Novaĵoj

Post la subita forpaso de la karmemora c-ano Ljubomir Trifonĉovski, Kooperativo de Literatura Foiro formale elektos la novan ĉefredaktoron de la prestiĝa kultura revuo en esperanto, pere de la Asembleo kunvokita al Ĉaŭdefono, 23 februaro 2014. Sed la Administra Komitato estas jam serĉanta posteul(in)on. 

La ideala kandidato havas lingvan nivelon C2 laŭ LTSEC (nek UEA nek ILEI donas C2-diplomojn, nur KCE), profunde konas la esperanto-kulturon, havas la esperantan civitanecon. Se vi posedas almenaŭ du el tiuj atutoj, bonvolu tuj kontakti la prezidanton de LF-koop, c-anon Marc Hiltbrand, ankaŭ tra la retadreso de HeKo.

Kompreneble ankaŭ la redakta stabo estas konsultata -- ĝi konsistas el dek ok personoj: Marco Cattaneo, Tomasz Chmielik, Marie-France Conde Rey, Manuel de Seabra, Vinko Oŝlak, Jarlo Martelmonto, Perla Martinelli, Zlatoje Martinov, Carlo Minnaja, Julian Modest, István Nemere, Bertil Nilsson, Radoslaw Nowakowski, Nicolino Rossi, Giorgio Silfer, Jordan Slavejkov, Armando Zecchin, Walter Zelazny. Escepte de du el ili, ĉiuj havas la esperantan civitanecon, ofte okupas postenon en unu el la tri povoj de la Esperanta Civito (Kapitulo, Parlamento, Kortumo).

La redakcio havas novan retadreson: <lofo ĉe esperantio.net>. Recenzotaj libroj kaj diskoj: LF-koop, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds (Svislando).

[HeKo 548 7-B, 27 dec 13]

Post diversaj diskutoj kaj intertraktoj, la Estraro de UEA decidis apogi la novan retan projekton Amikumu. UEA estas nun ĝia Oficiala Sponsoro. La projekto celas krei kaj evoluigi programeton (aplikaĵon) por poŝtelefonoj, kiu ebligas al parolantoj de elektita lingvo trovi samlingvanojn en sia proksimeco.
 
"La utileco de tia aplikaĵo por esperantistoj estas klara," komentis Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. "Iusence ĝi estas ĝisdatigo de la plej malnova servo de UEA, la Delegita Reto, kiu same celis plifaciligi kontaktojn inter homoj dum vojaĝoj aŭ pri komunaj interesoj."
 
La programistoj de Amikumu estas du el la plej konataj retaj aktivuloj de la interreta generacio: Ĉuck Smith, elektita kiel Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea (Riĉard Delamore), la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo.
 
"Amikumu ne nur celas esperantistojn," klarigas Evildea. "Ĝi celas parolantojn de ĉiuj el la 7.000+ mondaj lingvoj (inkluzive 100+ signolingvojn). Tio signifas, ke Amikumu servos kaj esperantistojn kaj neesperantistojn egale. Ekzemple, se vi parolas la ĉinan kaj interesas vin kudrado, vi povos uzi Amikumu por trovi proksimulojn, kiuj parolas la ĉinan kaj ankaŭ havas la saman hobion."
 
Antau du semajnoj, la skipo de Amikumu lanĉis monkolekton per la retejo Kickstarter, kiu jam alportis pli ol €25.000. La sukceso de la monkolekto grandparte fontas de tio, ke ĝi furoras inter ne nur esperantistoj sed ankaŭ poliglotoj, surduloj kaj parolantoj de minoritataj lingvoj.
 
"Ni ĝojas kunlabori en projekto, tiel konforma al la valoroj de la Manifesto de Prago," aldonis Fettes. "Ni ankaŭ tre dankas la diversajn donacintojn, kiuj same kiel ni decidis konrete subteni la skipon de Amikumu."

Teksto kaj fotoj de Xu Shuang

 

 

 

 

    La 13-an de septembro 2016, la 73-a nedeviga Esperanto-kurso oficiale komenciĝis en la Scienca kaj Teknologia Universitato de Interna Mongolio. La kurso estas gvidata de instruistoj Ma Jianming kaj Chen Ping, kaj veterana esperantisto s-ro Chen De'en estis refoje invitita kiel inaŭgura gasto.

 

 

 

 

    Dum la pasintaj 13 jaroj post la ekfunkciigo de la nedeviga Esperanto-kurso, la Scienca kaj Teknologia Universitato de Interna Mongolio malfermis averaĝe 6-foje ĉiujare la Esperanto-kurson kun ĉ. 120 studentoj ĉiufoje, sed ĉi-foje lernas la lingvon entute 300 studentoj en 2 klasoj, 3 lernohorojn dufoje semajne. La kursanoj, kiuj sukcesos en la ekzameno, akiros du lernopoentojn. Ĝis nun, ĉirkaŭ 10 mil studentoj finis sian lernadon de Esperanto en la nedeviga kurso.

 

 

 

 

    La Esperanto-kurso ne nur riĉigis la lernejan vivon de studentoj, sed ankaŭ kontribuis por disvastigo de Esperanto en la Scienca kaj Teknologia Universitato de Interna Mongolio.

 

Redaktoro: Wang Lihua

En la 9a de Septembro 2016, okazis en la bela urbo Hangzhou Esperanto-forumo de Ŝanhajo kaj provincoj Zhejiang, Jiangsu, Henan kaj Shaanxi. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 200 esperantistoj.

