La centra banko de Gvineo lastatempe publikigis novan papermonon kun la valoro de 20 mil gvineaj frankoj. Sur la dorsa flanko de la papermono troviĝas arkitektura ilustraĵo de la hidroelektrejo Kaleta, la plej granda hidroenergia projekto kunlabore konstruita de Ĉinio kaj Gvineo.

 

 


Sur la dorsa flanko de la papermono troviĝas arkitektura ilustraĵo de la hidroelektrejo Kaleta.

 

 

    La hidroelektrejo Kaleta estas la plej granda projekto kontraktita de Ĉinio en Gvineo kaj laŭplane oficiale ekfunkcios en la fino de julio. Gvineo havas malaltan nivelon de la ekonomio kaj malbonan infrastrukturon, kaj la hidroelektrejo povos liveri energion al la tuta lando por helpi disvolviĝon de la ekonomio en longa perspektivo. Malgraŭ serioza epidemio Ebola dum la konstruado, la ĉina teamo klopodis por ĝustatempe fini la projekton kun alta kvalito.

 

    La gvinea registaro presis la arkitekturan ilustraĵon de la hidroelektrejo Kaleta por montri la gravecon de tiu ĉi projekto por la lando kaj ĝia popolo. El alia vidpunkto tiu ĉi fakto evidentigas, ke la ĉina entrepreno enirinta Afrikon fakte alportis profiton kaj la registaro de Gvineo volas esprimi dankemon al Ĉinio.

 

    De longe, Ĉinio pozitive helpas Afrikon pri ĝia konstruado de memkapablo kaj rapidigas konstruadon de infrastrukturoj. Ĉinio jam respondecis pri la fervojo Mombasa-Nairobi en Kenjo, la fervojo Benguela en Angolo, la fervojo Abuja-Kaduna en Niĝerio kaj la unua urba fervojo en Etiopio. Laŭ statistikoj, en Afriko Ĉinio jam konstruis fervojojn de 2 200 kilometroj kaj ŝoseojn de 3 500 kilometroj.

 

    En la pasintaj jardekoj, Ĉinio sendis medicinajn taĉmentojn al Afriko, kaj kies popolanoj akceptis generaciojn kaj generaciojn da ĉinaj kuracistoj. Tipa ekzemplo estas la batalo kontraŭ epidemio Ebola. Kiam okcidentaj taĉmentoj foiris unuj post aliaj, la ĉinaj kuracistoj malgraŭ granda risko faris savadon kaj kuracadon en la lokoj.

 

    Laŭ komenta artikolo de la brita ĵurnalo Financaj Tempoj, la okcidentaj landoj ne povas fari bonan ekzemplon en la batalo kontraŭ Ebola, sed kompare, Ĉinio ludas gravan rolon en la savado kaj ili plibonigas necesan infrastrukturon en Afriko.

 

 

    Kvankam Ĉinio kaj Afriko estas geografie malproksimaj, la kunlaboroj de la du flankoj donas pozitivan povon al la revivigo de Afriko kaj la komunumo de komuna destino pli kaj pli ligos Ĉinion kaj Afrikon.

 

Pliaj informoj: http://www.espero.com.cn/2015-06/24/content_35898011.htm