirza Marchesi kaj Filippo Franceschi, la Prof-roj Fabris kaj Fiorello Fiorentin, ktp. ĝis alveni al aktualaj membroj Saccardo, Rinaldo, Vallese, Minnaja, ktp. Tute apartan gravecon oni donis al persono de Giovanni Saggiori, lumo kaj gvidfadeno de la Padovo-esperantismo dum multaj jardekoj. Oni ankaŭ rememorigis pri la pozitivaj kunlaboradoj kun lokaj organizoj kaj aŭtoritatuloj, speciale kun la Universitato kaj la Naciaj Kongresoj; la dua okazis en 1990 kaj ĝi havis Honoran Komitaton je malofta grandiozeco kaj kvalito, ankaŭ altnivelan programon.
La festotago finiĝis digne per fortepian- violonĉel- kaj violonkoncerto kun verkoj de Franz Joseph Hayden, kaj poste sekvis tosto.
Ĝi estis manifestacio kondukita sobre kaj bone aranĝite kaj akiris merititan sukceson.
Detaloj
Skribita de Ermigi Rodari, tradukis Alga Guarnieri
En Japanio ne ĉiam estas facile preni multe da ferioj kune, tiel ke ankaŭ diversaj Esperanto-kongresoj kutime okazas nur dum du tagoj en semajnfino. Sed ĉi-jare pro la grava jubileo de la 100-a fojo, la Japana Esperanto-Kongreso daŭris dum kvar tagoj kun riĉa programo, ke oni povus diri, ke ĝi ĉi-jare sufiĉe rivalis al et-skalaj Universalaj Kongresoj.
De la 12-a ĝis la 15-a de oktobro, en etoso kaj ankaŭ vetero nekutime varma malgraŭ la laŭkalendare alveninta aŭtuno, okazis la jubilea 100-a Japana Esperanto-Kongreso en Tokio, kun 718 partoprenoj, el kiuj 48 el 23 aliaj landoj. La riĉa programo allogis ne nur esperantistojn sed ankaŭ ne-esperantistojn, kaj pri la kongreso raportis la ĉinlingva retejo de la japana novaĵ-agentejo Kyodo.
Publikaj simpozio kaj koncerto
Unu el la ĉefaj "ofertoj" estis la memora simpozio, posttagmeze de la 13-a, pri la rolo de Esperanto en la moderna historio de Japanio kaj tiu de Japanio en la internacia Esperanto-movado. Dum la simpozio prelegis kaj diskutis prof. d-ro GOTOO Hitosi, d-ro Ulrich LINS kaj prof. d-ro KIMURA Goro Christoph sub la prezido de prof. d-ro TERAĴIMA Toŝio.
Tiaj aranĝoj jam fariĝis tradicio de la japana esperantistaro, kiu kutimis okazigi lingvo-sociologiajn simpoziojn jam ekde la 1970aj jaroj kaj fine sukcesis gastigi la 5-an Nitobe-simpozion en 2007 prelude al la UK en Jokohamo.
Se la certe impona simpozio tamen estas iel kutima afero, vespere de la sama tago la publiko iĝis atestanto de raraĵo en la lando krom en la okazo de la UK: okazis publika koncerto, en kiu faris prezentadon en Esperanto sep geartistoj kaj du grupoj: (artistoj) JoMo el Francio, Eterne Rima el Pollando/Japanio, s-ino NODA Ĵunko, s-ro KITAGAWA Atuto, s-ino TAKAHASI Mayuko, s-ino YOMITANSAN Kozue, s-ro MURATA Seiya – ĉiuj kvin el Japanio –, (grupoj) Uri Param kaj Harmoni~o, ambaŭ el Japanio sed la unua okupiĝas pri koreaj tradiciaj muziko kaj danco. Prezidis la koncerton s-ro Leo Sakaguchi el Germanio kaj s-ino AMANO Yayoi el Japanio.
Rapida kurso kaj literatura dialogo
Tre ofte la japanan kongreson akompanas rapida kurso de Esperanto por interesitaj ne-esperantistoj. La samo okazis ĉi-jare sed malsamis la fakto, ke la ĉi-foja kurso, kiu havis lokon en la 12-a kaj daŭris unu horon kaj duonon sub la gvido de s-ro HUZIMAKI Ken'iti, altiris al si pli ol 50 ĉeestantojn tiel ke tute ne sufiĉis la anticipe preparitaj 30 ekzempleroj da lernomaterialo.