 

 


Arta prezentado

 

    En la forumo, ĉirkaŭ la temo "Servu per Esperanto al konstruado de 'La Zono kaj Vojo'", brilajn prelegojn faris s-ro Wang Minhao, prezidanto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio, kaj s-ro Wang Tianyi, prezidanto de Xi'an-a Esperanto-Asocio, kiuj altigis la koncepton de partoprenantoj pri servo per Esperanto al disvolvo de Ĉinio kaj akcelo de ĝia ekonomia konstruo de "La Zono kaj Vojo". Dum la forumo, la partoprenantoj ne nur ĝuis la artan festivalon el 15 kulturaj programeroj, ĉiu kun Esperantaj elementoj prezentitaj de arttrupoj el la supre menciitaj kvin lokoj, sed ankaŭ kune vizitis la Muzeon de Granda Kanalo inter Pekino kaj Hangzhou kaj tiun de Okcidenta Lago kaj aliajn mondajn kulturajn heredaĵojn.

 

 


Kunfotiĝo antaŭ la Muzeo de Granda Kanalo inter Pekino kaj Hangzhou

 

    La dutaga forumo multe laŭdata de la partoprenantoj plivastigis la uzon de Esperanto kaj liveris valoran sperton por estontaj interŝanĝoj inter ĉinaj kaj alilandaj Esperanto-organizoj kaj individuoj.

 

(raportis Wang Minhao)

Redaktoro: Wang Lihua

 Zhou Bo estas 28-jara junulo kun preskaŭ tutkorpa paralizo. Li naskiĝis en la gubernio Zizhong de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio. Li estas unuagrada handikapulo agnoskita de loka asocio de handikapuloj. Krom lia suprakola parto kaj dekstra montrofingro, ĉiuj aliaj partoj de lia korpo restas nemoveblaj. Li memlernis kiel tajpi kaj retumi, revis fariĝi verkisto kaj starigi retbutikon...

 

    Zhou Bo naskiĝis en iu ordinara familio de kamparanoj. Lia patrino forpasis, lia pli aĝa frato vivas aliloke, kaj nun nur li kaj lia 56-jara patro Zhou Maochang restas hejme.

 


Por sia revo... (fotita de Li Rensheng) 
 
    Laŭ la rememoro de lia patro, kiam Zhou Bo estis naskita, li ŝajnis sana. Sed kiam liaj samaĝaj knaboj povis kuri, li ankoraŭ ne povis stari. Zhou Maochang multfoje portis sian filon al hospitalo, sed neniu trovis la kialon. Nur en la pasinta jaro, iu hospitalo de la urbo Neijiang senpage faris ekzamenon al li kaj diagnozis, ke Zhou Bo suferas de denaska muskola distrofio, kaj nun ne ekzistas taŭga kurac-metodo.  



    Dum sia infaneco, vidante samaĝajn geknabojn iri al lernejo, Zhou Bo enviis forte. "Mi miris kial mi ne povas lerni al lernejo," li diris. Sekve li komencis pli kaj pli malalte taksi sin kaj malŝatis paroli kun iu ajn. Poste liaj patrino kaj avino forpasis, kaj tiam li sin kuraĝigis ŝanĝi la situacion, ekvolis lerni aferojn kaj komencis lerni ĉinajn ideogramojn. Sed kiel fari tion sen instruisto? Li utiligis nigrablankan televidilon, kiu estis hejme. Aŭskultante la voĉojn el la televidilo li atente sekvis la ideogramojn, kiuj aperis sur la ekrano kiel subtitolo, kaj provis ilin memlerni. Post iom da tempo, li jam povis rekoni nemalmultajn ideogramojn. Ellerninte ilin, li pensis pri mastrumado de butiko. Familianoj kaj najbaraj samaĝuloj instruis al li simplan kalkuladon. Kaj la butiko ekfunkciis. Li vendis cigaredojn, bombonojn, biskvitojn kaj aliajn malgrandajn objektojn. Por doni oportunon al li, liaj familianoj instalis hejme telefonon kun mesaĝa funkcio. Li diris: "La telefono provizis min per ilo por lerni tajpadon." Li "tajpis" aŭ fakte skribis per la dekstra montrofingro ideogramojn sur la ekraneto de la telefono, kaj pro la ĉiutaga ekzercado li pli kaj pli lertiĝis en tiu tajpado.

 

    En 2007, lia kuzo donacis al li poŝtelefonon kaj instruis al li ĝian uzadon. Li sin registris en la tujmesaĝilo QQ kaj komencis retumi per la poŝtelefono.

 

    Pli ol 30 artikoloj verkitaj, 20 manĝbastonetoj rompitaj

 


Zhou Bo manipulas la komputilon per manĝbastoneto en la buŝo. (fotita de Li Rensheng) 
 
    En junio de 2013 Zhou Bo, per la montrofingro, "skribis" artikolon "Revo de handikapulo en vilaĝo" pri sia sperto. En la artikolo estis notitaj ankaŭ liaj revoj "malfermi retbutikon kaj fariĝi verkisto". Helpe de la retumantoj kiuj poluris la artikolon kaj alŝutis ĝin en retan forumon, li estis rimarkita de la handikapula asocio de la urbo Neijiang. La asocio donis al li komputilon kaj novan televidilon. La loka branĉo de la poŝtelefona kompanio China Unicom donis al li novan inteligentan poŝtelefonon.  



