Novaĵoj
1. Pro neapero de la historia gazeto “Heroldo de Esperanto” - fondita de Teo Jung en 1920, de mi eldonata kaj honorofice redaktata de mia edzino Ada Sikorska dum pli ol 30 jaroj, mi decidis akcepti la proponon de kelkaj esperantistaj ĵurnalistoj pluaperigi ĝin en reta kaj papera formoj.
La decido okazis sen iu ajn financa kondiĉo kaj estas ligita al la postulo, ke la gazeto plue respektu la tradicion kaj principojn al ĝi donitaj de la fondinto kaj de Ada, nome:
- “Heroldo“ estu neŭtrala kaj sendependa rilate al kiu ajn ideologio nemovada kaj movada
- ĝi objektive informu pri la agado kaj atingoj de la Esperanto-movado kaj -komunumo en la kampoj de disvastigo kaj utiligo de la internacia lingvo
- eventuala estonta transdono de la gazeto plu okazu senpage.
2. Siaflanke, la novaj eldonantoj dum unu jaro senpage liveros la gazeton al ĉiuj, kiuj informos, ke ili pagis la abonon al la ĝisnuna eldonanto kaj ricevis nek la anoncitajn numerojn nek la koncernan repagon: temas pri la jaroj 2011 (ne aperis 5 numeroj), 2012 (ne aperis 12 numeroj) kaj 2013 (mankas ĉiuj numeroj).
3. La novaj eldonantoj kunvokos informan kunvenon dum la UK en Rejkiaviko, sed jam nun alvokas la sindediĉajn esperantistojn, - ĵurnalistoj, verkemuloj, aktivuloj ĝenerale - anonci al la retadreso
G. C . Fighiera
Prezidanto de la neprofitcela Asocio “Heroldo de Esperanto", leĝe registrita ĉe la Tribunalo de Pisa*
* La Asocio estis renovigita post la forpaso de Ada.
**Kiu deziras ricevi kopion de la originalaj kaj oficialaj dokumentoj pri la antaŭa transdono de la gazeto en 1996 kaj posta publika nuligo en 1998, bonvolu skribi al
- Detaloj
- Skribita de G. C . Fighiera
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1459
Mil kongresanoj el 55 landoj alighis al la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la islanda chefurbo Rejkjaviko de la 20-a ghis la 27-a de julio. La mila kongresano, la veterana esperantisto Hallgrimur Saemundsson el la kongreslando, estis registrita la 20-an de junio, precize unu monaton antau la komenco de la kongreso.
Kvankam la 98-a UK okazos en Europo, plej multe da kongresanoj liveris tamen Japanio, kiu kun 97 alighintoj ghis nun ankorau povos superi 100, vershajne kiel la sola lando. Sur la dua loko estas Francio (88) kaj sur la tria Germanio (83). Alte, kiel la kvara, en la statistiko staras Chinio kun 59 alighoj. En Rejkjaviko cheestos ech pli da chinaj kongresanoj ol pasintjare en Hanojo. La nombro de aziaj alighintoj estas ghis nun 190, t.e. preskau unu el kvin.
Aliaj landoj kun minimume 25 alighintoj estas Italio (44), Nederlando (42), Svedio (39), Usono (37), Pollando kaj Rusio (po 35), Finnlando (30), Belgio kaj Brazilo (po 28), Svislando (27), kaj Britio kaj Chehhio (po 25).
Inter la lastatempaj UK-oj, tiu en Rejkjaviko jam superis la finan alighnombron de Vankuvero en 1984 (802) kaj de Hanojo en 2012 (866). Al la Havana UK en 2010 alighis 1002 kongresanoj. La antaua UK en Rejkjaviko, en 1977, havis 1199 alighintojn.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1418
La 11-an de junio okazis en Pretorio (Sud-Afriko) la jarkunveno de Infoterm, la internacia informejo por terminologio. En la kunveno estis elektita nova estraro de Infoterm por la periodo 2013-2016. Mélanie Maradan, la komisiito de Universala Esperanto-Asocio pri terminologiaj instancoj, farighis unu el ghiaj membroj.
