Per vigla kanto, kun afrika melodio kaj ritmo frapata sur la skribotabloj, la mezlernejanoj de Gasanda, provinco de Buriri, najbare de Rumonge, akceptis la Konsulon de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey, lundon la 18an de novembro 2013. 


Pli ol 500 gelernantoj atendis ŝin post la klashoroj, en tiu montara vilaĝo tre malfacile atingebla per tervojo, kie nek buso nek kamiono kapablas iri. Ne ĉiuj esperanto-lernantoj povis eniri la klasĉambron kie la Konsulo alparolis ilin kaj donacis, nome de la Esperanta Civito, Plenan Ilustritan Vortaron al la lernejestro
kaj ankaŭ ekzempleron de la revuo Femina. 

Poste libera babilado montris la lingvajn kapablojn de la gelernantoj. Nur per rekta kontakto eblas mezuri la malfacilajn kondiĉojn de la instruado kaj samtempe
la enorman entuziasmon de la junularo por la lingvo Esperanto.

[HeKo 545 3-C, 24 nov 13]