    Ricevinte la komputilon, iom post iom li lernis kiel ĝin ŝalti, malŝalti, krei dokumentojn per ĝi ktp. Por faciligi la verkadon, li lernis veran tajpadon kaj pinjin-on (han-lingva fonetika alfabeto). Post 20 tagoj li preskaŭ tute ellernis la pinjin-on. Nokte de la 1-a de aŭgusto en la sama jaro li finverkis sian artikolon Mia ĉina revo -- havi mian spacon en la retejo www.taobao.com. Raportisto de loka ĵurnalo rimarkis lian komenton ĉe la retmesaĝilo QQ, en kiu li menciis sian revon pri starigo de retbutiko.

 

    Zhou Bo diris, ke li "skribas" premante la klavojn per manĝbastoneto en sia buŝo kaj klakas la muson per sia movebla montrofingro. Dum la pasinta jaro, pli ol 20 bastonetoj rompiĝis pro lia mordado. Li diris: "Foje, pro tro longa mordado, al mi la buŝo ege doloras."

 

    Ekde junio de 2013, li verkis pli ol 30 artikolojn, inkluzive de noveloj kaj preleg-tekstoj, kaj iuj el ili estis publikigitaj en retforumo kaj aliaj en la tujmesaĝilo QQ. LiaMiaj spertoj kaj revo estis aperigita en interna gazeto de la handikapula asocio de Neijiang, kaj Mia sonĝo kaj Amo de mia patro simila al montego en kolekto de inspiraj verkaĵoj eldonita de la asocio.

 

    La 12-an de decembro en 2014 li fariĝis membro de la verkista asocio de la gubernio Zizhong sub la urbo Neijiang. Fan Yinfang, prezidanto de la asocio diris, ke li jam legis artikolojn de Zhou Bo, kaj komentis, ke ili estas bonaj verkaĵoj kun flua stilo. Cetere Zhou Bo ja revis fariĝi verkisto, do la asocio permesis lin membriĝi kiel speciala membro. "Ankaŭ ni kortuŝiĝas pro liaj persistemo kaj spirito!"

 

    Finfine malfermiĝis la retbutiko

 


Zhou Bo mastrumas la retbutikon en sia hejmo. (fotita de Li Rensheng)
 
    Li havas alian revon, t. e. malfermi retbutikon. Zhou Bo diris, ke nun li ne havas alian vivrimedon krom malfermi retbutikon. Sed en malproksima vilaĝo, por funkciigi retbutikon unue necesis interreto. Por tion solvi, la gubernia registaro aranĝis rapidan interreton en la 24-a de septembro.  



    Kun ĉio preparita, la butiko Perfekta Mod-Magazeno malfermiĝis en la 23-a de oktobro. Ĝi ĉefe vendas vestojn, ŝuojn kaj sakojn por plenkreskuloj kaj infanoj. "Mi mem ne ekspedas la varojn, sed mi kontraktas kun reto de ekspedistoj. Se iu kliento mendas ion ĉe mi, mi donas la mendilon al iu ekspedisto de tiu reto, kiu estas en la provinco Zhejiang, kaj tiu ekspedisto ekspedas la varon." Zhou Bo diris, ke ĉiu vendita varo donas averaĝe profiton de 10 ĝis 15 juanoj.

 

    Videblas sube de lia retbutiko la anonco, kiu diras, ke li donacas unu juanon al filantropa organizaĵo ĉiufoje, kiam iu aĉetanto mendas ion je sia nomo de en lia butiko. "Tion mi promesis al mi mem, kiam mi ekhavis la revon. Tre multaj homoj min helpis. Do mi esperas ion fari por helpi homojn, kiuj bezonas helpon." Zhou Bo diris, ke li jam aliĝis al iu neregistara volontula grupo de Neijiang. Li volas ne nur vivteni sin per la retbutiko sed ankaŭ okupiĝi samtempe pri publik-profitaj aktivecoj. "Ekzemple, kiam iu bezonas helpon, mi povas alvoki en mia retbutiko, ke oni donu helpon al tiu persono."

 

    Laŭ lia kalkulo, en du monatoj lia butiko sukcese traktis 28 mendojn, kaj la totala vend-sumo atingis 3 344 juanojn. "Por plenumi la promeson faritan al mi mem, mi esperas helpi al pli da handikapuloj havi laboron." Zhou Bo planas instrui al pli da handikapuloj fariĝi entreprenisto per retbutiko por ke ili realigu sian revon de reta entreprenado en la tempo de "Interreto plus" ("Interreto plus" estas nocio, kiu signifas, ke atingoj de la interreta novigo profunde kunfandiĝu kun diversaj kampoj de la ekonomio kaj la socio kaj plibonigu aliajn tradiciajn sektorojn).

 

    "Se iu volas realigi sian revon, de tiu persono estas postulataj tre multaj suferoj, maldolĉaj spertoj, malĝojoj kaj ŝvitoj. Sur la vojo al revo, ni eble trafos multajn neatenditajn barojn kaj malfacilojn. Steve Jobs diris: 'Se iu restariĝas el malsukceso, li aŭ ŝi povas transformi tiun sperton en riĉaĵon. Se ne, do la sperto restas simpla katastrofo. Ĉu vi akiros riĉaĵon aŭ katastrofon, dependas de via sinteno al via malsukceso.'" -- Zhou Bo

 


Gabrielo ĉe Lugu-lago
 

 


Gabrielo vojaĝas al la dezerto Tianmo

 

 

 

    Mia nomo estas Gabrielo. Mi estas Esperantisto el Italio, kaj mi vivas en Pekino por kvin jarojn. Ĉi tie mi studas kaj laboras, kaj mi nun estas kandidato por doktoriĝo en ĉina universitato.

