Same kiel en 2012, UEA denove ebligas al studentoj konkursi pri partopreno en terminologia trejnkurso de la internacia terminologia reto TermNet. La unusemajna ne-esperantista kurso okazos de la 14-a ghis la 18-a de julio en Vieno. Antaukonoj pri terminologio ne estas postulataj sed jes interesigho pri terminologia administrado, chu el la vidpunkto de lingvistoj (ekz. tradukistoj), chu el tiu de aliaj fakuloj (ekz. inghenieroj au komputilistoj okupighantaj pri teknologioj por komunikado, dokumentado, klasifikado de scioj ktp.).

Per la konkurso eblos gajni subvencion por povi partopreni en la kurso. Ghi valoras ch. 1000 eurojn kaj inkluzivas chambron en junulargastejo dum la kurso, unusemajnan bileton por la publika transporto, plenan studentan kurskotizon (390 euroj) kaj vojaghkostojn ghis maksimume 500 euroj. La subvencion gajnos du studentoj. Aliaj partoprenantoj povos gajni libropremiojn.

En la konkurso povas partopreni studentoj, kiuj estas individuaj membroj de UEA/TEJO kaj, krom Esperanto, regas labornivele la anglan. Por partopreni necesas prepari sian vivresumon (maksimume du paghoj A4) kaj prefere unupaghan akompanan leteron, en kiu oni klarigu, kial oni volas lerni pri terminologio. Ambau dokumentojn oni sendu ghis la 31-a de marto 2014 al Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin..

Pli da detaloj pri la arangho trovighas en la retejo de la organizantoj: http://www.termnet.org/english/events/tss_2014/index.php 
Raporto de partopreninto en 2012: http://esperanto.net/tec/itss_2012.pdf