Revuoj

Nia organo « Internacia Pedagogia Revuo  IPR » estas objekto de plej granda atento kaj de la redaktoro Jozefo Nemeth kaj de mi, kaj de tri tre zorgemaj korektantoj : Luigia Oberhauch Madella, Luiza Carol kaj Rob Moerbeek. Jes ja, fakte nia revuo devus esti lingve prefekta, estante la organo de Ligo de instruistoj ! Plie ĝi devus esti enhave interesa kaj lertiga por kontentigi nian membraron. Ĝi devus havi pli allogan aspekton, pri tio ni estas en pripensoj kaj preparoj.

Nia revuo « Juna Amiko JA » travivis novan elanon fine de 2013 kaj nun atingis belan nivelon danke al la klopodoj kaj kapabloj de sia redaktoro Stano Marcek.  Menciindas la bona laboro de la tuta skipo de JA, kiu atingas la nombron de 13 personoj. Mi aŭdas multajn laŭdojn pri tiuj buntaj kajeroj, kies enhavo allogas ne nur infanojn. Plie ni konstatas alvenon de  pluraj novaj abonoj. Pozitiva signo ! Ni eploros en Montevideo pri salto al kvar numeroj jare. Venis nova redaktoro, nova presloko, novaj prezoj pli malalataj.

 

47a Konferenco 2014 en Urugvajo

Intensaj preparlaboroj okazas nun printempe, faritaj de Loka Konferenca Komitato (LKK) sub  la gvido de Sonia Risso en Montevideo kaj de nia estrarano Radojica Petrovic. Dum kelkaj tagoj  li estis en Sud-Ameriko kaj  laboris pri diversaj aspektoj de tiu evento kun la LKK. Ana Montesinos de Gomis kiel komisiito de ILEI pri tiu Konferenco akompanis lin kaj efike subtenis la grupon cele al glata disvolviĝo de nia kutima kulmina kunveno ĉiujara. La tagordo de la  komitatkunsidoj kreskas kaj kreskas : ni ne ripozos en Montevideo ! Sed tiu ĉiujara kunveno estas ege grava por la vivo de nia establo : Nia Konferenco malfermos la jubilean jaron Esperanto-Unesko, 60jariĝo de la unua Rezolucio de Unesko favora al Esperanto. Signifoplena loko, signifoplena dato ! Jam okazis grava atingo : la Konferenco okazos sub la aŭspicioj de la nacia urugvaja Unesko Komisiono, de la ministro pri Kulturo kaj Edukado kaj de la ministro pri Turismo kaj Sporto. La peto pri aŭspicioj de la Internacia Unesko estis sendita al la pariza sidejo.

Bunta programo estas en preparo. Simpozio okazos.

La estraro decidis pri du novaj Honoraj Membroj.  Tiu decido estos konfirmita de la Komitato en Montevideo. Do neniu plia informo venas nun.

La estraro de UEA kunsidos en Montevideo paralele kun nia evento.

 

48a Konferenco 2015 en Belgio

Ĝi okazos en Oostende, Belgio, antaŭ la centa UK en Lille, Francio. La salto de unu evento al la alia eblos en du horoj da trajnveturado. Loka Komitato naskiĝis, kontrakto estas subskribita. En aprilo 2014 Radojica Petrovic kunvenos kun LKK en Oostende kaj renkontos la urbestron.

 

Vivo de la Ligo

Ni finis la reviziadon de la laborkomisionoj kaj de la scienca komitato de IPR.

 

Kresko

Komence de la jaro 2014 ILEI havis piedon en 60 landoj per adiciado de la sekcioj (35), de la reprezentantoj  (12) kaj de la kontaktpersonoj (13). Preparlaboroj okazas nun cele al voĉdono pri tri novaj sekcioj enMontevideo ; temas pri  sekcioj en Hispanio, Kongo RDC kaj Irano.

 

Retejoj

www.ilei.info estas nia ĉefa komunikilo. Ĝi ne estas perfekta, tamen Jozefo Nemeth kaj mi daŭre provas kompletigi ĝin kaj plibonigi ĝin. Pliaj modifoj kaj aldonoj estas planitaj.

Pri www.ilei-mondo.info venos granda laboro.