 

    Mi kredas ke dum ĉi tiuj jaroj mi sufiĉe multe lernis la ĉinan kulturon kaj pens-manieron. Mi multe vojaĝis tra Ĉinio, mi vizitis pli ol duonon de la ĉinaj provincoj. Mi parolas kaj legas la ĉinan relative bone, kvankam certe ne perfekte. En ĉi tiu artikolo mi iom priskribos la diferencojn inter Ĉinio kaj mia lando, Italio. Ĉio kion mi skribos estas nur rezulto de miaj personaj impresoj, kaj se vi malkonsentas miajn impresojn, vi estas bonvenaj sciigi min!

 

    Pri la historio

 

    Ĉinio kaj la lando kie mi kreskis, Italio, havas multajn diferencojn. Estus surprize se ne estus tiel, ĉar iliaj historioj estas tute malsamaj. Dum la plej multo de la historio, ne estis multaj rektaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Italio, pro la geografia malproksimeco. Tamen, unu el la unuaj Eŭropanoj kiu longe vivis en Ĉinio kaj verkis pri ĝi, Marco Polo, estis Italo el Venecio.

 

    Ambaŭ landoj estis tre gravaj en la pasinteco. La antikvaj ĉinoj kreis la plej gravan civilizon en Orienta Azio. Dum miloj da jaroj ili vivis sub grandega unuigita imperio. Italio aliflanke estis la naskiĝloko de la Romia Imperio, unu el la plej gravaj imperioj de la antikveco, kaj la kreanto (kune kun Grekio) de la Okcidenta civilizo. Sed post la falo de la Romia Imperio, Italio por multaj jarcentoj estis dividita inter malgrandaj regnoj kaj invadantoj, kaj ĝi nur unuiĝis en 1861.

 

    Granda kaj malgranda

 

    La diferencoj estas multaj, de kie komenci? Unu granda diferenco inter Ĉinio kaj Italio estas simple la grandeco de la du landoj. Italio neniam ŝajnis malgranda al mi kiam mi vivis tie, sed ĝi fakte estas same granda kiel averaĝa ĉina provinco. Mi kreskis en vilaĝo, Zagarolo, kiu situas ĉirkaŭ 50 kilometroj for de Romo. Sufiĉas preni trajnon 40 minutoj por alveni en la centro de Romo. Tamen tiu vilaĝo estas konsiderata sufiĉe malproksima el Romo, kaj la dialekto estas rimarkeble malsama. Pekino, aliflanke, estas tiom granda ke se vi prenas trajnon por unu horo el la centro de la urbo, vi ankoraŭ troviĝos ene de la urbo! La oficiala municipo de Pekino (kiu inkluzivas granda regiono de kamparo ĉirkaŭ la ubro mem) estas same granda kiel la tuta lando de Belgio.

 

    Tamen, la du ĉefaj urboj de Italio, Romo kaj Milano, iusense povas esti komparataj kun Pekino kaj Ŝanhajo: Romo, same kiel Pekino, estas la politika ĉefurbo, kaj havas la plej multo da kulturaj kaj historiaj vidindaĵoj. Milano, same kiel Ŝanhajo, estas la komerca kaj financa centro. Mi origine venas el Romo, kaj mi preferas Pekino al Ŝanhajo: eble ĉar ĝi pli similas al Romo?

 

    Oficiala lingvo kaj dialektoj

 

    Italio kaj Ĉinio havas sufiĉe similan lingvan situacion: ekzistas unu oficiala lingvo, kaj multajn lokajn dialektojn kiuj estas sufiĉe malsamaj unu de la alia. Tamen, en Italio multaj dialektoj preskaŭ malaperis. Ĉefe inter la junuloj, multaj homoj nur parolas la norman Italan, aŭ nur iomete miksas ĝin kun la dialekto. En Ĉinio aliflanke, la dialektoj estas ankoraŭ pli viglaj ol en Italio. En la kamparo, multaj homoj eĉ nur parolas dialekte. Tamen, ankaŭ en Ĉinio oni komencas rimarki la sama tendenco kiel en Italio: ĉefe en grandaj urboj kiel Ŝanhajo, multaj junuloj nun preferas paroli en Putonghua, la norma ĉina, kaj ne en la loka dialekto.

 

    La ĉina kaj la itala lingvoj, aliflanke, havas tute malsamajn strukturojn. La ĉina estas lingvo skribita kun karakteroj, kiuj indikas signifon kaj ankaŭ sonon. La itala, same kiel preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj en la mondo, estas skribita kun fonetika literoj kiuj nur indikas la sonon, sed ne la signifo. Pro tiu kialo, ĉinoj el malsamaj regionoj tradicie povis kompreni unu la alian skribe, sed ne parole. Ili rekonis la samaj karakterojn, sed prononcis ilin malsame. Ĝis iu grado, tio ankoraŭ okazas inter Ĉinoj kaj Japanoj: ili povas komuniki skribe, sed ne parole. En Italio tio kompreneble neniam eblis: se du homoj ne povas kompreni unu la alian parole, ili ankaŭ ne povas skribe. Aliflanke, la Itala skrib-sistemo estas multe pli praktika kaj rapide lernebla ol la Ĉina.

