Laŭ invito de la Urbestro de Mazaradelvalo, Nikolao Kristaldi (Nicolò Cristaldi), mi estas provanta organizi Festivalo de la Internacia Esperanto-Kulturo (FIEK) por la somero 2014.

La Festivalo planas gastigi ĉiujn kulturajn aspektojn de Esperanto, ekzemple pentrado, skulptado, fotografado, grafiko, fajencoj, muziko, kanto, teatro, kinoarto… kun du tempoampleksoj: de la 15-a de junio ĝis la 22-a de septembro eblos la ekspozicioj, en dudeko da eblaj ekspoziciaj lokoj tra la urbo, kaj de 17-a ĝis la 21-a de semptembro estos la personaj prezentoj (ekzemple gazetaraj prelegoj de la ekspoziciantaj artistoj, publikaj kulturaj debatoj, filmoprezentoj, teatraj prezentoj, dancaj sesioj, mimaj sesioj, koncertoj kantaj kaj muzikludaj, ktp. La nokto inter la 20-a kaj la 21-a de septembro estas planata esti “blanka nokto” kun deko da spektakloj tra la tuta urbo, gvidataj vizitoj al la artaj vojetoj (itinerario dei vicoli di Mazara del Vallo http://www.tripadvisor.it/ShowUserReviews-g667193-d3208456-r155933749-Kasbah_di_Mazara_del_Vallo-Mazara_del_Vallo_Province_of_Trapani_Sicily.html ), al la muzeoj (http://www.mazaraonline.it/satiro/museo_satiro_01.htm , http://www.google.it/url?sa=t&rct=j&q=&esrc=s&frm=1&source=web&cd=4&cad=rja&ved=0CE4QoAIwAw&url=http%3A%2F%2Fwww.museodiocesanomazara.it%2F&ei=lVLAUpr0BaH_ywOH_4GoCA&usg=AFQjCNHVMvMvJmOjzJhghDYYHG87V5CClw&sig2=doCL9T1FnvFK-mdVUjFwww , http://www.museodegliscacchi.it/ ktp), kun vendejoj malfermataj dum la tuta nokto, kiu estos kaj blanka kaj verda suupozeble la unua oficiala Esperanta blanka nokto.

Mazaradelvalo estas la urbo en sudokcidenta Sicilujo, kie okazis la Kongreso de Esperanto en 2012 kaj kie de januuaro 2012 oni per pli ol tridek malsamaj kursoj instruis Esperanton al pli ol 1200 infanoj kaj junuloj kaj instruistoj, kaj kies urbestron jam en decembro 2012 subskribis kiel unua kontrakton kun la Urbestro de Bjalistoko pri kunlaboro inter la urboj kiuj defendas Esperanton,

Ni atendas, prefere ĝis la mezo de januaro, sin proponoj de artistoj aŭ proponoj pri amikoj artistoj. Ne gravas, ke ili parolu Esperanton nun, ili povas (devas) ĝin lerni nur ĝis septembro, kiam ili devos puublike paroli pri siaj verkoj per la internacia lingvo al la publiko kaj al la informa sistemo (gazetaro, radioj, televidoj, ktp).

Kiu volas fari proponojn, kaj kiu interesiĝas veni por spekti la Festivalon, sin turnu al Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin..

Dankon, kaj Feliĉan Novan Jaron !!!