                                                                                                                                                      

Tutmonda kolokvo pri Instruado de Esperanto, 13n ĝis 16an de majo 2015 en Svislando

La unuan de marto mi lanĉis la informon al la Esperanto-mondo. La preparlaboroj bone progresas. La du lokoj estas rezervitaj : en Neuchâtel en la universitato, en La Chaux-de-Fonds en la urba biblioteko en Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia CDELI. Organiza Komitato kreskas, ĝi nun enhavas 3 personojn. Buĝetaj linioj konkretiĝas. Celoj preciziĝas danke al laborgrupo el Mark Fettes, Humprey Tonkin, Duncan Charters kaj mi.

 

Membroprizorgado

Nia kasisto Wiliam Harris laboras zorgeme kaj akurate, en proksima kunlaboro kun la vic-sekretario Magdalena Fejficova, kiu mastrumas la membroliston. La Koleg-helpa Kaso ebligas subteni la aliĝon de diversaj kolegoj. La estraro aprobis diversajn novajn proponojn. Aperis alvoko al subteno al ĝi.

 

Laboro de la estraro

La estraro konsistas el 9 personoj, la maksimumo laŭ la statuto. En la jaro 2014 ĝi jam rete voĉdonis 7foje. Okazas glata kaj efika uzo de la retgrupoILEI-nur-estraro kaj de la adreso ILEI-estraro-plus, kiu entenas diversajn pliajn personojn de ILEI, de UEA kaj TEJO. Mi kutimas  konsulti la du vic-prezidantinojn Zsofia Korody kaj   Xiao-feng Gong « Arko » ofte kaj ŝategas iliajn komentojn kaj sugestojn pri  la vivo de la Ligo. Tio okazas antaŭ la konsulto de la tuta estraro.

Diversaj estraranoj propagandas Esperanton kaj instruas ĝin en sia lando, kiel  ĉiuj movadanoj. Tio estas ĝojiga en si mem,  tamen tio fakte ne antaŭenirigas nian Ligon kaj ĝian mastrumadon, pri kio ni respondecas.

 

Kurso Esperanto Etape

Stefan MacGill prizorgas ĝin, verkas kaj enretigas ĝin. Enorma laboro.

 

Varbiloj

Ni printis dulingvajn varbilojn okpaĝajn jene :

eo en : po 1000

eo fr :  po 1000

ili utilos ĉefe ĉe Unesko.

Ni akiris tradukojn en jenaj lingvoj : de al it.

Ni printas nun la version es eo en Montevideo : po 1000  ekz.

 

Kontaktoj kun movadaj establoj

La kontaktoj kun UEA kaj TEJO oftas kaj evoluas efike. Ni estas en diskuto pri la eblaj lokoj de la sekvaj kongresoj. Mi kunsidas kun ili aŭ persone kiel kun Lukasz  Zebrowski en februaro en Varsovio aŭ per skajpo aŭ per aliaj retaj ebloj.

ILEI havas 15 partnerojn. En tiuj tri  monatoj ni laboris kun Ilona Koutny cele  al la lanĉo de la nova studperiodo de la postdiplomaj studoj en Universitato Adam Mickievicz en Poznan, Pollando. Naskiĝis laborgrupo pri la mastrumado de la subvencioj de ESF kunlabore kun UEA kaj ILEI : ĝi konsistas el Katalin Kovats, Anina Stecay kaj mi.  Daŭra kunlaboro okazas kun www.edukado.net kaj ĝia prizorganto Katalin Kovats. Nova kunlaboro komenciĝis kun la revuo « Esperanto ». Mi daŭre verkas diversajn artikolojn pri komunikado kaj instruado por diversaj gazetoj kaj revuoj.

ILEI havas reprezentanton ene de Komisiono pri Azia Esperanto Movado KAEM : temas pri nia vicprezidantino Xiao-feng Gong « Arko ».

 

Kontaktoj kun ekstermovadaj establoj

La LKK en Montevideo rilatas kun la urugvaja nacia Unesko Komisiono, same mi kun Unesko en Parizo.

Mi reprezentis Esperanton en la Konferenco de ALTE en Parizo la 10an kaj 11an de aprilo.

 

Finaj rimarkoj

Mi daŭre vidas farendaĵojn kaj plibonigendaĵojn. Tamen mi havas   la impreson, ke la ĉefaj aspektoj de la vivo de la Ligo evoluas pozitive.

Mi volas tre elkore danki ĉiujn personojn, kiujn mi citis en tiu raporto kaj aliajn, kiuj iel kontribuas al la vivo de la Ligo.

Nantes, Francio

2014-04-15

 
Mireille Grosjean
prez de ILEI