Mi estas Shi Linjuan (Juana) el Ĉinio. Nun mi loĝas en Pekino. En la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato mi studas la instruadon de la ĉina kiel la dua lingvo. Mi amas mian fakon kaj mi esperas, ke mi povos kiel eble plej multe helpi eksterlandanojn en la lernado de la ĉina lingvo.

 

    Kiel mi eklernis kaj daŭre lernas Esperanton?

 

    Antaŭ pli ol du jaroj, mi ekkonis Esperanton. Dum la dua jaro de mia studado en la universitato, oni demandis min kaj miajn kunlernantojn, ĉu ni elektas iujn fakultativajn klasojn, kaj tiam mi unuafoje eksciis pri Esperanto. Ĉar mi ĉiam havis fortan intereson pri lingvoj, mi decidis doni mordeton al ĝi.

 

    Profesoro Li Weilun gvidis la fakultativan Esperanto-klason. Ĉiusemestre, li instruas Esperanton al ĉirkaŭ cent gestudentoj. Bonŝance, en 2013 mi iĝis unu el liaj gestudentoj. Ĉiusemajne ni lernis Esperanton dimanĉe posttagmeze de la 2-a horo ĝis la 5-a.

 

 


La unua leciono de s-ro Usui en junio 2013

 

 

    La fakultativa klaso daŭris dum la tuta semestro, t. e. dum ses monatoj kaj post tio mi sekvas la kurson gvidatan de s-ro USUI Hiroyuki el Japanio, kiu laboras nun kiel redaktoro de El Popola Ĉinio. Ankaŭ tiu ĉi kurso okazas en mia universitato, matene de ĉiu sabato, de la 10-a horo ĝis la 12-a horo. En la kurso ni lernas la historion de Esperanto, kantas kantojn kaj legas poemojn.

 

    Kutime, 6 aŭ 8 personoj ĉeestas en tiu ĉi kurso kaj duono el ili estas junuloj. Ĉiusemajne, mia amikino Lisa venas ĉi tien de el urbo Tianjin. Ni junuloj ofte kunsidas kaj lernas kune. Krome, ĉiumonate, en la lasta sabato okazas kunsido organizita de la Pekina Esperanto-Asocio. Pekinaj esperantistoj povas renkontiĝi kaj interparoli unu kun la alia.

 

    Mia unua Esperanto-kongreso

 

    Mia vera amo al Esperanto naskiĝis, kiam mi unuafoje partoprenis en Esperanto-kongreso. En novembro 2013, en Zaozhuang, Shandong-provinco okazis la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Tie, mi renkontiĝis kun multaj afablaj esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj. Ili ĉiuj surhavis belan rideton sur la vizaĝo. Ili sin prezentis, brakumis kaj babilis unu la alian. "Kiel flue ili parolas Esperanton!" Tiumomente ŝajnis al mi, ke iu pordo estas malfermita kaj tiel mi povas vidi novan mondon. Por mi, Esperanto ne plu estis abstraktaj simboloj, sed ĝi fariĝis "vivanta estaĵo". Ĝi vivas inter ni, kunligas kaj proksimigas nin . Post tiu kongreso, mi decidis lerni Esperanton pli diligente.

 

 


Tuj post la alveno al Zaozhuang, la aŭtorino (la dua de maldekstre), prof. Li Weilun (la kvara de maldekstre) kune kun aliaj samideanoj
 

 


La aŭtorino parolas en la junulara fakkunsido de la 10-a ĉina kongreso.

 

 

 

    Poste, en decembro de la sama jaro mi partoprenis en la 32-a Komuna Seminario (KS), kiu okazis en Pekino. Tie mi konatiĝis kun Flama, Michael Boris, Kjo, Suno, Luna, Issei, Pradip, s-ro Masanori Fukuda kaj kun aliaj samideanoj el diversaj landoj. La verda pasio pli kaj pli pleniĝis en mia koro.

 

    La plej valora afero, kiun Esperanto alportas al mi estas tio kion ni nomas "amikeco". Konatiĝante kun novaj geamikoj esperantistaj el la tuta mondo mi povas plilarĝigi mian vidkampon.

 

    Mia vojaĝo al Japanio

 

    Mi neniam imagis, ke Esperanto alportas al mi tiom multe da surprizoj. Certe, la plej granda surprizo estis mia vojaĝo al Japanio. En la 2-a de oktobro 2014, kiam la aviadilo forlasis la teron, mia koro jam maltrankvile batis pro ekstazo. Mi vojaĝis al la lando kun prof. Li Weilun kaj aliaj du instruistinoj. Vespere, ni atingis Flughavenon Narita en Tokio kaj tranoktis en la hotelo Route Inn.