 

    Diferencoj en komunikado

 

    La manieroj komuniki ankaŭ estas sufiĉe malsamaj inter italoj kaj ĉinoj, pro malsamecoj en la lingvo kaj en la kulturo. Italoj, same kiel ĉiuj Eŭropanoj, ŝatas diri kion ili pensas rekte kaj sen-embarase. Paroli pri temo kun pasio kaj klareco estas konsiderata admirinda trajto. Krome ili ankaŭ ŝatas uzi la manoj dum ili parolas, por emfazi la punkton. En Ĉinio aliflanke, homoj ofte malŝatas eksprimi tro klarajn kaj rektajn opiniojn. Kiam ili parolas publike aŭ en loko kun multaj homoj, ĉinoj ofte esprimas sin mem en iom ambigua maniero, sen preni tro fortajn posiciojn. Eble pro la influo de la Konfucea ideologio, oni pensas ke estas enordo iom kaŝi la veron, en tia maniero ke oni ne minacu la harmonion inter la homoj. Krome, gestumi kun la manoj dum oni parolas estas konsiderata tre stranga.

 

    Kompreneble la manĝ-kutimoj estas alia grava diferenco. Italio kaj Ĉinio ambaŭ havas mondfamajn kuir-artojn. Italoj kaj ĉinoj estas tre fieraj pri la propraj manĝaĵoj, kaj ĝenerale iom suspektemaj pri la eksterlandaj. Tamen, italaj kaj ĉinaj manĝaĵoj estas ege malsamaj.

 

    Italoj ŝatas ke iliaj manĝoj estu simplaj, kaj ĉiam samaj. La plej famaj italaj pladoj, kiel pizza kaj pasta, estas relative simple fareblaj. Kiam oni iras al normala itala restoracio, oni manĝas du pladojn, unu post la alia. Unue oni manĝas pasta (nudeloj) aŭ kelk-foje rizo. Due oni manĝas viandon aŭ fiŝon. Fine oni povas manĝi iom da salado, frukto aŭ dolĉaĵo. La pano estas oferata kiel senpaga akompano al la manĝo.

 

    Aliflanke, ĉinaj manĝaĵoj estas tre komplikaj kaj variaj. Unu nura plado povas enhavi dekojn da malsamaj ingredientoj. Krome, oni manĝas preskaŭ ĉiuj partoj de preskaŭ ĉiuj bestoj sub la suno (Ĉefe en Guangdong provinco). Malmultaj italoj eĉ sonĝus manĝi serpenton, skorpionon, hundon aŭ la intestoj de bovo, sed almenaŭ ie en Ĉinio tio okazas. La ĉinoj ŝajnas amuziĝi inventi novajn manierojn kuiri kaj manĝi novajn aferojn. Kompreneble en tiom granda lando, ankaŭ estas grandaj diferencoj inter la malsamaj regionaj kuir-artoj.

 

    Pri ĝentileco

 

    Kelkaj ideoj pri ĝentileco ankaŭ estas malsamaj en la du landoj: en ĉinaj urboj estas sufiĉe kutime ke homoj petu vin demeti viajn ŝuojn, antaŭ ol eniri ilian hejmon. Se ili ne petas, estas ĝentile mem demandi ĉu necesas demeti. Kutime ili donos al vi paron da pantofloj por surmeti anstataŭe. En Italio aliflanke, tio neniam okazus. Ĉiuj portas ŝuojn en la hejmo, kaj neniu pensas ke estas malĝentile. Aliflanke, en Italio estas konsiderate ĝentile diri "bonan matenon" aŭ "saluton" kiam oni renkontas aliajn homojn. Eĉ vendistoj ofte salutas la klientojn kiam ili eniras ilian vendejon, kvankam ili ne konas unu la alian. En Ĉinio aliflanke homoj malkutime zorgas pri tiaj aferoj, ĉefe kun ne-konatuloj.

 

    La viv-stilo de la homoj en la du landoj estas sufiĉe malsama en kelkaj manieroj. Averaĝe, ĉinoj laboras pli longe ol italoj, kaj estas pli da komerca aktiveco. En ĉinaj urboj, restoracioj kaj vendejoj estas malfermitaj sep tagojn semajne. En Italio, aliflanke, multaj lokoj fermiĝas dum la semajn-fino. En la pli malgrandaj urboj, vendejoj fermiĝas en la mezo de la tago por du horojn aŭ pli, por permesi al la laborantoj reiri hejmen tagmanĝi. En Ĉinio tio estus tute ne-pensebla. Eĉ se unu laboristo ripozas, ĉiam estas alia kiu povas anstataŭi lin (aŭ ŝin). Ĉinoj kiuj vizitas Italio ofte komentas kiom malstreĉitaj ŝajnas la lokuloj.

 

    Kaj ĉinoj kaj italoj estas tre ligitaj al la specifa urbo aŭ vilaĝo de kie ili devenas. Multaj Italoj preferas resti en la sama vilaĝo aŭ urbeto la tutan vivon, se ili povas. Translokiĝi aliloke estas multe malpli kutima ol en landoj kiel Britio aŭ Usono. Laŭ mia sperto, la Ĉinoj aliflanke estas pretaj translokiĜi al alia parto de Ĉinio, se ili pensas ke tio helpos ilin trovi pli bonajn oportunecojn por studi aŭ labori. Krome, en ĉi tiu momento de la disvolviĝo de Ĉinio, multaj el la plej bonaj oportunecoj koncentriĝas en la grandaj urboj, kiuj ankaŭ oferas pli bonajn viv-kondicojn ol la kamparo. Pro tio, milionoj da junuloj translokiĝas de urbetoj kaj vilaĝoj al la ĉinaj urbegoj, kaj ĝenerale ne plu reiras hejmen.

