forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por akceptebli. En alia kampo, oni nomus tion diskriminado kaj severe kondamnus la respondeculojn. Sed nia socio ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por tion percepti.

La nova tutmonda lingvoordo : neracia kaj masoĥisma

Intervjuo al Claude Piron

– Profesoro, kion vi, kiel psikologo, opinias pri la nuna tutmonda lingvoordo?

– Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn trajtojn de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon, ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia inerteco kaj ĝian malinklinon rigardi al la realo fronte.

– Kio estas masoĥisma en ĝia sinteno?

– Nu, nia socio elektis por komuniki unu el la lingvoj malplej adaptitaj al internacia uzado: la anglan. Fakte, ĝi ne vere elektis, ĝi lasis la forton de inerteco konduki ĝin al situacio, en kiu 8 elcentoj el la homaro senmerite ricevas ĉiujn privilegiojn de supera kasto, dum 92 elcentoj rezignacie akceptas malsuperan pozicion. Denaskaj anglalingvanoj trovas normala, ke ĉiuj aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi komunikadon, dum ili mem elspezu neniom da energio tiurilate. Tio estas tipa sinteno de supera kasto, same kiel ilia nekonscio pri la amplekso de la tasko, kiun ili atendas de la aliaj. Ne spertinte la neceson lerni lingvon, la plimulto el la anglalingvanoj ne scias, kiom da laboro tio postulas.

– Kaj kial vi diras, ke neracie ni agas?

– Je la nomo de raciecigo entreprenoj ne hezitas senlaborigi centojn aŭ milojn da dungitoj, sed la lingva sistemo nun uzata internacie estas ĉio ajn, krom racia. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn, antaŭ nelonge diris: "la angla estas nur ilo, komputa programaro" [English is just a tool, a software]. Prave. Lingvo multrilate estas komparebla al komputa programaro. Sed kiu raciulo, havante la eblon elekti inter programaro, kiun oni ankoraŭ ne plene regas post sep jaroj, kaj alia, en kiu oni sentas sin hejme post nur unu jaro ĉe sama nombro da lernhoroj semajne ‑, elektos la unuan, se krome praktiko montras, ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone? Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la anglan kun Esperanto. Mi ĵus legis anglalingvan leteron de junulo, kiu studis la anglan dum sep jaroj, vojaĝis en Usono, pasigis monaton en San Francisko, do ne estas sensperta pri tiu lingvo, sed en tiu letero li skribis I hardly worked ('mi apenaŭ laboris') volante diri 'mi streĉe laboris', 'ho lavorato duro' kaj I will eventually accept your suggestion ('mi finfine akceptos vian proponon'), kredante, ke li diras 'eventuale mi akceptos vian proponon'. Mi rilatas kun multaj personoj el la tuta mondo, kiuj studis Esperanton dum maksimume unu jaro, mi legas multajn tekstojn, kiujn ili skribas, kaj neniam mi trovas similajn grave miskomprenigajn erarojn.

– Laŭ vi la socio malemas rigardi al la realo fronte. Kiel?

– Ĝi ne akceptas dediĉi iom da mensa energio, iom da atento, al la demando: "kio estas en la intereso de la plejmulto en la kampo de tutmonda lingva interkompreniĝo?". Ĝi eliminas la demandon dirante: "Ĉio funkcias bone dank' al la angla". Sed tio ne estas vera. La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ankaŭ tiurilate la socio ne kuraĝas rigardi fronte la situacion. Ĝi havas neniun kompaton por tiuj, kiuj suferas pro la lingva malekvilibro. Tamen ili estas multegaj: eksterlanda laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi sin; estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla ne estas sufiĉa por delikataj traktadoj; turisto angora pro io terure doloriga en la ventro, sed ne scianta klarigi, kion li sentas, al la tajlanda au brazila doktoro; rifuĝinto suferanta pro terura soleco, ĉar neniu ĉirkaŭe parolas lian dialekton… Sed anstataŭ vidi ilin viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj: "se ili ne kapablas komprenigi sin, estas ilia kulpo, ili ja nur devis lerni lingvojn." Kvazaŭ estus tiel simple en la vivkondiĉoj de la plej multaj! Al la viktimoj de nia absurda sistemo oni povas alkalkuli ankaŭ la milionojn kaj milionojn da junuloj de la tuta mondo, kiuj semajnon post semajno dum multaj jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan lingvon, kaj senkuraĝiĝe konstatas, ke ĝi pli kaj pli montriĝas pli forta ol ili. La menso kirliĝas, kiam oni pensas pri tiu grandega kolektiva investo de nerva kaj intelekta energio, kaj pri ĝiaj mizeraj rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro.

