Ĉe Kunveno “La itala, lingvo salvenda?” de Pesaro oni parolas ankaŭ pri esperanto. Partoprenas eĉ “Allarme lingua” (Alarmo por lingvoj) asocio por lingvodefendo regata de esperantistoj


Malfermas la Kunvenon pri “La itala, ĉu lingvo salvenda?” iniciatita de la Provinca Konsilio de Pesaro-Urbino, por la jaro de la lingvoj kaj okazinta en la Salono de la Provinca Konsilio, ĵurnalisto Alberto Angelucci, kiu verve traktas la komikajn aspektojn de la uzado de iuj fremdlingvaj esprimoj, kiel ekzemple “Crime Day” (Tago de la Krimo) organizita de la Confcommercio (Ĝenerala Komercokonfederacio) de Pesaro:  “Crime Day” al usonano sonas kiel iu festo de la mafio kaj ne kiel iu tago kontraŭ krimoj-li klarigas.

 Profesoro Riccardo Gualdo de la Universitato de Viterbo trovas trankviligajn vortojn pri la sano de la lingvo raportante la datojn pri neologismoj kreitaj dum unu jaro, kvankam li forte malaprobas la disvastiĝon de – pri tio kulpas precipe la politikistoj – terminoj kiel welfare, question time kaj de multegaj aliaj nepre ne necesaj.

 

Ŝanĝas tonon profesoro Renato Corsetti, psikolingvisto kaj prezidanto de la itala esperanto-federacio kiu eldiras pezajn vortojn kontraŭ “la italoj kiuj ne volas esti italoj” kaj kiu vidas en la daŭra disvastigo de la angla gravan atencon al nia kulturo kaj identeco. Ĉi rilate li citas ekzemple la titolojn de la filmoj, preskaŭ ĉiuj el ili estas usonanaj, kiujn oni eĉ ne plu tradukas. Profesoro Grassini (vic-prezidanto.ief) el inter la publiko intervenas sen mezaj vortoj pri la damaĝoj kaŭzitaj en la kulturoj de la indiĝenaj popoloj fare de koloniismo kiu – laŭ li - regas ankoraŭ nun en Italujo kaj proponas kiel solvon la adopton de esperanto ĉar lingvo ne apartenanta al iu ajn potenco kaj facile lernebla.

D-ro Maurizio Consorte fine prezentas “Alarme Lingua”  <www.allarmelingua.it> kiel civila senpartia asocio kiu strebas defendi la etnajn lingvojn kaj la lingvan diversecon. La asocio fondiĝis nur antaŭ kelkaj jaroj kaj jam faris demandojn ĉe la parlamento kaj denoncojn al Moderatoro kaj al aliaj koncernaj eŭropaj aŭtoritatoj kontraŭ la lingva diskriminado. Ĝi aktivas precipe disdonante al la gazetaro pere de presagentejo Disvastigo ( www.disvastigo.it ) kaj al grupoj, kiuj eble interesiĝas pri tio, artikolojn kaj eseojn pri la lingva problemo kaj la defendo de la kulturoj cele altiri la publikan sentemon pri la respekto al lingvoj, plejunue al sia propra.

 

 

 “Ni de Alarme Lingua – asertas Consorte - dezirus disvastigi novan koncepton pri civila komunikado en kiu la rajto kompreni kunfandiĝu al la devo igi sin kompreni, por ke la lingva problemo estu alfrontota sen rankoraj sintenoj larĝvide en kiu estu spaco kaj por la angla, kiu ofte rolas kiel “pasvorto” al mondaj faktoj, kaj por esperanto, kiu meritas, for de malnovaj antaŭjuĝoj, esti diskonigota por ke estu la socio mem, kiu  demokrate taksu ĝiajn valorojn pro la respekto al la gepatra lingvo.”

 

Okazis pluraj intervenoj de la publiko krom tiu prof-ro Grassini. Tamen neniu el ili tuŝis la anoncon de la brita ĉefministro Brown kiu intencas prepari taĉmenton de 750.000 hindaj instruistoj por disvastigi la anglan, la laŭkontraktan klaùzon “english mother tongue” kiel ja oni vidas en multnombraj konkursoj en Bruselo, la CLIL, la lingvan instruadon de ne lingvaj studobjektoj kiu nun estas tiom disvastiĝanta precipe en la norda parto de Italujo. Oni ne parolis pri la lokaj lingvoj (krom la friula lingvo, kiu jam sukcesis eniri la regionajn lernejojn, jam survojas alia registara dekreto (ddl) kiu antaŭvidas la starigon de dulingvismo en Sicilio). Multe da aliaj aspektoj atendas esti klarigotaj.

 

Giorgio Bronzetti

 

 

 

 

Disvastigo

Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.

Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti  kun n.ro 1/02 de 05.02.02

Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301

Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro

Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti

Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.  al kiu oni povas turni sin por aliĝi aŭ malaliĝi.