 

    Pri la familia sento

 

    En unu kampo la du landoj tre similas: kaj ĉinoj kaj italoj havas fortan familian senton. En ambaŭ landoj, junuloj ofte loĝas kune kun la gepatroj ĝis ili geedziĝas. Tio estas malsama ol la brita, usona aŭ nord-Eŭropa koncepto laŭ kiu oni prefere iru vivi sole je la aĝo de 18-19 jaroj. En Italio kaj Ĉinio, havi "sendependeco" ne estas konsiderata tiom grava, kaj vivi kun la gepatroj estas vidata kiel pli kunvena kaj malpli soleca.

 

    Tamen, ankaŭ en ĉi tiu kampo estas diferencoj. La ĉina familia etoso estas certe pli tradicia ol la Itala. Ekzemple, en Ĉinio estas ankoraŭ normale ke la gepatroj postulu ke iliaj gefiloj aŭskultu ilian opinion antaŭ ol preni gravajn decidojn en sia vivo. Multaj gejunuloj ne decidus geedziĝi kun iu, aŭ ŝanĝi ilian laboron, antaŭ ol ricevi la kunsenton de iliaj gepatroj. Krome, se junuloj ne geedziĝas antaŭ ol ili estas ĉirkaŭ 25-jaraj, la gepatroj komencos premi por ke ili rapide geedziĝu. En Italio nuntempe, la plejmulto de junuloj neniam pretus aŭskulti la opiniojn de siaj gepatroj pri tiaj temoj. Oni kutime geedziĝas tre malfrue. En Italio nuntempe la plej multo de 30-jaruloj ankoraŭ ne geedziĝis.

 

    La prizorgado de la infanoj ankaŭ estas malsama. En multaj ĉinaj familioj nuntempe, la infanoj estas prizorgataj de iliaj geavoj, kaj ne de iliaj gepatroj, kiuj tiel havas pli da tempon labori. En Italio tia aranĝo ne plu estas kutima. Nuntempe, la plej multo da gepatroj persone prizorgas la gefiloj, eĉ se tio povas negative influi ilian karieron (ĉefe en la kazo de la virinoj).

 

    Pri eduka sistemo

 

    La eduka sistemo estas ankaŭ sufiĉe malsama en la du landoj. Ĉinio enhavas multege da homoj, do estas granda konkurenco por eniri la universitatojn. La tiel nomata "gao kao" la ekzameno kiun oni devas fari kiam oni finas la alt-lernejo, estas ege malfacila. Nur la studentoj kun la plej altaj poentoj sukcesas eniri la universitaton, kaj la konkurenco por eniri la plej bonajnuniversitatojnestas tre akra. Alia strangeco (laŭ mia vid-punkto) estas ke en Ĉinio la studentoj laboregas en la alt-lernejo, por sukcesi eniri bonan universitaton, sed kiam ili estas en la universitato ili studas multe malpli, kaj havas pli da tempon por senstreĉiĝi.

 

    En Italio, kaj aliaj okcidentaj landoj, estas inverse: studentoj laboras pli multe en la universitato ol en la lernejo. Eniri la universitaton en Italio ne estas malfacila, sed ricevi la univesitatan diplomon estas tre malfacile. Multaj studentoj komencas la universitaton, sed neniam finas ĝin. En Ĉinio tio estas sufiĉe rara.

 

    Ĝis nun mi priskribis kelkajn diferencojn en la viv-stilo kaj kulturo inter Ĉinio kaj Italio. La diferencoj sen dube estas multaj, sed mi ŝatus konkludi kun alia konsidero. Se oni longe vivas eksterlande, en la fino oni komprenas unu grandan veron: homoj ne estas tro malsamaj ie ajn. Ni ĉiuj estas homoj, kaj do niaj bazaj bezonoj kaj deziroj estas similaj ĉie. Kaj tio certe estas vere ankaŭ pri italoj kaj ĉinoj: la aferoj kiuj unuigas nin estas multe pli ol tiuj kiuj dividas nin.

 

 

Mi estas Shi Linjuan (Juana) el Ĉinio. Nun mi loĝas en Pekino. En la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato mi studas la instruadon de la ĉina kiel la dua lingvo. Mi amas mian fakon kaj mi esperas, ke mi povos kiel eble plej multe helpi eksterlandanojn en la lernado de la ĉina lingvo.

 

    Kiel mi eklernis kaj daŭre lernas Esperanton?

 

    Antaŭ pli ol du jaroj, mi ekkonis Esperanton. Dum la dua jaro de mia studado en la universitato, oni demandis min kaj miajn kunlernantojn, ĉu ni elektas iujn fakultativajn klasojn, kaj tiam mi unuafoje eksciis pri Esperanto. Ĉar mi ĉiam havis fortan intereson pri lingvoj, mi decidis doni mordeton al ĝi.

 

    Profesoro Li Weilun gvidis la fakultativan Esperanto-klason. Ĉiusemestre, li instruas Esperanton al ĉirkaŭ cent gestudentoj. Bonŝance, en 2013 mi iĝis unu el liaj gestudentoj. Ĉiusemajne ni lernis Esperanton dimanĉe posttagmeze de la 2-a horo ĝis la 5-a.