– Sed ĉu ne estas same pri ĉiuj lingvoj?

– Iurilate jes, sed tio ne estas kialo por rifuzi serĉi solvon vere optimuman. Tamen la angla prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero a. Nur en anglalingvaj landoj oni ne prononcas ĝin simple kaj konstante /a/, sed jen /éj/ (case), jen io inter /a/ kaj /è/ (bad), jen io kiel /a/ (father), jen io kiel /ò/ (hall). Kaj estas simile pri ĉiuj aspektoj de la lingvo. Konsideru ekzemple la vortprovizon. La peno estas duobla por enmemorigi al si tooth kaj dentist en la angla kompare kun la samsencaj esprimoj en aliaj lingvoj, en kiuj unu el la vortoj derivas de la alia. En Esperanto, vi eĉ ne bezonas serĉi la vorton en vortaro. Post kiam vi lernis, ke la profesiulon vi markas per la sufikso ‑isto, vi mem formas dentisto el dento, kiel vi formas programisto (programmatore) el programi ('programmare'), seruristo ('magnano') el seruro ('serratura), kaj parolisto ('annunciatore') el paroli ('parlare').

– Sed ĉu vere temas simple pri malinklino fronti al la vero?

– Jes. Se vi volas koni la veron, vi komparas. Por koni la efikecon de nova medikamento, oni komparas ĝin en la praktiko al konataj medikamentoj kaj al placebo. Estas tre facile kompari la komunikan kaj sin-espriman nivelon de homoj, kiuj lernis la anglan unuflanke, kaj kiuj lernis Esperanton aliflanke. Sed oni devigas milionojn da homoj studi la anglan eĉ ne demandinte sin, ĉu ĝi estas bona komunikilo je tutmonda skalo. Oni evitas kompari ĝin en la praktiko kun Esperanto. Multaj politikistoj, intelektuloj kaj aliaj gravuloj esprimas sian malestimon pri Esperanto, sed neniu el ili bazas siajn komentojn sur efektiva rigardo al la lingvo. Ĉu vi rajtas juĝi restoracion, en kiu vi neniam manĝis? Aŭton, kiun vi neniam kondukis? Sed negativaj komentoj pri Esperanto neniam baziĝas sur konatiĝo kun la lingvo, kia ĝi estas fakte uzata (ekzemple sur observo de kunsido en tutmonda kongreso, sur studado de serio da magazinoj, sur lingva analizo de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj), kaj ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas reveni, se oni forĵetas Esperanton (uzo de la angla, de samtempa interpretado, komunikado per gestoj, ktp).

– Mi notas indignon en via tono…

– Kompreneble mi indignas. Tiu maniero procedi estas tute kontraŭa al la principoj de objektiveco normale aplikataj en juro, en scienco, en demokratio ! Se juĝantaro kondamnas akuziton sen kolekti informojn kaj studi ilin, ĉu tio estas normala? Pro tiu timo fronti al la vero, la socio ne proponas taŭgan solvon al la problemoj, kiujn kaŭzas la lingva diverseco. Ĝi donas al eta frakcio de la monda loĝantaro konsiderindan avantaĝon, je kiu ĝi absurde senigas sin: tiu avantaĝo iras ne nur al anglalingvaj popoloj, sed ankaŭ al la sociaj tavoloj sufiĉe riĉaj por ke la gefiloj iru universitate studi en Usono, Britio aŭ Aŭstralio.

– Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima rilate lingvojn ?

