La Afrika Komisiono de UEA per la fondaĵo Afriko povis fari plian paŝon sur la vojo al la disvastigo, instruado kaj plivivigo de Esperanto en multegaj afrikaj landoj. Tiu ĉi paŝo povis ankaŭ okazi pro la granda helpo, ĉu de individoj, ĉu de organizoj, en formo de rekta subteno al projektoj starigitaj de espertantistoj en Afriko.

 

En Benino la gazeto “Le potentiel“ aperis pri la kvina Afrika Kongreso, dum la radio Tokpa elsendis pri ĝi dum pluraj tagoj. En DR Kong la movado havis grandan avantaĝon aŭdigi Esperanto-elsendon tra la ondoj de la nacia radio (FM 100 MHZ) ĉiusabate. La movado en Malagasujo ekhavis propan novan retan paĝon: <www.malagasio.org>. En Togolando oni elpaŝis por la lingvo en la plej granda ŝtata universitato en la ĉefurbo Lomeo kaj oni ankaŭ partoprenis en televida programo. La programo spekteblas per: http://www.youtube.com/watch?v=D5LhPXUkXNg&feature=youtu.be La revuo “Babilanto“, iniciatita kaj eldonata de s-ro Adjévi Adjé aperis kvarfoje. La komisiona bulteno “Esperanto en Afriko“ aperis dufoje sub la redaktoreco de s-ro Jean Codjo. Per la mastrumado de tiu ĉi lasta la retejo www.esperanto-afriko ankaŭ pliriĉiĝis per aktualaj novaĵoj pri Afrika Agado kaj Afrika-paĝo en fejsbuko ĝisdatiĝis per aliĝoj de novaj membroj tra la jaro.

 

 

 

 

Septembre okazis instruseminario en Rumonge, Burundo, kun solena malfermo de ĵus finkonstruita Esperanto-biblioteko. La konstruado estas financita de kontribuantoj al la fondaĵo "Esperanto en Evoluo". La Afrika Komisiono de UEA, kiu daŭre en la pasinteco ĝuis ankaŭ la subtenon de ILEI, ankoraŭ pli strukture kunlaboris kun la prezidanto de ILEI, s-ino Mireille Grosjean por okazigo de ekzamensesio en Benino. En Togolando okazis kurso por komencantoj kaj progresantoj sub la gvido de s-ino Paola B. Giommoni el Italio kun helpo de lokaj fortoj. Salutĉeestis la kurskomencon germano Christian Darbellay kaj ĉino Zhu Minghe. En la pedagogia universitato en Kinŝaso, DR Kongolando, la junulara sekcio (DKEJO) kaj UPN regule organizis kursojn por gestudentoj.

 

La ruanda Esperanto-movado, kvankam en embria stadio, tamen vigle faris kelkajn paŝojn antaŭen. En la ĉefurbo staras klubo samkiel en kelkaj provincoj. En Kigali, oni kalkulas tridekon da esperantistoj, iuj relative progresintaj kaj aliaj freŝe bakitaj.

La muzika grupo “Konga Espero“ enregistris videoklipojn kiuj vendiĝas en la sidejo de la landa asocio DKEA. La togolanda movado akiris statuson de asocio leĝe konfirmita fare de enlandaj instancoj.

La Zamenhof-Tago iĝis kutimo en Afriko. La Tago ankaŭ estis celebrita diversmaniere en Benino, Sudafriko kaj Togolando.

Okazis la tria benina-kongreso pasintaŭguste, dum en Togolando oni okazigis sukcese la 21-an nacian kongreson kun forta partopreno de la gelernantoj de Instituto Zamenhof sub la temo: “Zamenhof kaj Mandela, du malsamaj homoj kun sama destino“. La movado en Malagasio denove revigliĝas per la laboro de e-isto Fidilalao Henriel, kadre de la projekto Esperanto Plus, inciato de Evelyne Rotellini kaj Jean Pierre Marcq en Francio por subteni Esperanton en Afriko.

 

La Afrika movado restariĝis per la tradicio pri la tutkontinenta kongreso. 17 jarojn post la 4-a Afrika Kongreso en Tanzanio, okazis la 5-a Afrika Kongreso en la benina urbo Kotonuo jarfine kun 32 partoprenantoj el 11 landoj. Krom la afrikaj landoj Benino, Burundo, Ebur-Bordo, Kamerunio, Niĝerlando, Senegalo, Sud-Afriko kaj Togolando, reprezentitaj estis ankaŭ Haitio, Svedio kaj Svislando. La kongreso estis kunorganizita de tri partneroj: Afrika Komisiono de UEA, Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) kaj la svisa-benina neregistara organizaĵo "Scio Sen Bariloj. Sed UEA, Institucio Hodler '68 kaj multaj individuaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj ankaŭ subtenis la kongreson. Ĝia rezolucio emfazis la neceson de internaciaj Esperanto-renkontiĝoj kiel rimedo por spertiĝo kaj lingva perfektiĝo de la movado en Afiko. Tiucele oni esprimis pretecon okazigi IJK, UK kaj/aŭ ILEI-konferencon en Afriko, eĉ jam en 2016.

 

La Afrika Oficejo (AO) de UEA korespondis kun afrikaj esperantistoj kaj helpis ilin laŭ la bezonoj, ĉefe per sendado de lerno-materialoj kaj respondo al informpetoj. Ĝi ankaŭ kunligis la landajn asociojn, klubojn (en la landoj kie ankoraŭ ne ekzistas landaj asocoj) kaj donis subvenciojn por ebligi ilian agadon. Entute, deko da kluboj kaj asocioj ricevis subvencion en la jaro i.a  ANEB (Burundo), DKEA (Kongolando), ABeE (benino), KES (Kenjo), Burkino, UTE (Togolando), SEA (Senagalio), GEM (Ganao),Niĝerlando, Madagaskaro kaj VEK (Ugando).

 

Kaj nun ni profitas tiun ĉi okazon por esprimi nian koran dankon al ĉiuj esperantistoj, E-organizaĵoj kies klopodoj ebligis agadon en la ĵus pasinta jaro en Afriko. Ĉar por la jaro 2014 la Afrika Komisiono planas plurlandan informadon, kursaron en multegaj landoj kaj aparte la seminarion pri Aktivula Maturigo (SPAMO) en Afriko, ni petas al mecenatoj kaj geamikoj de Afriko bonvolu subteni nin, donaconte monon al la fondaĵo Afriko ĉe UEA. Ni esperas ke vi estos sentemaj al nia alvoko.

------

La kunordiganto de la Afrika Komisiono:

Adjévi Adjé