En la nova estraro de Infoterm estas sep membroj. Apud Mélanie Maradan estis elektitaj s-ino Albina Auksoriūtė el Lietuvių kalbos institutas (Instituto pri la Litova Lingvo), s-ro Martin Benjamin el Kamusi Project International (organizajho por projekto pri vortaroj de afrikaj lingvoj), s-ro Lotfi Ben Said el Institut national de la normalisation et de la propriété intellectuelle (Nacia Instituto por Normigado kaj Intelektaj Proprajhoj, Tunizio), s-ino Anna-Lena Bucher el Terminologicentrum TNC (Terminologia Centro, Svedio), s-ro Jan Hoel el European Association for Terminology EAFT (Europa Asocio por Terminologio), kaj s-ro A Min Tjoa el Technische Universität Wien (Teknika Universitato de Vieno).
UEA estis akceptita kiel membro de Infoterm en majo 2011.
Retejo de Infoterm: www.infoterm.info
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1495
La kovrilbildo de la unua numero de la 50-jarighanta TEJO-revuo "Kontakto" ornamas la portretan paghon de Jarlibro 2013, kiu aperis la 14-an de junio. Ghia antauparolo estas verkita de la prezidanto de UEA, d-ro Probal Dasgupta, kiu inspirighis de la rolo de junularo en nia movado ne nur pro la jubileo de "Kontakto", sed pensante ankau pri la signifo de gejunuloj kiel Hector Hodler kaj Edmond Privat en la frua periodo de UEA. La chi-jara eldono estas speciala por Roy McCoy, por kiu lia deka Jarlibro farighis la lasta en lia redakto antau lia emeritigho fine de la nuna jaro. Krom redakti la Jarlibron, li prespretigis ghin jam de pli ol dudek jaroj.
Du trionoj de la 280-pagha libro konsistas el la Delegita Reto, kun la adresoj de 1 556 delegitoj en 98 landoj. Pro forpasoj kaj pro malkresko de la nombro de membroj, en la Jarlibro trovighas 76 delegitoj malpli ol pasintjare. Estas 52 chefdelegitoj, 875 lokaj delegitoj, 95 vicdelegitoj, 35 junularaj kaj 1 185 fakaj delegitoj. Krome, en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskau 800 fakojn.
En la unua parto, eldonita ankau aparte kiel Gvidlibro 2013, aperas adresoj kaj aliaj informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, radioelsendoj, kaj pri Esperanto en Interreto.
Fine de la Jarlibro trovighas du rabatkuponoj de la Libroservo de UEA por tiuj, kiuj faras mendojn per papera poshto. Por retaj mendoj ne necesas uzi la kuponon. Membroj kun Gvidlibro kaj Membroj kun Jarlibro rajtas dufoje jare mendi librojn kaj aliajn varojn kun rabato de 10%. Membroj en pli altaj kotizkategorioj rajtas je rabato che chiu mendo.
La Delegita Reto kaj aliaj informoj de la Jarlibro estas konsulteblaj ankau rete por la individuaj membroj, kiuj registrighas kiel ghiaj uzantoj. Tie eblas ankau rekte kontakti tiujn delegitojn, kiuj havas retadreson; en la chi-jara Jarlibro ili nombras 1 283 (82,5%). Unuafoje kelkaj delegitoj anoncis retadreson en Jarlibro 1994. En 1996 unu el dek (10,3%) anoncis ghin, en 2001 preskau duono (48%), en 2006 pli ol du trionoj (68,9%), kaj en 2010 jam kvar el kvin delegitoj (80,8%).
Al parto de la individuaj membroj la reta versio de la Jarlibro sufichas kaj parto ne bezonas la presitan libron, char ankau samfamiliano estas membro de UEA. Fine de majo la membroj kun retadreso estis petitaj sciigi la CO en la kazo, ke ili ne bezonas la presitan libron. Sekve ghi ne estis sendita al 380 membroj (9%). La presitan Gvidlibron ne bezonis 48 membroj (14%), chefe tiuj kiuj pagis la kotizon de Membro kun Gvidlibro por povi legi rete la revuon "Esperanto".
