Iniciatinto de Esperanto-sumoo - HORI Jasuo <Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.>
 
   Sumoo estas japana tradicia lukto. C^iun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro, kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn. Okaze de tiuj konkursoj mi organizas Esperanto-sumoo-n. En la lasta sumoo en januaro partoprenis 190 homoj el 34 landoj kaj entute legis 15000 paĝojn.
 
Ekde la 9a de marto 2014 ĝis la 23a okazos la 27a Internacia Esperanto-Sumoo. Ĉu vi ne legos libron kun esperantistoj en la tuta mondo? Por detala informo, legu http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html
 
1. Celoj:
1) Altigi legkapablon de esperantistoj.
2) Kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo
2. Luktmaniero:
  1) Elektu libron, kiun vi legos dum tiu konkurso.
  2) Decidu kiom da paĝoj vi legos por unu tago.
  3) Laŭ la irado de vera Sumoo-konkurso, ni luktadas. Se vi legas pli ol promesitaj paĝoj en tiu tago, vi akiros venkon, se ne malvenkon. Tiamaniere vi luktas kun la libro dum 15 tagoj. Vi ne luktas kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ vi mem.
3. Aliĝo:
   Sendu jenajn informojn al HORI Jasuo: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.
   1) Via nomo, sekso, lando, urbo, retadreso, via luktista nomo
   2) Titolo de la libro, kiun vi legos, kaj kiom da paĝoj vi legos por unu tago
 
4. Raportu vian rezulton
   Kiam komenciĝos la Sumoo, c^iun duan aŭ trian tagon (ne nepre) raportu al la prizorgantoj pri via venko aŭ malvenko. Ili notos ĝin kaj resendos al vi la raportaron kun rezultoj de aliaj luktistoj.
   Al perfektaj venkintoj kun 15 venkoj ni donos diplomon.