Alia allogo ankaŭ por ne-esperantistoj estis "literatura dialogo" inter du junaj profesiaj verkistoj, kiuj dum la lastaj kelkaj jaroj komencis lerni Esperanton. Temis pri s-ro MAMIJA Midori kaj s-ino WEN Yuju, kiuj antaŭtagmeze de la 14-a babilis pri diversaj temoj, kiuj rilatas al literaturo, lingvoj kaj diverslingveco.
S-ino Wen kreskis en Japanio kun tajvanaj gepatroj, verkas en la japana kaj pro sia plurlingveco interesiĝis pri Esperanto, dum s-ro Mamija eklernis la lingvon ankaŭ pro la iel "sennacieca" etoso kiun havas liaj verkoj, kaj aktivas en la junulara movado. Dum tiuj ĉi publikaj interparoloj la lasta promesis, ke li iam verkos originale en Esperanto.
UK-eska etoso
Al la UK-eska atmosfero kontribuis la signifa nombro da eksterlandaj ĉeestantoj. La kongreson ĉeestis i.a. s-ro Lee Jung-kee el Koreio kiel estrarano de UEA, kaj s-ro Osmo Buller, ĝenerala direktoro de la sama monda organizaĵo. Ambaŭ prelegis dum la kongreso, kaj unu el la prelegoj de la lasta estis destinita ankaŭ por la ne-esperantista publiko kun interpretado japanen: lia tiuokaza temo estis Gustaf John Ramstedt (1873-1950), la unua finna ambasadoro en Japanio, kiu multe kontribuis al la japana movado dum sia restado en Japanio inter 1919 kaj 1930.
Prelegis ankaŭ d-ro Márkus Gábor el Hungario, kiu studis en Japanio komence de la 1980-aj jaroj helpate de la tiam ekzistanta esperantista stipendio kaj poste utiligis tiujn studojn kaj spertojn dum la periodo de la ekonomia reformo de sia lando post la reĝim-ŝanĝo.
Pluraj el aziaj landoj estis oficiale invititaj al la kongreso. Oficialaj invititoj estis: s-ino Tan Xiuzhu (Ĉinio), s-ro Iyan Septiyana (Indonezio), s-ro Hamzeh Shafiee (Irano), s-ro Park Youngsung aŭ Nema (Koreio), s-ro Navaraj Budha (Nepalo) , s-ino Uzakova Mehrangez (Taĝikio), kaj s-ino Nguyen Thi Nep aŭ Nepo (Vjetnamio). Ĉiuj oficialaj invitioj prelegis dum la kongreso.
Kvar aliaj ricevis helpon de japanaj esperantistoj por ricevi vizon. Temis pri s-ino Ilia Sumilfia Dewi (Indonezio), s-ro Kim Seon-wook aŭ Suno (Koreio), s-ro Syauqi Ahmad (Indonezio), s-ino Gao Youming aŭ Kamelia (Ĉinio).
De tia pasinteco, al kia estonteco?
Eĉ se la nombro de junaj kongresanoj ne estis tiom granda, estis notinda la nekutima bunto da junularaj programeroj, kio ŝuldiĝas al la laboro de la jam menciita verkisto s-ro Mamija kaj liaj kunlaborantoj. Okazis junulara bankedo kaj pluraj aliaj junularaj programeroj, en kiuj kelkaj junaj invititoj el aziaj landoj parolis pri sia propra lando. La junuloj okazigis ankaŭ oratoran konkurson.
Kiel kongresa memoraĵo eldonĝis tri libroj inkluzive de esperantlingva antologio de japana literaturo, Japana literatura juvelaro, la tria en la historio.
Koncide al la kongreso, kvankam ne kiel ĝian memoraĵon, oni lanĉis la pli-ol-650-paĝan volumon Biografia leksikono de la Esperanto-movado en Japanio. La verko estas komplete reviziita kaj ampleksigita versio de la preskaŭ sam-noma libreto eldonita en 1984, kaj ne nur servas al la esperantista nostalgio sed ankaŭ al la esplora bezono de ne-esperantistaj historiistoj pro la fakto, ke en la moderna historio de Japanio mirinde granda nombro da homoj el diversaj kampoj interesiĝis pri Esperanto kaj lernis ĝin.
Finiĝis la 100-a kongreso, kaj postlasis al ni, ekzemple, la ĵus menciitan historian laborilon. Nun la demando estas kiel la japanaj esperantistoj plu portu la torĉon de tiuj pioniroj, kiuj en la pasinteco lasis ne forviŝeblajn influojn sur la evoluvojo de tiu lando, dum en la proksima estonteco la amasa kresko de la movado ne estos tre verŝajna .
Jen defio, kiu certe devos esti pli malfacile ol sukcese organizi kongreson.