Reta Jarlibro:ĝttp://reto.uea.org
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1752
La 17-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la vochoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ghenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado, kiu dauris preskau kvar horojn.
Balotilo estis sendita al 4 392 individuaj membroj, el kiuj vochdonis 1 188, t.e. 27,0%. Estis 1185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Char pri la ses elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la vochdonado eble ne estis same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13 kandidatoj kaj la balota procentajho estis pli alta, 32,3%. La rekordo, 33,8%, datighas de 1998.
Plej multe da vochoj, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu ricevis 566 vochojn.
La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu Komitatano B por chiu komencita milo da membroj lau la stato fine de la antaua jaro, chi-kaze la 31-an de decembro 2012. Krome, chiul alighintal landal kaj fakal asociol kun minimume 100 membroj rajtas nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas vochdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1262
Paralele kun la 23a sesio de la Homrajta Konsilio, disvolvighis la 6an kaj 7an de junio la "Fakula kunsido pri la rajtoj kaj sekureco de religiaj minoritatoj" en la chefa Oficejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj en Ghenevo. La kunsidon gvidis Rita Izsák, la UN-chefo pri minoritataj aferoj.
La komisiitoj de UEA Verena Graf kaj Stefano Keller partoprenis la eventon. Krom kelkaj shtataj reprezentantoj cheestis pluraj fakuloj, juristoj, raportantoj de UN kaj delegitoj de NRO-j.
Post prelegoj pri la bazaj konceptoj, diversaj kazoj kaj situacioj estis prezentitaj. Koncerne rajtojn kaj sekurecon pri religi-rilataj aferoj, la realeco povas esti tre kompleksa lau tio, chu temas pri rilato inter anoj de religio kaj la shtato, au inter la religia komunumo/gvidantaro kaj ties anoj, kaj lau tio, chu temas pri ‘shtatreligio’, ktp. Libereco pri praktikado kaj geedzighaj, religio-shanghaj situacioj estis prezentitaj. La aliro de la problemoj povas esti ech pli komplika, kiam temas pri diversaj identecaj aspektoj samtempaj: etna, religia au lingva apartenoj.
Temis ankau pri la efiko de la "etikedo", t.e. nomado, kion la anoj de iu minoritata grupo ricevas kaj kiuj difinas ilian minoritatgrupan apartenon. Tio povas esti perceptata kiel io pozitiva (ekz. "religia komunumo" estas pli pozitiva ol "sekto"), au negativa ("minoritata", do pli "malaltrangula" ol la aliaj). Kelkfoje la minoritata statuso povas doni al civitanoj privilegiojn rilate al la plimultanoj.
Reprezentantino de la Internacia Bahaa Komunumo interparolis kun la komisiitoj de UEA kaj klare esprimis sian simpation al la Esperanto-movado; la bahaanoj ja deziras uzi komunan interkomprenan lingvon neutralan.
Antau la fino de la kunsido, Stefano Keller kiel la lasta alparolanto reagis al la disvolvigho de la evento, bedaurante ke ghi okazis nur en la angla lingvo, sen interpretistoj kaj sen eblo uzi alian UN-lingvon. Li atentigis, ke sekve pluraj interesatoj estis elfermitaj de la kunsido. Li alvokis pri serioza konsidero de la lingva aspekto de komunuma kunvivado, pledante por pli da atento al tiu grava komponento de la homaj rajtoj.
Sian alparolon li finis invitante la kunsidantaron al la UK en Rejkjaviko, kie ghuste la temo "justa komunikado" estos traktata.
Sonregistrajho de la alparolo rete atingeblas che http://goo.gl/uiNl.