 

 


La unua leciono de s-ro Usui en junio 2013

 

 

    La fakultativa klaso daŭris dum la tuta semestro, t. e. dum ses monatoj kaj post tio mi sekvas la kurson gvidatan de s-ro USUI Hiroyuki el Japanio, kiu laboras nun kiel redaktoro de El Popola Ĉinio. Ankaŭ tiu ĉi kurso okazas en mia universitato, matene de ĉiu sabato, de la 10-a horo ĝis la 12-a horo. En la kurso ni lernas la historion de Esperanto, kantas kantojn kaj legas poemojn.

 

    Kutime, 6 aŭ 8 personoj ĉeestas en tiu ĉi kurso kaj duono el ili estas junuloj. Ĉiusemajne, mia amikino Lisa venas ĉi tien de el urbo Tianjin. Ni junuloj ofte kunsidas kaj lernas kune. Krome, ĉiumonate, en la lasta sabato okazas kunsido organizita de la Pekina Esperanto-Asocio. Pekinaj esperantistoj povas renkontiĝi kaj interparoli unu kun la alia.

 

    Mia unua Esperanto-kongreso

 

    Mia vera amo al Esperanto naskiĝis, kiam mi unuafoje partoprenis en Esperanto-kongreso. En novembro 2013, en Zaozhuang, Shandong-provinco okazis la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Tie, mi renkontiĝis kun multaj afablaj esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj. Ili ĉiuj surhavis belan rideton sur la vizaĝo. Ili sin prezentis, brakumis kaj babilis unu la alian. "Kiel flue ili parolas Esperanton!" Tiumomente ŝajnis al mi, ke iu pordo estas malfermita kaj tiel mi povas vidi novan mondon. Por mi, Esperanto ne plu estis abstraktaj simboloj, sed ĝi fariĝis "vivanta estaĵo". Ĝi vivas inter ni, kunligas kaj proksimigas nin . Post tiu kongreso, mi decidis lerni Esperanton pli diligente.

 

 


Tuj post la alveno al Zaozhuang, la aŭtorino (la dua de maldekstre), prof. Li Weilun (la kvara de maldekstre) kune kun aliaj samideanoj
 

 


La aŭtorino parolas en la junulara fakkunsido de la 10-a ĉina kongreso.

 

 

 

    Poste, en decembro de la sama jaro mi partoprenis en la 32-a Komuna Seminario (KS), kiu okazis en Pekino. Tie mi konatiĝis kun Flama, Michael Boris, Kjo, Suno, Luna, Issei, Pradip, s-ro Masanori Fukuda kaj kun aliaj samideanoj el diversaj landoj. La verda pasio pli kaj pli pleniĝis en mia koro.

 

    La plej valora afero, kiun Esperanto alportas al mi estas tio kion ni nomas "amikeco". Konatiĝante kun novaj geamikoj esperantistaj el la tuta mondo mi povas plilarĝigi mian vidkampon.

 

    Mia vojaĝo al Japanio

 

    Mi neniam imagis, ke Esperanto alportas al mi tiom multe da surprizoj. Certe, la plej granda surprizo estis mia vojaĝo al Japanio. En la 2-a de oktobro 2014, kiam la aviadilo forlasis la teron, mia koro jam maltrankvile batis pro ekstazo. Mi vojaĝis al la lando kun prof. Li Weilun kaj aliaj du instruistinoj. Vespere, ni atingis Flughavenon Narita en Tokio kaj tranoktis en la hotelo Route Inn.

 

    Dum la sekvantaj du tagoj, ni turismis en Tokio. Poste, en la 5-a, ni iris al Hakone por vidi la monton Fuji. Sed bedaŭrinde, anstataŭ la monto Fuji severa tajfuno atendis nin. Krom la vasta nebulo kaj peza pluvo, ni povis vidi nenion. Pro la kruelaj ventego kaj pluvego, mi malsekiĝis de la kapo ĝis la piedfingroj. Ho, kiel tetura tago!

 

 


Antaŭ la stacidomo de Tokio, kun prof. Li Weilun kaj aliaj instruistinoj
 

 


La aŭtorino antaŭ la imperiestra palaco en Tokio
 

 


En turisma boato sur la rivero Sumida, Tokio

 

 

 

 

    Vespere, ni vojaĝis al Kioto per Shinkansen. Shinkansen estis pura kaj rapida, kaj simila al la grandrapida trajno en Ĉinio. Ni babilis dum la tuta vojo. En la 6-a, ni turismis en Kioto ĉefe vizitante kelkajn budhismajn templojn. Kompreneble mia plej ŝatata vindindaĵo estis la templo Kiyomizu. La montara pejzaĝo estis belega, kaj oni eĉ povis vidi la tutan urbon tie. Mi staris sur la monto kun interna paco kaj kontenteco. La aero en Japanio estis humida kaj mola, kaj mi multe ĝuis la komfortan atmosferon kiel tiu en mia hejmloko. Ĉar mia hejmloko estas ĉe la maro, mi kutimas al tia freŝa mara aero, kian Pekino ne havas. Tial mi ofte sopiris pri ĝi.

 

    Profesieca kaj serioza seminario

 

    Post la finiĝo de nia turismado, ni veturis al Kameoka por partopreni en la 4-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA). Kameoka situas ne tre malproksime de Kioto. Ni vizitis la Oomoto-Centron je unu tago pli frue ol la malferma ceremonio. S-ro Katsuya Kimura bonvenigis nin kaj ni feliĉe tranoktis ĉe Oomoto-Centro.

 

 


La partoprenantoj el Ĉinio antaŭ la Esperanta monumento en la Oomoto-Centro.
 