 

    Dum la sekvantaj du tagoj, ni turismis en Tokio. Poste, en la 5-a, ni iris al Hakone por vidi la monton Fuji. Sed bedaŭrinde, anstataŭ la monto Fuji severa tajfuno atendis nin. Krom la vasta nebulo kaj peza pluvo, ni povis vidi nenion. Pro la kruelaj ventego kaj pluvego, mi malsekiĝis de la kapo ĝis la piedfingroj. Ho, kiel tetura tago!

 

 


Antaŭ la stacidomo de Tokio, kun prof. Li Weilun kaj aliaj instruistinoj
 

 


La aŭtorino antaŭ la imperiestra palaco en Tokio
 

 


En turisma boato sur la rivero Sumida, Tokio

 

 

 

 

    Vespere, ni vojaĝis al Kioto per Shinkansen. Shinkansen estis pura kaj rapida, kaj simila al la grandrapida trajno en Ĉinio. Ni babilis dum la tuta vojo. En la 6-a, ni turismis en Kioto ĉefe vizitante kelkajn budhismajn templojn. Kompreneble mia plej ŝatata vindindaĵo estis la templo Kiyomizu. La montara pejzaĝo estis belega, kaj oni eĉ povis vidi la tutan urbon tie. Mi staris sur la monto kun interna paco kaj kontenteco. La aero en Japanio estis humida kaj mola, kaj mi multe ĝuis la komfortan atmosferon kiel tiu en mia hejmloko. Ĉar mia hejmloko estas ĉe la maro, mi kutimas al tia freŝa mara aero, kian Pekino ne havas. Tial mi ofte sopiris pri ĝi.

 

    Profesieca kaj serioza seminario

 

    Post la finiĝo de nia turismado, ni veturis al Kameoka por partopreni en la 4-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA). Kameoka situas ne tre malproksime de Kioto. Ni vizitis la Oomoto-Centron je unu tago pli frue ol la malferma ceremonio. S-ro Katsuya Kimura bonvenigis nin kaj ni feliĉe tranoktis ĉe Oomoto-Centro.

 

 


La partoprenantoj el Ĉinio antaŭ la Esperanta monumento en la Oomoto-Centro.
 

 


De maldekstre la aŭtorino, Issei (japano) kaj prof. Li Weilun
 

 


La partoprenantoj de la 4-a ISOA

 

 

 

 

    Post bona ripozo dum la tuta nokto, ni plene reprenis energion por la sekvanta tago. Je la 7-a horo matene, prof. Li kaj mi iom promenadis ekstere. Promenante, mi admiris la pejzaĝon antaŭ miaj okuloj, kiu estis kiel bela bildo. Sur tiu ĉi bildo bluis la ĉielo, ĉarmis la nuboj, verdis la monteto kaj kvietis la pura strato.

 

    La seminario daŭris tri tagojn kaj enhavis plurajn raportojn, prelegojn kaj diskutojn pri la instruado de Esperanto. Por mi tiu ĉi seminario estis tute diferenca ol aliaj kiujn mi jam spertis, ĉar ĝi estis pli profesieca kaj serioza. Mi rimarkis, ke por mi ne nur necesas esti bona studento de Esperanto, sed ankaŭ ĝia bona disvastiganto. La seminario donis respondojn al tiuj demandoj, kiujn mi de antaŭe havis pri Esperanto en la kapo. En la komenco mi pensis, ke Esperanto estas simple "artefarita lingvo", sed kiam mi daŭrigis ĝian lernadon kaj komencis uzi ĝin, mi trovis, ke la lingvo havas sian vivon, sian kulturon. Do, Esperanto fakte ne estas tiel simpla afero kiel mi pensis en la komenco. Laŭ mia opinio, oni devas paroli aŭ kompreni Esperanton en ĝusta maniero, kaj nur tiele oni povas percepti ĝian ĝustan valoron.

 

    Ĉu nun mi fariĝis vera esperantistino?

 

    Mi revenis al Pekino en la 10-a por prepari min por ekzamenoj. Ĉar mi foriris unu tagon pli frue ol la aliaj, mi flugis sola. Ĉiuj belaj memoroj estis garditaj silente en mia memoro. Flugante super Japanio mi eĉ vidis lun-eklipson kaj ĉielarkon. Sidante en aviadilo, mi fermis miajn okulojn kaj ĉio kion mi spertis en Japanio fulmorapide trakuris en la kapo. Nu, eble nun mi fariĝis vera esperantistino?

 

    Fine, mi sincere dankas al s-ino ISIKAWA Tieko, la ĉefa organizanto de la 4-a ISOA, kaj s-ro Fukuda, oficisto de la Japana Esperanto-Instituto: sen ilia malavara helpo ni ne povus sukcese akiri la vizon nek vojaĝi al Japanio.