Junĉjo, korea esperantisto el Seulo, havas projekton: ĝi temas pri la starigo de asocio por diskonigi tutmonden per Esperanto novan metodon pri natur-kuracado. Jen iom pli da detaloj pri la ambicio de nia samideano...

 

Pri kio ekzakte vi nuntempe okupiĝas?

Nuntempe mi  zorgas diversajn pacientojn, kiuj havas  kronikajn malsanojn. 

Por kuraci malsanojn mi uzas 8 grenojn krudajn laŭ la Korea natur-medicina teorio en mia propra instituto. La metodo estas ideala kaj perfekta natura-metodo por homoj laŭ mia studado kaj sperto. 

Mi ellernis diversajn natur-kurac-metodojn, sed multaj metodoj estis havintaj limojn ĉe la original-kuraca vidpunkto. Tamen finfine mia provado atingis ĝis la originalan kuracon.  

 Kvankam ni estas sanaj nun, nia sano estas malcerta se ni ne scias kio estas taŭga manĝaĵo por nia korpo. 

Krome nun mi preparas mian partoprenon al kelkaj francaj Esperanto-aranĝoj, kiuj baldaŭ okaziĝos. Tiam mi prezentos kiel oni povas resaniĝi pere de naturaj metodoj sen medikamentaĵoj, sen operacioj.

Vi havas projekton por krei tutazian asocion, pri kio ĝi temas?

 Komence mi ne havis grandan ideon aŭ projekton rilate mian laboron. Tamen iumomente mi eksciis, ke oni serioze suferas pro la ne saĝaj kuracaj metodoj en la mondo. Verdire la ŝloŝilo estas en la naturaj metodoj kun ĝustaj teorioj kaj en la kono de tiaj reguloj.

 Oni ne povas vivi sane kaj altkvalite ekster naturo. Tial mi elpensis, ke mi mem kreu la grupon kun la samideanoj por realigi sanan mondon.

Bedaŭrinde multaj homoj ne scias la gravecon, ke ni povas liberiĝi de malsanoj nur per manĝado. Tion mi sperte scias, tial mi povis skribi kuraĝe tiele.

 La grenoj estas nek artefaritaĵoj nek kemiaĵoj, sed ĝi konsistas pure el grenoj de naturo. La grenoj mem havas propran unikan karakteron kaj vivecon, ĝiaj energioj estas tre fortaj. Kaj la forteco sanigas nian sanon kun la natura medicina teorio. La fortecon mi ekscias per pulspalpado.

 Dum la kuracado, finfine mi spertas la mirindan rezulton. Lastan semajnon unu el miaj gegastoj, kiu estas 60-jara virino manĝinta la 8 grenojn dum 9 monatoj sub mia gvido, vizitis hospitalon por fari regula medicinan ekzamenon. Rezulto estis interesa: ŝia sang-tuba aĝo estas 50 jaraĵa. Krom tio, ŝiaj okuloj pliboniĝis, haroj multiĝis kaj nigriĝis, haŭto juniĝis. 

Kiam pli malpli la projekto realiĝos?

Ŝajnas simila demando al miaj oreloj:  ‘Kiam pli malpli la Esperanto-projekto realiĝos?’

Estas duon ŝerca respondo. Fakte dum longa tempo mi nur studis mian temon. Kaj finfine mi eksciis, ke la absoluta vero ekzistas. 

Mi scias ke ĉi metodo estas certe konvinkebla kaj mi kredas, ke la vero havas forton.

Sed fakte ĝis nun mi estis sola, pro tio mi necesas tempon por pli da rilatoj kaj preparoj. Mi disvolvigos ĉi projekton laŭvice malrapide sed senĉese.

Kial vi kredas, ke tiu ĉi asocio estas nun bezonata? Jam multaj asocioj pri ĉio ekzistas en Esperantujo...

Ĝi estas grava demando. En la mondo ekzistas multegaj natur-kurac-metodoj. Sed tamen multaj ĉi metodoj aŭ grupoj havas mem limojn laŭ mia vidpunkto. Ekzemple, iu metodo cele vidas nur simptomojn kaj klopodas nuligi ĝin. Aŭ iu metodo vidas ĝis la originala kialo de la simptomoj, sed ĉe la kurac-metodoj tute komplikiĝas, ofte tro da herbaĵoj estas uzataj komplike kaj eĉ ili havas iom da toksoj. Ĉu ni povas manĝi ilin dum tuta vivo?

 Laŭ mia metodo ni povas trovi la originalan kialon de la diversaj simptomoj kaj pli detale dividi la proprajn kompleksiojn kaj finfine altnivele diagnozi per pulspalpado.

Nia sang-ĉirkulado rekte boniĝas tuj post la manĝado. Ni devas kompreni, ke la simptomoj estas grava signalo de nia korpo kiel ’Sav-signalo/SOS’. Por kompreni la signalon senditan de iu organo mi referencas al kompleksio kaj pulspalpado. Poste se mi kontrolas la originalan parton la simptomoj malaperas.

Povus esti mistera rakonto al vi ĉiuj. Ĉar laŭ mia scio tiu ĉi enhavo neniam iris al Eŭropo ĝis nun historie. Verdire mia ĉi vizito al Eŭropo havas grandan signifon, kvankam oni ne scias detale pro tio.

Kiu povos aliĝi al tiu ĉi asocio? Ĉu nur gefakuloj pri ĝia temo?

 Nuntempe mi preparas miajn prelegon kaj kurson farotajn en Francio dum ĉi somero. Unue, mi deziras interkomunikadi kun eŭropaj geamikoj aŭ interesintoj pri mia temo. Sekve mi pensos pri la efika sistemo por la laboro.

Kiamaniere konkrete agados la asocio?

Feliĉe mi scias kaj uzas Esperanton, pro tio mi provos la internacian komunikadon pere de la lingvo. Eble, oni devus lerni Esperanton por saniĝi, ĝi estas perfekta motivo por ĝin lerni, ĉu ne?

Ĉu Esperanto estos la nura labora lingvo de la Asocio? 

Bona ideo! Esperanto estas bona interkomunikilo por la tutmonda agado. Jam mi spertis, ke Esperanto estas tre utila kaj efika ĉe la internacia kunlaboro. Mi ĝuis Esperanton antaŭe ĉe la 'Radio-amatoro' kaj 'Pasporta Servo'. Do, en mia kazo Esperanto fariĝos 'Paca lingvo kaj saniga lingvo’.

Laŭ via sperto, ĉu Esperanto efikas kiel komunikilo inter azianoj? Kial?

Kompreneble! Absolute! Ni azianoj devas uzi Esperanton kiel interkomunikilo. Ni azianoj povas mem lerni aliajn aziajn lingvojn laŭ la bezono. Temen se Koreoj, Ĉinoj kaj Japanoj renkontiĝas ie, do kiun lingvon ni uzu? Mi opinias, ke paca lingvo Esperanto estas vere pli necesa en Azio nuntempe.

 

           Por pli da informoj, bonvolu kontakti Junĉjon: Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. - Skajpo: juncxjo