Ĉe la Itala Lingva Akademio kun Orban granda festo de multlingvismo .... kiu ne ekzistas

 

La naiva protesto de la esperantistoj


 

 

DISVASTIGO

www.disvastigo.it        DIS-E293 18/5/08

 

                                                                                                                                                                

Ĉe la Itala Lingva Akademio kun Orban granda festo de multlingvismo .... kiu ne ekzistas

 

La naiva protesto de la esperantistoj

 

Antaŭ 50 jaroj, la 15an de aprilo 1958, la ses Ŝtatoj kiuj fondis la Ekonomian Eŭropan Komunumon, la komencan kernon de nuntempa Eŭropa Unio, fiksis per Regularo n.o 1/1958 la reĝimon de totala egaleco de la respektivaj lingvoj kiel “oficialaj laborlingvoj de la institucioj”. Pro tio estis  devo de la Eŭropa Komisiono kaj de la Komisaro pri multlingvismo Leonard Orban, kiu havas la taskon garantii la lingvan egalecon ene de la Eŭrop-Unio, festi la 10an de majo kiel eble plej solene la datrevenon kaj kiu loko estis pli taŭga ol tiu de la Placo de la Eŭropaj Lingvoj en Florenco kun unu el la plej prestiĝaj lingvo-kulturaj institucioj de Eŭropo, la Itala Lingva Akademio nomita Accademia della Crusca? Kaj per la partopreno de la plej brilaj intelektuloj naciaj kaj ne naciaj. Aldone al la membroj de Itala Lingva Akademio estis ankaŭ eksterlandanoj, la “Real Academia Española”, la Akademio de Svedio, Unesko, Dante Alighieri, respondeculoj de la ĝeneralaj direkcioj de kultura promociado kaj reprezantantoj de la Registaro.

 

En la komuniko de  Itala Lingva Akademio oni asertas: “Post 50 jaroj, tiu ĉi Regularo estas plene valida, ĉar ĝi konfirmiĝadis laŭgrade kiam la Unio akceptis aliajn Landojn”, tamen tio ĉi melankoliigas nin profonde. Tia aserto, kiel la tuta celebrado, ne povas fonti el la absoluta nescio de la nuntempa diskriminacia reĝimo de EU se, kiel skribas Gian Luigi Beccaria en La Stampa de 8/12/07: “Francesco Sabatini, la prezidanto de  Itala Lingva Akademio, dum pasia prelego okazinta en la Universitato Romo 3 denoncis forte la politikon de lingva imperialismo en Eŭropo”. La lingvoj de la Eŭropa Komunumo devintus havi egalan dignecon kaj respekton por iu lingua pax (lingva paco) necesa al protektado de la multlingtvismo, tamen la aferoj ne tiel iradas. “La Aŭtoritatuloj de la Unio – asertas Beccaria – faras abstraktan kredkonfeson je multlingvismo pere de kampanoj kiuj instigas al individua studo de la lingvoj de la aliaj, tamen la lingva proceduro ene de la institucioj moviĝas en komplete alian direkton”. Resume la laborlingvoj, nur komence la lingvoj de ĉiuj membroj, reduktiĝis al tri, tamen praktike estas nur unu kiu estas uzata. la angla. Ĉu do ĉio tio estas blufo?

 

Eĉ konsiderante la lastan raporton faritan ĝuste de la Komisiono, de Amin Maalouf, ankaŭ li ĉeestanta kaj festata, kiu dezirus ke ĉiu eŭropa civitano adoptu iun duan lingvon (ankaŭ la urduan) kiel sian propran, oni klopodas per ĉiu ajn ilo, eĉ per tiu iluzia (estas egaleco, ne ekzistas iu ajn diskriminacio lingva, ni festu!), por digestigi al ni la pilolon de la trudordono de la angla. Orban diris al la ĵurnalistoj, kiuj intervjuis lin: “La lingvoj ne devas esti utiligataj por dividi”. Dume la anoncoj por dungado de personalo kaj por adjukado de Eŭrop-Unio estas publikataj nur en la angla, en la franca kaj en la germana.

 

La solaj kiuj protestis, kiel ŝajnas ĝis nun, estis la esperantistoj kiuj eldonis komunikon reprenita de kelkaj agentejoj sub la titolo “Sen la internacia lingvo esperanto ne povas ekzisti multlingvismo ĝusta en Eŭrop-Unio” kiu bedaŭrinde estas tute senutila ĉar ĝi proponas iun specon de ĥimero, almenaŭ tia estus certe perceptata tiu propono de la plimulto de la homoj, kiuj regas kaj de la pensuloj pro la bildo kiun oni ĝenerale havas pri esperanto. Fakte  alvoki esperanton kiel ununura garantio de multlingvismo aperas certe kategorie kaj naive al la laborkoncernatoj kune kun la homoj de la Itala Lingva Akademio kiuj konsideras esperanton maksimume lingvo pret-à-porter  por interŝanĝantoj de poŝtmarkoj. Al tiu ĉi bildo kontribuas la esperantistoj mem kiuj parolas pri lingvo perfekta, kapabla esprimi ĉion, kaj kion oni lernas tuj, afero kiu troviĝas ekster la logiko por tiuj kiuj rezonas. Ĉu prefere oni ne organizu internacian konferencon de politikistoj kaj teknikistoj de lingva komunikado kuntrenante sinjoron Orban mem kaj UNO-n por determini la staton de esperanto kaj juĝi ties taŭgecon, eble pere de kelka fliko se ĝi necesas, por funkcii kiel interlingvo en internaciaj organismoj? Aŭ ekflugi kaj respektata de ĉiuj, se promociita, aŭ limiĝi, konsole, al la melankolia rolo de lingvo de paco kaj rehejmiĝaj renkontiĝoj de esperanto-kongresoj.

 

Giorgio Bronzetti kunordiganto de Allarme Lingua

 

 

 

 

 


Disvastigo

Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.

Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti  kun n.ro 1/02 de 05.02.02

Viale A.Moro 37 66013 Chieti –Italio-tel. 0871561301

Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro

Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti

Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.  al kiu oni povas turni sin por aliĝi aŭ malaliĝi.