*Ĉiuj fotoj, escepte de la 7-a de supre, estis fotita de s-ro HOTTA Hirohiko. La 7-an fotis s-ino ARASE Sayuki.
*Retpaĝo de la 100a Japana Esperanto-Kongreso: http://jek100.esperas.info/
*Listo de la ĝis-nunaj japanaj kongresoj: http://www.jei.or.jp/hp/materialo/eks_jk_e.htm
Usui Hiroyuki - El Popola Ĉinio
Kompilita laŭ informoj de la kongresa libro kaj de LKK
La direktoro de la Literatura Arkivo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, privata docento doktoro Bernhard Fetz, transprenis je la 1-a de aŭgusto 2013 ankaŭ la direktorecon de la Kolekto por Planlingvoj kaj de la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. En tiu funkcio li sekvas kortegan konsiliston magistron Herbert Mayer, kiu fine de julio 2013 emeritiĝis. Inter la plej gravaj evoluoj dum la oficperiodo de direktoro Mayer, ekde 1988, estas la translokiĝo de la kolekto kaj de la muzeo en la Palais Mollard, la novkonceptado de la Esperantomuzeo kaj la komenco de la ampleksaj ciferecigoj de la biblioteka kaj muzea havaĵoj.
La komuna gvidado de la Literatura Arkivo kaj de la Kolekto por Planlingvoj, kiu restos ankaŭ estontece memstara je la kutima loko en la Palais Mollard, ebligas valorajn kaj riĉigajn sinergiojn en enhava kaj arkiva rilatoj: Ambaŭ kolektoj dokumentas la 20-an jarcenton, precipe la intermilitan periodon, kaj diversajn aspektojn de lingvofilozofio. Ankaŭ rilate la praktikan arkivlaboron rezultigas multnombraj punktoj de kontakto pro la similaj objekttipoj en modernaj postlasaĵoj.
Krome magistro Bernhard Tuider, fakulo sur la kampo de esperantologio kaj longjara kunlaboranto, estis nomumita teamestro. Li gvidas la laborojn en la interlingvistika fakbiblioteko kaj deĵoras kiel unua kompetenta fakulo por interesatoj kaj fakkolegoj.
La Kolekto por Planlingvoj kaj precipe la Esperantomuzeo estos ankaŭ estontece vivanta loko de renkontoj por ĉiuj, kiuj interesiĝas por niaj havaĵoj, muzeaj gvidadoj kaj kursoj.
En Ĉinio sur la lago Dongting kaj la suda Yangzi-rivero viglas popola patrola grupo por protekti sennaĝilajn focenojn (Neophocaena phocaenoides). Ĉiutage dum 24 horoj ili gardas la focenojn kontraŭ kontraŭleĝa kaptado kaj ekzameni la polucion de la akvo. La grupo estas organizita de la Yueyang-a Asocio pri Protektado de Sennaĝilaj Focenoj. Xu Yaping estas grupestro kaj prezidanto de la asocio. Amaskomunikiloj kaj retumantoj respekte nomas lin "patro de sennaĝilaj focenoj".
Malsama ol la titoloj donitaj de aliaj, Xu Yaping mem nomas sin "Sennaĝila Foceno Xu Yaping". Kiam oni demandis lin, kial li titolas sin "Sennaĝila Foceno", li ekridis kaj respondis: "Ĉar por mi la sennaĝilaj focenoj estas pli gravaj ol mi mem." Al la demando, kial li fondis la asocion por protekti tiujn sennaĝilajn focenojn kaj por tiu celo elspezas multe da tempo, energio kaj mono, li ofte diris: "Mi havas respondecon en la protektado de sennaĝilaj focenoj, ĉar ni ĉiuj estas infanoj de la Patrino-Rivero (Yangzi-rivero)."
Vespere de la 12-a de marto 2013 en Hunan-a Televido prezentiĝis dokumenta filmo "Roto de Sennaĝilaj Focenoj", kiu registris la laboron ĝojan kaj malĝojan de la grupo gvidata de Xu Yaping por la protektado de sennaĝilaj focenoj. La filmo prezentis la revon de tiuj mediprotektaj volontuloj por la harmonia kunvivado de la homaro kaj la naturo. Wang Xizi, kiu partoprenis en ĝia filmado, diris: "Ni ĉiuj laborantoj de la filmada grupo estis kortuŝitaj de ilia sindonemo."