La teksto aperos che http://www.linguistic-rights.o
Tiu kunsido ebligis al la estrarano de UEA transdoni al s-ino Rita Izsák ekzempleron de la junia numero de la revuo "Esperanto", en kiu aperas shia teksto pri Esperanto 125-jara.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1615
Per la Esperanta eldono de la majstroverko "Pri maljunuloj, la ajhoj, kiuj pasas…" de Louis Couperus, la eldonejo Mondial kaj UEA festas la 150-an datrevenon de la autoro en la plej tauga maniero. Tiu korifeo de la nederlanda literaturo naskighis la 10-an de junio 1863 kaj forpasis la 16-an de julio 1923.
La romano "Pri maljunuloj, la ajhoj, kiuj pasas…" aperis originale en 1906. La Esperantan tradukon de Gerrit Berveling eldonis Mondial kaj ghi aperis kiel n-ro 49 en la Serio Oriento-Okcidento de UEA. Ghi estas la unua verko el la nederlanda literaturo en la serio, se escepti "Laudo de l’ stulteco" de Erasmo de Roterdamo, originale verkita latine. Ankau ghin tradukis Gerrit Berveling.
"Pri maljunuloj, la ajhoj, kiuj pasas…" estas unu el la plej popularaj verkoj de Couperus, aperinta en dekoj da eldonoj. Chi-jare ghia adaptajho por teatro turneas tra Nederlando. Enhave ghi kombinas la medion de Hago, kie la autoro edukighis, kaj memorojn el la Nederlanda Indio, nun Indonezio, kie li vivis plurajn jarojn. Centraj temoj de tiu chi naturalisma romano estas la senrevena pasado de tempo, maljunigho kaj morto, familaj problemoj, divorco, konsciencriprochoj. Temas pri familiromano; preskau chiuj roluloj estas samfamilianoj.
La Esperantan tradukon akompanas, krom glosoj, ankau biografia prezento de la autoro kaj antauparolo de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, kiu reliefigas la celojn kaj specifajhojn de la Serio Oriento-Okcidento kiel "edukilo al homeco", kiel li ghin priskribas.
En la traduko de Gerrit Berveling aperis antaue du aliaj libroj de Couperus: la rakontaro "Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj" kaj la romano "Fatalo", eldonitaj resp. de UEA kaj VoKo, ambau en 2008.
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1426
Sub la titolo "Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio: du kontinentoj renkontighas en Hanojo" aperis la aktoj de la 35-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo en 2012. La volumon redaktis Christer Kiselman kaj Mélanie Maradan, kiuj ankau gvidis la konferencon.
La Esperantologiaj Konferencoj estas organizataj de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora brancho de UEA, kaj ili okazas en chiu UK ekde tiu en Varno en la jaro 1978.
En Hanojo okazis kvin prelegoj. Tiu de Nguyen Xuan Thu estas vershajne la unua publikigajho pri la temo, kiel esperantigi vjetnamajn nomojn. La kontribuajho de Kadoja Hidenori pri la konfronto inter frazeologio kaj lingvaj rajtoj estas firma kritiko de pluraj nuntempaj fenomenoj en Esperanto kaj esperantologio. La studo de Ilona Koutny traktas semantikajn modelojn kaj vortfaradon en pluraj lingvoj kompare al tiuj de Esperanto.
La prelego de Heidi Goes pri la historio de la indonezia Esperanto-movado estas unu el la rezultoj de shiaj esploroj, ankau surlokaj; la alia estis restarigo de tiu delonge mortinta movado. Fine, Mélanie Maradan prezentas la vivon kaj verkon de Eugen Wüster kaj shian opinion pri terminologia laboro ghenerale kaj pri la fonda kontribuajho de Wüster aparte.
"Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio", A4-formata kaj plaste kovrumita, havas 65 paghojn. Ghia prezo che la Libroservo de UEA estas €10,50 (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto de 6%; triona rabato ekde 3 ekz.).
- Detaloj
- Skribita de Redazione
- Kategorio: Novaĵoj
- Vizitoj: 1586