 


De maldekstre la aŭtorino, Issei (japano) kaj prof. Li Weilun
 

 


La partoprenantoj de la 4-a ISOA

 

 

 

 

    Post bona ripozo dum la tuta nokto, ni plene reprenis energion por la sekvanta tago. Je la 7-a horo matene, prof. Li kaj mi iom promenadis ekstere. Promenante, mi admiris la pejzaĝon antaŭ miaj okuloj, kiu estis kiel bela bildo. Sur tiu ĉi bildo bluis la ĉielo, ĉarmis la nuboj, verdis la monteto kaj kvietis la pura strato.

 

    La seminario daŭris tri tagojn kaj enhavis plurajn raportojn, prelegojn kaj diskutojn pri la instruado de Esperanto. Por mi tiu ĉi seminario estis tute diferenca ol aliaj kiujn mi jam spertis, ĉar ĝi estis pli profesieca kaj serioza. Mi rimarkis, ke por mi ne nur necesas esti bona studento de Esperanto, sed ankaŭ ĝia bona disvastiganto. La seminario donis respondojn al tiuj demandoj, kiujn mi de antaŭe havis pri Esperanto en la kapo. En la komenco mi pensis, ke Esperanto estas simple "artefarita lingvo", sed kiam mi daŭrigis ĝian lernadon kaj komencis uzi ĝin, mi trovis, ke la lingvo havas sian vivon, sian kulturon. Do, Esperanto fakte ne estas tiel simpla afero kiel mi pensis en la komenco. Laŭ mia opinio, oni devas paroli aŭ kompreni Esperanton en ĝusta maniero, kaj nur tiele oni povas percepti ĝian ĝustan valoron.

 

    Ĉu nun mi fariĝis vera esperantistino?

 

    Mi revenis al Pekino en la 10-a por prepari min por ekzamenoj. Ĉar mi foriris unu tagon pli frue ol la aliaj, mi flugis sola. Ĉiuj belaj memoroj estis garditaj silente en mia memoro. Flugante super Japanio mi eĉ vidis lun-eklipson kaj ĉielarkon. Sidante en aviadilo, mi fermis miajn okulojn kaj ĉio kion mi spertis en Japanio fulmorapide trakuris en la kapo. Nu, eble nun mi fariĝis vera esperantistino?

 

    Fine, mi sincere dankas al s-ino ISIKAWA Tieko, la ĉefa organizanto de la 4-a ISOA, kaj s-ro Fukuda, oficisto de la Japana Esperanto-Instituto: sen ilia malavara helpo ni ne povus sukcese akiri la vizon nek vojaĝi al Japanio.

 

 


Revuo celebre al la 60-jara jubileo de la fondiĝo de la nova Ĉinio en 2009

 

 

    La kuranta jaro markas la 70-jariĝon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito. Por la unua fojo per leĝo oni proklamis, ke la 3-a de septembro ĉi-jare estu la oficiala memortago de la venko.

 

    La 23-an de junio, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon por klarigi la tutan planon de la memoriga aktivado. Estas konfirmite, ke en la 3-a de septembro okazos granda revuo por celebri la venkon de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj ke en tiu okazo prezidanto Xi Jinping faros paroladon.

 

    De post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949 ja okazis 14 revuoj por la Nacia Tago. Sed ĉi-jare, okazos la unua revuo por celebri la venkon de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Kion oni vidos en la revuo?

 

    1. Xi Jinping enmanigos la memormedalojn al ĉinaj veteranaj soldatoj

 

    Okaze de la revuo, prezidanto Xi Jinping persone enmanigos la medalojn memore al la 70-jara jubileo de la venko de la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito al la reprezentantoj de veteranaj soldatoj, altrangaj oficiroj kaj familianoj de martiroj.

 

    2. Modelaj trupoj unuafoje ĉeestos la revuon

 

    En la ĉi-foja revuo oni unuafoje planas inkluzivi la kurantajn modelajn trupojn kiuj laŭ sia origino venas de la iamaj trupoj farintaj grandan kontribuon en la milito, kiel la Okvoja Armeo, la Nova Kvara Armeo, la Nordorienta Kontraŭjapana Unuiĝinta Armeo, la Sud-Ĉina Gerila Trupo kaj aliaj.

 

    3. Veteranaj soldatoj de Kuomintango ĉeestos la revuon

 

    Vivantaj veteranaj soldatoj kaj praidoj de martiroj batalintaj en la Ĉina Kontraŭjapana Rezistmilito estas invititaj por partopreni en la revuo. Tio signifas, ke oni donas al ili altan respekton.

 

    4. Alilandaj armeoj estos unuafoje invititaj al la revuo

 

    Oni laŭplane invitos la armeojn de la koncernaj landoj sendi reprezentantojn kaj trupon por partopreni en la revuo. Ĉinio varme bonvenigas landojn volontajn partopreni en la revuo kaj faros sian eblon garantii ilian partoprenon. Tio celas montri la internaciecon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la solidan starpunkton de Ĉinio por konservi la mondan pacon kune kun la popoloj de la mondo.

 

    5. Granda parto de la armiloj estos novtipaj

 

    La armiloj en la revuo estos ĉefaj armiloj produktitaj en Ĉinio, inkluzive de novtipaj ekipaĵoj de la ter-, mar- kaj aer-armeoj, kaj de la Dua Artilerio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Novtipaj armiloj okupos grandan proporcion de ĉiuj armiloj.