"Grandaj pandoj en akvo" preskaŭ pereos
Xu Yaping naskiĝis en 1966. Li estis la unua universitata studento en sia vilaĝo post la jaro 1977, kiam Ĉinio rekomencis enirekzamenon de universitatoj. En sia juneco li ekamis kaligrafion, kaj ofte ekzercadis sin en tiu arto. En 1980-aj jaroj li funkciigis vestobutikon, laboris kiel instruisto en kampara lernejo kaj servisto en hotelo. Fine li fariĝis raportisto kaj laboris tiupostene por pli ol 20 jaroj.
En la komenco de sia raportista kariero li respondecis pri turima rubriko. Tial li tre bone konas montojn, riverojn kaj similajn naturajn fontojn de la provinco Hunan. Tio metis al li tre bonan funtamenton por la mediprotektado.
Depost 2008 ĉiujare en la provinco okazis 20 kazoj de morto de sennaĝilaj focenoj. En 2012 la kazoj de nenormalaj mortoj de sennaĝilaj focenoj plimultiĝis. Nur en aprilo en la riveroj, kie sennaĝilaj focenoj vivas, 23 sennaĝilaj focenoj mortis nenormale. 2012 estis la jaro, kiam plej multe okazis nenormalaj mortoj de sennaĝilaj focenoj, kaj ĝuste en tiu jaro la nomo de Xu Yaping foje refoje aperis en la vidkampo de la publiko. De la komenco de marto ĝis aprilo Xu Yaping okupiĝis pri traktado de kadavraĵoj de la sennaĝilaj focenoj. Multaj amaskomunikiloj rapidis al Yueyang, tiele Xu Yaping kaj lia asocio fariĝis la furora intervjuito kun plej multa ŝanco aperi antaŭ la publiko.
Kiam oni demandis lin pri sennaĝilaj focenoj Xu Yaping elverŝis torenton da vortoj pri ĝi, kvazaŭ li kalkulus siajn familiajn trezoraĵojn: "Sennaĝila foceno en Yangzi-rivero estas la unika subspecio de dolĉakvaj focenoj en la mondo kaj la unika mamulo de Ĉinio, kiu vivas en dolĉa akvo. Ĝi vivas 25 milionojn da jaroj sur la tero, estas la fina specio de la biologia ĉeno pri dolĉakvaj vivestaĵoj. Pri tio ĝi estas nomata vivanta ekologia fosilio de Yangzi-rivero. Ĝia kapo estas ronda, la korpo en konusa formo kaj nigretkolora. La adolta sennaĝila foceno kun pezo de 100 kg spiradas per pulmoj. Ĝi havas inteligentecon egalan al tiu de tri-jara infano. Ĝia grevedeca periodo daŭras 11 monatojn. En ĉiu akuŝo ĝi naskas unu idon, kiu vivtenas sin per mamnutrado. Sennaĝilaj focenoj ŝatas manĝi fiŝetojn, vivas en la meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero kaj en la lagoj Dongting kaj Boyang. Ili estas viglaj, denaske emas postkuri riverondetojn.
Laŭ la raportado de amaskomunikiloj oni informiĝis, ke la atentado de Xu Yaping al sennaĝilaj focenoj jam komenciĝis antaŭlonge. Ĉe la fino de la 1980-aj jaroj Xu Yaping laboris kiel servisto de hotelo. Tra la okcidenta fenestr-vitro de la hotelo li fojfoje vidis sur Dongting-lago sennaĝilajn focenojn. En grupo ili saltis sur la akvo kaj petoleme postkuris unu alian. Tiuj scenoj profunde restis en lia memoro kaj de tiam li ekŝatis la sennaĝilajn focenojn.
Siatempe ĉiumatene je la 5-a horo Xu Yaping ellitiĝis kaj piediris al la ĉelaga vendejo por aĉeti fiŝojn por la hotelo. Li ofte atentigis fiŝistojn: "Ne mortigu sennaĝilajn focenojn!" Kiam li aŭdis, ke iu fiŝisto savis sennaĝilajn focenojn, li iris al la fiŝisto por lin danki riverence ĉar la nombro de sennaĝilaj focenoj pli kaj pli malmultiĝis.
Kiom da sennaĝilaj focenoj estis en la lago antaŭe? Pri la demando multaj fiŝistoj sen interkonsiliĝo uzis la esprimon "amasa". Siatempe ofte videblis granda amaso da sennaĝilaj focenoj elsaltintaj sur la akvo. Neatendite, ke nur post pli ol 20 jaroj tiuj vivaĵoj jam falis ĉe la randon de pereo.
Por rimarkigi ĉinojn pri tiu ĉi situacio, depost aŭgusto de 2012 Xu Yaping nomas sennaĝilan focenon "granda pando en akvo" en siaj pluraj artikoloj .