Lingvo ne estas nur kunesto de vortoj aǔ gramatiko. Ĝi estas tutaĵo de manieroj vivi, senti, pensi, koncepti interhomajn, jurajn, ekonomiajn, sociajn rilatojn, revojn, vivplanojn, bonon kaj malbonon. Valorojn. Ĉiuj pensoj, sentoj, emocioj, ideoj esprimitaj en alia lingvo sonas torditaj, aliigitaj. Ili ricevas la stampon de la muldilo en kiun ili subeniĝis.

Popolo kiu rezignas sian lingvon perdas ankaŭ sian animon

Ĉiuj lingvoj ĉerpas senĉese vortojn de la dominantaj kaj kreivaj socioj. Kiam muziko estis itala, ni ĉien diskonigis terminojn kiel „opera“, „piano“, “andante“, “allegro“. Hodiaŭ, kiam la reganta kulturo estas anglosaksa, ni asimilas vortojn anglajn aŭ usonajn.

Sed en ĉi tiu stadio de tutmondiĝo la dominanta potenco estas tiel forta ke kelkaj popoloj, kiel la itala, perdas konfidon al sia lingvo. Ili ne plu klopodas krei kaj konservi kaj lasas ĝin bastardiĝi, pasive adoptante la lingvon de la dominantoj.

Rigardu la titolon de la filmo “Shakespeare in love”. Neniu klopodis traduki ĝin en la italan. Tamen estis tre facile : “Shakespeare innamorato” (enamiĝinta). En nia literaturo ja estas “L’Orlando innamorato” de Boiardo. Male oni lasis ĝin en la angla, kvazaŭ en la angla ĝi havus ion plian. Post nelonge oni italigos la anglan dirante ne plu ke “è innamorato” (estas enamiĝinta) sed “in amore” (en amora periodo) kiel katoj.

Multaj familioj el riĉa burĝaro sendas siajn filojn al infana kaj elementa lernejoj anglaj aŭ usonaj kaj la plej riĉaj sendas ilin al Anglio aŭ Usono por superaj studoj ĉar tie ekzistas tre bonaj lernejoj sed precipe por ke ili alproprigu al si la lingvon.

Paroli la anglan aǔ la usonan kvazaǔ ĝi estus propra denaska lingvo iĝas ĉiam pli nepre necese por socie supreniri, por karieradi je internacia nivelo.

Ĉiam okazis tio. Post la konkeroj de Aleksandro la Granda la greka fariĝis la dominanta lingvo de Grekio ĝis Hindio kaj ĉiuj, absolute ĉiuj, kiuj volis elstari, aǔ nur esprimi siajn ideojn, devis paroli greke. Por nomi la Mesion la kristanoj uzis grekan vorton: Kristòs .

Tamen kristanismo elektis kiel propran lingvon la latinan. Tion decidis la patroj de Roma Eklezio kaj la latina restis la lingvo de kleruloj, de la mezepokaj filozofoj ĝis la grandaj sciencistoj de Renesanco. Estis la latina kiu modlis la mondkoncepton de tuta Okcidento.

Nur poste establiĝis naciaj lingvoj kiel la itala, la franca, la kastilia, la germana kun siaj belegaj literaturoj kaj antaŭnelonge kun siaj kinoj. Sed hodiaŭ denove superregas unu lingvo, tiu de la dominanta potenco, kiu penetras iom post iom en ĉiujn sektorojn.

Lingvo ne estas nur kunesto de vortoj aǔ gramatiko. Ĝi estas tutaĵo de manieroj vivi, senti, pensi, koncepti interhomajn, jurajn, ekonomiajn, sociajn rilatojn, revojn, vivplanojn, bonon kaj malbonon. Valorojn. Ĉiuj pensoj, sentoj, emocioj, ideoj esprimitaj en alia lingvo sonas torditaj, aliigitaj. Ili ricevas la stampon de la muldilo en kiun ili subeniĝis.

Tial ĉiuj grandaj religioj uzis propran lingvon. Kristanismo la latinan, Islamo la araban. Tial Lutero tradukis Biblion en la germanan. Tial judoj revivigis la hebrean por esti autentike si mem. Kiu perdas sian lingvon perdas sian animon.

En tempo de tutmondiĝo, kiu dispremas kaj nuligas ĉiujn diferencojn , la plej malgrandaj popoloj ,eĉ se riĉaj je historio kaj kulturo, riskas droni forviŝitaj por ĉiam.

Defendi sian lingvon per uzado kaj senĉesa kreado estas tial nepre necese por pluekzisti.

Francesco Alberoni (Corriere della Sera 13.12.99) Trad.Giorgio Bronzetti