– Certe plia afero, kiun nia socio rifuzas rigardi fronte estas la malfacileco de la lingvoj. Se vi kolektas reklamojn pri lingvolernado, vi konstante retrovas la saman mesaĝon: "Lernu la anglan en tri monatoj", "La rusa en 90 lecionoj", "La franca sen peno". Tiu mesaĝo estas trompa. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lernado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu el mil. Sed neniu ministro pri publika instruado kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en kursoj; ke lingvoj estas kompareblaj al komputaj programaroj kun milionoj da programoj kaj subprogramoj, kiuj kontraŭdiras unu la alian. La junulo, kiu kredis, ke hardly signifas 'duro', 'duramente', ne sciis, ke la normala programo "por formi adverbon aldonu –ly al la adjektivo" devas en tiu aparta kazo voki subprogramon: "tio ne validas pri hard; hardly signifas 'apenaŭ'." Sed krei ĉiufoje tiajn subprogramojn estas terura tasko por la cerbo, ĉar se ili ne estas instalitaj en la menso kiel refleksoj, oni ne parolas flue.

– Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn lerneje?

– Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi estas lernebla, kiel komunikilo, en lernejaj kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi agrablan metodon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn, ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde, ke en la mondo nun 90 elcentoj el la studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post tiu peno, la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.

– Se vi pravas, kial malmultaj homoj parolas kiel vi?

– Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili tre pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto, ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile, nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn, multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la europkontinentaj au aziaj tradiciaj pensmanieroj. Krome, sed priparoli ĉi tion longigus nian interparolon netolereble, agas politikaj faktoroj. Kiel montris Robert Phillipson en Linguistic Imperialism (Oxford University Press, 5-a eldono: 2000) aŭ Charles Durand en La Mise en place des monopoles du savoir (Parizo: L'Harmattan, 2001) ekzistas tuta precize planita politiko de la anglalingvaj landoj por akceptigi la anglan kiel duan lingvon por ĉiuj kaj rikolti el tio multajn politikajn kaj ekonomiajn avantaĝojn. La tuta potenco de la plej riĉa lando en la mondo subtenas tiun politikon, kaj profitas el ĝi: ĝi akceptas multajn centojn da miloj da studentoj el la tuta mondo, kiuj iras studi tie por akiri la lingvon, kaj ĝi sendas milojn da instruistoj, kiuj lernigas la anglan al miloj da lernantoj kaj subtile transdonas la pensmanieron ligitan al ĝi. En la Bangkok Post de antaŭ kelka tempo Sirikul Bunnag skribis: "Tajlando kaj Azio havas bonegajn universitatojn. Sed la monrimedoj kaj plej bonaj studentoj estas konstante forsuĉataj fare de la anglalingvaj landoj. Lastjare 547.867 junuloj el Tajlando studis en la sola Usono".

– Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?

– Eble la situacio en Eŭropa Unio, kun la aliĝo de novaj membroj kaj do de novaj lingvoj, devigos al de-baza studado de la tuta problemo. Sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Mi ne scias. Mi esperas. Ĝenerale la plej bona sistemo finfine venkas, eĉ se ĝi devas superi multajn obstaklojn. La arabaj ciferoj bezonis kvar jarcentojn pro venki la romajn, kiuj estis multe pli komplikaj kaj malpli demokratiaj (infanoj kaj kamparanoj ne povis fari elementajn operaciojn; tion kapablis fari nur matematikistoj). La metra sistemo estis elpensita de monaĥo ĉirkaŭ 1660 kaj ankoraŭ nun ne estas akceptita ĉie (kaj Usono ankoraŭ uzas sian nekoheran, komplikan, arkaikan mezursistemon !) Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago", kiel diris Janet. Krome, la funda masoĥismo de la homaro , kune kun la emo de tiuj, kiuj havas aŭ kredas havi superecon, ĉion fari por ne perdi tiun avantaĝon, plu agas por ke oni rifuzu ekrigardon al alternativoj, kiuj faciligus la vivon de milionoj, kaj metus pli da justeco en la mondon. Tamen mi esperas, ke estas sufiĉe da homoj kun intelekta honesteco por konscii, ke la ideo, ke nenio estas farinda, povus esti malprava kaj do indas esti kontrolata, kaj ankaŭ ke forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por akceptebli. En alia kampo, oni nomus tion diskriminado kaj severe kondamnus la respondeculojn. Sed nia socio ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por tion percepti.