La 20-an de aprilo okazis gazetara konferenco, en ĝi Liang Yang, proparolanto de la ĉina mararmeo, diris, ke en la 22-a de aprilo inaŭguriĝos la 14-a Mararmea Forumo de Okcidenta Pacifiko. La 8-landa komuna ekzercado estas unu el la programeroj de la ĉi-foja forumo kiu estos unuafoje organizita de Ĉinio laŭ la aktivado de la pasintaj forumoj, ĝi celas antaŭenpuŝi la praktikan kunlaboron inter la mararmeoj de diversaj landoj.

    La ĉefa programero de la ekzercado estos surmara savado, inkluzive de grupiga komuniko, laŭvica grupiĝo, surmara proviantado, kuna savado, kontraŭ-ostaĝiga kunago, malpez-armila pafado kaj tiel plu. Ĉinio, Pakistano, Indonezio, Singapuro, Hindio, Malajzio, Bengalio kaj Brunejo sume 8 landoj sendos ŝipojn, helikopterojn kaj marinfanteriojn kiuj ĉeestos al la ekzercado kiel komunaj ŝiparoj.

 

    Krome Liang Yang diris: "Ĉiuj scias, ke la seriaj malĝustaj agoj fare de la japana registaro forte vundis la ĉinajn popolanojn kaj grave ĝenis la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio. Nun ne estas ĝusta tempo por inviti la surmaran memdefendan forton de Japanio ĉeesti al la programero kiu koncernas la establan datrevenon de la ĉina mararmeo."

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

Fonto: El Popola Ĉinio - http://www.espero.com.cn/2014-04/22/content_32166851.htm