Kristnaska donaco

Kiel lasta naskito de mia familio

mi estas tre juna.

Mi havas tamen tre

gravajn maljunajn parencojn el kiuj

mi ricevis la plej bonajn kaj utilajn kvalitojn,

tiel ke mi estas jam plene matura.

Min kreis deziro pri amo,

amo al prokimuloj, al homoj blankaj

aù nigraj, italoj aù ĉinoj, kristanoj aù

islamanoj, sopiro al libereco, al

translimeco, al komprenemo, al

digneco. Min kreskigis sindediĉo de

talentaj verkistoj kaj sindonemo de

simplaj, bonkoraj homoj.

Nun mi estas preta ankaù por vi, kiel

Kristnaska donaco por malfermi al vi

la vojojn de la mondo. Ĉar mi estas

universala ŝlosilo, taùga por ciuj pordoj

pro tio ke miaj principoj estas simpleco

kaj logiko. Aùdu kiel bele mi sonas

poezie:

En nord' unu pino en solo

dormetas sur nuda altaĵo;

glacia kaj nega tavolo

gin kovras per tomba tolaĵo.

Ĝi sonĝas ke palmo gracia,

en unu dezert' orienta,

eterne pri lando alia

malgaje sopiras silenta. (1)

Kaj ankaù science mi ne estas

malagrabla: Kiam ni neùtrigas kloridan

acidon per natria hidroksido, tiam ni

ĉiam observas ekzakte saman

kvantan rilaton. (2)

Mi deziras al vi Ĝojan Kristnaskon kaj Felican Novjaron

Giorgio Bronzetti

1) di H.Heine nella traduzione di L.L.Zamenhof(FundamentaKrestomatio -p.326)

2) Detlev Blanke: Esperanto und Wissenschaft, p.74